הודעות: 16
שפה: Esperanto
Ilmen (הצגת פרופיל) 11 בינואר 2012, 20:01:45
Mi scivolas kiel la Esperant-lingvo solvas la dornan problemon de la nedifinita gramatika nombro.
Vere, estis fundamenta problemo en lingvoj en kiuj la uzo de difinitaj gramatikaj nombroj (ĉefe la singularo kaj la pluralo) estas deviga: kiel fari tiam, kiam la nombro de la noma grupo ne estas difinita?
En multo da Eŭropaj lingvoj, la plural-markilo estas metata inter krampoj en tiaj kazoj. Mi supozas, ke tio veras ankaŭ Esperante. Do, ĉu la sekvanta frazo estas bon-farita?
"Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bona(j)n respondo(j)n."
Sed la precipa afero, kiun mi volas scii, estas ĉu la "(j)" estas prononcata tiukaze aŭ ne.
Dankon antaŭe por via helpo.
(Kaj, cetere, ne hezitu korekti mian mesaĝon se vi trovus eraron ene.)
erinja (הצגת פרופיל) 11 בינואר 2012, 20:07:04
Oni kelkfoje vidas parentezan j. Ekzemple "Diru al mi via(j)n demando(j)n"
Sed prononce oni simple dirus la pluralan formon, kaj estus subkomprenite ke povus esti nur unu demando.
sudanglo (הצגת פרופיל) 11 בינואר 2012, 22:58:14
N-true (הצגת פרופיל) 12 בינואר 2012, 00:30:46
Sed ankaŭ mi proponas "unu aŭ plurajn bonajn demandojn", ĉar tielmaniere oni povas subkompreni ĝin tiel ĉi: "unu [bonan demandon] aŭ plurajn bonajn demandojn" kaj por mallongeco oni forĵetas la unuan.
Same, oni povas diri "unu bonan demandon aŭ plurajn" — ambaŭ funkcias tre bone, oni simple ellasas unu parton.
Ilmen (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2012, 15:40:13
Apartan dankon al vi, N-true, via klarigo estas tre klara.
Mi supozas, ke tio estas simila kun difinita noma grupo (enkondukita de la artikolo "la"): "la unu aŭ pluraj demandoj...". Ĉu ne?
N-true (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2012, 20:13:33
Ilmen:Mi supozas, ke tio estas simila kun difinita noma grupo (enkondukita de la artikolo "la"): "la unu aŭ pluraj demandoj...". Ĉu ne?Jes, tio funkcias laŭ la sama principo.
Ilmen (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2012, 14:31:25
Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston. Ĉu ĝi estas sufiĉe bona? Neniu diris al mi, ke mia Esperanto estis malbona, sed ankaŭ neniu diris al mi la kontraŭon, do… Mi estus feliĉa se oni bonvolus diri sian opinion pri tio. ♪
Hyperboreus (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2012, 14:41:54
antoniomoya (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2012, 16:51:44
Ilmen:Do, ĉu la sekvanta frazo estas bon-farita?Laŭ mi, via frazo estas perfekta. Mi dirus senhezite: "Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bonajn respondojn".
"Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bona(j)n respondo(j)n."
Amikece.
antoniomoya (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2012, 16:55:20
Ilmen:Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston. Ĉu ĝi estas sufiĉe bona? Neniu diris al mi, ke mia Esperanto estis malbona, sed ankaŭ neniu diris al mi la kontraŭon, do… Mi estus feliĉa se oni bonvolus diri sian opinion pri tio.Mi ja ŝatus skribi kaj esprimi min tiel bone kiel vi.
Se tio diras ion al vi...
Denove amikece.