Mesaĝoj: 57
Lingvo: Esperanto
karasutengu (Montri la profilon) 2012-januaro-08 00:52:27
robbkvasnak:Mi loĝas en Usono kaj devas paroli la usonan ĉiun tagon. Bedaŭrinde mi devas konstati ke multaj usonanoj NUR parolas sian lingvon.En nia lando estas sama stato.
Ĉiuj geknaboj lernas anglan , tamen preskaŭ ĉiam ni ne havas angle parolantan Ŝancon.
Tiam pri Esperanto mi demandas , oni respondas "kio estas ĝi?"
Preskaŭ japanoj ne scias pri Esperanto.
Mi estas soleca!
erinja (Montri la profilon) 2012-januaro-08 02:14:44
hebda999:Miĥil foje ne ŝatas cenzuron en alia fadeno, kaj tie ĉi li mokas min, ke mi estas kontraŭ la cenzurokonduto de Chainy. Do, kiu kondutas infanece?Se vi ne ŝatas nuligon de fadenoj, kulpigu la administrantojn de lernu - kiuj ne inkluzivas Chainy. Pri la okazaĵoj en la pola forumo, se vi serĉas kulpulon, vi povas kulpigi min mem, ĉar estis mi kiu traktis la aferon pri la pola forumo.
Ĉiuj partoprenantoj de tiuj diskutoj ricevis avertojn de la teamo - inkluzive Chainy. Bedaŭrinde kelkaj decidis malobei la regulojn, malgraŭ la avertoj, kaj eblas nenion fari pri tio.
La forumoj havas striktajn regulojn tiel ke debatoj restu interesaj kaj amikaj, malgraŭ la tre diversaj kulturoj kaj vidpunktoj de lernu-uzantoj. Ĉi tiuj forumoj ne estas loko por fiparoli ies landon, lingvon, naciecon, kulturon ktp. Uzantoj kiuj ne volas obei tiujn regulojn povas iri al alia forumo.
mihxil (Montri la profilon) 2012-januaro-08 08:11:40
hebda999: Miĥil foje ne ŝatas cenzuron en alia fadeno, kaj tie ĉi li mokas min, ke mi estas kontraŭ la cenzurokonduto de Chainy. Do, kiu kondutas infanece?Mi ne mokis, sed nur kritikis vin. Kaj ne pro tio ke vi estas kontraŭ la konduto de Chainy. Mi nur intencis montri ke la maniero je kiu vi estas kontraŭ tio estas sufiĉe malaprobinda, ĉar ĝi estis sinbedaŭra, maljusta kaj malice moka.
sudanglo (Montri la profilon) 2012-januaro-08 11:47:32
Mi preferus 'murdi' alies lingvon, ol aŭdi la mian murdata - kion oni povas aŭdi regule ĉiutage en la radio kaj la televido kaj sur la stratoj de multaj anglaj urboj.
mihxil (Montri la profilon) 2012-januaro-08 13:45:21
sudanglo:Ne supozu Miĥil, ke ĉiuj anglalingvanoj sentas sin bonŝancaj pri la adopto de la angla kiel internacian lingvon far la resto de la mondo.Mi ne supozas, sed tamen ja opinias ke ĉiuj anglalingvanoj sentu sin bonŝancaj. Mi ne kontraŭas la bonŝancon ĉe aliaj, sed la komplete nego de la bonŝanco mem ŝajnas ja al mi iom malsprita.
Fakte mi supozas ke kiel nederlandano mi konsideru min ankoraŭ 'relative' bonŝanca, ĉar almenaŭ la angla sufiĉe similas al mi denaska. Io supozeble ne direbla pri la ĉina...
sudanglo:Mi preferus 'murdi' alies lingvon, ol aŭdi la mian murdata - kion oni povas aŭdi regule ĉiutage en la radio kaj la televido kaj sur la stratoj de multaj anglaj urboj.Plendi pri nuntempa lingvouzo estas de ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ pri la nederlanda oni daŭre plendas pri ties uzo, ke la junularo pli kaj pli fuŝuzas ĝin ktp. Mi apenaŭ supozas ke adopto kiel mondlingvo multe rilatus al tia fenomemo..
winer (Montri la profilon) 2012-januaro-08 15:34:34
novatago (Montri la profilon) 2012-januaro-08 16:06:37
Desmut:Mi scias ke multaj el vi estas tre diligentaj kaj fortaj kontraŭstarantaj la anglan, do, mia demando estas: Kial?Mi pensas ke vi antaŭjuĝas esperanto-parolantojn (vidu la rezulton de via enketo). La afero neniam temis pri kontraŭstari iun lingvon kaj fakte, kiam Esperanto naskiĝis, la angla ne estis LA internacia lingvo, sed la franca.
Mi mem ne kontraŭstaras la anglan. Mi kontraŭstaras la obsedon ekzistantan nuntempe pri ĝi.
Ĝis, Novatago.
superadamuso (Montri la profilon) 2012-januaro-08 17:17:43
Desmut:Mi scias ke multaj el vi estas tre diligentaj kaj fortaj kontraŭstarantaj la anglan, do, mia demando estas: Kial?Kara Amiko.
Esti Esperantistoj (kun tiu interna ideo kaj ĉio cetera) igas nin kompreni la alian, rispekti la alian kaj pli ol ĉion: neniam fuŝigi iun ajn lingvon.
Mi certas ke ne ĉiu Esperantisto malamas la anglan, sed mi tro trovas troajn troadojn pri ties malfacileco kaj sona malbeleco. Ĉu nur tiu lingvo meritas viajn fiajn vortojn?
Pri ĉioj decidas la politikistoj.
La coveta Unio kaj rusa lingvo.
La europa Unio kaj angla ligvo
La Internacia Unio kaj internacia lingvo ekz. esperanto.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-08 17:49:24
Paulinho (Montri la profilon) 2012-januaro-08 20:48:26