Mergi la conținut

Slovio

de ora knabo, 17 august 2007

Contribuții/Mesaje: 46

Limbă: Esperanto

Eujensc (Arată profil) 7 aprilie 2008, 06:26:44

Slovio tre interesas min, ĉar interesas min la uzado de helplingvoj kiel preparaj fazoj de la lernado de malfacilaj lingvoj. Sed mi volas scii ion, pri kio mi ankoraŭ ne legis ie.

Ŝajnas ke Slovio pli malpli kompreniĝas tuj al ĉiuj denaskaj parolantoj de la slavaj lingvoj, tial se mi lernus Slovion mi povus esti komprenota de tiuj homoj. Tamen ĉu tio ambaŭflankas? Se mi akirus bonan komprenon de Slovion, kiome mi povus kompreni ekz. la rusan lingvon?

Dankon.

Sxak (Arată profil) 19 aprilie 2008, 11:48:52

Eujensc:
Ŝajnas ke Slovio pli malpli kompreniĝas tuj al ĉiuj denaskaj parolantoj de la slavaj lingvoj, tial se mi lernus Slovion mi povus esti komprenota de tiuj homoj.
Nu. Se vi parolos malrapide, do eble oni komprenos vin. Sed verŝane ne en Rusio, ĉar rusoj ne kutimas kompreni fremdan slavan lingvon - ili ne havas sperton pri tio. Eble ne en Rusio oni komprenos ankaŭ ne tre malrapidan slovion
(mi tre ŝatus vidi iun provi paroli slovion en Rusio surstrateridulo.gif Mi certas, ke tio estus tre ridinda spektaĵo )
Eujensc:
Tamen ĉu tio ambaŭflankas? Se mi akirus bonan komprenon de Slovion, kiome mi povus kompreni ekz. la rusan lingvon?
Preskaŭ neniom.
(eble skribaĵojn vi tamen komprenetos, sed ne paroladon)

Eujensc (Arată profil) 24 aprilie 2008, 01:36:46

Ĉu vere preskaŭ neniom? La skribaĵoj sur la ret-paĝo de Slovio ŝajnis esperaj, ekz.

"Mi povas paroli kelkajn lingvojn inkluzive de la anglan, la araban, urduon kaj la hindan. Tamen dum miaj oftaj komercaj vizitoj al Rusio mi spertis malavantaĝon. Slovio solvis tute miajn problemojn. Nun mi povas paroli kun la rusoj kaj aliaj orienteŭropanoj kiel denaska parolanto. Mi perceptas Slovion multe pli facilan ol la anglan aŭ iun alian lingvon. Post nur tri semajnoj mi povis komuniki kun ĉiuj miaj slavaj kaj centr-aziaj asocianoj."

Do, laŭ via opinio, ĉu la deklaro ke Slovio "estas same facila kiel Esperanto sed kompreniĝas de 400 milionoj da homoj tra la mondo" estas granda troigo?

Sxak (Arată profil) 24 aprilie 2008, 15:31:41

Eujensc:Ĉu vere preskaŭ neniom? La skribaĵoj sur la ret-paĝo de Slovio ŝajnis esperaj, ekz.
Legu ankoraŭfoje kion mi skribis:
Skribaĵojn vi komprenetos, eble eĉ komprenos. Oni komprenos verŝajne vian paroladon, kaj pli certe viajn skribaĵojn (sed kun peno). Sed vi preskaŭ neniom komprenos ruslingvan paroladon. Precipe la ruslingvan! Ĉar en la rusa lingvo okazis multaj ŝanĝoj pri prononco de vokaloj. Vi ne rekonos vokalojn en la rusa parolado. Sed verŝajne vi ne komprenos ankaŭ slavan-neruslingvan paroladon.

Esperio (Arată profil) 2 mai 2008, 06:58:30

Se vi estas Slavo kaj vere deziros kompreni kaj paroli tiam vi komprenos ĉion. Se vi ne estas Slavo, vi devos trapasi proksimume tla saman kvanton da tempo por lerni Slovio kiel por Esperanto. Por ekz: anglalingvano tio ĉi fakte tutegalas. Al ili ĉiuj lingvoj tro malfacilasridulo.gif
Ĝenerale. Esperanto movadon konsistigas pli ol unu triono da Slavaj Lingvoj parolantoj, denaskaj aŭ alie ilin sciantaj, kiel la dua lingvo, ktp.
Tial ĉiuj Slavlingvaj Esperantistoj mur treege malofte havus problemonj kompreni Slovion, pro simpla fakto ke ili alkutimiĝis aŭskulti kaj analizi kion oni aŭdas. Ofte pro terurega prononco de Anglalingvanoj kaj diversal aliaj prononcproblemoj de alilandanoj. Ĝenerale, plendoj kontraŭ Slovio devenas ne de iu honesta objektiveco sed pro subjektivaj malŝatoj de diversaj specoj kaj kategorioj.

Kiu iom legis historion de Esperanto certe scias pri idente sonantaj argumentoj kontraŭ Esperanto fare de Volapikistoj, kaj poste Idistoj. Granda plimulto tamen aliĝis al Esperanto eventuale, ĉar sufiĉe da homoj ĝin apogis.

En mia opinio same Esperanto utilas kaj validas kiel Slovio. Ambaŭ havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Tio ĉi ne ŝanĝas la fakton ke tamen plu la plej granda lingvogrupo en Esperanto estas ĝuste la Slava kiu fakte ne tiel necese ĝin bezonas por interkomunikiĝi... Kaj ni Slavoj, fakte povas kompreni unuj la aliaj pli bone ol interkompreniĝas multaj "pseudo-esperanto parolantoj" kiuj rifuzas lerni ĝustan prononcon kaj fundamentojn de la Esperanto gramatiko, ja tiel facila, sed eĉ tio ĉi ŝajnas esti tro multe al tre multaj anglalingvanoj.

Laŭ mia opinio, Slovio iom post iom dispopulariĝos.

nikko (Arată profil) 12 noiembrie 2008, 16:38:23

Hehe! Slovio es velm interesju! Poč niktor hcejt učit tof? Bilbi dobruo načit upotrebenie sloviof. rideto.gif .

P.S. Mi ne volas reklami kaj spami, sed laŭ temo de fadeno diras : irc.freenode.net #slovio - bonvenon por lernado kaj parolado en tiu amuza lingveto! Mi jam parolas ĝin sufiĉe lerte kaj pretas helpi.

ora knabo (Arată profil) 13 noiembrie 2008, 17:13:05

Terurĉjo:Ekzemple, la frazon "sub tablo"
ruse oni skribas - под столом (pod stolom),
sed oni elparolas - пацталом (pactalom).
Tre amuze. Kroate oni skribus kaj elparolus pod stolom rido.gif
Antaŭ kelkaj tagoj mi eksciis ke rusoj multajn O-ojn prononcas kiel A-ojn, kaj nun mi devas diri ke mi multe pli bone komprenas la rusan.

jan aleksan (Arată profil) 13 noiembrie 2008, 18:23:09

Saluton,

Kiu slava lingvo estas la plej proksima ol la slovio (se estas unu)? Kiu slava lingvo oni devus lerni por kompreni aliajn slavajn lingvojn la plej bona?

Certe tre malfacila demando^^

Matthieu (Arată profil) 13 noiembrie 2008, 19:02:58

ora knabo:Kroate oni skribus kaj elparolus pod stolom
Ĉu oni ne elparolas pod kiel pot, kiel ĉeĥe aŭ ruse?

ora knabo (Arată profil) 13 noiembrie 2008, 20:34:35

Mutusen:
ora knabo:Kroate oni skribus kaj elparolus pod stolom
Ĉu oni ne elparolas pod kiel pot, kiel ĉeĥe aŭ ruse?
Ne, se vi skribas "d" kroate vi prononcas "d".
"D" povas iĝi "T" antaŭ iuj konsonantoj, se la vorto estas kombinaĵo de 2 aliaj vortoj. Ekzemple: pred+postaviti = pretpostaviti (supozi). Sed tiam oni skribas "t" kaj ne "d".

Înapoi mai sus