Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1165
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-17 08:40:07
1. Malkomponiĝi, se paroli pri organisma substanco:
有機物質的分解
La mortinto jam komencis putri.
死者已開始腐爛.
Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo.
魚的腐爛起自頭部.
De semo putra venas frukto ne nutra.
腐敗的種子長不出好果實.
Akvon senmovan kovras putraĵo.
死水浮腐物.
Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.
腐敗的蘋果也有喜愛者.
Arĥeologoj trovis neputremajn mumiojn.
考古學家發現了不爛的木乃伊.
2. Morale difektiĝi, defali:
道德不良, 低落
Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
工作能養人, 不工作人即敗壞.
Oni antaŭvidas putron de ĉi tiu reĝimo.
大家預見該政權的腐化.
Laboro fortigas, ripozo putrigas.
工作使人堅強, 休息使人敗壞.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-18 04:33:39
Pene tiri post si:
用力拉在身後
Azeno trenas ŝarĝon.
驢子拉貨物.
Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
好名聲龜步拖, 惡名聲快步跑.
Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.
惡運來, 惡運跟.
Li tre laciĝis de trenado.
他拖得很累了.
Tagoj trene pasas.
日子一天天過去.
Mi eltrenos vin el la lito!
我將把你從床上拖起!
Tiu laboro senfine treniĝas.
那工作無止境地拖延著.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-19 10:33:38
Meti korpon en malvarman likvaĵon por solvi ĝiajn solveblajn substancojn:
置物體於冷液中以分解其可溶物質
Mia avino maceris iun planton en alkoholo.
我奶奶浸泡某種植物在酒精中.
Macerante herbojn oni ricevas diversajn trinkaĵojn.
浸泡各種草可得出各種飲料.
Verŝu la drogherbojn per varmega akvo post mallonga macerado trinku la likvaĵon.
以熱水倒入藥草, 浸泡不久後喝其液.
Likvaĵo, rezultanta de macerado, nomiĝas maceraĵo.
浸泡而得的液體稱為浸泡液.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-20 05:02:24
1. Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia:
多次以可彎的某物繞另一物
Mi volvis la koltukon sur mian kolon.
我在脖子上繞圍巾.
Ŝi faris kelkajn volvaĵojn el fadenoj.
她用線做了好幾個纏巾.
La kreskaĵo volviĝis ĉirkaŭ la muroj.
生長物環牆而繞.
Ŝi ĉirkaŭvolvis sian kolon per kelkaj tukoj.
她以幾條布環繞脖子.
Li envolvas la donacon en belan paperon.
他把禮品繞包在漂亮的紙裡.
En la muzeo ni vidis pergamenajn rulvolvaĵojn.
博物館裡我們看到羊皮紙卷.
2. Rondirigi objekton ĉirkaŭ ĝi mem:
把物品自捲
Ne volvu la paperfolion!
不要捲紙頁!
Kiel bela estas la volviĝo de ŝiaj haroj!
她的頭髮卷多美啊!
Printempe floraj burĝonoj disvolviĝas (elvolviĝas).
春天時花苞展開了.
La rozarbo malvolvis siajn foliojn.
玫瑰展開了它的葉.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-21 03:04:23
1. Kemie difekti la surfacon, oksidigi metalon:
以化學方式破壞表面, 氧化金屬
Akvo korodas metalojn.
水腐蝕金屬.
Iu verŝis korodan acidon sur ĝin.
有人在它上面倒腐蝕酸.
Mia aŭto estas protektita kontraŭ korodo.
我的汽車有防蝕保護.
Ĉi tiu substanco estas korodaĵo.
這個物質是腐蝕物.
Ĉiuj niaj tranĉiloj estas korodimunaj.
所有我們的刀具是防腐的.
2. Iom post iom detrui, elmordi:
一點一點地破壞, 咬光
Mi vidas, ke la ĵaluzo korodas ŝin.
我看, 嫉妒侵蝕著她.
Ĉiuj lin konas pro lia koroda ironio.
大家都知道他尖酸刻薄的諷刺.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-22 07:14:28
1. Loko, kie oni sin kaŝas por surprize ataki malamikon:
為突擊敵人之藏匿地點
Li ial pensis, ke ili volas konduki lin en embuskon.
他因故認為, 他們要把他帶到埋伏之處.
Neniu scias, kie estas mia embuskejo.
沒人知道我的埋伏處在哪裡.
2. Sinkaŝado por surprize ataki malamikon:
躲藏自己以突擊敵人
Ni faris embuskon al ili.
我們要對他們採取埋伏.
Mi feliĉe evitis ĉiujn embuskojn kontraŭ mia sukceso.
我幸運地躲過對抗我的成功的一切埋伏.
La rabisto embuskis kaj atendis viktimon.
強盜埋伏著等待遇害者.
Ŝi sentis, ke en ŝia domo estas embuskuloj.
她覺得房子裡有人埋伏.
La oficiro embuskigis la soldatojn.
軍官配置士兵當埋伏.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-24 04:30:37
Sentigi entuziasman admiron, kvazaŭ forprenante la animon el la korpo:
令感覺熱烈欽羨, 有如由身上取走了靈魂
Ŝi ĉiujn ravis per sia belega kantado.
她以其美妙歌唱迷醉了大家.
Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.
我們總被自己沒有的東西迷住.
Mi renkontis rav(ant)an knabinon.
我遇見了令人心醉的女孩.
Post la spektaĵo ĉiuj ĝojkriis de ravo.
在觀景之後大家都發出心醉的歡呼.
Li tre rave dancas.
他心醉地跳著舞.
Niaj okuloj lumis de raviteco (raviĝo).
我們的眼睛因心醉而亮了起來.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-24 04:31:58
Rifuzi obei la registaron aŭ aŭtoritatan instancon:
拒絕服從政府或權威當局
La laboristoj de la fabriko ekribelis.
工廠的工人們開始叛變.
En ŝia voĉo sonis ribelo de virina fiereco.
在她的聲音裡響著女性驕氣的叛逆.
La estraro tute ne timas viajn ribelajn minacojn.
主官完全不怕你的背叛威脅.
La ribelantoj (ribeluloj) ne volas cedi.
叛逆者不願讓步.
Mia ribelema spirito ne intencas ĉesi ribeli.
我的叛逆精神無意停止背叛.
Kiu ribeligis vin kontraŭ mi?
誰令你背叛我?
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-25 04:23:32
1. Solvi substancon en iu fluaĵo ĝis tiu ĉi ne povas solvi pli:
在液體中溶解物質真到它無法再溶更多
La akvo de la Malviva Maro estas saturita de mineraloj.
死海的水飽含著礦物.
2. Plejeble plenigi per io konkreta:
盡多地充滿某具體物
Tiun matenon sunaj radioj saturis mian ĉambron.
那個早上陽光充滿我的房間.
Mi ne povus vivi en tiu urbo pro la saturado de ĝia atmosfero per gasoj de aŭtoj.
我無法生活在那個城裡, 因為它的大氣裡充滿著汽車廢氣.
La aero saturiĝis per odoro de floroj.
空氣裡充滿著花香.
3. Plejeble plenigi per io abstrakta:
盡可能地充滿某抽象物
Malpaco saturis atmosferon.
不安充滿著大氣.
Mi estas saturita de ĝojo!
我充滿歡樂!
Ŝi jam estas supersaturita de lia agreso.
她已過度地被他的侵犯所充滿.
manlajo (Montri la profilon) 2012-septembro-26 10:41:59
Bela, plaĉa per facilaj kaj harmoniaj movoj aŭ bele proporciaj formoj:
以輕快和諧的動作或美而合適的形式而美好或討人喜愛
Hodiaŭ mi aĉetis tre gracian vazon.
今天我買了一個很優雅的花瓶.
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
他優雅地跳著, 有若醉熊.
Ŝi ne estis belulino, sed ŝia gracio estis tre alloga.
她非美女, 但她的優雅很迷人.
Min ravas la gracieco de tiu antikva statufragmento.
那個古董雕像斷片的優雅令我心醉.
Ĉu vi volas diri, ke mi ne estas graciulino?
你是否要說, 我不是優雅女人?
Via parolo estas sengracia.
你的話不優雅.