前往目錄

La problemo de la deviga gramatika nombro

貼文者: Ilmen, 2012年1月11日

訊息: 16

語言: Esperanto

Ilmen (顯示個人資料) 2012年1月11日下午8:01:45

Saluton al ĉiuj. ♪

Mi scivolas kiel la Esperant-lingvo solvas la dornan problemon de la nedifinita gramatika nombro.
Vere, estis fundamenta problemo en lingvoj en kiuj la uzo de difinitaj gramatikaj nombroj (ĉefe la singularo kaj la pluralo) estas deviga: kiel fari tiam, kiam la nombro de la noma grupo ne estas difinita?

En multo da Eŭropaj lingvoj, la plural-markilo estas metata inter krampoj en tiaj kazoj. Mi supozas, ke tio veras ankaŭ Esperante. Do, ĉu la sekvanta frazo estas bon-farita?
"Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bona(j)n respondo(j)n."

Sed la precipa afero, kiun mi volas scii, estas ĉu la "(j)" estas prononcata tiukaze aŭ ne.

Dankon antaŭe por via helpo. rideto.gif

(Kaj, cetere, ne hezitu korekti mian mesaĝon se vi trovus eraron ene.)

erinja (顯示個人資料) 2012年1月11日下午8:07:04

Ĉi-kaze laŭ mi oni simple diru "unu aŭ plurajn bonajn respondojn"

Oni kelkfoje vidas parentezan j. Ekzemple "Diru al mi via(j)n demando(j)n"

Sed prononce oni simple dirus la pluralan formon, kaj estus subkomprenite ke povus esti nur unu demando.

sudanglo (顯示個人資料) 2012年1月11日下午10:58:14

Ĉiu demando havas almenaŭ unu bonan respondon, foje plurajn.

N-true (顯示個人資料) 2012年1月12日上午12:30:46

Mi opinias, ke oni ne povas tiel esprimi tiun ĉi frazon, "unu aŭ plurajn ______", ĉar la nombroj ja ne kongruas. Mi celas, ke ne ekzistas iu formo en Esperanto, kiu enhavas ambaŭ la singularon kaj la pluralon.

Sed ankaŭ mi proponas "unu aŭ plurajn bonajn demandojn", ĉar tielmaniere oni povas subkompreni ĝin tiel ĉi: "unu [bonan demandon] aŭ plurajn bonajn demandojn" kaj por mallongeco oni forĵetas la unuan.
Same, oni povas diri "unu bonan demandon aŭ plurajn" — ambaŭ funkcias tre bone, oni simple ellasas unu parton.

Ilmen (顯示個人資料) 2012年1月13日下午3:40:13

Dankon por via lumigo. Tiel, ne ekzistas vera nedifinita gramatika nombro Esperante.

Apartan dankon al vi, N-true, via klarigo estas tre klara.
Mi supozas, ke tio estas simila kun difinita noma grupo (enkondukita de la artikolo "la"): "la unu aŭ pluraj demandoj...". Ĉu ne?

N-true (顯示個人資料) 2012年1月13日下午8:13:33

Ilmen:Mi supozas, ke tio estas simila kun difinita noma grupo (enkondukita de la artikolo "la"): "la unu aŭ pluraj demandoj...". Ĉu ne?
Jes, tio funkcias laŭ la sama principo.

Ilmen (顯示個人資料) 2012年1月14日下午2:31:25

Dankon por la konfirmo.

Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston. Ĉu ĝi estas sufiĉe bona? Neniu diris al mi, ke mia Esperanto estis malbona, sed ankaŭ neniu diris al mi la kontraŭon, do… Mi estus feliĉa se oni bonvolus diri sian opinion pri tio. ♪

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年1月14日下午2:41:54

Forigite

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年1月14日下午4:51:44

Ilmen:Do, ĉu la sekvanta frazo estas bon-farita?
"Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bona(j)n respondo(j)n."
Laŭ mi, via frazo estas perfekta. Mi dirus senhezite: "Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bonajn respondojn".

Amikece.

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年1月14日下午4:55:20

Ilmen:Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston. Ĉu ĝi estas sufiĉe bona? Neniu diris al mi, ke mia Esperanto estis malbona, sed ankaŭ neniu diris al mi la kontraŭon, do… Mi estus feliĉa se oni bonvolus diri sian opinion pri tio.
Mi ja ŝatus skribi kaj esprimi min tiel bone kiel vi.
Se tio diras ion al vi... rideto.gif

Denove amikece.

回到上端