Al contingut

Nesanktaj sanktuloj kaj aliaj rakontoj

de Yakunin, 20 de gener de 2012

Missatges: 233

Llengua: Esperanto

Yakunin (Mostra el perfil) 18 de setembre de 2012 16.46.15

La muro subite falruiniĝis. Kiam ni alkuris tiam ni tra la densa polvovualo ekvidis la malfeliĉan diakonon suprenŝutitan per amaso de disfrapitaj brikoj. Min surprizis lia kaptuko-antaŭ niaj okuloj ĝi tansformiĝadis de blanka al ruĝa. Tio similis niajn sovetajn filmojn pri pansitaj militkomisaroj tial mia unua penso estis- «Kiu sukcesis pansi lin tiom rapide?» Sed tuje kompreninte ke tio estas la kaptuko infiltrata de sango mi ĵetiĝis al li.
La diakono estis senkonscia. Ni komencis liberigi lin el sub la brikoj. La kamionstiristo forveturis je la ambulanco. La kuracistoj alveturis post duonhoro. Ekzameninte la diakonon ili sombre murmuris ke ĉio malbonas kaj veturigis lin por kirurgia operacio. Post la okazintaĵo patro Grigorij daŭrigis ok monatojn en diversaj malsanulejoj, al li estis faritaj kelkaj operacioj kaj dum longa tempo li ne kapablis nek diservi nek reveni en sia antaŭa farto.
En tiu vespero ni-Konstantin, Aleksandr kaj mi-pripensis kial nome la patro Grigorij trovis sin sub la muro en la momento kiam ĝi falruiniĝis? Ja ĉiu el ni almenaŭ dum kelkaj minutoj ankaŭ troviĝis sub ĝi. Kial ĝi falruiniĝis nome sur la diakonon? Kaj kio estis okazanta en la spirita mondo ke niaj anĝeloj-gardantoj je ĉiuj pretekstoj fortiradis nin de tie? Aŭ ĉu la okazaĵo estas nur hazarda afero?
Ĉi tiuj demandoj tiom maltrankviligis nin ke ni, serĉante respondojn, iris al la patro Adrian. La patro pripensadis kaj poste respondis- «Mi ne kapablos respondi la demandojn viajn. Mi nur diros jenon (tio ne estas sekreto aŭ io el la pekokonfeso)-la patro Grigorij dum kelkaj jaroj servas liturgion sen pekokonfeso. Mi mem kaj la aliaj pastroj de la kirko multfoje diris al li ke tia afero havos malbonan finon. Sed la patro Grigorj nur svingadis la monon- «Ne estas necese. Mi pekokonfesos poste.» Kaj pli kaj pli prokrastadis la pekokonfeson. Kaj mi atendadis ke io malbonatrafos lin, la aferoj tiaj estas tre seriozaj.»
Post kelkaj tagoj, finfine ricevinte la benon de la patro Adrian, ni foriris la montojn portante dorsosakojn plenajn de apartenaĵoj de la patro Rafail. Nia kondukanto estis la loka monaĥino de la aĝo ĉirkaŭ kvardek jaroj, mirinde forta-ŝi prenis la plej pezan dorsosakon.
Ni iris nur dum noktoj en la luna lumo grimpante laŭ krutaj padoj kaj alkroĉiĝante je ŝtonoj kaj branĉoj de arbetoj. Kaj dum tagoj ni ripozis en monaĥaj ĉeloj por ke ĉasistoj ne ekvidu nin.
Ni vidis postsignoj de ursoj kaj cervoj. Ni manĝis bongustan montan mielon. Ni interkonatiĝis kun montaj monaĥoj. Kelkaj el ili estis la realaj fervoruloj. Ni interparolis kun ili, helpis ripari la ĉelojn kiuj estis konstruitaj el fenditaj per hakilo traboj.

Yakunin (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2012 11.39.12

Dum du tagoj ni devis loĝi en ĉelo de unu maljuna kaj ege bonkora monaĥino pro tio ke en la proksimaĵoj vagadis ĉasistoj. Dum tiuj du tagoj ni formanĝis la tutan stokon de manĝaĵoj anticipe preparitaj de la monaĥino por la vintro. Ni tute ne volis formanĝi tiom multe sed nin, la junajn virojn, pro la monta aero atakis tia besta apetito ke ni ne kapablis reteni sin kaj kvazaŭ iuj aparatoj senĉese formanĝadis konservaĵojn, frititan terpomon kaj iujn kaĉojn. La humila monaĥino apenaŭ sikcesadis kuiri por ni. Ŝi ne diris eĉ unu vorton de riproĉo sed post nia foriro, kiel ni poste eksciis, ŝi devis denove malsupreniri for de la montoj kaj okipiĝi pri preparado de manĝaĵoj por la vintro.
Finfine je la sesa tago de la vojaĝo ni renkontis pastromonaĥon Paisij-on, la amikon de la patro Rafail, kiu estis juna, gaja kaj klera monaĥo loĝanta ĉi tie jam kelkajn jarojn.
«Paisij!!!»-laŭte ekkriis la malgranda patro Rafail kaj ĵetiĝis al li tra rivereto. Tiele finiĝas ĉi tiu rakonto. Ni traportis apartenaĵojn de la patro Rafail tra rapida torento kaj, adiauinte, iris reen laŭ la vojo pridiskutante pro kia kialo kaj kial en niaj vivoj aperis la novaj homoj, la montoj kaj ĉi tiuj aventuroj.

Yakunin (Mostra el perfil) 24 de setembre de 2012 16.34.31

Teologoj

Iafoje al la patro Ioann Krest'jankin aliris junulo, finlerninto de la Teologia akademio, kaj prezentiĝante sin li diris- «Mi estas teologo».
La patro Ioann miregis kaj demandis- «Ĉu la kvara?»
«Kio-la kvara?»-ne komprenis la akademiano.
La patro Ioann eksplikis- «La Eklezio konas tri teologojn, la unua estas Ioann la Teologo, la apostolo kaj la plej amata disĉiplo de la Savanto. La dua estas Grigorij la Teologo. Kaj la tria estas Simeon la Nova Teologo. Nur al ili la Sankta Eklezio dum la tuta sia dumiljara historio decidis doni la nomon «La Teologo». Do vi estas la kvara?»
Al kiu kaj kiamaniere la Sinjoro donas la spiritan saĝecon? Verdire por ke esti la teologo oni tute ne devas finlerni spiritajn akademiojn kaj esti vestita je sutano. «La Spirito estas tie kie Li volas»-konsternite ekkrias la apostolo Ioann.
Iafoje mi kaj la ĥoro de nia Sretenskij monaĥejo estis en la Malproksima Oriento, en armea bazo de la strategia aviadilaro. Post diservo kaj koncerto la oficiroj invitis nin vespermanĝi. Ĉi tiu ortodoksa diservo estis la unua post multaj da jaroj en tiu malproksima armea urbeto. Kompreneble la homoj rigardadis nin kiel iu mirindaĵo. Antaŭ la vespermanĝo ni, kiel estas kutime por la kristanoj, tralegis la preĝon «Patro nia». Kune kun ni preĝis kaj krucosignis sin la estimata de ĉiuj generalo. Post du horoj antaŭ la fino de la vespermanĝo la oficiroj demandis la generalon- « Kamarado generalo, ni vidis ke vi krucosignis sin. Ni estimas vin sed ne komprenas. Evidente vi pripensis tion kion ni pripensi ankoraŭ ne sukcesis. Bonvolu diri ĉu dul la jaroj de via vivo vi komprenis kio estas la plej ĉefo en la vivo, kio estas ĝia senco?»
Estas kompreneble ke tiaj demandoj estas demandataj nur post kiam la homoj bone rusmaniere kune festenis ĉe la tablo kaj akiris reciprokan konfidon kaj estimon.
Kaj la generalo, la reala armea generlo, iomete pripensinte respondis- «La plej ĉefa afero de la vivo estas konservi sian koron puran antaŭ Dio.»
Mi estis konsternita, laŭ la profundo kaj la teologia ĝusteco tiel povis diri nur la reala kaj neordinara teologo-la teoriulo kaj praktikulo! Sed mi supozs ke la armea generalo ne konjektiĝis pri tio.

Yakunin (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 15.20.51

Interalie nin, la pastrojn, kapablas sciigi kaj eĉ hontigi tiuj homoj kiuj estas opinataj malproksimaj de religio.
Dum intertraktoj pri kuniĝo kun la Rusa Fremlanda Ortodoksa Eklezio la ĉefepiskopo de la Germanujo kaj la Anglujo Mark diris al mi ke en la Rusujo je li okazis iu okazintaĵo kiu devigis lin ekkredi ke la spiritaj ŝanĝoj en la Rusujo estas realeco, ne propagando.
Iafoje li veturis en aŭtomobilo kun iu pastro kiu stiris la aŭtomobilon. La ĉefepiskopo Mark estas germano kaj al li estis nekutime ke spite al la vojsignoj kiuj limigis la rapidecon ĝis naŭdek kilometroj dum horo la aŭtomobilo rpidis je cent kvardek kilometroj dum horo! La ĉefepiskopo toleris tion dum kelka tempo kaj finfine rimarkis al la stiranta pastro pri ĉi tiu malsamaĵo. La pastro nur ridetis kaj asertis la naivan fredulon ke ĉio bonordas. «Sed kio okazas se nin haltigos la policistoj?»-interesiĝis la ĉefepiskopo. «Pri la policistoj ĉio ankaŭ bonordas»-respondis la pastro al la konsternita fremlanda gasto.
Vere post kelka tempo ilin haltigis la policistoj. Malleviĝinte fenestovitron la pastro-stiristo bonkore diris al la juna policisto- «Bonan tagon, estro! Pardonu, ni hastas.» Sed la policisto neniel reagis je la vortoj kaj demandis- «Viajn dokumentojn!»
«Forlasu tion, estro, ĉu vi ne vidas ke ni vere hastas?»-maltrankviliĝis la pastro.
«Viajn dokumentojn!» -ripetis la policisto.
La pastro estis konfuzigita kaj hontigita antaŭ la fremlanda gasto sed nenion li povis fari. Li donis al la policisto la dokumentojn sed ne retenis sin kaj moke diris- «Nu, bone, prenu. Via devo estas puni, nie devo estas pardoni.» Aŭskultinte tion la policisto malvarme pririgardis lin kaj respondis- «Nu, unue punas la leĝo, ne ni. Due-pardonas ne vi sed Dio.»
Kaj en tiu momento, kiel diris la ĉefepiskopo Mark, li komprenis se eĉ policistoj je rusaj vojoj pensas per tiuj kategorioj en ĉi tiu nekomprenebla per racio lando ĉio denove ŝanĝiĝis.

Yakunin (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 15.51.34

La Prediko dum dimanĉo je 23-a tago post la Pentekosto

Je la nomo de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.
Hodiaŭ dum liturgio la sankta eklezio rememorigas al ni la rakonton de la evangeliisto Luko pri okazintaĵo kies atestanto li estis en malgranda fiŝkaptista urbeto-pri tio kiel la Sinjoro Jesuo Kristo resanigis virinon kiu dum preskaŭ dudek jaroj suferis pro nekuracebla malsano.
La resanigo okazis iel strange-la Kriston ĉirkaŭpremis multaj homoj kaj ĉiuj deziris ion ricevi de Li-iuj resanigon, iuj iun miraklon, iuj ion ajn. Inter la nekredebla tumulto Li subite turniĝis kaj demandis siajn disĉiplojn- «Kiu ĵus tuŝis min?» La disĉiploj miris- «De ĉiuj flankoj la popolo ĉirkaŭpremas Vin kaj Vi demandas kiu Vin tuŝis?» La Sinjoro respondis ke Li sentis ke la forto eliris el Li.
Tiam unu virino hontiĝinte respondis ke ŝi ĵus tuŝis Liajn vestojn. Hontiĝinte-ĉar laŭ la judaj leĝoj ŝi estis opinata malpura pro sia virina malsano kaj ne havis rajton tuŝi homojn por ke ne malpurigi ilin. Kaj ŝi konfesis pro tio ke ŝi senkondiĉe eksentis ke la malsano forestas en ŝi. Responde al ŝiaj voroj la Kristo diris vortojn kiuj sufiĉis por ke ekspliki la okazintan miraklon por la disĉiploj, la virino kaj por ni- «Granda estas via kredo! Iru en paco.»
Tiele dum ĉiuj tempoj interplektiĝas ĉiopova kaj humila kredo je Dio kaj vanaj por tempaj hoaj leĝoj, falsa hontiĝo kaj timo de homa kondamno.

Yakunin (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 16.45.21

Vi ĉiuj, fratoj kaj fratinoj, sendube memoras kiel antaŭ du monatoj ni festis la sescentjariĝon de okazintaĵo je kies honoro estis kreita nia monaĥejo nomata «la monaĥejo de troviĝo de la ikono de Vldimirskaja Dipatrino» - la savo de la Moskvo kontraŭ invado de armeo de Tamerlano. Kia festo ĝi estis! Tiam el la Tretjakovskaja bildgalerio en nia monaĥejo por unu tago estis veturigita la antikva miraklofaranta Vladimirskaja ikono de Dipatrino, la plej ĉefa sanktaĵo de Rusio.
En la krucprocesio, kiu komenciĝis en la Kremlo kaj finiĝis ĉi tie, en la Sretenskij monaĥejo, partoprenis pli ol tridekmil homoj. La septembra pluvo malsuprenverĝis la akvon. La Patriarko kaj la klerikaro en siaj trae malsekiĝintaj vestoj lante iris post la ikono, kaj homoj staris laŭlonge de la stratoj kaj kiam oni preterportadis la sanktaĵon ili surgenuiĝadis sur malsekan asfalton, en flakoj-neniu zorgis kien.
Estis la tria horo nokte kiam la lasta homo el la longega vico, elstreĉinta je kelkaj kilometroj, eniris en nian kirkon kaj honorigis la sanktaĵon. En la malpleniĝinta kirko antaŭ la suprenstaranta sur postamento miraklofaranta ikono restis nur tiuj homoj kiuj faris ĝian veturigadon kaj konservadon-sciencistoj el la Tretjakovskaja bildgalerio, postenuloj el la urba administracio, policistaj altranguloj.

Yakunin (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 16.45.54

Ili ĉiuj staris silente. Malkovranta forto de la popola kredo estis konsternigita por ili.
Ni kun la fratoj faris la lastajn ĝisterajn kliniĝojn antaŭ la ikono. Poste ni kisis la sanktaĵon kaj mi diris al la postenuloj- «Jen veŝajne la nura ŝanco en viaj vivoj kiam vi povas en tia tago kaj en tia loko aliriĝi al la granda ikono kaj antaŭ ĝi preĝi al la Ĉiela Reĝino. Post kelkaj minutoj la ikono estos forveturigita en la muzeo. Mi komprenas-vi estas homoj altrangaj sed mi petas vin ke vi ne perdi tian ŝancon.»
La altranguloj rigardis unu la alian, konfuziĝinte ridetis sed ne movis for de la loko. Mi opiniis ke se ĉiu el ili, estante unusola, kun ĝojo alirus kaj honorigus ĉi tiun antikvan grandan sanktaĵon petante Dipatrinon pri la plej intimaj aferoj. Sed nun kiel estas dirite en Evangelio «...pro timado de la judoj...» ili staris kvazaŭ faritaj el ligno.
Sed subite unu el la altrangaj policistoj, kies vizaĝo senprokraste ruĝiĝis kiel soveta flago, neatendite paŝis antaŭen. Li kolere aĥis, ŝovis sian uniforman kaskedon al iu majoro, kaj suprenirinte laŭ la ŝtuparoj al la ikono, li mallerte faris antaŭ ĝi tri kliniĝojn, laŭte kisis la blendvitron kaj komencis ion pene flustri al Dipatrino. Poste li peze kliniĝis unu pli foje kaj retropaŝante li foriris for de la ikono. Li forŝiris sian kaskedon el la manoj de la policisto staranta kun malfermiĝinta buŝo, sombre ĉirkaŭrigardis ĉiujn kaj flankeniris de ĉiuj.
«Vi estas bravulo, kamarado generalo!»-diris mi- «Pro tia ago Dipatrino neniam forlasos vin!»

Yakunin (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 17.25.34

Forpasis semajno. Ni kunvenigis por festa manĝado tiujn kiuj helpis al ni pretigi la feston-la fratojn, laborantojn de la muzeo, postenulojn, nian ĥoron por ke danki ilin ĉiujn. Al la festomanĝo aliris ankaŭ tiu generalo.
«Vi scias, al mi tiam ja miraklo okazis»-diris li leviĝante toston. Kajli rakontis pri la okazintaĵo. Kiam li ekaŭdis proponon aliri al la miraklofaranta ikono li, same kiel la aliaj, je la komenco ektimiĝis. Apud li staris homoj de lia rango kaj eĉ tiuj de kies decidoj dependis li. Sed ĝuste dum tiuj tagoj lin trafis malfeliĉo-lian pli aĝan fratinon, kiu loĝis en urbo Vladimir, batis aŭtomobilo damaĝinte ambaŭ ŝiajn gambojn. En tiu urbo oni dum multaj horoj operaciis ŝin kuraciĝinte unu gambon. Estis okazonta unu pli operacio por ke kuraci la alian gambon, sed la fratino de la generalo estis tre maljuna persono kaj la kuracistoj timis ke ŝia malsana koro ne eltenos la duan operacion.
Tiunokte la generalo, decidiĝinte, aliris al la ikono de Dipatrino kaj kliniĝinte flustris al Ŝi- «Dipatrino, mi nenion bezonas, ĉe mi mankas nenio... Sed mia fratino... Oni ŝin operacios morgaŭ... Mi timas ke ŝi ne eltenos ĝin... Helpu al ŝi...»
Sekvamatene li telefonis je la malsanulejo de la urbo Vladimir por ke ekscii kiel iras la operacio. Sed oni diris al li ke neniu operacio okaziĝis. La kuracistoj eksplikis ke matene antaŭ ol veturigi la virinon por la operacio oni radioskopiis ŝian gambon kaj subite evidentiĝis k la rompitaj ostoj estas lokiĝintaj nome tiel kiel oni devas esti lokigitaj por sukcesa resaniĝo. Oni decidis ke nokte la virino iamaniere sukcese turniĝis, la ostoj ordiĝis tiel kiel estas necese kaj la kurcistoj devis nur senprokraste surmeti sur la gambon gipsobandaĝon.

Yakunin (Mostra el perfil) 2 d’octubre de 2012 16.02.16

La resanigo de la virino pri kiu ni legis en la hodiaŭa evangelia legado okazis je periferio de la Roma imperio antaŭ du mil jaroj en provinca galilea urbeto Kapernaum. Kaj la eventoo pri la policia generalo kaj lia fratino okzis antaŭ du monatoj ĉi tiu en Rusujo.
Multaj opinias ke la Evangeliaj eventoj estas mirindaj kaj nerealigeblaj fabeloj. Fabeloj, kiuj estas sublimaj, noblaj, kiuj faras homon kaj eĉ la homaron pli bona... Sed nur la fabeloj.
Sed tiaj opinioj ne estas ĝustaj. La apostolo Paŭlo iafoje faris grandan malkovron-tiom grandan ke ĝin devas memori ĉiuj. La malkovroj okaziĝas ne nur en fiziko aŭ en medicino. La apostolo Paŭlo malkovris la plej gravan, bazfarigantan leĝon de nia mondo. Kaj li formulis ĝin tiele- «Sinjoro Jesuo Kristo hieraŭ, hodiaŭ kaj por ĉiam-estas la sama!»
Kion ni kapablas aldoni? Nur la antikvan kaj ĝojan- «Amen!»

Yakunin (Mostra el perfil) 4 d’octubre de 2012 17.32.53

Pri preĝo kaj vulpeto

En Egiptujo antaŭ delonge estis unu el la grandaj kristanaj monaĥejoj. Unu monaĥo amikis kun malklera kaj naiva kamparano. Iafoje la kamparano diris al la monaĥo- «Mi ankaŭ honoras Dion Kiu kreis ĉi tiun mondon. Ĉiuvespere mi verŝas kaprinan lakton en bovlon kaj metas la bovlon sub palmon. Nokte Dio aliras kaj trinkas la lakton. Li ege ŝatas ĝin. Neniafoje okazis ke en la bovlo restis io.»
Ekaŭdinte ĉi tiujn vortojn la monaĥo ne povas reteni la ridon. Li lerte kaj bonkore rakontis al sia naiva amiko ke Dio ne necesas la kaprinan lakton. Sed la kamparano persiste ne deziris kredi al li. Tiam la monaĥo proponis ke ili kaŝe ekvidu kio okazas je lakto post kiam la bovlo restas sub palmo.
Dirite-farite-sekvanokte la monaĥo kun la kamparano kaŝiĝis proksime kaj baldaŭ en la luna lumo ekvidis kiel al la bovlo alŝteliĝis vulpeto kaj ellektrinkis la tutan lakton.
La kamparano estis ege afliktita per ĉi tiu malkovro. «Jes, nun mi komprenas ke tio ne estis Dio»-aflikte paroladis li.
La monaĥo provis konsoli sian amikon, li provis ekspliki al li ke Dio estas Spirito kaj ke Dio estas absolute alia rilate al la mondo kaj ke homoj ekscias Lin per speciala maniero... Sed la kamparano starisantaŭ li malleviĝinte sian kapon kaj poste ekploris kaj iris sian dometon.
La monaĥo ankaŭ iris sian ĉelon. Sed alproksimiĝinte ĝin li mirege ekvidis anĝelon kiu baris lian vojon. La monaĥo en teruro surgenuiĝis kaj la anĝelo diris al li- «Ĉi tiu simpla homo ne havis nek edukon nek saĝecon nek librojn por ke honori Dion alimaniere. Sed vi kune kun via saĝeco kaj libroj forprenis de li la eblecon honori Dion. Ĉu vi diros ke vi faris ĝuste? Sed vi ne scias, ho saĝulo, la jenon-Dio, vidinte la sinceran koron de ĉi tiu kamparano, ĉiunokte sendadis la vulpeton al la palmo por ke akcepti lian oferdonon.»

Tornar a dalt