Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

by cFlat7, December 25, 2011

Messages: 8885

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) February 6, 2012, 2:41:55 PM

Ekde unu monato ni nun havas malvarmecon.

dobri (User's profile) February 6, 2012, 2:47:34 PM

Miaopinie la vintro devas esti frosta por pli granda sopirado al printempo.

ratkaptisto (User's profile) February 6, 2012, 3:45:29 PM

Preskaŭ ĉiuj homoj atendas por la printempo kaj la somero, sed la skianto ĉiam volas havi vintron.

dobri (User's profile) February 6, 2012, 3:58:54 PM

Verdire ankaŭ mi atendas mian vintran ferion en montaro dum marto.

ratkaptisto (User's profile) February 6, 2012, 4:02:10 PM

Mi ankaŭ havos feriojn en marto, sed mi volos veturi al Herzberg en Germanio. Tie oni havas montaron kaj en la valo de la rivereto "Sieber" printempajn temperaturojn.

dobri (User's profile) February 6, 2012, 4:07:10 PM

Tio estos certe pli agrabla ol montaraj ventoj.

ratkaptisto (User's profile) February 6, 2012, 4:14:32 PM

Vi ankaŭ povas veni al Herzberg, tie vi trovos malmultekostan hotelon aŭ pensionon.

dobri (User's profile) February 6, 2012, 4:30:41 PM

Parencoj jam elektis Bedřichov en Jizerské hory. Plu mia edzino malfavoras Esperanton.

ratkaptisto (User's profile) February 6, 2012, 5:16:07 PM

Eble vi havas ankaŭ sunon en la montaro.

dobri (User's profile) February 6, 2012, 5:18:12 PM

Mi esperas je tio, ĉar pasintjare mi skikuris ankaŭ dum neĝa blovado.

Back to the top