Till sidans innehåll

La problemo de la deviga gramatika nombro

av Ilmen, 11 januari 2012

Meddelanden: 14

Språk: Esperanto

Ilmen (Visa profilen) 11 januari 2012 20:01:45

Saluton al ĉiuj. ♪

Mi scivolas kiel la Esperant-lingvo solvas la dornan problemon de la nedifinita gramatika nombro.
Vere, estis fundamenta problemo en lingvoj en kiuj la uzo de difinitaj gramatikaj nombroj (ĉefe la singularo kaj la pluralo) estas deviga: kiel fari tiam, kiam la nombro de la noma grupo ne estas difinita?

En multo da Eŭropaj lingvoj, la plural-markilo estas metata inter krampoj en tiaj kazoj. Mi supozas, ke tio veras ankaŭ Esperante. Do, ĉu la sekvanta frazo estas bon-farita?
"Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bona(j)n respondo(j)n."

Sed la precipa afero, kiun mi volas scii, estas ĉu la "(j)" estas prononcata tiukaze aŭ ne.

Dankon antaŭe por via helpo. rideto.gif

(Kaj, cetere, ne hezitu korekti mian mesaĝon se vi trovus eraron ene.)

erinja (Visa profilen) 11 januari 2012 20:07:04

Ĉi-kaze laŭ mi oni simple diru "unu aŭ plurajn bonajn respondojn"

Oni kelkfoje vidas parentezan j. Ekzemple "Diru al mi via(j)n demando(j)n"

Sed prononce oni simple dirus la pluralan formon, kaj estus subkomprenite ke povus esti nur unu demando.

sudanglo (Visa profilen) 11 januari 2012 22:58:14

Ĉiu demando havas almenaŭ unu bonan respondon, foje plurajn.

Ilmen (Visa profilen) 13 januari 2012 15:40:13

Dankon por via lumigo. Tiel, ne ekzistas vera nedifinita gramatika nombro Esperante.

Apartan dankon al vi, N-true, via klarigo estas tre klara.
Mi supozas, ke tio estas simila kun difinita noma grupo (enkondukita de la artikolo "la"): "la unu aŭ pluraj demandoj...". Ĉu ne?

Ilmen (Visa profilen) 14 januari 2012 14:31:25

Dankon por la konfirmo.

Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston. Ĉu ĝi estas sufiĉe bona? Neniu diris al mi, ke mia Esperanto estis malbona, sed ankaŭ neniu diris al mi la kontraŭon, do… Mi estus feliĉa se oni bonvolus diri sian opinion pri tio. ♪

Hyperboreus (Visa profilen) 14 januari 2012 14:41:54

Forigite

antoniomoya (Visa profilen) 14 januari 2012 16:51:44

Ilmen:Do, ĉu la sekvanta frazo estas bon-farita?
"Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bona(j)n respondo(j)n."
Laŭ mi, via frazo estas perfekta. Mi dirus senhezite: "Ĉiuj demandoj havas unu aŭ plurajn bonajn respondojn".

Amikece.

antoniomoya (Visa profilen) 14 januari 2012 16:55:20

Ilmen:Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston. Ĉu ĝi estas sufiĉe bona? Neniu diris al mi, ke mia Esperanto estis malbona, sed ankaŭ neniu diris al mi la kontraŭon, do… Mi estus feliĉa se oni bonvolus diri sian opinion pri tio.
Mi ja ŝatus skribi kaj esprimi min tiel bone kiel vi.
Se tio diras ion al vi... rideto.gif

Denove amikece.

TatuLe (Visa profilen) 14 januari 2012 17:07:02

Hyperboreus:(Nur la koloro f*kas miajn okulojn.)
Hmm, mi apenaŭ rimarkas la koloran devion de la tekstoj de Ilmen, sed mi trovas ĝin iel agrableta. Eble mia komputilo pritraktas tekstokoloron alie ol via.

Ondo (Visa profilen) 15 januari 2012 10:06:47

Ilmen:Aliflanke, mi ankaŭ volas scii tion, kion vi pensas pri mia nivelo de Esperanto, kiel mi skribis relative longetan tekston.
Mi rigardis nur viajn mesaĝojn en ĉi tiu diskuto. Vi skribas naturan, senartifikan Esperanton. Legante viajn mesaĝojn mi rimarkis nenion specialan, nur la aferon, pri kiu vi parolas. Tion mi konsideras unu kriterio de natura, senerara lingvaĵo ridulo.gif – La sola afero, pri kiu mi ne estis tute certa, estis la signifo de "noma grupo".

La kialo de via demando estis komprenebla, ĉar multaj lernas la lingvon solaj, sen instruisto kaj sen kunparolantoj. Tial mankas eblo efike evoluigi sian lingvoscion per tujaj reagoj de la ĉirkaŭa mondo kaj formi al si opinion pri sia propra nivelo. Tian eblon oni bezonas por rapide progresi. Bone, daŭrigu sur via vojo!

Tillbaka till toppen