본문으로

Kion vi legas nun Esperante?

글쓴이: mountainash, 2011년 12월 28일

글: 51

언어: Esperanto

mannyneira (프로필 보기) 2012년 5월 23일 오후 8:15:39

sudanglo:Rilate vian demandon ĉu diri tradukitatradukitan, mi dirus ke laŭ la nuna uzo oni dirus 'tradukitan'.

Tamen mi kredas ke mi legis ie en PAG, ke estas periodo en la historio de Esperanto kiam oni estus preferinta diri 'tradukita' en tia kunteksto.

Logike, la legado ne ŝangas la staton de la libro (ekz. mi farbis la pordon blua), kaj la signifo ne estas 'legas, ke ĝi estas tradukita' (ekz. mi vidis lin staranta).

Tamen, kiel vi diris, oni povus konsideri 'tradukita' kiel mallongigon de 'kiu estis tradukita'.
Dankon, sudanglo. Almenaŭe, mi estas konsolita trovi ke la respondo ne estas tute evidenta, do mia demando ne estis tro stulta.

Mi ne estis laboranta pri mia Esperanto dum unu aŭ du monatoj, kaj nun mi sentas kvazaŭ mi forgesis ĉion, kaj devas komenci denove. Sendube, multa da tio, kion mi lernis, revenos - sed ĉi tio estu leciono por mi: ĝi estos pli facile lerni se mi lernos eton ĉiutage.

Mi bedaŭras mi ne respondis pli baldaŭ!

Manny

다시 위로