目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

每日一詞 Vorto de la tago 2012

manlajo,2012年1月15日の

メッセージ: 1165

言語: 简体中文

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月4日 3:17:29

050 INICI 傳授秘訣 /chuan2-shou4-mi4-jue2/

Enkonduki iun en scion pri iu afero pli-malpli sekreta aŭ komplika (religio, sekto, scienco ktp.):
介紹某人某種有點機密或複雜之事 (宗教, 門派, 科學等)

Ĉu oni inicis ŝin al la sekto?
有人傳授她那個門派嗎?
En tiu urbeto ĉiuj infanoj estas inicataj al la metia laboro.
那個小城裡所有小孩都被傳授技藝工作.
Nur li estas inicita pri tiuj sekretoj kaj mi ne volas iniciĝi pri ili.
只有他被傳授那些機密, 而我不想受傳那些.
Tiuj ekzercoj estis la inicado al jogo.
這些練習是瑜珈的入門傳習.
Ĉi tiu lernolibro estas bona inicilo de Esperanto.
這本教科書是很好的世界語真傳.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月5日 6:58:35

051 INSIDI 陷害 /xian4-hai4/

Sekrete prepari ruzan rimedon por trompi kaj malutili:
秘密準備狡猾的方法來欺騙及加害

Tiu vulpo insidas por kapti leporon.
那隻狼設圈套要抓兔子
Neniu scias, kia malfeliĉo lin insidas.
沒人知道, 是何等的不幸陷害著他.
La demandoj de la juĝisto estis plenaj je insidoj.
法官的問話充滿了陷阱.
Ŝi preparis insidaĵon kontraŭ alia virino.
她準備了陷阱去對付另一個女人.
Iliaj atakoj estis insidaj.
他們的攻擊是險詐的.
Li sidis inside en kaŝita loko.
他奸詐地安坐在隱匿的地方.
Mi ne fidas ŝin - ŝi estas tre insidema knabino.
我不想信她 - 她是個陰險的女孩.
Ĉiuj liaj malamikoj estas insidemuloj.
他的所有敵人都是陰險的人.
Ĉi-nokte li mort-insidos (li intencas mortigi iun).
今夜他將要密謀殺人.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月6日 3:43:52

052 INSTIGI 促使 /cu4-shi3/

Per ekscitoj kaj admonoj puŝi iun al ago:
以刺激與警告推促某人行動

La sento de venĝo instigis lin al murdo.
報復感促使了他去謀殺.
La bela vetero instigis min iri al plaĝo.
美麗的天氣促使了我去海灘.
Li en sia sango havas la instigon atingi la celon.
他的血液裡有著達成目標的敦促.
Ili estis instigintoj de la reformoj en la lando.
他們是該國改革的促成者.
Tiu kongreso povas esti instigilo aliĝi al la asocio.
那個大會可以是加入協會的誘因.
Tio ne malinstigis ŝin fariĝi amatino de la aktoro.
那也無法勸阻她成為該演員的情人.
Iel ili subinstigis min veni al la festo.
他們以某種方式影響了我來這個慶會.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月7日 3:49:06

053 PESI 秤 /cheng4/

1. Mezuri la pezon de objekto:
衡量物體的重量

Pesu ĉi tiujn oranĝojn, mi petas.
請秤這些橘子.
Se nun estus pesita mia ĉagreno, ĝi estus pli peza ol la sablo ĉe la maroj.
現在若要秤我的煩惱, 它比海邊沙還重.
Ŝi staris sur la pesilo kaj ridetis - ŝia pezo malgrandiĝis.
她站在秤台上微笑 - 她的體重輕下來了.
La suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo.
太陽接近了天平星座.
La vendisto faris falsan peson.
販商所秤的斤兩做假.
Pripesu al mi unu kilogramon de terpomoj, mi petas.
請秤給我一公斤馬鈴薯.
Bebojn oni pesas per bebopesilo kaj leterojn - per leterpesilo.
嬰兒用嬰兒秤磅, 信件用信秤磅.
Por ekscii la pezon de la juveloj, metu ilin sur pesileto.
為了知道珠寶的重量, 請把它們放在小秤上.
La astronomia etero estis opiniata nepesebla.
天文乙太曾被認為是無法秤的.

2. Esplori la relativan valoron aŭ gravecon de io, taksi, ekzameni:
斟酌某物的相對價值或重要性; 評量, 檢測

Li ĉiam longe pripensadas kaj pesadas ĉiun sian vorton.
他總是長時斟酌, 衡量他用的每個詞.
Ĉiam okazas pesado de motivoj por kaj kontraŭ.
總是發生衡量動機的利弊.
La pesiltaso de Temisa foje leviĝas, foje malleviĝas.
泰美斯*的秤盤有時升有時降.

* 泰美斯 (Themis): 法律和正義的女神, 她通常在藝術作品中被表現為一手執劍, 代表正義, 另一手拿天秤, 秤量對質雙方的證詞, 代表法律, 閉眼或用布蒙眼, 代表不用感情而用理智評判.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月8日 7:31:44

054 PETOLI 頑皮 /wan2-pi2/

1. Uzi sian troon da energio en sencelaj viglaj ludaj movoj:
使用其過剩精力於無目標的活躍遊戲動作

La hundeto petolis ĉirkaŭ miaj kruroj.
小狗繞著我的腿耍跳.
Karulo mia, ne petolu!
我的寶貝, 不要調皮.
Ŝiaj belaj petolaj (petolantaj) haroj brilis en la lumo de la luno.
她那漂亮的飄動著的頭髮在月光下閃亮.
Via infano estas tre petolema, sed mi ne ŝatas tian petolemon.
你的小孩很調皮, 但是我不喜歡那種淘氣.
Vi devas esti bona infano, alie ankaŭ via infano estos petolulo.
你必須是個乖小孩, 否則你的小孩也將會是個調皮鬼.
Li ŝatas petoladi kun virinoj.
他喜歡與女人調戲.

2. Senkonsidere kaj infanece amuzi sin per gaje ŝercaj, plaĉe malicetaj agoj aŭ paroloj:
任性: 以歡樂的玩笑, 高興的戲謔行動或言詞無顧慮且孩子氣地自娛

Petolu, diboĉu, sed sorton ne riproĉu.
任性吧, 放蕩吧, 但是不要指責命運.
Vi transpetolos la grandan paŝon de via vivo, se vi estos tia nepripensema.
如果你要那麼不在乎, 你將會輕易虛耗你的生命.
Lia mieno konstante ŝanĝiĝas: jen ĝi estas serioza, jen petola.
他的表情一直在變: 有時嚴肅, 有時隨性.
Pri siaj petoloj ŝi ĉiam kulpigis nur min.
關於她自己的任性, 她一直只是責怪我.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月9日 3:03:26

055 GARNI 安裝 /an1-zhuang1/

1. Almeti ion al objekto por ĝin ŝirmi aŭ plifortigi:
在物品上安放某物, 用以保護或增強

Hieraŭ patro garnis ĉiujn fendojn per cemento.
昨天爸爸把裂縫都補上了水泥.
La pordo estas fer-garnita por ke neniu ŝtelisto sukcesu rompi ĝin.
那個門是用鐵補強的, 免得小偷破壞它.

2. Almeti ion al objekto por ĝin kompletigi laŭ ĝia destino:
在物品上安放某物, 使能完成它的使命

En la nova domo ankoraŭ ne ĉiuj fenestroj estas garnitaj per vitraĵoj.
新房子裡還不是所有窗子都已安裝好玻璃.
Mi ŝatas bifstekon garnitan per legomoj.
我喜歡牛排配蔬菜.
Hodiaŭ ni manĝis kotletojn kun garnaĵo.
今天我們吃了炸肉排及配料.

3. Almeti akcesoraĵon al objekto por ĝin ornami:
在物品上安放配件作為裝飾

La ĉambroj de tiu tre multekosta hotelo estas garnitaj per oro.
那個高價旅館的房間用黃金裝飾.
Mia zono havas garnaĵon el belegaj diamantoj.
我的腰帶有很漂亮的鑽石裝飾.

4. Servi por garni:
裝置

La kadro, garnanta spegulon, estas farita el vera arĝento.
裝鏡子的框是用真銀製作的.
Ŝian robon garnis belaj brodaĵoj.
她的袍子配飾著漂亮的刺繡.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月10日 4:58:07

056 GRUMBLI 抱怨 /bao4-yuan4/

Obtuze murmuri pro malkontenteco:
由於不滿意而低沉地喃喃出聲

Li ĉiam estas malkontenta pri io kaj grumblas.
他一向是凡事不滿而抱怨.
Ne grumblu, sed diru laŭte, kio al vi ne plaĉas!
不要抱怨, 大聲說出你不喜歡的是什麼!
Mi ne ŝatas ŝin, ĉar ŝi estas tre grumblema.
我不喜歡她, 因為她很愛抱怨.
Grumblulo estas homo, kiu kutimas grumbli.
抱怨者就是指習慣於抱怨的人.
Nur malkuraĝuloj postgrumblas en dorsojn de homoj.
只有懦夫才在人後做事後抱怨.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月11日 14:35:12

057 INDIGNI 憤慨 /fen4-kai3/

Senti kaj ekmontri koleron pro malestiminda, nejusta, malnobla ago aŭ konduto:
對令人瞧不起, 不公平, 或卑劣的動作或行為感到並顯得生氣

Mi indignas nur kontraŭ tiuj personoj, kiuj penas disigi nin.
我憤慨的只是對那些盡力拆離我們的人.
Pardonu, ke elverŝiĝis mia indigno kaj kolero.
對不起, 我流露出憤慨和生氣.
Ne rigardu al mi per tia indigna rigardo.
不要用那種憤慨的目光看著我.
Li indigne rifuzis kunlabori kun malbonuloj.
他憤慨地拒絕和壞人合作.
La trompo de amato indignigis ŝin.
情人的欺騙激憤了她.
Ni ne povos vivi kune post tiaj indignindaĵoj.
那些激憤事件後, 我們已無法共同生活下去.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月12日 6:31:40

058 INSPIRI 鼓舞 /gu3-wu3/

1. Estigi en la spirito de alia persono penson, planon, agon:
在他人精神裡激起想法, 計畫, 行動

Nia bela amikeco inspiris al mi temon por la rakonto.
我們的美好友誼激起我的談話主題.
Miaj ideoj estis inspiritaj de aktualaj cirkonstancoj.
我的構想靈感來自現實情況.
Ŝi agis laŭ ies inspiro.
她受某人的鼓舞而行動.

2. Estigi en ies koro senton:
激起某人心中的感受

Morto de ŝia patrino inspiris al mi bedaŭron.
她母親的死令我感到遺憾.
Lia agado inspiras al ĉiuj respekton.
他的行動引起大家的尊敬.

3. Naski en ies animo artan aŭ religian entuziasmon:
在某人的靈魂中生出藝術或宗教的熱誠

Helenoj kredis, ke Muzoj inspiras la poetojn.
希臘人相信, 是繆司引發詩的靈感.
La bildo estas farita de inspirita mano de talenta desegnisto.
這幅圖是由天才畫家的靈感之手所繪製的.
La organizantoj esperas ke la premio estos inspirado por ĉiuj partoprenantoj.
籌辦者希望這個獎項將是所有參與者的激勵.
Multaj inspiriĝis de liaj verkoj.
許多人因他的作品而受鼓舞.
Mi verkis ne laŭ inspiriteco de aliaj poetoj.
我的創作靈感並非來自其他詩人.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年3月13日 4:00:42

059 KOMPATI 同情 /tong2-qing2/

Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo kaj deziron ĝin malakrigi:
感動於某人的不幸, 並意欲減輕它

Multaj parencoj venis kompati ŝin dum sepultado.
喪葬時許多親戚過來安慰她.
Granda kompato moligis ilian koron.
巨大的同情溫暖了他們的心.
Denove mi aŭdas kompatajn vortojn de vi.
再次我聽到了你同情的話語.
Li ne ŝatas, kiam iu kompate rigardas lin.
他不喜歡有人用同情的眼光看他.
Li havas tre kompateman manon kaj helpos, se io okazos.
他有著同情的手, 有事發生時將會幫忙.
Pli bone estas enviigi ol kompatigi.
寧可被羨慕, 不要被同情.
Hodiaŭ mi helpis al kompatinda maljunulino.
今天我幫了一個值得同情的老婦人.
Iam al ĉiu venos senkompata morto.
某時大家都將面臨無情的死亡.

先頭にもどる