Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

af manlajo, 15. jan. 2012

Meddelelser: 1165

Sprog: 简体中文

manlajo (Vise profilen) 1. sep. 2013 07.29.29

0588 OBSTAKLO 障礙 /zhang4-ai4/

Tio, kio malhelpas aŭ malfruigas la iradon (propre aŭ figure):
以物阻擋或延遲前進 (實質或譬喻)

Esperanto estas taŭga ilo por forigi lingvajn obstaklojn en la komunikado inter la popoloj.
世界語是一種合適工具, 可免除各民族溝通時的語言障礙.
Ili metis obstaklojn sur nian vojon.
他們在我們的路上安置路障.
Li gajnis la konkurson pri rapideco kaj lerteco en obstakla kurejo.
在障礙場中, 他贏得速度及敏捷度的比賽.
Vi obstaklas la lumon al mi!
你擋住照我的光線了.

manlajo (Vise profilen) 1. sep. 2013 07.29.48

0589 MIENO 表情 /biao3-qing2/

1. Esprima aspekto de la vizaĝo kaj de la sinteno:
容顏及心態所顯出的樣貌

Laŭ la mieno de la patro mi komprenis, ke pli bone mi lin ne ĝenu.
照父親的表情, 我知道最好別再煩他.
Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.
孤狸改變表情, 進而吃了小雞.
Ili faras la mienon kvazaŭ ili laboras.
他們裝了個表情, 好像他們是在工作.
Ŝi kokete mienas.
她作出一付騷表情.
Dum la prelego de tiu gravmiena profesoro ni nur silentis.
當那表情嚴肅的教授演講時, 我們默然無聲.
La pavoj gravmiene promenadis.
孔雀一本正經地跨步走.
La rigidmiena sekretario malĝentile diris, ke ni devas atendi.
表情木然的秘書說, 我們必須等候.

2. Karakteriza aspekto de la vizaĝo en difinita malsano:
特定疾病時容顏的特徵外觀.

La sana mieno de la avo montris, ke li sentas sin bone.
祖父健康的表情顯示他一切安好.
Li mienas kiel malsanulo.
他的表情有如病人.

manlajo (Vise profilen) 1. sep. 2013 07.30.08

0590 HEJTI 加熱 /jia1-re4/

1. Estigi varmigan fajron aŭ elektran ardon en tiucela aparato:
使生熾火或在電熱器上生熱

Miaj geavoj loĝas en la vilaĝo kaj vintre devas hejti la fornon.
我的祖父母住在鄉下, 冬天裡需要用爐子生熱.
Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
生活中爐子加了熱, 桌上擺滿滿. [生活優裕]
Ni uzas lignon kiel hejtaĵon.
我們燒柴取熱.
Unue necesas antaŭhejti la miksaĵon.
首先必須預熱混合物.

2. Varmigi per speciala aparato:
以特殊器具加熱

La vetero ekstere iĝis malvarma kaj pro tio oni jam komencis hejti la apartamentojn.
外面的天氣變冷, 因此公寓已經開始送暖氣了.
Ni devas multe pagi por la hejtado de nia domo.
我們必須花很多錢來加熱房子.
Ili hejtas sian apartamenton per gasa hejtilo.
他們的公寓暖氣是用瓦斯爐.
Ni ne surmetas la puloverojn, ĉar oni superhejtas la ĉambron.
我們不穿套頭衫, 因為房間暖氣超熱.

manlajo (Vise profilen) 1. sep. 2013 07.30.35

0591 DISTRI 分心, 散心 /fen1-xin1, san4-xin1/

1. Malhelpe deturni la menson de ĝia okupiĝo:
把心思從其專注中擋開

La muziko tro distras min kaj mi ne povas lerni.
音樂太使我分心, 使我無法學習.
Li estas tre distriĝema (ne kapabla fiksi sian atenton).
他很容易分心 (無法專心致意).

2. Deturni la menson de ĝiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante ĝin:
愉快地用心或娛樂, 而使心思從憂慮中轉開

Mi provis ĉiamaniere distri ŝin, ĉar ŝi estis tre malgaja.
我多方試著讓她散心, 因為她很憂傷.
Tiun libron oni povas legi por aventuro kaj distro sen pensi pri aliaj aferoj.
那本書可以讀來休閒散心, 不用想其他的事.
Tiam nia vivo estis distra kaj plezura.
當時我們的生活蠻休閒愉快.
Lernante Esperanton ni ofte distriĝis.
學習世界語我們通常都是很清閒的.
Dancado estas aktiva distraĵo.
跳舞是動態的散心活動.
Tiu loko famas pro distriĝo kaj turismo.
那地方以休閒和旅遊出名.

manlajo (Vise profilen) 1. sep. 2013 07.31.06

0592 KONVERSACIO 閒聊 /xian2-liao2/

Familiara, ordinare nur distra interparolado:
輕鬆自在的對話

Mi jam komencis bedaŭri, ke mi enmiksis min en tiun konversacion.
我已經開始後悔, 自己加入了那個閒聊.
Eble ni ŝanĝu la temon de la konversacio?
或許我們來換個閒聊的話題?
Ni invitas ĉiujn al nia konversacia rondo!
我們邀請大家加入我們的聊天圈!
La virinoj konversaciis pri la kosmetikaĵoj kaj similaj aferoj.
女人們聊著化粧品之類的事.
Li estis interesa konversacianto.
他是個有趣的聊天者.

manlajo (Vise profilen) 1. sep. 2013 07.31.26

0593 GLATA 平滑的 /ping2-hua2-de/

1. Prezentanta nenian elstaraĵon sur sia supraĵo; tia, ke la mano facile glitas:
表面無任何凸出物, 手可輕易滑動.

La haŭto de mia bebo estas tre glata.
我家嬰兒的皮膚很滑嫰.
La akvo de la lago estis glata kiel spegulo.
湖水平滑如鏡.
Ŝi glatigas siajn harojn.
她整平頭髮.

2. Senobstrukca, facile irebla:
無阻塞, 輕易可行

Ni iris laŭ glata vojo.
我們走平順的路去.
Ĝi estas inter la glataĵoj de la valo.
它是在山谷之間的平地.

3. Iranta sen baro aŭ malhelpo:
無礙無擋地進行

La afero estas sufiĉe glata.
事情相當平順.
Vivi sate kaj glate.
生活滿足平安.
Mi tre esperas, ke ĉio pasos glate.
我很期盼, 一切平安渡過.
Finita kaj glatigita (bone aranĝita).
完成了而且處理得很順利 (安排得當).
Nia konversacio estis malglata.
我們的閒談是有阻礙的.

4. Karesa, dolĉa, lerte flata:
撩人, 甜蜜, 善於奉承的

Liaj glataj paroloj logis ĉiujn knabinojn.
他圓滑的語言吸引了所有的女孩.
Infano glatumas la hundon (karese tuŝetas).
孩子撫弄著狗 (輕碰)

manlajo (Vise profilen) 1. sep. 2013 07.31.46

0594 GLADI 熨, 燙 /yun4, tang4/

Glatigi per varmega ilo, ĝin premŝovante tien kaj reen (sur tukoj, vestoj kaj simile):
以熱燙的器具在布, 衣服之類物品上來回推壓, 使之平整

Patrino nun gladas la vestojn.
媽媽正在燙衣服.
Pantalono jam estas gladita kaj vi povas surmeti ĝin.
褲子已經燙好了, 你可以穿上.
Ne gladu vestojn sur la tablo - ja por tio estas uzata gladotabulo!
不要在桌上燙衣服 - 燙衣服要用燙衣板!
Ĉi tiu pulovero estas negladenda (tia, ke oni ne bezonas ĝin gladi).
這件套衫是免燙的 (不需要燙它).
Gardu vin! La gladilo estas tre varma!
注意! 熨斗很燙!
Mia fratino laboras kiel gladistino en la kudrejo.
我姐姐在裁縫店擔任燙衣工.

manlajo (Vise profilen) 1. sep. 2013 07.32.08

0595 ESTIMI 尊敬 /zun1-jing4/

Havi altan opinion pri ies morala kaj spirita valoro, aŭ pri ties faroj:
對某人的道德或精神價值, 或對其作為表示高度肯定

Ni ĉiuj devas estimi niajn gepatrojn.
我們都應尊敬父母.
Estimataj sinjoroj kaj sinjorinoj, estas plezuro vidi vin ĉiujn ĉi tie!
尊敬的先生女士們, 很高興在這裡和大家見面!
Ŝi perdis la estimon por si mem (memestimon).
她失去了對自己的尊敬 (自尊).
Tiu homo estas estiminda, ĉar li faris multon por nia lando!
那人值得尊敬, 因為他為我國貢獻良多!
Mi malestimas perfidulojn.
我鄙視背叛者.
Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
貧窮不是罪過, 卻招致鄙視.
Li estas malestiminda mensogulo!
他是個卑鄙的說謊者!

manlajo (Vise profilen) 2. sep. 2013 06.14.42

0596 NUANCO 微差 /wei1-ca1/

1. Delikata, apenaŭ sentebla diferenco inter gradoj kaj kombinoj de iu koloro:
色彩濃度或色調上的細緻, 隱約差異

Antaŭ farbado de la ĉambro ni elektis inter la diversaj nuancoj de ruĝo.
刷房間色彩前, 我們從各種細微差異的紅色當中作選擇.
Hela nuanco plivigligos la ĉambron.
較明亮的色調將使房間更具有生氣.
Ĉu vi povas instrui al mi la arton nuanci la farbojn?
你可以教我細辨色彩差異的藝術嗎?
La ĉielo nuanciĝis de mil diversaj koloroj.
天空色調有千種的色彩差異.

2. Delikata diferenco inter samspecaj aferoj:
同類事物間的細緻差異

Li respondis al mi kun nuanco de malestimo.
他以某種不屑的口氣回答我.
Esperanto povas esprimi ĉiujn nuancojn de la penso.
世界語可以表達思維上的各種細緻差異.
Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
報告所有狀況和細節.

manlajo (Vise profilen) 4. sep. 2013 04.39.08

0597 TRAJTO 特徵 /te4-zheng1/

1. Linio de la vizaĝo:
面部輪廓

La trajtoj de tiu virino estas tre belaj.
那位女子的容貌姣美.

2. Eco de karaktero:
個性特質

Mensogo estas unu el la trajtoj de lia karaktero.
說謊是他的個性特徵之一.
La ĉefa trajto de nia lando estas pluvo.
我國的主要特點就是下雨.

3. Ago rimarkinda kiel ekzemplo:
值得敬佩的典範行為

Ŝi savis nin ĉiujn de morto ne timante perdi sian vivon. Ŝia ago estas admirinda trajto de kuraĝo.
她不顧自己生命, 救我們免於死亡. 她的行為是值得敬佩的勇敢典範.

Tilbage til start