Til innholdet

Kion vi legas nun Esperante?

fra mountainash,2011 12 28

Meldinger: 51

Språk: Esperanto

mountainash (Å vise profilen) 2011 12 28 13:35:13

Nun multaj personoj havas iom da libertempo pro la Kristnasko ferio. Ĉu vi pasas ĝin legante Esperante? Se jes, kion vi legas? Mi legas la libron "La Brusela Bubo". rideto.gif

ratkaptisto (Å vise profilen) 2011 12 28 13:47:38

Mi hodiaŭ faris migradon, ĉar la vetero estas belega. Poste mi legos la libron "Vivpotokoloj - Ĉiutagaj vivoj, rakontitaj de esperantistoj" de Ulrich Becker kaj Zdravka Metz.

drinkulo (Å vise profilen) 2011 12 28 14:24:26

Mi nur esperante legas la forumaron de lernu!. lango.gif

Sed mi ĝojas ke ĉiu vi legas esperantajn librojn. rideto.gif

flipe (Å vise profilen) 2011 12 28 18:56:11

La Analektoj de Konfuceo.

Sed tio libro ne estas nur por legi sed por studi, do mi studis ĝin nuntempe en la portugala kaj esperanta lingvo.

wildyorkies (Å vise profilen) 2011 12 28 19:08:38

robinast (Å vise profilen) 2011 12 28 21:38:34

Mi eĉ mem ne kredis - sed mi ja legas PMEG-on kaj findas ĝin sufiĉe interesa. rido.gif La "Ĉiutagan Esperanton" mi ankaŭ legis antaŭ nelonge (ne tralegis ĝis nun).

mountainash (Å vise profilen) 2011 12 28 22:18:17

Nu, vi ĉiuj donas al mi leg-ideojn! okulumo.gif "Vivpotokoloj - Ĉiutagaj vivoj, rakontitaj de esperantistoj" sonas interesa. Felipe kaj Wildyorkies, dankon pro afiŝi la ligilojn de viaj legata libroj.

Bonvolu informi plu.

Leonez (Å vise profilen) 2011 12 28 22:59:26

Mi estas leganta "Princino de Marso" de R.E. Burroughs, la verkisto de "Tarzan". Agrabla, sed mi ne sciis, ke estas pli ol unu libro, 8 aŭ 10 ! Nur la unuan estis tradukita esperante, mi devos daxuri angle...

0b5cur1ty (Å vise profilen) 2011 12 29 00:21:41

Mi ne jam havas ĝin sed mi aĉetis kun unu de miaj donacoj (Amazon 'donaco-akto' - ĉu tio estas ĝusta vorto? Mi pensas ke ne...) 'Tinĉjo en Tibeto'. rideto.gif

Ankaŭ mi havas novan Kindle kaj mi ekhavas ideojn el ĉi tiu paĝo!

Wilhelm (Å vise profilen) 2011 12 29 01:59:52

Nun mi legas "Sendependaj Homoj"-on de Halldor Laxness.

Tibake til toppen