目次へ

NigraBero

Sahaquiel,2012年1月5日の

メッセージ: 14

言語: Esperanto

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2012年1月7日 18:26:49

darkweasel:
AlfRoland:
darkweasel:
AlfRoland:Mi pensas ke BlackBerry estas speco de komputilo aŭ telefono, ĉu ne? Do verŝajne la demando temas pri kiel tajpi esperante uzante ĝin!? Vidu
Jes, relegante ĝin, mi konfesas, ke vi verŝajne pravas - sed tiam kial la demando staras en tiu ĉi forumparto? senkulpa.gif
Nu, ĉu Konsultejo ne taŭgas ankaŭ por teknikaj demandoj kiuj rilatas al Esperanto?
Laŭ mia interpreto de la forumpriskribo ne.
Laŭ mi jes, tial mi demandis ĉi tien lango.gif
Do... ĉu ne eblas?

drinkulo (プロフィールを表示) 2012年1月17日 12:48:47

Ryuuichi:Mi opinias ke oni ne devus traduki ian komercan nomon, kiel Google (Guglo), Firefox (Fajrovulpo), Facebook (Vizaĝlibro), ktp.
Ĝi estas bona, sed mi opinias ke oni ne devus traduki la propajn nomojn laŭvorte; pli bone laŭparole.

Guglo estas bona vorto, sed mi preferas je Fajrfokso, Fejsbuko...

Ĉu ĉiu vi opinias?

drinkulo (プロフィールを表示) 2012年1月17日 14:32:46

darkweasel:
drinkulo:Eble esti Blakbero kiel SkajpoVindozoMakintoŝo
Ĉu vi celas: Eble estu BlackBerry kiel Skype kaj Windows kaj Macintosh.
Ne, Mi diris ke ili eble estus Blakbero kiel SkajpoVindozoMakintoŝo

N-true (プロフィールを表示) 2012年1月18日 0:07:24

Mi malŝatas traduki proprajn nomojn al Esperanto. Vortoj kiel Fajrovulpo mi nur uzus ŝerce aŭ parolante pri iu sekreta afero, kion ne-esperantistoj ne aŭskultu. Tiam mi kelkfoje eĉ laŭvorte tradukas personajn nomojn, se eblas...

Do, en kutimaj frazoj, mi simple parolas pri Firefox kaj Facebook kaj mi ankaŭ ne uzas akuzativon aŭ specialan prefikson kiel naje. Tio tamen ja preskaŭ neniam kaŭzas miskomprenojn.

Ankaŭ mi malŝatas la esperantigojn de ne tre grandaj urbonomoj. Do Berlino, Londono, Pekino estas en ordo, se oni vere volas... sed kelkfoje homoj ja espere skribas eĉ malgrandajn urbojn, kiujn oni poste malbone rekonas.
Ankaŭ tie, mi nur tradukus laŭvorte por ŝerco aŭ dum sekreta parolado (mi kun kelkaj uzas Esperanton kiel sekreta lingvo en la publiko).

Sed tio estas nur mia prefero.

先頭にもどる