Ujumbe: 109
Lugha: Esperanto
Korwinisto (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2012 4:20:31 alasiri
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2012 5:34:04 alasiri
Korwinisto:Mi ne kredas je Perkunas, ĉar Perkunas ne kredas je mi - simpla reciprokeco.Ĉu vi vere certas ke Perkunas ne kredas je vi???
http://www.ipernity.com/doc/68280/12080755
auxro (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2012 8:09:02 alasiri
27 elcentoj kredas ke tiu Dio estas Perkūnas.
Do, eblas konkludi ke je ĉiuj aliaj Dioj sume kredas nur 16 elcentoj.
Imprese ĉiopova Perkūnas!
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2012 8:20:13 alasiri
aŭro:43 elcentoj kredas ke almenau iu "Dio ekzistas", lau rezultoj de la proksima fadeno.Tio bedaŭrinde baziĝas sur la supozo, ke en ambaŭ enketoj partoprenis precize la samaj uzantoj ...
27 elcentoj kredas ke tiu Dio estas Perkunas.
Do, eblas konkludi ke je ĉiuj aliaj Dioj sume kredas nur 16 elcentoj.
Imprese ĉiopova Perkunas!
(Mi mem partoprenis en neniu el ambaŭ.)
auxro (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2012 8:51:15 alasiri
darkweasel:Kompreneble tio supozigas ke Perkūnas regas ne nur fulmotondron, sed eĉ la statistikonaŭro:43 elcentoj kredas ke almenau iu "Dio ekzistas", lau rezultoj de la proksima fadeno.Tio bedaŭrinde baziĝas sur la supozo, ke en ambaŭ enketoj partoprenis precize la samaj uzantoj ...
27 elcentoj kredas ke tiu Dio estas Perkunas.
Do, eblas konkludi ke je ĉiuj aliaj Dioj sume kredas nur 16 elcentoj.
Imprese ĉiopova Perkunas!
(Mi mem partoprenis en neniu el ambaŭ.)
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2012 9:33:40 alasiri
darkweasel:(Mi mem partoprenis en neniu el ambaŭ.)Kial ne? Ĉu vi dubas ĉu Perkunas ekzistas aŭ ne?
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2012 9:43:38 alasiri
miĥil:Ĉar mi ne emas alpreni ajnan starpunkton en la eternaj diskutoj pri la ekzisto de (ajna) dio.darkweasel:(Mi mem partoprenis en neniu el ambaŭ.)Kial ne? Ĉu vi dubas ĉu Perkunas ekzistas aŭ ne?
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2012 9:49:32 alasiri
darkweasel:Ĉar mi ne emas alpreni ajnan starpunkton en la eternaj diskutoj pri la ekzisto de (ajna) dio.Kial ne?
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2012 6:11:51 asubuhi
miĥil:Ĉar mi opinias min senscia pri tiu temo - vere mi mem kredas je (la kristana) dio, kvankam eble li ne estas fizika realaĵo. La mondo ne estas nur blanka-nigra.darkweasel:Ĉar mi ne emas alpreni ajnan starpunkton en la eternaj diskutoj pri la ekzisto de (ajna) dio.Kial ne?
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2012 7:09:43 asubuhi
darkweasel:Ĉar mi opinias min senscia pri tiu temoKaj vi eĉ ne kuraĝas voĉdoni ke vi ne kredas je Perkunas? Ĉu serioze vi havas dubojn pri ties ekzisto? Ĉu vere vi konsideras tion ebla, ke ekzistas iu Dio kiu rajdante la ĉielon estas respondeca por la fulmotondro? Mi supozas ke neniu ajn serioze kredas pri lia ekzisto (kaj ĉiuj jesoj estas trolaj), sed vi eĉ ne klakas 'ne', ĉar vi 'opinias vin senscia'. Ĉu entute imageblus enketoj kiujn vi ja respondus? Ĉu ekzemple vi respondus 'Ĉu vi kredas je Santa Nikolao?', aŭ ĉu ankaŭ en tiu kazo maltro da scioj haveblus por via gusto?