К содержанию

Rajto al Vivi

от unpensador, 28 декабря 2011 г.

Сообщений: 70

Язык: Esperanto

Kajgiestis (Показать профиль) 2 января 2012 г., 3:20:33

Via pedantismo enuigas min.

Altebrilas (Показать профиль) 2 января 2012 г., 10:30:39

Estus bone, ke por sondadoj pri tiaj temoj, ĉiuj unue rajtu proponi respondojn, kaj nur poste oni povos elekti inter tiuj eblaj respondoj.

Tio evitus tro malneŭtralajn demandojn, kiuj jam enhavas sian respondon.

erinja (Показать профиль) 2 января 2012 г., 14:52:09

Se estas malneŭtrala enketo, oni simple ne voĉdonu en ĝi.

mihxil (Показать профиль) 2 января 2012 г., 18:13:52

Altebrilas:Estus bone, ke por sondadoj pri tiaj temoj, ĉiuj unue rajtu proponi respondojn, kaj nur poste oni povos elekti inter tiuj eblaj respondoj.
Sufiĉu ke la kreanto de tia enkekto simple pensu dum dudek sekundoj pli.

darkweasel (Показать профиль) 2 января 2012 г., 19:18:07

miĥil:
Altebrilas:Estus bone, ke por sondadoj pri tiaj temoj, ĉiuj unue rajtu proponi respondojn, kaj nur poste oni povos elekti inter tiuj eblaj respondoj.
Sufiĉu ke la kreanto de tia enkekto simple pensu dum dudek sekundoj pli.
Efektive en tiu ĉi okazo laŭ mi tio estas intenca, ne nur la rezulto de maltroa pripensado.

robinast (Показать профиль) 2 января 2012 г., 19:39:42

darkweasel:
Efektive en tiu ĉi okazo laŭ mi tio estas intenca, ne nur la rezulto de maltroa pripensado.
Ankaŭ mi pensas same...

AlfRoland (Показать профиль) 2 января 2012 г., 19:58:29

Ĉi tiu enketo estas tute fuŝa. Bedaŭrinde mi ankaŭ suspektas ke ĝi estas intence fuŝa. La demandoj rememorigas min pri anekdoto:
--------
Juĝisto ordonis al akuzato nur respondi "jes" aŭ "ne" al liaj demandoj.

Tio ne eblas respondis la akuzato, sed la juĝisto insistis. La akuzato petis permeson fari demandon al la juĝisto, kiu tion permesis.

Akuzato do demandis: "Ĉu sro juĝisto finis bati sian edzinon? Respondu "jes" aŭ "ne"!
--------

Rimarku ankaŭ ke la enketisto ne partoprenis la diskuton post liaj du enkondukaj mesaĝoj! Spamo!? Verŝajne Jes!

dobri (Показать профиль) 2 января 2012 г., 20:37:42

AlfRoland:Ĉi tiu enketo estas tute fuŝa. Bedaŭrinde mi ankaŭ suspektas ke ĝi estas intence fuŝa. La demandoj rememorigas min pri anekdoto:
--------
Juĝisto ordonis al akuzinto nur respondi "jes" aŭ "ne" al liaj demandoj.

Tio ne eblas respondis la akuzinto, sed la juĝisto insistis. La akuzinto petis permeson fari demandon al la juĝisto, kiu tion permesis.

Akuzinto do demandis: "Ĉu sro juĝisto finis bati sian edzinon? Respondu "jes" aŭ "ne"!
--------

Rimarku ankaŭ ke la enketisto ne partoprenis la diskuton post liaj du enkondukaj mesaĝoj! Spamo!? Verŝajne Jes!
Mi konsentas preskaŭ kun ĉio escepte de akuzinto. Persono, kiu estas akuzata estas akuzato, persono, kiu akuzas iun estas akuzanto (akuzinto).

AlfRoland (Показать профиль) 2 января 2012 г., 21:08:15

dobri:

Prave! Mi redaktis. Dankon!

mihxil (Показать профиль) 2 января 2012 г., 21:24:36

AlfRoland:Ĉi tiu enketo estas tute fuŝa. Bedaŭrinde mi ankaŭ suspektas ke ĝi estas intence fuŝa.
Jes, supozeble intence. Sed eĉ post tia intenco oni eble povus mem konkludi ke prezenti sian opinion kiel enketon estas malhonesta afero, kaj ke malhonesteco estas evitinda. Aliflanke ĉar li nomas sin 'unpensador' (ĉu 'unu pensanto'?) ni eble povus supozi ke li ja pensis, kaj ni devus do konkludi ke li estas malhonesta. Mi ne scias kio estas pli malbona.

Наверх