Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8885

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-06 14:41:55

Ekde unu monato ni nun havas malvarmecon.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-06 14:47:34

Miaopinie la vintro devas esti frosta por pli granda sopirado al printempo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-06 15:45:29

Preskaŭ ĉiuj homoj atendas por la printempo kaj la somero, sed la skianto ĉiam volas havi vintron.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-06 15:58:54

Verdire ankaŭ mi atendas mian vintran ferion en montaro dum marto.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-06 16:02:10

Mi ankaŭ havos feriojn en marto, sed mi volos veturi al Herzberg en Germanio. Tie oni havas montaron kaj en la valo de la rivereto "Sieber" printempajn temperaturojn.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-06 16:07:10

Tio estos certe pli agrabla ol montaraj ventoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-06 16:14:32

Vi ankaŭ povas veni al Herzberg, tie vi trovos malmultekostan hotelon aŭ pensionon.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-06 16:30:41

Parencoj jam elektis Bedřichov en Jizerské hory. Plu mia edzino malfavoras Esperanton.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-06 17:16:07

Eble vi havas ankaŭ sunon en la montaro.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-06 17:18:12

Mi esperas je tio, ĉar pasintjare mi skikuris ankaŭ dum neĝa blovado.

Reen al la supro