Zum Inhalt

Ĉu multlingveco estas bono?

von Ĉiam, 26. Dezember 2011

Beiträge: 16

Sprache: Esperanto

antoniomoya (Profil anzeigen) 1. Januar 2012 08:49:40

Militoj kaj sovaĝaj konkuroj inter homoj nur finos definitive kiam la homaro havos unu solan nacion, lingvon, kaj religion.

Ekde la apero de la homaro sur ĉi tiu planedo, la natura emo kaj evoluo de la socio ĉiam estis al unuiĝo. Vidu la historion: unue familioj, poste klanoj, triboj, regionoj, nacioj, kaj nuntempe supernacioj (ekzemple Usono kaj Eŭropo, sed ankaŭ komerca unuiĝo inter sudamerikaj landoj kaj inter aziaj landoj, ktp., kiuj povos konduki, samkiel en Eŭropo, al politikaj unuiĝoj). Donu tempon al tempo.

Pro tio mi antaŭe diris al vi ke iam, la homaro parolos unu solan lingvon. Estos neevitebla. Eble tio okazos post du aŭ kvin mil jaroj, ne gravas. Sed okazos, ĉar feliĉe estas la homara emo. Fine, tiu mondo havos unu solan registaron (ĉu vi povus nur imagi ion similan al Unuiĝintaj Nacioj dum la mezepoko? Kaj tamen...) Antaŭvidu do la estontecon.

Amike.

robinast (Profil anzeigen) 1. Januar 2012 10:26:29

Unu sola nacio, unu sola lingvo, unu sola religio... por mi, sonas ja ege terure... brrrrr...

sudanglo (Profil anzeigen) 1. Januar 2012 11:49:02

Kiel subtile kaj elegante vi uzas la akuzativon, Qwertz.

qwertz (Profil anzeigen) 1. Januar 2012 11:51:51

sudanglo:Kiel subtile kaj elegante vi uzas la akuzativon, Qwertz.
Ĉu estas riproĉo aŭ laŭdo? Verŝajne mi ne ricevos respondon. Ĉu oni vetus, ke ...? okulumo.gif

Jes, mi scias. Mi devas plibonigi mian Esperanto lingvon.

Paulo.Caruso (Profil anzeigen) 1. Januar 2012 13:39:07

Multlingveco estas nek bono, nek malbono! Multlingveco ekzistas ĉar, sur nia planedo, disaj estas la popoloj ekde ĝiaj ekaperoj!

horsto (Profil anzeigen) 2. Januar 2012 01:40:09

antoniomoya: Donu tempon al tempo.
Bonega frazo, tio plaĉas al mi.
Paulo.Caruso:Multlingveco estas nek bono, nek malbono! Multlingveco ekzistas ĉar, sur nia planedo, disaj estas la popoloj ekde ĝiaj ekaperoj!
Mi pensas, ke kelkaj uzantoj havas malsamajn ideojn pri la signifo de la vorto multlingveco.
Kelkaj pensas ke multlingveco signifas ke ekzistas multaj lingvoj, aliaj pensas ke multlingveco signifas ke ĉiu parolu multajn lingvojn.

Zurück nach oben