Viestejä: 109
Kieli: Esperanto
Vilius (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2012 10.43.08
Tamen mi, post longega pripensado, decidis iĝi reformita-Perkūn-kredanto. Do, fek' al la 6-sa leĝo. De nun mi obeos nur la ceterajn 21 leĝojn (nu tiujn, delonge forgesitajn).
auxro (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2012 11.28.28
Ne demandu opinion, savu la animojn nun, malgraŭ kio estos bezonata por la celo.
Vilius, vi jam havas la liston de netaŭguloj, kiuj voĉdonis "kontraŭ".
Ĉiuj dankos nin poste.
darkweasel (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2012 12.33.55
miĥil:Bone, mi rimarkas, ke mi devintus ne skribi, ke mi ne voĉdonis ... kaj fakte mi ne vere emas respondi al tio, ĉar vi ŝajnas al mi troigi.darkweasel:Ĉar mi opinias min senscia pri tiu temoKaj vi eĉ ne kuraĝas voĉdoni ke vi ne kredas je Perkunas? Ĉu serioze vi havas dubojn pri ties ekzisto? Ĉu vere vi konsideras tion ebla, ke ekzistas iu Dio kiu rajdante la ĉielon estas respondeca por la fulmotondro? Mi supozas ke neniu ajn serioze kredas pri lia ekzisto (kaj ĉiuj jesoj estas trolaj), sed vi eĉ ne klakas 'ne', ĉar vi 'opinias vin senscia'.
Ĉiuokaze ŝajnas al mi, ke respondante al tiu ĉi enketo mi iel implicus starpunkton en la demando pri la ekzisto de (iu ajn) dio. Certe mi povus respondi nee sen mensogi aŭ troli (vidu mian antaŭan aserton, ke mi kredas je la kristana dio); tamen jen antaŭa mesaĝo de vi:
miĥil:Al mi ŝajnas, ke per nea voĉdono mi iel donus argumenton al la kontraŭdia flanko. Kaj jes, mi scias, ke tiuj ne estas tre bonaj argumentoj, kaj vi certe facile trovos kontraŭargumentojn - tamen mi volis nur klarigi mian nepartoprenon en tiuj enketoj.Chainy:Kial tiel multaj prenas ĉion tiel serioze?Virgaj naskoj, promenantaj zombioj, elektitaj popoloj, mortpunoj pro malrespekto de kruco, jen tute kredindaj aferoj. Ne estas mirige ke homoj kredas tion. Sed Perkunas!, tio estas ridinda!
miĥil: Ĉu entute imageblus enketoj kiujn vi ja respondus? Ĉu ekzemple vi respondus 'Ĉu vi kredas je Santa Nikolao?', aŭ ĉu ankaŭ en tiu kazo maltro da scioj haveblus por via gusto?Sankta Nikolao estas historia persono, pri kiu ekzistas historiaj faktoj - do mi ne komprenas vian komparon.
bildo (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2012 13.38.58
Vilius:Tamen mi, post longega pripensado, decidis iĝi reformita-Perkūn-kredanto. Do, fek' al la 6-sa leĝo. De nun mi obeos nur la ceterajn 21 leĝojn (nu tiujn, delonge forgesitajn).Do, skribu tiujn leĝojn mem. Diru, ke Perkūn donis ilin al vi en dormo. Kredantoj kredu! Ja neniu kredo eblas sen dogmoj.
Juippi (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2012 15.31.21
Li aldonis sian nomon al tondro, kio en nuna finna estas "ukkonen".
Sed ankaŭ Perkunas estis konata en antikva Finnlando. Kiel konata, misionistoj emis nomi lokalajn diojn kiel diabloj. El iu kauzo ili tamen ne sukcesis difekti reputacion de Ukko ("ukko" en nuna finna signifas malaltan viron kaj estas tre respekta nomo), sed ili elektis nomon "Perkules" por priskribi diablon en nacia lingvo.
Sekve, en nuna finna sinonimo de Satano estas Pekele.
Ofte ilin ambaŭan uzas kune, do "Saatana Perkele".
Eĉ neparole estas evidenta, ke ambaŭjn vortojn oni uzas ankaŭ kiel fivortoj. Kaj el propraj spertoj mi povas rakonti, ke la dua estas tre efektiva
Eble tial, ke ĝin povos prononci kun tre forta "r", tiel, ke la kapo tremas.
Mi voĉdonis "jes"
mihxil (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2012 17.48.53
darkweasel: Al mi ŝajnas, ke per nea voĉdono mi iel donus argumenton al la kontraŭdia flanko.Vi tute pravas. Per nei la ekziston de dio Perkunas, kaj prezento de argumentoj por tio, oni eble rimarkus ke ĉiuj aŭ multaj el tiuj argumentoj simple ankaŭ aplikeblas je la dio de la kristanoj. Ankaŭ tial ni ja opinias ke tiu tuta dio de la kristanoj baze estas same netenebla afero kiel Perkunas.
Estas bone ke vi komprenas tion.
darkweasel:Mi celis al jena Sankta Nikolao. Ulo pri kies reala ekzisto junaj infanoj kredas, sed plenkreskuloj ne, kaj kiu evidente efektive ne 'vere' ekzistas. Do 'ĉu vi kredas je Sankta Nikolao' estas sufiĉe normala demando inter infanoj (almenaŭ ĉe certaĝaj nederlandaj infanoj), per kiu ili sondas la naivecon de siaj amikoj. Mi konfesas ke povas esti ke la ekzemplo ne estis sufiĉe kulturneŭtrala.miĥil: Ĉu entute imageblus enketoj kiujn vi ja respondus? Ĉu ekzemple vi respondus 'Ĉu vi kredas je Santa Nikolao?', aŭ ĉu ankaŭ en tiu kazo maltro da scioj haveblus por via gusto?Sankta Nikolao estas historia persono, pri kiu ekzistas historiaj faktoj - do mi ne komprenas vian komparon.
lietpol (Näytä profiilli) 26. tammikuuta 2012 6.36.15
(tipika litova respondo, ĉu ne?)
Vilius (Näytä profiilli) 26. tammikuuta 2012 10.14.03
lietpol:Perkūnas ne ekzistas. Se Ĝi (Li) ekzistus, Ĝi (Li) jam antaŭ longe detruigus la Seimon (parlamenton) en Vilnius kun ĉiuj ĝiaj membrojPerkūnas ne faris tion ĉar Li agas (aŭ en ĉi tiu kazo neagas) en mistera maniero.
lietpol:(tipika litova respondo, ĉu ne?)Jes, tute litova
auxro (Näytä profiilli) 26. tammikuuta 2012 11.26.20
Vilius:Li NEagas ĉar per la manoj de estraro Li punas nin.lietpol:Perkūnas ne ekzistas. Se Ĝi (Li) ekzistus, Ĝi (Li) jam antaŭ longe detruigus la Seimon (parlamenton) en Vilnius kun ĉiuj ĝiaj membrojPerkūnas ne faris tion ĉar Li agas (aŭ en ĉi tiu kazo neagas) en mistera maniero.
lietpol:(tipika litova respondo, ĉu ne?)Jes, tute litova
Demando estas pro kio? Eble ĉar ni tro rapide kaj facile forgesis niajn verajn diojn
vincas (Näytä profiilli) 26. tammikuuta 2012 14.34.25