Lukket
Max. 500 messages.
Meddelelser: 1165
Sprog: 简体中文
manlajo (Vise profilen) 17. aug. 2013 05.19.04
1. Konforma al la ĉiutaga uzado, al la kutimo; ne diferencanta de la plimulto el la okazoj:
符合日常用途或習慣; 和大部分情形無異
Pantalono kaj pulovero estas miaj ordinaraj vestoj.
長褲和套衫是我的日常衣著.
Ĉi tiu vesto pro sia ordinareco ne taŭgas al la festo.
這件衣服由於太普通, 不適合慶典場合.
2. Ne superanta la komunan nivelon, ne diferencanta de la normala grado:
未超過一般水平, 與正常程度無異
Li estas tute ordinara knabo.
他是個極為平常的男孩.
Mi dormis neordinare longe.
我睡得異常地久.
Mi ne ŝatas esti ordinarulo, ĉar mi volas distingiĝi de la ceteraj.
我不喜當個平凡人, 因為我要出類拔萃.
Via talento estas eksterordinara!
你的才華出眾.
Ĉi-somere estas eksterordinare varme.
今年夏天反常地熱.
manlajo (Vise profilen) 17. aug. 2013 05.19.23
Miksaĵo de likvo (ordinare oleo) kaj pigmento, uzata por ŝmiri surfacon kaj ĝin kolorigi:
液體 (通常為油) 和色料的混合物, 用來塗抹表面將它著色.
Ĉi tiu farbo jam estas tro malnova kaj ne taŭgas por farbado.
這個顏料已經太舊了, 不適合用來塗色.
Ni aĉetis la domon kaj nun farbas ĝin.
我們買了房子, 現在正替它上色.
Atentu! La benko estas farbita!
注意! 長凳剛上過漆!
Ni ne bezonas farbistojn, ĉar ni mem povas farbi la barilon.
我們不需要油漆匠, 因為我們自己可以漆欄杆.
Mi bezonos du farbskatolojn por ĉi tiu pordo.
我需要兩盒顏料來塗那扇門.
Infanoj desegnis per akvofarbo.
孩子們用水彩畫圖.
manlajo (Vise profilen) 17. aug. 2013 05.19.46
Serio da bildoj kaj scenoj, aperantaj al dormanta persono:
出現在睡中人的系列圖象和景象.
Ĉi-nokte mi havis tre strangan sonĝon.
今晚我有個很奇怪的夢.
Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.
夢嚇人, 夢跑開 [惡夢一場, 終必醒來].
Tio estis nur sonĝa fantomo.
那只是個如夢的鬼影.
Mi sonĝis kvazaŭ mi kuŝas apud la maro en bela insulo.
我夢見我彷如躺在一個美麗島嶼的海邊.
Ne esperite, ne sonĝite.
不曾期待, 也不曾夢想.
Subite ŝi vekiĝis pro la premsonĝo.
突然間她因惡夢而醒過來.
manlajo (Vise profilen) 18. aug. 2013 07.24.12
1. Konjekto pri okazontaĵo bazita sur difinitaj signoj:
基於特定徵兆而推斷將發生的事
Laŭ ĉiuj prognozoj la nombro de homoj en nia lando ne plu kreskos.
依各種推斷, 我國的人口數將不會再成長.
Laŭ la veterprognozo estos varme ĉi-semajne.
依天氣預測, 這星期將是溫暖的.
Oni prognozas ŝtormon por morgaŭ.
預測明天會有風暴.
2. Antaŭkalkulo pri la fino aŭ evoluo de malsano:
預測疾病的後果或發展
Li ekaŭdis mortan prognozon.
他剛聽到死亡的預測.
manlajo (Vise profilen) 19. aug. 2013 05.09.06
1. Ĝeni per neoportuna alesto aŭ insisto:
以不當的出現或持續而擾人
Kara amiko, vi certe ne tedas min!
親愛的朋友, 你當然沒有讓我煩!
Amiko fariĝas teda, se li tro longe sidas en la domo.
朋友也會令人煩, 如果他來家中坐太久的話.
La instruisto ĉiutage tedadis nin per siaj rakontoj.
老師每天說他的故事, 讓我們生煩.
Mi tediĝis de tiuj homoj.
我對那些人感到煩.
Mi ŝatas lin, ĉar li ne estas tedulo.
我喜歡他, 因為他不煩人.
2. Malagrable impresi per troa daŭro aŭ ripetiĝo:
由於過度持久或重複而感不快
Malbona vetero tedis la ripozantojn.
壞天氣讓休息的人感到無聊.
En juneco logas, en maljuneco tedas.
年輕時吸引, 年老時生煩.
Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo.
對付任何無聊事都有偏方.
manlajo (Vise profilen) 20. aug. 2013 04.26.16
1. Malordigi, tirskuante aŭ ĉifante:
弄亂, 拉滑, 或弄皺
La vento taŭzis miajn harojn.
風吹亂了我的頭髮.
Mi devas ordigi miajn distaŭzitajn harojn.
我必須整理我那被撥亂了的頭髮.
2. Malmilde trakti per skuado aŭ tirado:
粗魯地滑或拉
La policistoj taŭzis la kaptitan ŝteliston.
警察拖拉抓到的小偷.
Li forkuris kun mieno, taŭzita de teruro.
他以一臉因恐懼而扭曲的表情跑開.
Mi taŭzetis la infanon - tiel mi provis ridigi lin.
我撥弄著小孩 - 這樣我試著逗他笑.
Ŝi ekridis kaj ŝiaj trajtoj taŭziĝis.
她笑了出來, 她的容貌顯現了皺紋.
manlajo (Vise profilen) 21. aug. 2013 08.44.05
1. Plibeligi per aldonaj objektoj aŭ detaloj:
以附加物或細節美化
Mi ornamis la tutan ĉambron per belaj floroj.
我以漂亮的花裝飾了整個房間.
Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.
如果給予裝飾, 甚至木頭也會變漂亮.
Ŝi estis la ornamo de la tuta komunumo.
她是整個社區的最美之處.
Antaŭ ilia geediĝo mi okupiĝis pri ornamado de la salono.
他們結婚前, 我忙著布置廳堂.
Mi ornamiĝis per oro por la festo.
為了宴會我戴上金飾打扮自己.
2. Plibeligi, se paroli pri aldonaj objektoj aŭ detaloj:
作為美化, 指附加物或細節
Ĉi tiu monumento estas la plej bela ornamo de la urbo.
這個紀念碑是全市最美的地方.
Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
是糕點, 不是桌布美化了餐桌.
Kiel bele aspektas tiuj ornamaj arbetaĵoj de la ĝardeno!
公園裡的那些裝飾小樹看起來多麼美!
Diversaj ornamaĵoj plibeligis la domon.
各種裝飾品美化了房子.
Vian stilon necesas ŝanĝi - ĝi estas tute senornama.
你的風格必須變化一下 - 目前你毫無裝扮.
manlajo (Vise profilen) 22. aug. 2013 06.00.56
1. Ĉirkaŭa ekstrema parto de la surfaco de objekto, rigardata laŭ ĝia longeco:
從縱向看, 物品表面的周限部分
Ŝi sidis sur la rando de la lito.
她坐在床緣.
Mi ekŝatis tiun ĉapelon kun bele farita randaĵo.
我喜歡上那頂有著漂亮緣飾的帽子.
La randumo de la monero estas strekita.
硬幣的周緣有線紋.
Sur la tablo staris ĝisrande plena taso da akvo.
桌上放著一杯滿到杯口的水.
Ne prenu la tranĉilon! Ĝi estas akraranda!
不要拿刀子! 刀口很利.
2. Videbla linio, kie finiĝas ia etendaĵo en la spaco:
在空間中延伸所能看到的消失線
Ĉu tie estas la rando de la maro?
那是海的消失線嗎?
Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.
讚譽海的美, 但要在林子邊.
Mi sentas, ke mi troviĝas ĉe la rando de la morto.
我覺得, 我已臨到了死的邊緣.
Ni loĝas en la randa parto de la lando.
我們住在國土的邊境.
manlajo (Vise profilen) 23. aug. 2013 05.05.14
Duonlikva substanco, kiu, ŝmirita sur du objektoj, forte kunigas ilin sekiĝante:
半液狀體, 塗抹在兩物上, 乾後即粘合一起.
Mi aĉetis glu(aĵ)on por kunglui la rompitajn pecojn de vazo.
我買了膠水來粘合花瓶破片.
Por reklami la aranĝon ni gluis la afiŝojn sur la murojn.
為了宣傳活動, 我們把海報貼在牆上.
Ni atendu ĝis ĝi bone gluiĝos.
讓我們等到它粘固.
Gluaĵu la strion da tapetpapero kaj mi algluos ĝin.
先把那片壁紙上膠, 我再來把它貼上.
Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.
一片片相粘合, 即可把巢蓋起來.
Insulto ne algluiĝas.
侮辱無法使人緊靠.
Ne tuŝu min per viaj gluecaj manoj!
別用你那濕粘粘的手碰我!
Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.
切開的麵包片, 不要再粘回去.
La poŝtistoj kapablas malglui ĉian ajn koverton.
郵差能夠拆開任何信封.
manlajo (Vise profilen) 1. sep. 2013 07.29.12
Io, kion oni scias reale ekzistinta aŭ ekzistanta:
知道其實際曾存在或仍存在的事物
Esperanto vivas, tio estas fakto.
世界語是活的, 那是個事實.
Se vi ne scias la faktojn, pli bone ne rakontu tion.
如果你不知實情, 最好不要說它.
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
沒有不出自鼻子的噴嚏, 也沒有沒根據的事實.
Li estis fondinto kaj formala direktoro, sed la fakta direktoro estis mi.
他是創立者及形式上的會長, 但實際的會長是我.
Fakte, jam dum multaj jaroj mi nenion aŭdis pri li.
事實上, 已經好多年我沒有他的消息.