前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

貼文者: cFlat7, 2011年12月25日

訊息: 8885

語言: Esperanto

alfavera (顯示個人資料) 2017年4月8日下午4:57:58

訊息已隱藏.

Vinisus (顯示個人資料) 2017年4月8日下午7:13:13

Apud infanoj papera papilio certe ĝojigas ilin, sed statika pasivo ne estas en kosmo --nur dinamika pasivo kaj dinamika aktivo, laŭ la Universa Konstitucio.

alfavera (顯示個人資料) 2017年4月9日下午12:45:50

Klare mi preferas veran papilion al la statika papera, sed la ideo de papilio ĝojigis min, ĝia malpezo kaj la koloroj.

Vinisus (顯示個人資料) 2017年4月9日下午3:54:11

Kiel amantoj de la naturo ni konscias, ke vere nek la oveto estas dormanta, nek la krizalido estas inerta --- estas en ili intensa aktivado latenta ĝis la servonta transformiĝo. Kial tiom da bunteco beligas papiliojn? Certe, eĉ la plej klera sciencisto ne havas kontentigan respondon.

alfavera (顯示個人資料) 2017年4月10日下午12:29:39

Regas naturaj leĝoj pri la estaĵoj; sciencaj klarigoj eblas sed ankaŭ kemia hazardo laŭ mi la disvolviĝon de la vivo al multaj formoj influas.

Vinisus (顯示個人資料) 2017年4月10日下午4:12:19

Intense kaj nekredeble kian energion entenas la malgranda atomo fizika? Malfacila tasko estas rompi la atomon! La homo faras nur per fiso, dum la suno faras per varmego. Rilate la vivon alia eblo, ĝi vinis en nian mondon rajdante asteroidon.

alfavera (顯示個人資料) 2017年4月12日上午9:02:13

Apud ŝi li forgesis pri siaj zorgoj.

Vinisus (顯示個人資料) 2017年4月12日下午12:02:25

Zefiro de lia vivo estas ŝi por li, tial li forgesas sin, kaj pensas nur pri ŝi. Por kondamni lin unue oni devas kondamni Adamon, ĉar li preferis vivi kun Evo en kaverno forlasante paradizon.

alfavera (顯示個人資料) 2017年4月14日下午4:09:52

Preskaŭ ĉiuj jam forlasis la salonon, restis nur malgranda grupo kiu entuziasme komentis kaj diskutis.

Vinisus (顯示個人資料) 2017年4月14日下午6:21:32

Diris Hamleto al sia amiko Horacio: " Ekzistas en ĉiel’ kaj sur la tero pli da aferoj, ol en la lernejoj instruas filozofoj."

回到上端