Hozzászólások: 14
Nyelv: Esperanto
Sahaquiel (Profil megtekintése) 2012. január 7. 18:26:49
darkweasel:Laŭ mi jes, tial mi demandis ĉi tienAlfRoland:Laŭ mia interpreto de la forumpriskribo ne.darkweasel:Nu, ĉu Konsultejo ne taŭgas ankaŭ por teknikaj demandoj kiuj rilatas al Esperanto?AlfRoland:Mi pensas ke BlackBerry estas speco de komputilo aŭ telefono, ĉu ne? Do verŝajne la demando temas pri kiel tajpi esperante uzante ĝin!? ViduJes, relegante ĝin, mi konfesas, ke vi verŝajne pravas - sed tiam kial la demando staras en tiu ĉi forumparto?
Do... ĉu ne eblas?
drinkulo (Profil megtekintése) 2012. január 17. 12:48:47
Ryuuichi:Mi opinias ke oni ne devus traduki ian komercan nomon, kiel Google (Guglo), Firefox (Fajrovulpo), Facebook (Vizaĝlibro), ktp.Ĝi estas bona, sed mi opinias ke oni ne devus traduki la propajn nomojn laŭvorte; pli bone laŭparole.
Guglo estas bona vorto, sed mi preferas je Fajrfokso, Fejsbuko...
Ĉu ĉiu vi opinias?
drinkulo (Profil megtekintése) 2012. január 17. 14:32:46
darkweasel:Ne, Mi diris ke ili eble estus Blakbero kiel Skajpo aŭ Vindozo aŭ Makintoŝodrinkulo:Eble esti Blakbero kiel Skajpo aŭ Vindozo aŭ MakintoŝoĈu vi celas: Eble estu BlackBerry kiel Skype kaj Windows kaj Macintosh.
N-true (Profil megtekintése) 2012. január 18. 0:07:24
Do, en kutimaj frazoj, mi simple parolas pri Firefox kaj Facebook kaj mi ankaŭ ne uzas akuzativon aŭ specialan prefikson kiel na aŭ je. Tio tamen ja preskaŭ neniam kaŭzas miskomprenojn.
Ankaŭ mi malŝatas la esperantigojn de ne tre grandaj urbonomoj. Do Berlino, Londono, Pekino estas en ordo, se oni vere volas... sed kelkfoje homoj ja espere skribas eĉ malgrandajn urbojn, kiujn oni poste malbone rekonas.
Ankaŭ tie, mi nur tradukus laŭvorte por ŝerco aŭ dum sekreta parolado (mi kun kelkaj uzas Esperanton kiel sekreta lingvo en la publiko).
Sed tio estas nur mia prefero.