目次へ

Kion vi legas nun Esperante?

mountainash,2011年12月28日の

メッセージ: 51

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2011年12月30日 6:20:22

horsto:
dobri:Post la ĉeĥa traduko nun mi komencis legi E-version de "Hari Potter kaj ŝtono de la saĝuloj".
Saluton dobri,

ankaŭ mi elŝutis tiun tekston kaj komencis legi ĝin. Kion vi pensas pri la lingvonivelo?
Mi devas diri ke mi estas treege malkontenta.
Kontraŭe mi estas tre kontenta, ĉar la lingvaĵo estas sufiĉe facila por komencantoj. Jes vi pravas, eble ne estas ĉio fidele tradukita, tamen la senco ĝustas. Plu mi trovis unuan eraron nur en la paĝo 13. En la unuaj 4 ĉapitroj mi trovis nur 2 erarojn.
Pri kio precize vi ne estis kontenta?

horsto (プロフィールを表示) 2012年1月1日 0:46:24

dobri:

Eble ni ne elŝutis la saman tekston. Vi parolis pri e-libro. Mi nur trovis dos-dosieron, eble malneta versio.

dobri (プロフィールを表示) 2012年1月1日 8:37:21

horsto:Eble ni ne elŝutis la saman tekston. Vi parolis pri e-libro. Mi nur trovis dos-dosieron, eble malneta versio.
Fakte ne temis pri E-libro, ĉar mi akiris la tekston ĝuste el LERNU, bedaŭrinde nun mi ne kapablas denove trovi, kie ni parolis pri la traduko. Tradukis la libron George Baker kaj Don Harlow en la jaro 2004. Ĝi enhavas entute 195 paĝojn inkluzive terminaron.

raffadalbo (プロフィールを表示) 2012年1月1日 9:18:49

drinkulo:Mi nur esperante legas la forumaron de lernu!
Pormomente, ankaŭ mi legas esperante nur la forumojn kaj la kursojn de lernu!, sed mi estas scivola de provi legi libron. Se mi bone komprenis, oni povas aĉeti ilin nur tra interreto.

dobri (プロフィールを表示) 2012年1月1日 12:03:16

raffadalbo:Pormomente, ankaŭ mi legas esperante nur la forumojn kaj la kursojn de lernu!, sed mi estas scivola de provi legi libron. Se mi bone komprenis, oni povas aĉeti ilin nur tra interreto.
Vi ne komprenis bone. Ekzistas kelkaj eblecoj. Kompreneble vi povas mendi la librojn tra interreto, tamen ankaŭ eblas aĉeti librojn en bonaj librovendejoj. Ankaŭ dum E-renkontiĝoj oni ofte ofertas kelkajn titolojn.
Mi mem ŝparas monon kaj legas nur E-librojn, kiuj troviĝas en la reto senpage. Se vi uzas hejman komputilon, tiam vi elŝutu unu el la ofertataj libroj en vian komputilon kaj poste vi povos legi ĝin kiam ajn. Tio konvenas precipe por komencantoj.

mountainash (プロフィールを表示) 2012年1月2日 2:38:04

Mi ĵus komencis legi la libron "Ili Kaptis Elzan", verkita de Claude Piron. Plaĉas al mi lia verkstilo. Li uzis nur eble 1000 radikojn, sed ofte konstruis vortojn uzante prfiksojn, sufiksojn, vortpartojn ktp. Hodiaŭ multfoje mi eketendis mian manon al la vortaro, baldaŭ konstatante ke la nekonita vorto fakte estas simpla konstruaĵo! senkulpa.gif

antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年1月2日 6:52:29

mountainash:Mi ĵus komencis legi la libron "Ili Kaptis Elzan", verkita de Claude Piron. Plaĉas al mi lia verkstilo. Li uzis nur eble 1000 radikojn, sed ofte konstruis vortojn uzante prfiksojn, sufiksojn, vortpartojn ktp. Hodiaŭ multfoje mi eketendis mian manon al la vortaro, baldaŭ konstatante ke la nekonita vorto fakte estas simpla konstruaĵo! senkulpa.gif
Jes. Jen kio mi ŝatas de tiu verkisto. Li kapablas kunmeti neimageblajn vortojn nur per bazaj kaj konataj radikoj. Koncerne Esperaton, mi malkovris ke estas pli malfacile esti kreema (kiel Piron) ol lerni amasojn da vortoj kiujn vi neniam uzos.

Mi preferas fari kiel Piron. Pro tio mi ankaŭ legas kaj relegas liajn verkojn, nuntempe "Vere aŭ fantazie". Por mi, li estis vera esperantmajstro.

Amike.

alesh13 (プロフィールを表示) 2012年1月2日 19:54:59

Mi tuj komencos legi "Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo", verkita de Tibor Sekelj.
De tio aŭtoro, mi antaŭe legis "Kolektanto de ĉielarkoj" (noveloj kay poemoj) kaj mi tre ŝatis ĝin.

dobri (プロフィールを表示) 2012年1月2日 20:44:36

antoniomoya:Jes. Jen kio mi ŝatas de tiu verkisto. Li kapablas kunmeti neimageblajn vortojn nur per bazaj kaj konataj radikoj. Koncerne Esperaton, mi malkovris ke estas pli malfacile esti kreema (kiel Piron) ol lerni amasojn da vortoj kiujn vi neniam uzos.
Kontraŭe mi opinias, ke pli malfacile estas lerni amason da vortoj. Kiam temas pri kunmetaĵo el konataj vortoj, tiam mi pli rapide kaptas la sencon. Verkaĵo de Piron kompreneblas pli facile.

horsto (プロフィールを表示) 2012年1月3日 1:13:49

Jes, dobri, vi pravas se temas pri legado de tia teksto. Sed ankaŭ antoniomoya pravas. Estas malfacile verki tian tekston.

先頭にもどる