Закрити
Макс. 500 повідомлень.
Повідомлення: 1165
Мова: 简体中文
manlajo (Переглянути профіль) 23 квітня 2012 р. 03:08:43
1. Laŭleĝe ricevi ion de mortinto:
依法接受死者的某物
Post morto de avino mi heredis ŝian domon.
祖母死後, 我繼承了她的房子.
Ne fidu heredon, fidu posedon.
別信繼承, 信你擁有的.
La bildoj herede apartenas al via frato.
那些圖畫依繼承歸屬你的哥哥.
Vi certe ne estos heredanto de mia domo!
你當然將不會是我的房子的繼承人!
Mi heredigos vin, ĉar mi ne havas proprajn infanojn.
我將遺贈給你, 因為我沒有自己的孩子.
Ŝi decidis senheredigi malamatan duonfilinon.
她決定不留遺產給她怨恨的繼女.
2. Havi post siaj parencoj aŭ antaŭuloj, ĝui post ili aŭ same kiel ili:
在親戚或先人之後擁用, 享用, 或和他們一樣
Nacioj heredas morojn de siaj antaŭuloj.
民族傳承先人的習俗.
Kristanismo estas lia hereda religio.
基督教是他繼承而來的宗教.
3. Ricevi de la gepatroj difinitajn ecojn pro heredeco:
從父母繼承而得特定的特質
Inklinon al lingvoj mi heredis de mia patrino.
我從母親遺傳了對語言的特別喜愛.
Eblas diri, ke mia malsano estas heredaĵo de miaj gepatroj.
可以說, 我的病是遺傳自我的父母.
Genoj estas la portiloj de heredeco.
基因是遺傳的承載體.
manlajo (Переглянути профіль) 24 квітня 2012 р. 05:30:47
1. Transdoni en ies posedon:
轉給某人擁有
Ĉi tiu eldonejo liveras diversajn gazetojn por junuloj.
這個出版社出版多種年輕人的雜誌
Liveranto estas homo, kiu havigas varojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj.
交送者是依互相同意的條件送出物品的人.
Por liveri tiom da varoj ni bezonos multe da livertempo.
為了交送那麼多物品, 我們需要許多交貨時間.
2. Havigi, disponigi al iu:
供給, 送給某人使用
Estis malvarme kaj brando liveris varmon al mia organismo.
很冷, 白蘭地提供溫暖給我的身體.
Ili okupiĝas pri liverado de armiloj.
他們忙著送交武器.
La liveraĵo venis tro malfrue - ŝi jam forestis.
交貨太遲 - 她已離開了.
manlajo (Переглянути профіль) 25 квітня 2012 р. 04:19:15
Malzorgi, flankelasi, neatenti:
欠照顧, 推到一邊, 不注意
Pro granda okupiteco mi devis neglekti miajn amikojn.
由於太過忙碌, 我需得忽視我的朋友們.
Homoj koleras pro neglekto altigi la salajrojn.
人們生氣因為未被加薪.
Lian morton kaŭzis multjara neglektado de zorgo pri la sano.
多年忽視照顧健康造成了他的死亡.
Ŝi estas neglektema pri siaj edzinaj devoj.
她輕忽作為妻子的責任.
Neniu malsano estas neglektinda.
沒有任何疾病是可以忽視的.
manlajo (Переглянути профіль) 26 квітня 2012 р. 04:40:55
1. Kaŭzi doloron, inflamon aŭ eksciton en organo:
引起組織的疼痛, 發炎, 或刺激
Spicaj manĝaĵoj kutime iritas la stomakon.
特別的食物通常會引起胃的過敏.
Printempe min turmentas alergia irito de la nazo.
春天時我因鼻子過敏而受苦.
2. Forte eksciti, kolerigi:
強力刺激, 激怒
Li iritis ŝin per sia malbona konduto.
他以不良的行為激怒她.
Ĉiuj laboristoj estis koleraj sed plej iritita estis mi.
所有工人都生氣, 但最受氣的是我.
manlajo (Переглянути профіль) 27 квітня 2012 р. 15:32:11
Esprimi al iu sian simpatian ĉagrenon pro ties malfeliĉo aŭ funebro:
向某人因其不幸或服喪表達同情或憂心
La tuta mondo kondolencis pro la morto de tiom multe da homoj.
全世界因那麼多人的死亡而致悼.
Pro la morto de via patrino akceptu mian sinceran kondolencon.
請接受我為令堂之喪的誠摯慰問.
Ŝia kondolenca vizito min iomete trankviligis.
她的慰問之訪讓我稍感寬心.
manlajo (Переглянути профіль) 28 квітня 2012 р. 05:02:05
1. Malpaci akre diskutante:
有紛爭而尖銳地討論
Ne disputu kun mi - mi ja estas via patrino!
不要和我爭論 - 我是你媽!
Pli bone ne miksu vin en malpropran disputon.
最好不要把自己介入不適合的爭論中.
Malmultaj ŝin ŝatas, ĉar ŝi estas disputema virino.
少有人喜歡她, 因為她愛爭論.
Ni interdisputis pri la poentoj.
我們就那論觀點互相爭論.
Mia filo sendispute sekvas ĉiujn miajn ordonojn.
我兒子毫無爭論地服從我的一切命令.
2. Diskuti:
討論
Pri gustoj oni ne disputas.
關於口味不用討論.
Ilia disputo finiĝis kiam eniris la patro.
當爸爸進來時, 他們的爭論停止了.
Li estis nedisputebla posedanto de la domo.
他是毫無疑議的房子所有人.
Ili pridisputis la novan leĝon.
他們討論新的法律.
manlajo (Переглянути профіль) 29 квітня 2012 р. 03:09:11
Difekti pli aŭ malpli profunde organikan teksaĵon, ne ŝirvundante la haŭton:
傷及深處的組織體, 而未撕損皮膚
La bastono forte kontuzis al li la kapon.
棍子強力傷了他的頭.
Mia kontuzita kubuto tre doloras!
我受傷的手肘很痛!
Vi faris al mi dolorajn kontuzojn!
你造成了我疼痛的內傷!
Sub lia okulo videblas kontuzaĵo.
在他的眼下看得到有瘀傷.
Por mortigi la knabinon krimulo uzis kontuz(ant)an instrumenton.
為了殺害那女孩, 犯徒使用傷人的用具.
manlajo (Переглянути профіль) 30 квітня 2012 р. 05:02:03
Skrapi per speciala ilo ne tre malmolan substancon por ĝin dispecetigi, pulvorigi aŭ flokigi:
以特殊工具刮不是很軟的物質成碎片, 粉粒, 或細片
Necesas raspi ĉokoladon kaj meti raspaĵon sur la torton.
必須銼碎巧克力並將碎片放在餡餅上.
Via haŭto ŝajnas esti raspa - ŝmiru ĝin per ŝmiraĵo.
你的皮膚好像銼傷了 - 塗些塗膏吧!
Por raspi la legomojn uzu raspilon.
要銼蔬菜, 可以用銼絲器.
Bakaĵojn oni foje gustigas per raspita kokoso.
烤物人們有時添加椰絨調味.
manlajo (Переглянути профіль) 1 травня 2012 р. 03:09:08
Kurante aŭ alsaltante ataki:
跑著或躍起而攻擊
Malamikoj decidis sturmi nian ŝipon.
敵人決定猛攻我們的船.
Ili ne povis rezisti al la sturmo.
他們無法抵抗這個猛攻.
Mi volas aparteni al la sturma taĉmento!
我想參加特攻隊!
Sturmantoj ĉirkaŭis ilian sidejon kaj prenis ĝin sturme.
特攻人員包圍他們的基地並以猛攻取下了它.
manlajo (Переглянути профіль) 2 травня 2012 р. 03:08:26
Spasme kaj brue elspiri aeron per nazo kaj buŝo pro subita ekscito de la nazaj nervoj:
因鼻神經突然受激而攣縮並出聲地由口鼻逼出空氣
Kiam oni ternas necesas fermi la nazon kaj la buŝon per la mano.
打噴嚏時要用手摀住口鼻.
La bebeto ekternis kaj malpurigis siajn vestetojn.
小嬰兒打噴嚏並弄髒了自己的衣服.
Ne ekzistas terno sen nazo.
沒有鼻子是不會打噴嚏的.
Ĉi tiu floro estas terniga.
這種花會惹人打噴嚏.