Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8885

Lingvo: Esperanto

alfavera (Montri la profilon) 2017-aprilo-08 16:57:58

La mesaĝo estas kaŝita.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-08 19:13:13

Apud infanoj papera papilio certe ĝojigas ilin, sed statika pasivo ne estas en kosmo --nur dinamika pasivo kaj dinamika aktivo, laŭ la Universa Konstitucio.

alfavera (Montri la profilon) 2017-aprilo-09 12:45:50

Klare mi preferas veran papilion al la statika papera, sed la ideo de papilio ĝojigis min, ĝia malpezo kaj la koloroj.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-09 15:54:11

Kiel amantoj de la naturo ni konscias, ke vere nek la oveto estas dormanta, nek la krizalido estas inerta --- estas en ili intensa aktivado latenta ĝis la servonta transformiĝo. Kial tiom da bunteco beligas papiliojn? Certe, eĉ la plej klera sciencisto ne havas kontentigan respondon.

alfavera (Montri la profilon) 2017-aprilo-10 12:29:39

Regas naturaj leĝoj pri la estaĵoj; sciencaj klarigoj eblas sed ankaŭ kemia hazardo laŭ mi la disvolviĝon de la vivo al multaj formoj influas.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-10 16:12:19

Intense kaj nekredeble kian energion entenas la malgranda atomo fizika? Malfacila tasko estas rompi la atomon! La homo faras nur per fiso, dum la suno faras per varmego. Rilate la vivon alia eblo, ĝi vinis en nian mondon rajdante asteroidon.

alfavera (Montri la profilon) 2017-aprilo-12 09:02:13

Apud ŝi li forgesis pri siaj zorgoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-12 12:02:25

Zefiro de lia vivo estas ŝi por li, tial li forgesas sin, kaj pensas nur pri ŝi. Por kondamni lin unue oni devas kondamni Adamon, ĉar li preferis vivi kun Evo en kaverno forlasante paradizon.

alfavera (Montri la profilon) 2017-aprilo-14 16:09:52

Preskaŭ ĉiuj jam forlasis la salonon, restis nur malgranda grupo kiu entuziasme komentis kaj diskutis.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-14 18:21:32

Diris Hamleto al sia amiko Horacio: " Ekzistas en ĉiel’ kaj sur la tero pli da aferoj, ol en la lernejoj instruas filozofoj."

Reen al la supro