前往目錄

Slovio

貼文者: ora knabo, 2007年8月17日

訊息: 63

語言: Esperanto

Espi (顯示個人資料) 2008年3月16日下午4:40:22

Terurĉjo:Tiu mirinda lingvo estas la ukrainia!
Sal denove Terurĉjo,

ĉu vi eble opiniias "ukraina" anstataŭ "ukrainia"?

Amike
Klaus-Peter

rosto (顯示個人資料) 2008年3月22日下午2:45:16

Mi partoprenas en Slovianski projekto ne pro tio, ke ĉu slavoj bezonas ĝin aŭ ne. Tio estas nur interese. Mi ekinteresiĝis pri aliaj slavaj lingvoj. Tio donas min pli bonan komprenon kaj senton de mia gepatra Rusa lingvo.
Pri tio, ke ni komunikas angle? Onidire, Puŝkin estas la plej grava kreinto de unuigita, standarta formo de Rusa lingvo, sed kun sia ĉirkaŭaro li komunikis ĉefe france, ĉar edukitaj rusoj dum tia tempo komunikis ĉefe per Franca lingvo. Ĉu tio signifis, ke ili ne bezonis rusan?

Taciturn_ (顯示個人資料) 2008年3月22日下午4:53:34

mi tute kontras la ukrainian por la interslovenian komunikadon.Pli bone,Estu la Esperanto tiam tia lingvo.Almenaŭ ankaŭ ĝi ne bonas sufiĉe,ne importantas!

k.garin (顯示個人資料) 2008年3月22日下午5:22:07

Ŝajne, ke Terurĉjo okulumo.gif bone klarigis la kialojn, pro kiuj la ukrainia lingvo pleje konvenas por interslava kominikado. Ĝi vere estas la plej malnova kaj la plej evoluigita lingvo inter ĉiuj slavaj lingvoj. Ĝi havas la plej riĉajn kaj grandajn literaturon kaj historion.

Taciturn_, kontras estas latin-amerikaj kontraŭ-revoluciistoj, kiuj luktas por tut-amerikaj paco kaj amikeco. En Esperanto (kiu uziĝas sen artikolo 'la') estas vorto 'kontraŭ'.
Se vi estas kontraŭ la ukrainia, ne uzu tro da akuzativo, ĉar eĉ en via gepatra lingvo post 'por' oni uzas genitivon, ne akuzativon.

Rosto, dubinde estas, ke ĉiuj rusoj edukitaj parolis nur kaj ĉefe france. Kiel ili ordonis al siaj geservistoj kaj gekamparanoj? Ĉu per specialaj interpretistoj? Do, kiom da interpretistoj estis bezonataj por ke ĉiu edukita rusa persono povu ordoni? lango.gif

Taciturn_ (顯示個人資料) 2008年3月22日下午5:59:19

mi legis iam ke multaj aristokratoj parolis la francan pli bone ol la rusan.Edukitaj aristokratoj!Sed la rusan ankaŭ parolis.

rosto (顯示個人資料) 2008年3月22日下午6:40:52

Pri rusaj aristokratoj de 19 centjaro - tio estas stranga afero. Kiel mi komprenas el tio, pri kio nia historio instruas, ekzistis eĉ rusaj aristokratoj, kiuj tute ne sciis rusan. Kiel ili komunikis kun servistoj, tion mi ne povas imagi. Tamen plejmulto de aristokratoj sciis rusan pli aŭ malpli. Sed popolan lingvon ili ne komprenis, aŭ komprenis malbone, ekzistis granda diferenco inter diversaj dialektoj.

Taciturn_ (顯示個人資料) 2008年3月22日下午6:58:26

Tute eblas laŭ kion (laŭ tio,kion)mi scias.Bezonas memori,ke la edukitaj aristokratoj,mi kredas,havis ankaŭ edukitajn servulojn por komuniki al popolajo.

k.garin (顯示個人資料) 2008年3月22日下午7:11:13

Sendube ĉiuj edukitaj servuloj estis francoj restintaj en Rusujo post la Napoleona malvenko. En koncentrejoj ili bone ellernis la rusan kaj post sia liberiĝo de la koncentrejoj (post la morto de Stalin) helpis al rusaj aristokratoj instrui ties infanojn kaj komukiĝi kun ties propra popolo.

Ĉu nuntempaj ruslandaj aristokratoj same ne komprenas plurajn dialektojn de la rusa popola lingvo?

Taciturn_ (顯示個人資料) 2008年3月22日下午7:35:58

k.garinridulo.gifpost la morto de Stalin en 19 centjaro?Modernaj aristokratoj en Rusio?haha mi ridegas.estas neniuj tiaj sed estas oligarhoj kaj nouvaŭ riches(novaj rusoj).

rosto (顯示個人資料) 2008年3月23日上午2:42:30

Kiel mi komprenas, rusaj aristokratoj nuntempe ekzistas, sed ili plejparte loĝas ne en Rusio, ekzemple en Francio, parolas france, ankaŭ en aliaj landoj ili parolas alilingve, ofte ne scias rusan.

Sed ni returnu al Slovio. Se ni rigardu ĉiujn slavajn lingvojn kiel dialektoj de unu lingvo, Slovio do aspektas kiel ege sovaĝa dialekto de Slava.

回到上端