مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
المشاركات: 1165
لغة: 简体中文
manlajo (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2013 1:00:45 ص
Agi kun iu tro kareseme kaj tro indulge:
對某人過度撫愛與縱容
Mi amas miajn infanojn, sed ne dorlotas ilin.
我愛我的孩子們, 但不溺愛他們.
Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.
想要麵包者, 別惜於出手.
Vi estas sola kaj pro tio dorlotata infano en la familio.
你是獨生的, 故為家中受寵的小孩.
Dorlotoj de gepatroj faris ŝin malforta.
父母的溺愛使她變得脆弱.
Estis multaj malfacilaĵoj, sed eble pro tio mi ne dorlotiĝis.
經歷過許多困難, 也因此我不是嬌生慣養.
Ili eldorlotis siajn infanojn aĉetante ĉiajn ludilojn.
他們溺愛自己的小孩, 買給各種玩具.
Estis malfacile amikiĝi kun tiu eldorlotita knabino.
和那位嬌生慣養的女孩交朋友是很難的.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2013 4:41:28 ص
1. Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj regule interkrucigante ilin:
多次規則地交錯結合多股線狀物
Mi ĉiutage plektas harojn de mia filino.
我每天編結我妹妹的頭髮.
Ŝi enplektis perlojn en siajn harojn.
她把珍珠編結在頭髮上.
Ni interplektis la manojn kaj komencis preĝi.
我們交織著手開始祈禱.
Li ĉirkaŭplektis ŝin per siaj brakoj.
他以手臂緊緊環抱著她.
Ĉiuj laŭdis ŝian belegan harplektaĵon.
大家都誇獎她那極美的髮結.
Liaj paroloj estis traplektitaj per diversaj citaĵoj.
他的演講交織著各種引述的話.
2. Elfari objekton, multfoje krucigante fadenojn, ŝnurojn kaj simile unu kun la alia:
多次互相交織線或繩等之物
La araneo plektas reton.
蜘蛛織網.
Ĝi konsistas el plekto da ŝnuroj.
它是用繩子編織構成的.
Ni malplektis la intrigon.
我們拆解了那個陰謀.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2013 5:55:17 ص
1. Punkto, loko egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj:
與兩極限等距的點或處
Mi loĝas en la mezo de la urbo.
我住在城市中央.
Ŝi ĵus finis mezan lernejon.
她剛完成中學.
2. Punkto, momento egaldistanca de la komenco kaj de la fino:
距開始到結束同長的時刻
Estis la mezo de vojaĝo kiam mi rememoris, ke mi forgesis preni mian kuracilon.
當我記起我忘了帶我的藥時, 已是旅行的中段.
Mi vekiĝis meze de la nokto.
我在半夜醒來.
Ni interkonsentis renkontiĝi tagmeze (je la dekdua horo).
我們約定在中午 (十二時) 會面.
3. Tio, kio estas egale malproksima de du kontraŭaj ekstremaj gradoj:
等距於兩個極端對立等級的事物
Vero kaj virto kuŝas en mezo.
事實與美德居於其中.
Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
在做與說的中間立著一座大山.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 6 ديسمبر، 2013 1:47:36 ص
1. Prepozicio, signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ĝin,
介詞, 意指把後接的概念單獨置放, 不去考慮它
a) ĉu pro tio, ke ĝi prezentas escepton (se ne kalkuli):
或者由於它是例外 (若未計入)
Mi diras al vi nenion alian krom vero.
我告訴你的除了事實之外, 沒有其他.
Mi nenion pli postulas, krom ke oni estimu min.
除了要尊重我之外, 我沒有更多的要求.
b) ĉu pro tio, ke ĝi tute nature jam apartenas al la diritaĵo (se ne forgesi):
或者由於它極自然已是所談之一部分 (若未忘記)
Krom mia frato, min venis viziti ĉiuj familianoj kaj parencoj.
除了我弟弟, 所有家人和親戚也都來看我了.
2. Morfemo, memstare uzata en senco b:
詞素, 獨立用在上述 b 義
100 kromaj personoj venis al nia aranĝo.
多出了 100 人來參加我們的聚會.
Ŝi estas tre bela kaj krome tre bonkora.
她很美麗, 此外也很仁慈.
3. Samsignifa prefikso:
同義的詞頭
Mi ricevis kromsalajron por nokta laboro.
我領到夜間工作的加班費.
Mi ne estos via kromvirino (neleĝa kunvivantino, kiun havas viro, krom sia leĝa edzino)!
我將不是你的姘婦 (和有婦之夫非法同居的女人).
manlajo (عرض الملف الشخصي) 7 ديسمبر، 2013 11:36:42 ص
1. Plene kreskinta kaj (se paroli pri manĝeblaj plantoj) taŭga por konsumado:
完全長成且適於食用 (若指食用植物)
La beroj jam estas maturaj.
梨子已成熟了.
Hodiaŭ ni jam manĝis frumaturajn fruktojn.
今天我們吃過了早熟的水果.
Oni ofte maturigas fruktojn kaj legomojn per varmigado.
人們常用加溫法催熟水果和蔬菜.
Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
食用未成熟的穀子 [寅吃卯糧]
2. Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo kaj de la menso:
達到完全長成; 擁有完全發展的身心力量
Mi jam ne estas infano, mi estas matura homo!
我已不是小孩, 我是成人!
Aĝo tro matura ne estas plezura.
年齡過於成熟並不可喜.
Lernantoj jam ricevis atestojn de matureco.
學生已領到成熟的證明.
Ŝia talento plene maturiĝis.
她的才智已完全成熟.
Mi pensis, ke vi jam estas maturuloj, sed mi vidas, ke vi ĝis nun agas kiel infanoj!
我以為你已是成人, 但在我看來, 至今你行為仍像個小孩.
3. Plene esplorita, provita:
完全探索過, 測試過
Ni multe laboris pri ĉi tiu projekto do verŝajne ĝi jam estas matura.
我們盡力處理該專案, 看來它已臻成熟.
Mia decido estas mature pripensita.
我的決定是經過深思熟慮的.
Tio estas nematura demando.
那是個不成熟的問題.
4. Atinginta la daton, kiam oni devas ĝin pagi (se paroli pri bilo, kupono kaj simile):
已到該付款的日期 (若指帳單, 票券等)
La kupono jam estas matura, do mi ŝatus ricevi mian monon.
這票券已到期了, 我想換領我的錢.
La bilo maturiĝis hieraŭ.
帳單昨天到期.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 8 ديسمبر، 2013 10:54:10 ص
1. Plenumanta nenian oficialan rolon:
無任何官方角色
Mi estas privata instruisto (lernantoj venas al mi por lerni).
我是私人教師 (學生到我這裡來學習).
La prezo de tiu komputilo estas tro alta por privatulo.
那台電腦的價位對私人而言太高了.
2. Rezervita al difinitaj personoj, ne publika:
保留給特定的人, 不公開
Dum la privata kunsido de la Akademio ni pridiskutis multajn gravajn demandojn.
在學會的私下會議中, 我們討論了許多重要的問題.
Mi neniam prezentos mian ideon publike, antaŭ ol ĝi private estos tute mature elprovita.
在未經私下充分而成熟地探討之前, 我從不公開表示我的想法.
3. Koncernanta nur unu personon kaj ne la aliajn:
只涉及一人, 未及其他
Tio estas privata domo, vi ne rajtas ĉi tie esti!
那是私人房子, 你無權停留在此.
Vivon privatan kaŝu la muroj.
讓牆來隱密私生活.
Vi malrespektas privatecon de mia vivo!
你不尊重我的生活隱私!
manlajo (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2013 1:37:06 ص
1. Deflankiĝi de la vero, de la ĝusta opinio, kalkulo kaj simile:
偏離事實, 正確看法或計算等
Vi eraris en kalkulo.
你計算出錯.
Kiu demandas, tiu ne eraras.
問的人不犯錯.
Mi korektis gramatikajn erarojn.
我修正了文法錯誤.
Via respondo estas erara.
你的回答是錯的.
Ĉi tiu frazo estas senerara.
這個句子沒錯.
Mi certas pri la erareco en la traduko de ĉi tiu vorto.
我確定這個字的翻譯有錯.
2. Deflankiĝi de la morala devo:
偏離道德要求
Mi eraris, pardonu min!
我錯了, 請原諒我!
Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
誰不犯過, 誰不犯錯?
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
年輕時的錯, 老年時付出.
Homo estas erarema.
人都會犯錯.
La aspekto erarigis lin.
外觀使他弄錯.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2013 1:37:50 ص
1. Tiri per rezono logikajn sekvojn el argumentoj, principoj aŭ faktoj:
從論說, 原則或事實中, 以推理方式導出合邏輯的結果
El nia parolo mi povas konkludi, ke ni ne povos kunlabori.
從我們的談話中, 我可以得到結論, 我們將無法合作.
Mi faris la konkludon, ke ŝi ne volas vidi min.
我做了結論, 她不想見我.
Via konkludo estas tute erara.
你的結論完全錯誤.
Kaj konklude ŝi diris: "Ni devas informi aliajn pri la aperintaj problemoj."
而她總結地說: "我們必須通知其他人關於這些呈現出來的問題."
Liaj argumentoj ne estis konkludigaj (ebligantaj konkludon).
他的論點不是具有結論性的 (使能得到結論).
2. Formale finaranĝi:
正式安排收場, 結局
La ŝtatoj konkludis pacon.
各國之間以和平結局.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 11 ديسمبر، 2013 6:11:33 ص
1. Tio, kio logike sekvas el starigita principo:
依邏輯合於所立原則的結果
Laŭ mi, via konkludo estas konsekvenca.
依我看來, 你的結論是合理的結果.
La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj nacioj.
世界語主義旨在互相了解, 因而也包含所有民族間的尊重與關愛.
Refuti doktrinon per ĝiaj konsekvencoj.
以其結果來駁倒教條. [以子之矛攻子之盾]
2. Logika aŭ racia interligiteco inter faktoj aŭ ideoj:
事實或構念間合於邏輯或推理的互相關聯性
Li ne estas bona instruisto, ĉar li ĉiam parolas sen ordo kaj konsekvenco.
他不是好老師, 因為他說話總是無條理或關聯.
Ŝi nenion timas kaj agas konsekvence laŭ la ideoj, kiujn ŝi opinias ĝustaj.
她什麼都不怕, 依她認為對的想法順理而為.
Lia konduto estas nekonsekvenca.
他的行為是不合理的.
Mi sentas senkonsekvencon en viaj ideoj.
在你的諸項想法中, 我覺得缺乏合理性.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 12 ديسمبر، 2013 5:38:34 ص
1. Elmeti ion al necerto aŭ danĝero:
置某事物於不確定或危險
Mi ne volas riski mian vivon.
我不想冒生命的危險.
Kiu ne riskas, tiu ne havas.
不冒險, 無所獲. [不入虎穴, 焉得虎子; 馬不吃險草, 不肥]
Dubo gardas kontraŭ risko.
疑心保障免冒風險.
Ne estas senriske naĝi en ĉi tiu lago.
在這個湖游泳不是沒危險的.
2. Elmeti sin al la ebleco de bedaŭrinda okazaĵo:
置身於可能的憾事
Vi riskas perdi mian konfidon.
你冒著失去我的信任的風險.
Vi estas (tro)riskema viro!
你是個 (過於)愛冒險的人!
3. Kuraĝi fari ion malgraŭ la ebleco de malsukceso aŭ malbona konsekvenco:
雖可能導致失敗或不良後果, 而勇敢去做某事
Mi ne volas riski preni sur min tiun taskon.
我不想冒險承擔那個任務.
La risko estas tro granda.
風險是極大的.
Ĉu vi volas partopreni en tiu riska eksperimento?
你想參加那個有風險的實驗嗎?