ไปยังสารบัญ

Ĉu vi kredas je dio Perkūnas?

จาก Vilius, 20 มกราคม 2012

ข้อความ 109

ภาษา: Esperanto

Korwinisto (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2012, 16:20:31

Mi ne kredas je Perkunas, ĉar Perkunas ne kredas je mi - simpla reciprokeco.

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2012, 17:34:04

Korwinisto:Mi ne kredas je Perkunas, ĉar Perkunas ne kredas je mi - simpla reciprokeco.
Ĉu vi vere certas ke Perkunas ne kredas je vi???

http://www.ipernity.com/doc/68280/12080755

auxro (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2012, 20:09:02

43 elcentoj kredas ke almenau iu "Dio ekzistas", lau rezultoj de la proksima fadeno.
27 elcentoj kredas ke tiu Dio estas Perkūnas.
Do, eblas konkludi ke je ĉiuj aliaj Dioj sume kredas nur 16 elcentoj.
Imprese ĉiopova Perkūnas!

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2012, 20:20:13

aŭro:43 elcentoj kredas ke almenau iu "Dio ekzistas", lau rezultoj de la proksima fadeno.
27 elcentoj kredas ke tiu Dio estas Perkunas.
Do, eblas konkludi ke je ĉiuj aliaj Dioj sume kredas nur 16 elcentoj.
Imprese ĉiopova Perkunas!
Tio bedaŭrinde baziĝas sur la supozo, ke en ambaŭ enketoj partoprenis precize la samaj uzantoj ...

(Mi mem partoprenis en neniu el ambaŭ.)

auxro (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2012, 20:51:15

darkweasel:
aŭro:43 elcentoj kredas ke almenau iu "Dio ekzistas", lau rezultoj de la proksima fadeno.
27 elcentoj kredas ke tiu Dio estas Perkunas.
Do, eblas konkludi ke je ĉiuj aliaj Dioj sume kredas nur 16 elcentoj.
Imprese ĉiopova Perkunas!
Tio bedaŭrinde baziĝas sur la supozo, ke en ambaŭ enketoj partoprenis precize la samaj uzantoj ...

(Mi mem partoprenis en neniu el ambaŭ.)
Kompreneble tio supozigas ke Perkūnas regas ne nur fulmotondron, sed eĉ la statistikon

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2012, 21:33:40

darkweasel:(Mi mem partoprenis en neniu el ambaŭ.)
Kial ne? Ĉu vi dubas ĉu Perkunas ekzistas aŭ ne?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2012, 21:43:38

miĥil:
darkweasel:(Mi mem partoprenis en neniu el ambaŭ.)
Kial ne? Ĉu vi dubas ĉu Perkunas ekzistas aŭ ne?
Ĉar mi ne emas alpreni ajnan starpunkton en la eternaj diskutoj pri la ekzisto de (ajna) dio.

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2012, 21:49:32

darkweasel:Ĉar mi ne emas alpreni ajnan starpunkton en la eternaj diskutoj pri la ekzisto de (ajna) dio.
Kial ne?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 23 มกราคม 2012, 06:11:51

miĥil:
darkweasel:Ĉar mi ne emas alpreni ajnan starpunkton en la eternaj diskutoj pri la ekzisto de (ajna) dio.
Kial ne?
Ĉar mi opinias min senscia pri tiu temo - vere mi mem kredas je (la kristana) dio, kvankam eble li ne estas fizika realaĵo. La mondo ne estas nur blanka-nigra.

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 23 มกราคม 2012, 07:09:43

darkweasel:Ĉar mi opinias min senscia pri tiu temo
Kaj vi eĉ ne kuraĝas voĉdoni ke vi ne kredas je Perkunas? Ĉu serioze vi havas dubojn pri ties ekzisto? Ĉu vere vi konsideras tion ebla, ke ekzistas iu Dio kiu rajdante la ĉielon estas respondeca por la fulmotondro? Mi supozas ke neniu ajn serioze kredas pri lia ekzisto (kaj ĉiuj jesoj estas trolaj), sed vi eĉ ne klakas 'ne', ĉar vi 'opinias vin senscia'. Ĉu entute imageblus enketoj kiujn vi ja respondus? Ĉu ekzemple vi respondus 'Ĉu vi kredas je Santa Nikolao?', aŭ ĉu ankaŭ en tiu kazo maltro da scioj haveblus por via gusto?

กลับไปด้านบน