Tästä sisältöön

笑話物語 Ŝercoj 2012

manlajo :lta, 15. tammikuuta 2012

Viestejä: 334

Kieli: 简体中文

manlajo (Näytä profiilli) 3. maaliskuuta 2012 5.29.29

Ekzerco de paraŝutado
Novaj soldatoj estis en ekzercado de paraŝutado. Grupestro tiris ilin unu post alia al la pordo kaj elpuŝis ilin.
Iu el ili forte baraktis firme tenante la kadron de la pordo. La grupestro forte piedbatis lin el la aviadilo. Ekridegis la aliaj soldatoj.
La grupestro riproĉis: “Ĉu tiu timemulo estas ridinda?”
Iu el la novaj soldatoj diris: “Li ne estas timemulo, sed nia piloto."

跳傘練習
新兵練跳傘. 班長一個個將他們拖到門口, 再推出去.
其中一人拼命抓緊門框. 班長舉腳用力踢他出飛機. 其他士兵看了都笑了.
班長罵道: "那個膽小鬼有什麼好笑的?"
某個新兵說: "他不是膽小鬼, 他是我們的飛行員."

Paquillo (Näytä profiilli) 3. maaliskuuta 2012 10.15.20

manlajo:Rigida imito
Edzo plendis: “Kiel vi faris la flanon? Ĝi ne estas sufiĉe kuirita.”
Kaj la edzino ekskuzis: “Mi faris tute laŭ la klarigo de kulinara libro. La recepto taŭgas por 4 personoj. Sed por ni du ni bezonas nur duonon de la materialo kaj kompreneble duonon de la kuirtempo.

搞笑的學法
丈夫抱怨: 妳是怎麼做烙餅的? 它沒全熟.
太太振振有詞地說: 我全照食譜的說明去做的. 食譜上的做法, 是給四人吃的, 但因為我們只有兩人, 只需一半的材料, 可想而知, 也只需一半的烙烤時間.
Tute logika!!

manlajo (Näytä profiilli) 4. maaliskuuta 2012 3.19.56

Malrapida je 10 minutoj
A: Foje mi estis riparanta tegmenton kaj mia brakhorloĝo falis malsupren. Mi tuj iris malsupren de la tegmento kaj ĝustatempe kaptis ĝin.
B: Tio estas neebla!
A: Mia brakhorloĝo ofte malrapidas je 10 minutoj

慢十分鐘
甲: 某次我在修屋頂, 手錶掉了下去. 我即刻從屋頂下來, 及時接到它.
乙: 那不可能!
甲: 我的手錶總是慢十分鐘.

manlajo (Näytä profiilli) 5. maaliskuuta 2012 7.05.22

Ŝtatestro kaj krimuloj
S-ro Smith estis elektita estro de Novjorkio kaj unuafoje iris inspekti prizonon. Ĉefprovoso petis lin ion paroli al la malliberuloj. Antaŭe li neniam parolis al krimuloj kaj sentis konsterniĝon.
Li ekparolis: “Civitanoj!” Sed li tuj konsciis, ke krimuloj ne estas civitanoj, kaj havis pli fortan konsterniĝon.
Li tuj diris: “Krimuloj!” Sed li sentis ankaŭ tion nedeca. Do li refoje diris:
“Malgraŭ ĉio, mi tre ĝojas vidi tiel multe da homoj ĉi tie!

州長與罪犯
史密斯被選為紐約州長, 首次出巡監獄. 監獄長請他和囚犯說話. 之前他不曾和犯人說過話, 因而有點緊張.
他開口說: "市民們!" 但隨即想到, 犯人並不是市民, 於是更緊張了.
他立即又說: "犯人們!" 但他又覺得這樣很不妥. 因而他重新又說:
"不管如何, 我很高興看到這裡有這麼多人!"

Paquillo (Näytä profiilli) 5. maaliskuuta 2012 20.57.05

manlajo:Malrapida je 10 minutoj
A: Foje mi estis riparanta tegmenton kaj mia brakhorloĝo falis malsupren. Mi tuj iris malsupren de la tegmento kaj ĝustatempe kaptis ĝin.
B: Tio estas neebla!
A: Mia brakhorloĝo ofte malrapidas je 10 minutoj

慢十分鐘
甲: 某次我在修屋頂, 手錶掉了下去. 我即刻從屋頂下來, 及時接到它.
乙: 那不可能!
甲: 我的手錶總是慢十分鐘.
Mi bedaŭras, sed mi tion ne povas kredi.

manlajo (Näytä profiilli) 6. maaliskuuta 2012 3.45.13

Distanco
Militŝipon trafis akcidento kaj iu soldato demandis sian kamaradon:
- Kiom distancas la plej proksima tero?
- Du marmejlojn.
- En kiu direkto?
- Malsupre.

距離
軍艦出意外, 某士兵問司令:
- 離最近的土地有多遠?
- 兩海浬.
- 哪個方向?
- 向下.

manlajo (Näytä profiilli) 7. maaliskuuta 2012 3.51.09

Lasta manĝo
"Ĉu vi havas ian deziron antaŭ ol oni metas vin sur elektroseĝon?” demandis juĝisto ekzekutoton.
“Jes, via juĝista moŝto. Mi volas, ke mia edzino faru por mi lastfoje manĝon. Post manĝo mi certe estos volonta morti."

最後一餐
"上電椅前, 你有什麼願望嗎?" 法官問待處決者.
"有, 法官大人. 我願我太太最後一次為我作飯. 吃完後, 我一定寧願死掉."

manlajo (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2012 7.32.45

Principo de ekzisto
Riĉulo el almozulo kaj lia filo estis preterirantaj panbutikon. La filo volis aĉeti panon.
La patro tuj insultis: “Bastardo! Antaŭ ĉio vi devas havi la koncepton pri almozpeto. Tio estas principo de ekzisto de ni almozuloj."

生存法則
乞丐出身的富人和他兒子經過麵包店. 兒子想去買麵包.
老爸罵道: "臭小子, 首先你須有乞討的概念. 那是我們乞丐的生存法則."

Paquillo (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2012 18.42.44

manlajo:Vendi azenon
Muelisto iras kun sia filo al bazaro por vendi azenon.
Preteriras viro kaj diras: “Ĉu ne estus pli bone, se unu el vi rajdus sur la azeno?”
“Estas vere, kaj tiel lacas mi,” respondas la muelisto kaj sin turnas al sia filo: “Surazeniĝu!”
Jen la filo de la muelisto rajdas sur la azeno, kaj la muelisto piediras.
Ili renkontiĝas kun maljunulo kaj tiu diras: “Ŝajnas, malbone! Junulo rajdas kaj maljunulo piediras! Ne decas, ne decas!”
“Estas prave, kiel vi diris.” La muelisto deazenigas la filon kaj mem sidiĝas sur la azeno.
Kaj jen alproksimiĝas du virinoj: “Ĉu ne estas hontinde: patro sidas sur la azeno, lasante sian knabon piediraĉi?”
“Ho jes,” la muelisto ruĝiĝas de honto, desaltas kaj denove sidigas la filon sur la dorso de la azeno. Fine ankaŭ li surgrimpas la dorson de la azeno.
Ambaŭ rajdas sur la azeno. La azeno faras kelkajn paŝojn, kaj venas alia viro. Li krias: “Hontu! Kompatu la malfeliĉan beston! Ĝi jam ne povas marŝi.”
Pripensinte momenton, la muelisto diras: “Eble vi pravas.” Li desaltas mem.
“Deazeniĝu kaj alportu stangon!” La muelisto kolere krias al sia filo.
Ili kunligas la antaŭajn kaj malantaŭajn krurojn de la azeno kaj pendigas ĝin sur la stangon.
Kaj jen la muelisto kaj lia filo portas la azenon sur siaj ŝultroj.
Subite ekpluvas, pluvetas, kaj baldaŭ pluvegas. Ĉiu preteriranto, vidante la strangan spektaklon, ridas, ridegas.

賣驢
磨坊主人和兒子到市集去賣驢子.
有人路過, 說: “你們兩人, 如果有一人騎著驢子, 不是更好嗎?”
“不錯, 這樣我反而累,” 磨坊主答著, 轉身對兒子說: “坐上驢子!”
磨坊主人的兒子騎著驢子, 磨坊主走著.
他們遇見了一位老者, 他說: “這樣不好! 少年騎驢老人走! 不宜, 不宜!”
“你說得對,” 磨坊主人叫兒子下來, 自己騎上驢子.
接著走過來兩個婦人: “真丟臉: 老爸騎驢子, 讓男孩走路?”
“嗯, 對,” 磨坊主人羞得臉紅了, 跳上來, 又把兒子放上驢背. 然後自己也爬上驢背.
兩人都騎在驢背上. 驢子走了幾步, 又來了另一個男子. 他叫著: “丟臉! 要同情那可憐的動物! 牠都要走不動了.”
想了一下, 磨坊主人說: “也許你說得對.” 他自己跳了下來.
“不要騎驢子, 去找一根木棍來!” 磨坊主人生氣地叫他兒子.
他們把驢子的前腳和後腳綁在一起, 把牠掛上木棍.
就這樣, 磨坊主人和他兒子將驢子抬在肩膀上.
突然開始下雨, 小雨, 隨即大雨. 每個路人看到這奇特的景象, 都笑了, 捧腹大笑.
Sed, kial preterirantoj ridas pri ili?
ili povis fari nenion krom porti la azenon sur iliaj sxultroj. kion alian povus fari tiuj du kompatinduloj?

manlajo (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2012 1.10.08

Paquillo:
manlajo:Vendi azenon
...

賣驢
...
Sed, kial preterirantoj ridas pri ili?
ili povis fari nenion krom porti la azenon sur iliaj ŝultroj. kion alian povus fari tiuj du kompatinduloj?
Mi memoras, ke mi unue legis tian historion kiam mi estis knabo en elemenja lernejo. La titolo de la historio estis: Homo sen propra opinio.
Ŝajnas, ke se la muelisto havus propran opinion, li kaj la filo certe ne bezonas ĉiam ŝanĝi iliajn agojn tiel, kiel aliaj opinias.

記得我還是個男孩在讀小學時, 首次讀到這個故事. 故事的標題是: 沒有主意的人.
如果磨坊主人有自己的主見, 那麼, 他和兒子就不必一直依照別人的說法, 而改變自己的做法.

Takaisin ylös