Al la enhavo

Kiun muzikon vi aŭskultas?

de Darjo, 2012-januaro-15

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

auxro (Montri la profilon) 2012-januaro-29 19:25:53

dzheyru:Kial pop/roko kune?
Kie jazz/ĝazo?
Ekzistas tiu tipo kiel "pop-rock music" ja.
Scorpions, Kelly Family, ekzemple

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-29 19:59:09

La muziko estas demando de la aĝo, ĉu ne?

Riano (Montri la profilon) 2012-januaro-29 20:11:19

Populara muziko: Katy Perry, Lady Gaga, Paramore, exemple. Sed ankaŭ iujn kantistojn ne-tre-kontatajn, kiel We Are The In Crowd, Cash Cash kaj Stereo Skyline.

Ni bezonas pli da bonaj kantistoj E-istaj!

Leonez (Montri la profilon) 2012-januaro-29 22:00:53

(Pardonu miajn lingva erarojn)
Mirigas min, ke 30 per cent de la votuloj aŭskultas klasikan muzikon. Ankaŭ mi faras, sed ĉirkaŭ de mi, mi konas neniun kiu ankaŭ aŭskultas tian muzikon ^ ^ ĉu estis maljunaj la votuloj ? ĉu esperantistoj plaĉas pli multe al ilin ke al aliaj uloj la klasikan muzikon ??

auxro (Montri la profilon) 2012-februaro-01 18:27:04

Interese ĉu en la persa havas iun signifon vorto "aliaj"? :
http://www.youtube.com/watch?v=SBaGuwUphKw

Diablo (Montri la profilon) 2012-februaro-02 13:23:06

Leonez:(Pardonu miajn lingva erarojn)
Mirigas min, ke 30 per cent de la votuloj aŭskultas klasikan muzikon. Ankaŭ mi faras, sed ĉirkaŭ de mi, mi konas neniun kiu ankaŭ aŭskultas tian muzikon ^ ^ ĉu estis maljunaj la votuloj ? ĉu esperantistoj plaĉas pli multe al ilin ke al aliaj uloj la klasikan muzikon ??
Mi ne estas maljuna (almenaŭ ke 30-jaro estas la nova 90-jaro lango.gif ). Temas nur pri personaj preferoj.

Gravas ankaŭ memori, ke ne ekzistas puraj muzikstiloj.

Ekzemple, nuntempe oni ofte aŭdas pri metalrokbandoj, kiuj miksas operon kun metalroko, aŭ "klasika" muziko kun metalroko. Mi pensas pri bandoj kiel Epica, Nightwish kaj Cradle of Filth. La samo estas en aliaj muzikstiloj. Ekzemple, la latinidamerika bando Calle 13 miksas repo kun aŭtoĥtona muziko de la tuta latinidamerika kontinento kaj kun aliaj stiloj kiel la orienteŭropa cigana muziko.

Eble la pli granda ĉeesto de klasikmuzikŝatantoj en Esperantujo estas danke al nia mensmalfermemo. Ĉu ne? ridulo.gif

Reen al la supro