Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kiun muzikon vi aŭskultas?

ca, kivuye

Ubutumwa 17

ururimi: Esperanto

auxro (Kwerekana umwidondoro) 29 Nzero 2012 19:25:53

dzheyru:Kial pop/roko kune?
Kie jazz/ĝazo?
Ekzistas tiu tipo kiel "pop-rock music" ja.
Scorpions, Kelly Family, ekzemple

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 29 Nzero 2012 19:59:09

La muziko estas demando de la aĝo, ĉu ne?

Riano (Kwerekana umwidondoro) 29 Nzero 2012 20:11:19

Populara muziko: Katy Perry, Lady Gaga, Paramore, exemple. Sed ankaŭ iujn kantistojn ne-tre-kontatajn, kiel We Are The In Crowd, Cash Cash kaj Stereo Skyline.

Ni bezonas pli da bonaj kantistoj E-istaj!

Leonez (Kwerekana umwidondoro) 29 Nzero 2012 22:00:53

(Pardonu miajn lingva erarojn)
Mirigas min, ke 30 per cent de la votuloj aŭskultas klasikan muzikon. Ankaŭ mi faras, sed ĉirkaŭ de mi, mi konas neniun kiu ankaŭ aŭskultas tian muzikon ^ ^ ĉu estis maljunaj la votuloj ? ĉu esperantistoj plaĉas pli multe al ilin ke al aliaj uloj la klasikan muzikon ??

auxro (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruhuhuma 2012 18:27:04

Interese ĉu en la persa havas iun signifon vorto "aliaj"? :
http://www.youtube.com/watch?v=SBaGuwUphKw

Diablo (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2012 13:23:06

Leonez:(Pardonu miajn lingva erarojn)
Mirigas min, ke 30 per cent de la votuloj aŭskultas klasikan muzikon. Ankaŭ mi faras, sed ĉirkaŭ de mi, mi konas neniun kiu ankaŭ aŭskultas tian muzikon ^ ^ ĉu estis maljunaj la votuloj ? ĉu esperantistoj plaĉas pli multe al ilin ke al aliaj uloj la klasikan muzikon ??
Mi ne estas maljuna (almenaŭ ke 30-jaro estas la nova 90-jaro lango.gif ). Temas nur pri personaj preferoj.

Gravas ankaŭ memori, ke ne ekzistas puraj muzikstiloj.

Ekzemple, nuntempe oni ofte aŭdas pri metalrokbandoj, kiuj miksas operon kun metalroko, aŭ "klasika" muziko kun metalroko. Mi pensas pri bandoj kiel Epica, Nightwish kaj Cradle of Filth. La samo estas en aliaj muzikstiloj. Ekzemple, la latinidamerika bando Calle 13 miksas repo kun aŭtoĥtona muziko de la tuta latinidamerika kontinento kaj kun aliaj stiloj kiel la orienteŭropa cigana muziko.

Eble la pli granda ĉeesto de klasikmuzikŝatantoj en Esperantujo estas danke al nia mensmalfermemo. Ĉu ne? ridulo.gif

Subira ku ntango