Chu Esperanto travivis sian stelhoron?
by lgg, December 28, 2011
Messages: 51
Language: Esperanto
mihxil (User's profile) December 29, 2011, 4:12:01 AM
AnFu:Bonvolu traduki ĉi tio frazo:Bonvolu unue provizi kuntekston. Estas klare ke nenio pruveblas pri la klareco de iu ajn lingvo, eĉ ne de esperanto, per prezento de mallongaj ekzemplofrazoj sen kunteksto.
We saw her duck.
hebda999 (User's profile) December 29, 2011, 6:55:55 AM
He gave me a book which I liked
I met him walking to the school
I saw it
Kaj multegaj aliaj. Sed tio ĉi nenion pruvas.
sudanglo (User's profile) December 29, 2011, 1:16:04 PM
Miskomprenoj inter anglalingvanoj pro la lingvo estas ja sufiĉe maloftaj sed tio venas de denaska mastro de la lingvo (profunda scio pri la multsignifaj eblecoj) kaj la fakto ke en la ĉiutaga vivo ĉiam estas kunteksto.
Parenteze Hebda, kiel 'I saw it' estas multsignifa, laŭ vi? Ŝajnas al mi ke tiu frazo pli malpli egalas 'mi vidis ĝin'. Ĉu vi celis la plursignifon de 'it' (foje ankaŭ tio).
Eĉ oni povus argumenti ke 'saw' estas tre preciza ĉar ĝi kontrastas kun 'have seen'.
Miland (User's profile) December 29, 2011, 1:16:26 PM
AnFu:"Kiel" enhavas la uzon de la kunteksto. Ĉu temas pri defendo kontraŭ atako aŭ dorlotbesto?Chainy: La angla lingvo estas perfekte klara, se oni scias kiel uzi ĝin.Bonvolu traduki ĉi tio frazo:
We saw her duck.
Evidente aliaj jam faris la saman punkton.
Jen alia ebla simileco: se mi ne eraras, la farintoj de la punkto pri kunteksto ne emas kabei.
AnFu (User's profile) December 29, 2011, 1:48:27 PM
miĥil:Ne ekzistas kunteksto. Do, sen kunteksto, bonvolu traduki la frazo el la angla klara.AnFu:Bonvolu traduki ĉi tio frazo:Bonvolu unue provizi kuntekston. Estas klare ke nenio pruveblas pri la klareco de iu ajn lingvo, eĉ ne de esperanto, per prezento de mallongaj ekzemplofrazoj sen kunteksto.
We saw her duck.
Ĉiam oni diras ke la senco estos klara kun kunteksto, sed ofte ne ekzistas kunteksto.
Aŭ havas kunteksto, sed la kunteksto ne helpas decidi la sencon.
Tial, lingvo, kiel la angla, kiu dependas tiel en kunteksto eĉ pri simpla afero, ne estas lingvo klara.
trojo (User's profile) December 29, 2011, 5:14:59 PM
lgg:Ĉu la plej ofta verbo en la angla estas nesignifa nun?trojo:Ĉu "I am", "you are", kaj "he is" ne plu ekzistas en la angla?'Be' estas verbo unuka. Ghi nereguleco estas nesignifa.
Kaj fakte "to be" ne estas tute unika. Estas kvar verboj, kiuj estas neregulaj je la tria persono. Esperanto tute ne havas tian malfacilaĵon. Esperantaj verboj neniel ŝanĝiĝas pro gramatika persono.
Posedformo 's ne estas kazo.Nur ĉar la posedformo estas pli komplika kaj malklara afero ol simpla kazo estus. Jen...
"The leader of Sparta's army"
Ĉu tiu "leader" gvidas Sparton aŭ nur la armeon?
I, you, he, we, they bite(s). I, you, he, we, they bit. No stemalteraciojn.Kaj nun estas certe, ke vi ne parolas la anglan tiel bone kiel vi fantazias. En via propra ekzemplo, la radiko ja ŝanĝiĝas en prononco kaj literumo. Ĉar vi evidente ne scipovas prononci anglajn vortojn, mi klarigos: la prononco de la vokalo "i" estas tute malsama en "bit" kaj "bite". Kaj la radiko estas "bite", ne "bit". Tio estas radikŝanĝo.
Kaj vi evidente eĉ ne sciis pri "bitten", ĉar vi ne menciis ĝin.
La vero estas, ke la angla havas centojn da neregulaj verboj, kaj multe el tiuj estas la plej ofte uzataj verboj en la lingvo. Kompare kun tio, Esperanto havas neniun neregulan verbon.Ĉu "do/did" kaj "go/went" kaj "win/won" kaj "take/took"...Estas unu forma por areto de verboj, estas nesignifa.
Malgraŭ via miskredo, "prais" ne estas vorto en la angla. Oni aldonas -d al "praise" kaj -ed al "wish". Aldone, la "-d" en "praised" kaj la "-ed" en "wished" oni prononcas malsame: la unua kiel "d", kaj la dua kvazaŭ "t".Kaj eĉ la "regularaj" verboj havas du fleksformojn eblajn por la pasinteco: -ed aŭ -d, ekzemple "wish/wished" (-ed), sed "praise/praised" (-d).wished. praised. Ne estas neregulacoj.
Kaj al aliaj "regulaj" verboj oni aldonas aŭ forprenas aliajn literojn: "rob/robbed", "stop/stopped", "hurry/hurried",
Eĉ la "regulaj" verboj en la angla ne estas tute regulaj. En Esperanto, ĉiu verbo estas tute regula.
Eĉ pli malfacilaj en la angla estas pluralformoj: "radius/radii", "bacterium/bacteria", "ox/oxen", "datum/data", kaj multegaj aliaj neregulaj pluraloj. Esperanto havas nur unu pluralformon.
hebda999 (User's profile) December 29, 2011, 5:41:55 PM
sudanglo:Parenteze Hebda, kiel 'I saw it' estas multsignifa, laŭ vi? Ŝajnas al mi ke tiu frazo pli malpli egalas 'mi vidis ĝin'. Ĉu vi celis la plursignifon de 'it' (foje ankaŭ tio).I saw it - mi vidis ĝin aŭ mi segas ĝin
He gave me a book which I liked - kion mi ŝatas - la libron aŭ la ekdonon de la libro?
I met him walking to the school - kiu iris? me aŭ li?
Lukasz23051982 (User's profile) December 29, 2011, 6:37:56 PM
It's this true:
Year 2016. Parliament (if he survive) adopt a resolution establishing Esperanto, current and only official language of the European Union.
hebda999 (User's profile) December 29, 2011, 7:01:34 PM
Lukasz23051982:I have a questionbonvolu skribi esperante.
It's this true:
Year 2016. Parliament (if he survive) adopt a resolution establishing Esperanto, current and only official language of the European Union.
Fenris_kcf (User's profile) December 29, 2011, 7:08:59 PM
Lukasz23051982:I have a questionTute jes! Mi estas uzinta mian tempmaŝinon por vojaĝi al la jaro 2016 kaj povas konfirmi tion.
It's this true:
Year 2016. Parliament (if he survive) adopt a resolution establishing Esperanto, current and only official language of the European Union.