לתוכן העניינים

Rajto al Vivi

של unpensador, 28 בדצמבר 2011

הודעות: 70

שפה: Esperanto

unpensador (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 04:51:00

unpensador (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 04:59:39

unpensador:http://www.apertium.org/apertium-www/common/browse...
Pardonu la erarojn. Mi estas iom dormema. Mi volis diri: "la infanecoj" kaj "respeKtinda".

Eduardo

flipe (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 05:11:12

Al mi ne plaĉas aborto, sed mi respektas opinion kaj volon de kiu faras.

Sed mi ankaŭ pensas ke iaj aferoj devas esti debatita por permesi ĝin, kia la opinio de patro, ĉar, se oni estas patro por zorgi kaj pensii oni ankaŭ estas patro por decidi se ni volas nian filon.

robinast (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 06:35:01

Pardonu mian malkaŝemon - sed la anketo ĉi tie, ŝajnas al mi, estas ja tre bona ekzemplo de malbonegaj enketoj: bedaŭrinde, la demandanto tute ne ŝajnas interesi al realaj opinioj de respondantoj kaj nur atendas asertojn por sia opinio... malgajo.gif Do, kvankam mi havas la opinion, mi ne povis respondi...
Miaopinie, la enketo devintus esti ja ege pli neŭtrala (kaj havi pli multe da elektoj).

lgg (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 11:15:18

Oni ne povas mortigi kion ne vivas. Abortoj >> infanticidoj.

bildo (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 12:43:53

Homo havas rajton al vivo, sed embrio ne estas homo.

mihxil (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 18:01:49

Remus:Mi ne povas respondi vian enketon, ĉar ĝi estas antaŭjuĝema,
Efektive, la demando estis tre stulte vortigita. Neniu probable 'ŝatas' abortojn. Mi tamen havas nenion kontraŭ aborto. Tio estas io tute alia ol 'ŝati' do ne eblas respondi 'Jes'. Respondi 'Ne' tamen ankaŭ ne eblas, ĉar tiu sugestas ke eĉ kelkĉela vivo estus 'homa vivo'.

Resume, unpensador, bonvolu rezigni pri ĉi tiu stultega 'enketo' ĉar ĝi valoras neniom.

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 29 בדצמבר 2011, 19:36:57

miĥil:
Remus:Mi ne povas respondi vian enketon, ĉar ĝi estas antaŭjuĝema,
Jes ili pravas, eble mi faros enketon en kiu vi ne trovos respondon!!

mihxil (הצגת פרופיל) 29 בדצמבר 2011, 21:47:59

vidas vandenis:
bildo:Homo havas rajton al vivo, sed embrio ne estas homo.
Sekve, laŭ vi: la embrio ne havas rajton vivi.
Evidente tiu logiko ne taŭgas, ĉar ĝi estas simila al 'Homoj havas krurojn, hundo ne estas homo, sekve hundo ne havas krurojn'.

vidas vandenis:Ĉu ne aspektas tio terure?
Sed eĉ ignorante la tute fuŝan logikon la konkludo ne estas 'terura'. Estas tre ĉiutaga afero 'oferi' pli senvaloran vivon. Multaj homoj ekz. manĝas viandon, kaj mi supozas ke plenkreska bovido fakte pli similas homon ol dekĉela homa embrio.

bildo (הצגת פרופיל) 30 בדצמבר 2011, 05:09:31

vidas vandenis:
bildo:Homo havas rajton al vivo, sed embrio ne estas homo.
Sekve, laŭ vi: la embrio ne havas rajton vivi.
Ĉu ne aspektas tio terure?
Mi celis diri, ke embrio ne estas homo, ne estas subjekto. Gi ne havas nervosistemon, ne havas dezirojn kaj rajtojn. Ĝi estas nur parto de korpo de virino. Virino estas subjekto. Ŝi havas dezirojn kaj rajtojn. Eĉ pli ol tio: ŝi havos la devon nutri kaj zorgi la infanon, se ŝi naskos ĝin. Tial nur virino (eble ankaŭ la patro de estonta bebo) rajtas decidi, kion ili faru kun embrio.

לראש הדף