Al la enhavo

Kial vi kontraŭstaras la anglan?

de Desmut, 2012-januaro-06

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

lgg (Montri la profilon) 2012-januaro-09 09:44:36

Neniu en mondo parolos Hispanal-o au Francal-o. Tiuj lingvoj ne estas konkurantoj de Anglal-o, estas malfacilaj, estas kovrataj kun putrakarno de morta latinheredajho. Chiuj iliaj parolantoj estas koncentrantaj en postighintaj landoj de Sudameriko (au eta angulo de Europa). Ni devas esti honestaj kun ni kaj kun chiuj, kaj akcepti ke Anglalingvo akiris sian pozicion char liaj proptaj superecoj. Ghi estas objektive plejfacila viva lingvo por tuta homaro.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-januaro-09 11:29:45

lgg:...bla bla bla...
Al ĉiuj en la fadeno. Bonvolu ne respondi al lgg, li estas rasisto kaj trolo kaj ne indas je la diskuto.

lgg (Montri la profilon) 2012-januaro-09 11:33:54

hebda999:Bonvolu ne respondi al lgg, li estas rasisto kaj trolo kaj ne indas je la diskuto.
Kiu diras la veron, havas suferon. — L.L. Zamenhof

sudanglo (Montri la profilon) 2012-januaro-09 11:37:20

Eble vi pravas Igg. Traduku vian lastan mesaĝon en la anglan kaj lasu min kalkuli la erarojn.

Mi petegas, ne obstinu kun viaj 'h'-oj.

Miland (Montri la profilon) 2012-januaro-09 12:13:11

lgg:Kiu diras la veron, havas suferon. — L.L. Zamenhof
Mi ĝojas ke vi citas la majstron! Daŭru, do en ĉi tiu bona vojo, kaj (se cirkonstancoj permesos) partoprenu en kunvenoj aŭ kongresoj!

JUANMA40 (Montri la profilon) 2012-januaro-09 22:04:38

lgg:Neniu en mondo parolos Hispanal-o au Francal-o. Tiuj lingvoj ne estas konkurantoj de Anglal-o, estas malfacilaj, estas kovrataj kun putrakarno de morta latinheredajho. Chiuj iliaj parolantoj estas koncentrantaj en postighintaj landoj de Sudameriko (au eta angulo de Europa). Ni devas esti honestaj kun ni kaj kun chiuj, kaj akcepti ke Anglalingvo akiris sian pozicion char liaj proptaj superecoj. Ghi estas objektive plejfacila viva lingvo por tuta homaro.
Mi konsentas kun Hebda, ne respondu. La administranto devus konsideri tiajn vortojn de ĉi tiu infanaĉo. Mi esperas ke Lernu ne permesas ĉi
Tiun konduton, BONVOLU, aŭ bedaŭrinde mi lasos la paĝaron.
Ĉi tiu ulo frenezas aŭ estas danĝera...
ATENTU CIUJ FORUMISTOJ!!!

erinja (Montri la profilon) 2012-januaro-09 22:09:37

Ĉi tiu fadeno nomiĝas "Vidpunktoj". Oni rajtas esprimi sian vidpunkton ĉi tie, kondiĉe ke oni obeas la [url=http://lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php]regulojn de la paĝaro[/url].

Se iu havas vidpunkton ke la angla meritas esti internacia lingvo, oni rajtas esprimi tion ĉi tie. Simile oni rajtas esprimi ke estu la franca aŭ la pola la internacia lingvo. La afero ke ni diskutas en Esperanto ne signifas ke ĉiu vidpunkto nepre devas esti la akceptata "esperantista" vidpunkto.

JUANMA40 (Montri la profilon) 2012-januaro-09 22:28:18

erinja:Ĉi tiu fadeno nomiĝas "Vidpunktoj". Oni rajtas esprimi sian vidpunkton ĉi tie, kondiĉe ke oni obeas la [url=http://lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php]regulojn de la paĝaro[/url].

Se iu havas vidpunkton ke la angla meritas esti internacia lingvo, oni rajtas esprimi tion ĉi tie. Simile oni rajtas esprimi ke estu la franca aŭ la pola la internacia lingvo. La afero ke ni diskutas en Esperanto ne signifas ke ĉiu vidpunkto nepre devas esti la akceptata "esperantista" vidpunkto.
Li ne respektas la regulojn. Li ofendas latinparolantojn, li ofendas Francion, Hispanion, kaj Tutajn iliajn parolantojn. Li eĉ nek skibas nek respektas eon.
Vi ne pppravas nun...

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-09 22:43:30

Revenante al la demandoj de ĉi tiu fadeno (Kial vi kontraŭstaras la anglan?
Ĉu la angla estas la plej malbela lingvo?)

Mi opinias ke neniu el la du demandoj taŭgas.
Neniu faras tiujn demandojn pri, ekzemple, la sveda aŭ la itala lingvoj.

Niaepoke ni tiom atentas la anglan ĉar estas preskaŭ devige lerni ĝin pro la ekonomia, politika kaj militista influoj de Usono tutmonde. Koni la anglan nuntempe estas utile multrilate, sed ne nepre.

Koncerne ĉu ĝi estas la plej malbela lingvo, tiu demando havas neniun sencon miaopinie. Neniu lingvo estas malbela aŭ beleta. Ĉio dependas el la oreloj kiuj aŭskultas ĝin.

Amike.

Paulinho (Montri la profilon) 2012-januaro-10 20:27:22

Mi aplaŭdas erinja-n....

Reen al la supro