У садржају

Kion vi legas nun Esperante?

од mountainash, 28. децембар 2011.

Поруке: 51

Језик: Esperanto

mountainash (Погледати профил) 13. јануар 2012. 14.35.55

Ryuuichi:Hieraŭ mi eklegis Alico en Mirlando.
Ankaŭ mi eklegis ĉi tiun libron, sed post kelkaj tagoj mia atento malfortiĝis kaj mi ne plu legis. Nun, eble mi daŭrigos la legadon. Kiun version vi legas nun? Kiu estas la tradukisto?

fstphane (Погледати профил) 21. јануар 2012. 19.33.21

Mi jam legis"Jules Verne esperantisto"
Ĉi libro parolas pri la intereso ke la aŭtoro de"Ekterordinaraj vojaĝoj" portis por la lingvo universala.Li volis enmeti ĝin en sia lastromano,"Esplorvojaĝo"...
Tre interesa libreto okulumo.gif

mannyneira (Погледати профил) 12. фебруар 2012. 15.48.05

Lernante Esperanton, mi legas "Doktoro Jeckyll kaj Sinjoro Hyde", de Robert Louis Stevenson, tradukita* de William Morrison kaj William W. Mann, precipe ĉar ĝi estas unu el tiuj libroj eldonitaj de la "Project Gutenberg" en Esperanto.

(*Mi ne estas certa... "tradukita" aŭ "tradukitan"? "Doktoro Jeckyll kaj Sinjoro Hyde" estas la objecto (sed supozeble ne povas akcepti "n"), kaj "tradukita" ŝajne priskribas ĝin, sed la vortoj "tradukita de..." similas "kiu estis tradukita de...", kaj ne estas vere parto de la objecto mem. Ĉu iu povus konsili min?)

Estus interese trovi libron elektronikan (kiel oni diras "ebook" Esperante?) ne tradukitan, sed skribitan Esperante origine (kaj ne pri Esperanto mem), se vi min komprenas ridulo.gif

sudanglo (Погледати профил) 12. фебруар 2012. 16.51.01

Ryuuichi:Hieraŭ mi eklegis Alico en Mirlando.
Ĉu vi legas la 1910-an eldonon, kies titolo estas Alicio en Mirlando, se mi bone memoras.

Ĝi estas tre legebla traduko, kaj laŭ la unua capitro pli glata ol tiu kiu aperis poste (en la 90' jaroj)

Vi trovos ĝin inter-rete ĉi tie

36lima (Погледати профил) 15. фебруар 2012. 03.57.05

Mi legas La Hobito kaj mi preskaŭ kompletas ĝin. Mi opinias ĝi estas bona traduko.

Mi eble legos ĝin denove kiam mi finiĝas.

Ankaŭ mi elŝutis Alicio en Mirlando kaj aliajn librojn ĉe Projecto Gutenburg. Tamen, mi ne jam legis tiujn.

darkweasel (Погледати профил) 22. март 2012. 10.29.52

oneironaŭto:Mi volas legi "Tien" de Johan Valano, sed mi ne povas trovi ĝin. En UEA ĝi estas nehavebla kaj same en aliaj vendejoj. Ĉu iu havas konsilon?
ĝi estas pruntebla en la urba biblioteko de vieno (urban-loritz-platz 2a).

tamen tio verŝajne ne tre utilas al vi, krom se vi iam vojaĝas al vieno.

fstphane (Погледати профил) 22. март 2012. 11.20.01

darkweasel:
oneironaŭto:Mi volas legi "Tien" de Johan Valano, sed mi ne povas trovi ĝin. En UEA ĝi estas nehavebla kaj same en aliaj vendejoj. Ĉu iu havas konsilon?
ĝi estas pruntebla en la urba biblioteko de vieno (urban-loritz-platz 2a).

tamen tio verŝajne ne tre utilas al vi, krom se vi iam vojaĝas al vieno.
Mi aĉetis ĝin ĉe SAT amikaro

BSPereira (Погледати профил) 22. март 2012. 11.33.53

Nune mi legas la librojn: "En pli Granda Mondo" de André Luiz kaj La Turmentego de la Memmortigintoj" de Almerindo Martins de Castro. Antaŭe mi legis "Aidoso: ege trans la doloro"

sudanglo (Погледати профил) 22. март 2012. 12.06.21

mannyneira:Lernante Esperanton, mi legas "D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde", de Robert Louis Stevenson, tradukita* de William Morrison kaj William W. Mann, precipe ĉar ĝi estas unu el tiuj libroj eldonitaj de la "Project Gutenberg" en Esperanto.

(*Mi ne estas certa... "tradukita" aŭ "tradukitan"?
Anakaŭ tiu libro, same kiel Alico en Mirlando', estis poste re-tradukita. Kiu estas la plej bona traduko, mi ne povas diri ĉar mi ne faris komparon. Mi divenus ke la posta traduko far Albert Goodheir en 1980 estas pli legebla.

Rilate vian demandon ĉu diri tradukitatradukitan, mi dirus ke laŭ la nuna uzo oni dirus 'tradukitan'.

Tamen mi kredas ke mi legis ie en PAG, ke estas periodo en la historio de Esperanto kiam oni estus preferinta diri 'tradukita' en tia kunteksto.

Logike, la legado ne ŝangas la staton de la libro (ekz. mi farbis la pordon blua), kaj la signifo ne estas 'legas, ke ĝi estas tradukita' (ekz. mi vidis lin staranta).

Tamen, kiel vi diris, oni povus konsideri 'tradukita' kiel mallongigon de 'kiu estis tradukita'.

Almenaŭ (ne gravas por la signifo en via frazo, sed eble en aliaj) la uzo de la akuzativo firme ligas la priskribon al la objekto.

Kion vi preferas?

1. La pluvo penetris nian ŝirmejon - pli fortan ol la kutimaj en tiu regiono.
2. La pluvo penetris nian ŝirmejon - pli forta ol la kutimaj en tiu regono.

Yakunin (Погледати профил) 24. март 2012. 15.46.52

Mi legas Malnovan Testamenton.
http://www.steloj.de/esperanto/biblio/

Вратите се горе