Chu Esperanto travivis sian stelhoron?
başlangıç lgg, 28 Aralık 2011
Mesajlar: 51
Dil: Esperanto
Vilius (Profili görüntüle) 6 Ocak 2012 10:03:17
Mi nun legas Esperanto in The New York Times (1887 - 1922) (krome - interesega libro tiu estas). Kaj de tiu libro oni certe povas konkludi, ke tiam (ĉirkaŭ 1900-1910) estis stelhoro de Esperanto. Simple pro tiu fakto, ke nuntempe seriozaj gazetoj tre malofte skribas pri nia lingvo. Eĉ se ili mencias vorton "esperanto", plejofte nur kiel metaforo de "malnova, utopia afero", aŭ simple kiel nomo de restoracio, strato, kaj simile.