Al la enhavo

笑話物語 Ŝercoj 2012

de manlajo, 2012-januaro-15

Mesaĝoj: 334

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-23 03:43:14

Bovlakto
3-jara infano revenis hejmen de infanĝardeno kaj diris ĝoje al sia patrino:
“Panjo, vi nutras min per bovlakto tenata en botelo, sed miaj kamaradoj en la infanĝardeno trinkas bovlakton rekte el la ventro de sia patrino.

牛奶
三歲小孩從幼兒園回家, 高興地告訴媽:
“媽, 妳用奶瓶裝牛奶餵我, 但我幼兒園的同學, 有人直接從他媽的懷裡吃牛奶.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-24 03:06:19

En barbirejo
Kliento: Kiel fuŝe vi laboris! Mi ne povos montri min antaŭ la aliaj!
Barbiro: Ne gravas. Ni ankaŭ vendas ĉapon kaj perukon.

理髮廳
客人: 你理得真糟, 我無法見人了!
理髮師: 沒關係. 我們也有賣帽子和假髮.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-25 03:19:51

Kion mi devas prepari?
Xiao Ming malsaniĝis kaj la patro telefonis al doktoro: “S-ro doktoro, kion mi devas prepari antaŭ via atingo?”
“Pretigu monon!” kategorie respondis la doktoro.

我要準備什麼?
小明病了, 他爸打電話給醫生:
"醫師先生, 你來之前我要準備什麼東西嗎?"
"把錢準備好!" 醫師直截了當地告訴他.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-26 03:13:19

Memfida ŝoforo
Ŝoforo: Vi plendas kontraŭ mia veturigado? Kia absurdaĵo! Mi veturigis jam 10 jarojn, kaj neniu pasaĝero plendis kontraŭ mi!
Pasaĝero: Ĉu? Kian aŭton vi veturigis?
Ŝoforo: Funebran aŭton.

自信的司機
司機: 你不滿意我的駕駛? 真荒謬! 我已開車十年, 乘客從來不曾抱怨過!
客人: 真的嗎? 你開什麼車?
司機: 殯儀車.

espero07 (Montri la profilon) 2012-februaro-26 05:29:39

null
lango.gif La sxerco estas tre amuza! Mi povis ridegi kun granda gxojo! Dankon!!
manlajo:Memfida ŝoforo
Ŝoforo: Vi plendas kontraŭ mia veturigado? Kia absurdaĵo! Mi veturigis jam 10 jarojn, kaj neniu pasaĝero plendis kontraŭ mi!
Pasaĝero: Ĉu? Kian aŭton vi veturigis?
Ŝoforo: Funebran aŭton.

自信的司機
司機: 你不滿意我的駕駛? 真荒謬! 我已開車十年, 乘客從來不曾抱怨過!
客人: 真的嗎? 你開什麼車?
司機: 殯儀車.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-27 03:05:27

Vera aĝo
50-jara puca sinjorino ĉeestis bankedon kaj renkontiĝis kun fama verkisto.
Ŝi demandis: “Ho sinjoro, bonvolu diveni, kiomjara mi aspektas?”
La verkisto respondis: “Ho sinjorino, laŭ via naiva kaj vigla parolo vi devus esti 14-jara, laŭ via konduto 16-jara, kaj laŭ via vestado 20-jara.”
La virino preskaŭ eksaltis de la komplimento tiel ekstaze, ke ŝi eĉ volus ĉirkaŭpreni la verkiston. Kaj ŝi demandis laŭte: “Ĉu vi bonvolus diri pli precize?”
“Sume de la tri ciferoj."

真實年齡
濃妝艷抹的 50 歲女士參加宴會, 遇見出名的作家.
她問: 先生啊, 請猜猜我幾歲?
作家回答: 女士, 依照妳的純真和活潑的言語, 妳應該是 14 歲; 依照妳的行為, 16 歲; 依照妳的衣著, 20 歲.
女人聽了大喜, 幾乎要跳了起來, 甚至想擁抱作家. 接著, 又大聲問:
- 你要更精確地說嗎?
- 那三個數字的總和.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-28 03:18:10

Rigida imito
Edzo plendis: “Kiel vi faris la flanon? Ĝi ne estas sufiĉe kuirita.”
Kaj la edzino ekskuzis: “Mi faris tute laŭ la klarigo de kulinara libro. La recepto taŭgas por 4 personoj. Sed por ni du ni bezonas nur duonon de la materialo kaj kompreneble duonon de la kuirtempo.

沒變通的學法
丈夫抱怨: 妳是怎麼做烙餅的? 它沒全熟.
太太辯解說: 我全照食譜的說明去做的. 食譜上的做法, 是給四人吃的, 但因為我們只有兩人, 只需一半的材料, 可想而知, 也只需一半的烙烤時間.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-29 03:11:18

Ebriulo kaj florvazo
Ebriulo stumble eniris en butikon por aĉeti florvazon. Li vidis renversitan tason sur vendotablo.
Li miris: “Kial tiu ĉi florvazo ne havas aperturon?”
Li renversis la tason kaj havis pli grandan miron: “Kial tiu ĉi vazo eĉ ne havas bazon?"

醉漢與花瓶
醉漢踉蹌走進店裡, 要買花瓶. 他看見一個倒立的杯子放在桌面上.
他覺得奇怪: "這花瓶怎麼沒有開口?"
他將杯子倒回來, 覺得更奇怪: "為什麼這個花瓶沒有底?"

manlajo (Montri la profilon) 2012-marto-01 03:26:49

Lernema hundo
Kiam kantistino sin ekzercis en kantado, hundo de ŝia najbaro senĉese bojis. Kaj la kantistino petis la najbaron: “Ĉu vi povos ĉesigi ĝian bojadon?”
La najbaro respondis: “Certe ĝi ne bojos, se vi ne kantos.

好學的狗
當歌手自行練唱時, 鄰居的狗不停地吠. 歌手於是請求鄰居說:
"你能讓牠不吠嗎?"
鄰居回答: "如果妳不唱, 牠一定也就不吠了."

manlajo (Montri la profilon) 2012-marto-02 04:46:55

Puno al la homaro
La dio malkontentis pri la stato de la tero kaj retroirigis la teron je dek milionoj da jaroj kaj sur la tero denove aperis primitivaj arbaroj, herbejoj, animaloj kaj insektoj. Kiam la dio estis foriranta, li demandis la animalojn: “Mi konfidas la mondon al vi, kaj ankoraŭ alian peton vi havas?”
Ĉiuj animaloj genuiĝis al la dio kun peto: “Ho dio, ekstermu la simiojn.

對人類的懲罰
上帝不滿世上的狀況, 將地球送返千萬年前, 讓地球重現原始森林, 草原, 動物, 和昆蟲. 當上帝要離開時, 他問動物們:
"我將世界交給你們, 你們還有什麼請求嗎?"
所有動物全跪了下來, 向上帝請求說: "神啊, 請消滅猴子."

Reen al la supro