Ĉu multlingveco estas bono?
貼文者: Ĉiam, 2011年12月26日
訊息: 16
語言: Esperanto
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年1月1日上午8:49:40
Ekde la apero de la homaro sur ĉi tiu planedo, la natura emo kaj evoluo de la socio ĉiam estis al unuiĝo. Vidu la historion: unue familioj, poste klanoj, triboj, regionoj, nacioj, kaj nuntempe supernacioj (ekzemple Usono kaj Eŭropo, sed ankaŭ komerca unuiĝo inter sudamerikaj landoj kaj inter aziaj landoj, ktp., kiuj povos konduki, samkiel en Eŭropo, al politikaj unuiĝoj). Donu tempon al tempo.
Pro tio mi antaŭe diris al vi ke iam, la homaro parolos unu solan lingvon. Estos neevitebla. Eble tio okazos post du aŭ kvin mil jaroj, ne gravas. Sed okazos, ĉar feliĉe estas la homara emo. Fine, tiu mondo havos unu solan registaron (ĉu vi povus nur imagi ion similan al Unuiĝintaj Nacioj dum la mezepoko? Kaj tamen...) Antaŭvidu do la estontecon.
Amike.
robinast (顯示個人資料) 2012年1月1日上午10:26:29
sudanglo (顯示個人資料) 2012年1月1日上午11:49:02
qwertz (顯示個人資料) 2012年1月1日上午11:51:51
sudanglo:Kiel subtile kaj elegante vi uzas la akuzativon, Qwertz.Ĉu estas riproĉo aŭ laŭdo? Verŝajne mi ne ricevos respondon. Ĉu oni vetus, ke ...?
Jes, mi scias. Mi devas plibonigi mian Esperanto lingvon.
Paulo.Caruso (顯示個人資料) 2012年1月1日下午1:39:07
horsto (顯示個人資料) 2012年1月2日上午1:40:09
antoniomoya: Donu tempon al tempo.Bonega frazo, tio plaĉas al mi.
Paulo.Caruso:Multlingveco estas nek bono, nek malbono! Multlingveco ekzistas ĉar, sur nia planedo, disaj estas la popoloj ekde ĝiaj ekaperoj!Mi pensas, ke kelkaj uzantoj havas malsamajn ideojn pri la signifo de la vorto multlingveco.
Kelkaj pensas ke multlingveco signifas ke ekzistas multaj lingvoj, aliaj pensas ke multlingveco signifas ke ĉiu parolu multajn lingvojn.