Zum Inhalt

Ĉu vi parolas iun dialekton de via denaska lingvo kaj ĉu vi facile komprenas dialektoparolantoj?

von troyshadow, 18. Dezember 2011

Beiträge: 56

Sprache: Esperanto

Ivancillo (Profil anzeigen) 19. Dezember 2011 21:15:22

Amike.[/quote]Mi iomete scias la hispanan,ĉu vi povus rakonti pri la distingoj ie pli detale? AMIKE[/quote]Saluton!

Mi estas komencanto en la forumo kaj fakte tiu ĉi estas mia unua mesaĝo. Nu, mi loĝas en Meksiko kaj mi denaske parolas hispanan, mi naskiĝis en Orienta Meksiko, sed nun mi loĝas en la sudo de la lando. Estas konsierinda la kvanto de akĉentoj kiuj estas en Meksiko, kiam mi alvenis al la sudo mi ne bone komprenis la ulojn ĉar iom da vortoj ŝanĝis siajn signifojn kaj aliaj estas hispaniĝaĵoj kiuj venas de regiaj indiĝenaj lingvoj. Mi ne volas diri ke estas malfacila la interkomprenigo inter la hispanparolantoj,sed ke tiuj du dialektoj (la meksika kaj la centramerika) estas malsamaj.

Ekzemple:

Plejparto de Meksiko: tú
Sudmeksiko: vos
Esperanto: vi

Plejparto de Meksiko: lanzar
Sudmeksiko: jimbar
Esperanto: ĵeti

Plejparto de Meksiko: ¿qué onda?
Sudmeksiko: ¿idiay?
English: what's up?

Kaj la malsameco ne ekzistas nur en la vortoprovizo, sed en la gramatika strukturo ankaŭ.

Amike el Chiapas, Meksiko.

Ivancillo (Profil anzeigen) 19. Dezember 2011 21:39:48

Saluton Hyperboreus,

Mi estas iom emociita ĉar mi identigiĝis kun via mesaĝo ĉar mi loĝas en Ĉiapo (Chiapas) kaj ni najbaroj estas, kaj la plejparto de tio kion vi riris estas kiel mia parolmaniero. Fojfoje tie ĉi anstataŭ "coche" ono diras "chochi" aŭ "coch" signife porko ĉar "coche"="auto","carro". Mi scivolas se en via lando oni uzas la vorton "mampo" signife "samseksemulo" ĉar en tuta Meksiko nur en Chiapas kaj Oaxaca (Oaĥako)tiu vorto havas tiu signifon kaj en la resto de la lando estas nekonata.

Kore, el Meksiko. sal.gif

0b5cur1ty (Profil anzeigen) 19. Dezember 2011 22:14:58

troyshadow:
0b5cur1ty:Mi venas el Anglio sed mi loĝas jam longa tempo en Nederlando kaj mi pli ol pli iom malfacila komprenas dialektojn de la angla lingvo. La dialoktoj en Nordorienta Anglio estas precipa malfacila por mi... kaj mia gepatroj loĝos en Nordorienta Anglio. okulumo.gif
Mi plej bone komprenas la anglan kiam angle parolas rusanoj.Kaj kiel perceptas nian anglan anglalingvanoj?amike
Mi vere ne scias.. Bedaŭrinde mi konas neniun de Rusio.

Hyperboreus (Profil anzeigen) 20. Dezember 2011 01:47:48

Forigite

troyshadow (Profil anzeigen) 20. Dezember 2011 03:32:52

Aĥa,tialsame rusanoj ridas pri laŭvortaj tradukoj de alialingvanaj frazoj kun la verbo "havi"(eĉ de slavaj lingvoj,eĉ de la ukrania kaj la belorusa) ĉar ruse иметь eblas komprenita kiel 'fiki' . Amike

robbkvasnak (Profil anzeigen) 20. Dezember 2011 03:36:01

Ĉitie en sudorienta Florido, en la hispana, papajo estas "fruta bomba", ĉar la vorto papajo ĉitie estas "piĉjo". "Cojer" signifas "veni serĉi" (Te cojeros a las cuarto) kaj ne "fiki". Aŭtobuseto nomiĝas "guaguita" - en aliaj hispanparolantaj landoj "bebo". Por ni en la usona "anglo" estas iu kiu nur parolas la usonan (ni ĉiuj bedaŭras tiujn personojn ĉar ni plejmulte estas minimume dulingvaj). Usonparolantoj ĉitie ofte uzas la vorton "caramba!" aŭ "Dios mio" por esprimi surprizon.

robbkvasnak (Profil anzeigen) 20. Dezember 2011 03:38:14

Ankaŭ ĉe ni, "un tio" en la samseksema aro estas "bela viro".

Hyperboreus (Profil anzeigen) 20. Dezember 2011 04:07:00

Forigite

antoniomoya (Profil anzeigen) 20. Dezember 2011 06:52:40

Al ĉiuj kiuj ĉi tie parolas aŭ konas la hispanan, mi diras ke, kiel vi ĉiuj povas vidi legante lastajn mesaĝojn rilate mian denaskan lingvon, temas nur pri lokaj esprim-manieroj, tiom en Hispanujo kiom en la aliaj hispanparolantaj landoj aŭ landpartoj kiel Florido. Estas neeviteble. Ĉiu homa grupo parolas siamaniere, sed esence, feliĉe, ni ĉiuj povas kompreni unuj la aliajn.

Ekzemple, "carro" por hispanoj ĉiam estas ĉaro, ne aŭto. "Coger" ĉiam estas preni, ne fiki. Kaj tiel plu.

Amike.

darkweasel (Profil anzeigen) 20. Dezember 2011 16:03:30

N-true:Similaj aferoj verŝajne ekzistas en ĉiuj lingvoj sufiĉe granda por havi dialektojn aŭ regionajn formojn.

En Germanio estas frazeto: "Ich bin knülle!", kiu en la oriento signifas "Mi estas elĉerpita." sed en la okcidento signifas "Mi estas ebria."
... kaj kiu en Aŭstrujo tute ne estas komprenata.

Zurück nach oben