Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

fra cFlat7,2011 12 25

Meldinger: 8885

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 6 14:41:55

Ekde unu monato ni nun havas malvarmecon.

dobri (Å vise profilen) 2012 2 6 14:47:34

Miaopinie la vintro devas esti frosta por pli granda sopirado al printempo.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 6 15:45:29

Preskaŭ ĉiuj homoj atendas por la printempo kaj la somero, sed la skianto ĉiam volas havi vintron.

dobri (Å vise profilen) 2012 2 6 15:58:54

Verdire ankaŭ mi atendas mian vintran ferion en montaro dum marto.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 6 16:02:10

Mi ankaŭ havos feriojn en marto, sed mi volos veturi al Herzberg en Germanio. Tie oni havas montaron kaj en la valo de la rivereto "Sieber" printempajn temperaturojn.

dobri (Å vise profilen) 2012 2 6 16:07:10

Tio estos certe pli agrabla ol montaraj ventoj.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 6 16:14:32

Vi ankaŭ povas veni al Herzberg, tie vi trovos malmultekostan hotelon aŭ pensionon.

dobri (Å vise profilen) 2012 2 6 16:30:41

Parencoj jam elektis Bedřichov en Jizerské hory. Plu mia edzino malfavoras Esperanton.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 6 17:16:07

Eble vi havas ankaŭ sunon en la montaro.

dobri (Å vise profilen) 2012 2 6 17:18:12

Mi esperas je tio, ĉar pasintjare mi skikuris ankaŭ dum neĝa blovado.

Tibake til toppen