Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1165
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-29 07:34:33
1. Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per tuko:
以布纏繞嬰兒
Nuntempe oni jam ne vindas la bebojn.
現在的人已經不再包纏嬰兒了.
Kiam mi naskiĝis, oni vindis min per vindaĵoj (vindotuko).
當我出生時, 有人用包巾包纏我.
Mi kuŝigis la bebon sur la vindotablon.
我把嬰兒躺放在包尿布枱上.
2. Ĉirkaŭvolvi korpoparton por kuraci,
senmovigi, senfunkciigi aŭ protekti ĝin:
繞包身體部位以便醫療, 固定, 使失能, 或保護
Ŝi vindis lian vunditan brakon.
她包扎他受傷的手臂.
Mi ĉiam havas vindon por vundoj kun mi.
我總是為我的傷做包扎.
3. Senmovige ĉirkaŭvolvi:
包扎使固定
La mortinto estis vindita per morta tolaĵo.
死者被包覆以屍巾.
Ŝia robo vindiĝis ĉirkaŭ ŝiaj belaj kruroj.
她的袍子纏繞著她的美腿.
Ni sukcesis elvindiĝi el tiuj implikaĵoj.
我們成功地從那些糾纏中解脫.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-29 07:34:59
Konfuza malorda kaj brua malkvietiĝo de homamaso:
人群的混亂和吵雜
Tumulto en grandaj urboj ne estas novaĵo.
大城市中的騷動不是新聞.
Mia bebo ne povas ekdormi pro tia tumulta amaso da homoj.
我的嬰兒無法入睡因為有那騷動的一大群人.
Kial ili tumultas?
他們為什麼騷動?
Miaj tumultemaj infanoj tre lacigas min.
我那些好動的孩子們讓我很累.
Nia komunumo tumultiĝis - ĉiuj estis malkontentaj.
我們的社區有騷動 - 大家都不滿意.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-29 07:35:24
Malalta terparto, pli-malpli ĉirkaŭita de montoj, ordinare ankaŭ baseno de rivero:
被山環繞的低地, 一般也指河的流域
La unuaj loĝantoj lokiĝis en la valo de Nilo.
早期住民定居於尼羅河谷.
Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.
如果山上下雪, 山谷就會寒冷.
Ni sukcesis alkonduki akvon al tiu valeto.
我們成功地引水到那個小山谷.
Se vi iros valvoje (malsuprenire laŭ la valo), vi trovos la urbon.
如果你循山谷出去, 你將會發現城市.
Turo estas alvale de Orleano (pli malsupre en la valo ol Orleano).
Turo 比 Orleano 在更谷底.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-30 05:45:56
1. Forte puŝi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renversiĝi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras:
用力往返推立物, 使其傾倒或至少不再挺立
Fortega vento ŝancelis la arbojn.
強風搖樹.
Li puŝis min - mi ŝanceliĝis kaj falis.
他推我 - 我晃一下並跌倒.
La dometo, malgranda, sed forta, ne estis ŝancelata de la tempesto.
那小屋雖小卻很堅固, 不被暴風所動搖.
Nia boato glitis sen ŝanceliĝado.
我們的船滑行著沒有搖晃.
2. Malfortikigi, malfirmigi, endanĝerigi ion:
使某物變弱, 變脆, 或陷於危險
La diboĉoj de la princo ŝancelis lian tronon.
王子的放蕩危及他的王位.
Mia sano ekŝanceliĝis.
我的健康變得不穩定了.
Via volo estas neŝancelebla.
你的志向是不可動搖的.
Nia lando ne bezonas ŝanceliĝemajn politikistojn!
我國不需要動搖的政客!
manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 04:36:25
1. Suferigi iun per kruelaj korpaj suferoj:
讓人受殘忍的身體之苦
Tiu knabaĉo turmentis la katon.
那惡小孩虐待貓.
Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.
連蒼蠅也感受得到你對它的虐待.
Ŝi ne eltenis la turmentojn de sia edzo.
她不再能忍受丈夫的虐待.
Mi ne povis rigardi, kiel vi turmentiĝas.
我無法看著你那樣受苦.
Ili elturmentis tutan mian monon.
他們耗盡我所有的錢.
2. Suferigi iun per moralaj suferoj:
讓人受道德之苦
Min turmentis la timo, ke io malbona okazis al ŝi.
我一直害怕著有壞事會降臨於她.
Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.
未受過那種苦者, 無法體會那種樂.
La sonĝo estis longa kaj turmenta.
夢長而令人折磨.
Malbonaj pensoj turmentadas min.
不好的想法折磨著我.
manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-02 04:47:39
Pro dubo ŝanceliĝi, halti; ne scii certe, ĉu oni faros aŭ diros ion, aŭ ne:
由於疑惑而搖擺, 停頓; 不確知是否要做或說某事
Ŝi ne hezitis eĉ unu momenton kiam li proponis geedziĝi.
當他提議結婚時, 她毫無片刻的猶疑.
Mi ne rimarkis lian heziton.
我沒有注意到他的猶疑.
Via hezita parolado montris, ke vi ne bone ellernis la lingvon.
你說話遲疑, 表示了你沒有好好學會這個語言.
Mi estas hezitema kaj tio foje kaŭzas problemojn.
我遲疑不定, 這有時會造成問題.
Liaj admonoj hezitigis min.
他的勸告讓我猶疑了.
Ni senhezite akceptis la proponon.
我們毫不猶疑地接受了該提議.
manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-03 02:20:29
1. Logike kunmeti argumentojn kaj tiri el ili konkludon:
合邏輯地列舉論點並從中推出結論
Vi estis tre kolera kaj ne povis ĝuste rezoni.
你很生氣因而無法正確推理.
Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.
提建議和推理者並沒給什麼幫助.
Rezonado kaj filozofado panon ne donas.
推理及哲思給不了麵包.
Li neniam misrezonas (malĝuste rezonas).
他從未推論錯誤.
2. Prezenti pli-malpli logikajn argumentojn por ne obei:
為了不聽從而提出似乎合邏輯的論點
La personaro ne rezonis, ĉar li estis bona direktoro.
人群不推辭, 因為他是個好領導.
Ne rezonadu kaj pardonpetu!
不要說道理或求情!
manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-04 04:34:33
Malkovri per supozoj, rezonoj aŭ hazarde ion, kion oni ne jam scias:
以假設, 推理, 或尚未知的機緣而發現
Divenu, en kiu mano estas la monero?
猜, 硬幣在哪只手裡?
Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.
智者不解之事, 往往猜得蠢.
Tiu (kart)divenisto okupiĝas pri divenado per la ludkartoj.
那位紙牌命相師專於用紙牌算命.
Elektu divenprove - eble vi sukcesos.
隨機選取 - 也許你會成功.
Laŭ mia opinio, la sorto estas nedivenebla.
依我意見, 命運難以猜測.
Ŝi mandivenis (divenis mian estontecon laŭ la linioj de la mano) kaj diris, ke mia vivo estos longa.
她看手相 (依我手上的紋路猜想我的未來) 然後說, 我將會長壽.
manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-05 07:22:30
1. Sennuba kaj senventa:
無雲無風
La vetero estis serena.
天氣晴朗.
La vento trankviliĝis kaj fariĝis sereno.
風靜了, 晴朗了.
Mi prenis la pluvombrelon, ĉar la ĉielo estis malserena.
我取了傘, 因為天空不晴朗.
Grandaj malhelaj nuboj malserenigis la ĉielon.
大朶烏雲使天空陰沉了下來.
2. Kvieta sen ĉagrenoj, sen videbla antaŭtimo aŭ streĉo:
安詳而無慮, 看不出有隱憂或緊張
Ĉiuj fidis lin - eble pro tio, ke lia vizaĝo ĉiam estis serena.
大家信任他 - 或許是因為他的臉上總是一片安詳.
La sereneco estis unu el ŝiaj ecoj de karaktero.
安詳是她特質的一部分.
Ili ekaŭdis bonan novaĵon kaj iliaj vizaĝoj sereniĝis.
他們一聽到好消息, 他們的臉上隨即安詳下來.
manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 05:07:45
1. Esti kunmetita el pluraj partoj; havi kiel erojn:
由多部分並置構成; 含有的部分
Unu horo konsistas el sesdek minutoj.
一小時包含六十分鐘.
Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj.
每個百萬是由多個千分之一組成的.
Nun estas nova konsisto de komisiono.
現在有新組成的臨時委員會.
Mi ne scias, kiuj estas la konsistaj partoj de ĉi tiu teo.
我不知道這茶的成分有些什麼.
La ĉefaj konsistaĵoj de ĉi tiu supo estas betoj kaj terpomoj.
這個湯的主要成分是甜菜和馬鈴薯.
2. Havi kiel ĉefan, kernan parton:
作為主要及核心的成分
Mia laboro konsistas el preparado de diversaj dokumentoj.
我的工作由準備各種文件所構成.
Nur la intenco konsistigas la krimon.
只有意圖已是犯罪的構成要件.