Mesaĝoj: 51
Lingvo: Esperanto
mountainash (Montri la profilon) 2012-januaro-13 14:35:55
Ryuuichi:Hieraŭ mi eklegis Alico en Mirlando.Ankaŭ mi eklegis ĉi tiun libron, sed post kelkaj tagoj mia atento malfortiĝis kaj mi ne plu legis. Nun, eble mi daŭrigos la legadon. Kiun version vi legas nun? Kiu estas la tradukisto?
fstphane (Montri la profilon) 2012-januaro-21 19:33:21
Ĉi libro parolas pri la intereso ke la aŭtoro de"Ekterordinaraj vojaĝoj" portis por la lingvo universala.Li volis enmeti ĝin en sia lastromano,"Esplorvojaĝo"...
Tre interesa libreto

mannyneira (Montri la profilon) 2012-februaro-12 15:48:05
(*Mi ne estas certa... "tradukita" aŭ "tradukitan"? "Doktoro Jeckyll kaj Sinjoro Hyde" estas la objecto (sed supozeble ne povas akcepti "n"), kaj "tradukita" ŝajne priskribas ĝin, sed la vortoj "tradukita de..." similas "kiu estis tradukita de...", kaj ne estas vere parto de la objecto mem. Ĉu iu povus konsili min?)
Estus interese trovi libron elektronikan (kiel oni diras "ebook" Esperante?) ne tradukitan, sed skribitan Esperante origine (kaj ne pri Esperanto mem), se vi min komprenas

sudanglo (Montri la profilon) 2012-februaro-12 16:51:01
Ryuuichi:Hieraŭ mi eklegis Alico en Mirlando.Ĉu vi legas la 1910-an eldonon, kies titolo estas Alicio en Mirlando, se mi bone memoras.
Ĝi estas tre legebla traduko, kaj laŭ la unua capitro pli glata ol tiu kiu aperis poste (en la 90' jaroj)
Vi trovos ĝin inter-rete ĉi tie
36lima (Montri la profilon) 2012-februaro-15 03:57:05
Mi eble legos ĝin denove kiam mi finiĝas.
Ankaŭ mi elŝutis Alicio en Mirlando kaj aliajn librojn ĉe Projecto Gutenburg. Tamen, mi ne jam legis tiujn.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-22 10:29:52
oneironaŭto:Mi volas legi "Tien" de Johan Valano, sed mi ne povas trovi ĝin. En UEA ĝi estas nehavebla kaj same en aliaj vendejoj. Ĉu iu havas konsilon?ĝi estas pruntebla en la urba biblioteko de vieno (urban-loritz-platz 2a).
tamen tio verŝajne ne tre utilas al vi, krom se vi iam vojaĝas al vieno.
fstphane (Montri la profilon) 2012-marto-22 11:20:01
darkweasel:Mi aĉetis ĝin ĉe SAT amikarooneironaŭto:Mi volas legi "Tien" de Johan Valano, sed mi ne povas trovi ĝin. En UEA ĝi estas nehavebla kaj same en aliaj vendejoj. Ĉu iu havas konsilon?ĝi estas pruntebla en la urba biblioteko de vieno (urban-loritz-platz 2a).
tamen tio verŝajne ne tre utilas al vi, krom se vi iam vojaĝas al vieno.
BSPereira (Montri la profilon) 2012-marto-22 11:33:53
sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-22 12:06:21
mannyneira:Lernante Esperanton, mi legas "D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde", de Robert Louis Stevenson, tradukita* de William Morrison kaj William W. Mann, precipe ĉar ĝi estas unu el tiuj libroj eldonitaj de la "Project Gutenberg" en Esperanto.Anakaŭ tiu libro, same kiel Alico en Mirlando', estis poste re-tradukita. Kiu estas la plej bona traduko, mi ne povas diri ĉar mi ne faris komparon. Mi divenus ke la posta traduko far Albert Goodheir en 1980 estas pli legebla.
(*Mi ne estas certa... "tradukita" aŭ "tradukitan"?
Rilate vian demandon ĉu diri tradukita aŭ tradukitan, mi dirus ke laŭ la nuna uzo oni dirus 'tradukitan'.
Tamen mi kredas ke mi legis ie en PAG, ke estas periodo en la historio de Esperanto kiam oni estus preferinta diri 'tradukita' en tia kunteksto.
Logike, la legado ne ŝangas la staton de la libro (ekz. mi farbis la pordon blua), kaj la signifo ne estas 'legas, ke ĝi estas tradukita' (ekz. mi vidis lin staranta).
Tamen, kiel vi diris, oni povus konsideri 'tradukita' kiel mallongigon de 'kiu estis tradukita'.
Almenaŭ (ne gravas por la signifo en via frazo, sed eble en aliaj) la uzo de la akuzativo firme ligas la priskribon al la objekto.
Kion vi preferas?
1. La pluvo penetris nian ŝirmejon - pli fortan ol la kutimaj en tiu regiono.
2. La pluvo penetris nian ŝirmejon - pli forta ol la kutimaj en tiu regono.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-marto-24 15:46:52
http://www.steloj.de/esperanto/biblio/