Mergi la conținut

Nesanktaj sanktuloj kaj aliaj rakontoj

de Yakunin, 20 ianuarie 2012

Contribuții/Mesaje: 233

Limbă: Esperanto

Yakunin (Arată profil) 19 iunie 2012, 05:52:04

Tiuvespere mi kune kun filmigisto kies nomo estis Valerij Ŝajtanov haste alveturis Domodedovon kaj sukcesis aĉeti biletojn por la plej proksima aviadilo en Omsk. Kaj Zurab Ĉavĉavadze tiam devis aĉeti biletojn por trajno en Tbiliso kiu estis forveturonta post du tagoj. Tiam oni dum aĉeto de trajnaj biletoj ne demandis montri pasportojn, malsimile al la aviadilaj biletoj, tial ni ne timis pri Avgustin.
En Omsk, sciigitaj per konsilio de religiaj aferoj, oni jam estis atendantaj nin kun sciigo ke je la distanco de 300 kilometroj for de la urbo troviĝas kolĥozo en kiu oni ankoraŭ dum unu aŭ du tagoj estos rikoltantaj la tritikon. En tiu malproksima kolĥozo nin veturigis en ĉefepiskopa aŭtomobilo stiristo de Omska ĉefepiskopo diakon Ioann. La ĉefepiskopo mem ne estis en la urbo. Per antaŭnelonga decido de la Sinodo li estis translokigita en unu el la Belorusiaj eparkioj. Kaj en Omsk estis translokigita ĉefepiskopo Feodosij el Berlino por, kiel ni tiam diris, “ruĝiĝo.” Sed li, verŝajne, ne hastis “ruĝiĝi” kaj en la urbo ankoraŭ ne alvenis. Do la tutan eklezian aŭtoritaton en la Omska eparkio por ni prezentis diakono Ioann, kiu samtempe estis nia stiristo.
Mi kune kun la filmigisto Ŝajtanov perfekte filmigis ĉion necesan-senfinajn kampojn de tritiko, maturiĝintajn spikojn, rikoltantajn kombajnojn, draŝadon, orkoloran grenon, ĝojajn kaj belajn vizaĝojn de kamparanoj…
Vespere ni, kontentaj kaj laciĝintaj, veturis en la ĉefepiskopa aŭtomobilo en Omsk por ke nokte elflugi Moskvon. Morgaŭ vespere estontis la veturo Tbilision. Ŝajtanov dormetis sur la malantaŭa seĝo kaj mi interparolis pri ĉio en la mondo kun la diakono. Kiam la temoj elĉerpiĝis la diakono petis min-“Bonvolu paroli kun mi pri io ĉar alie mi ekdormiĝos stirante.” Mi komprenis ke li simple volas ekaŭdi iujn interesajn historiojn kaj ne rifuzis tiun plezuron al la patro diakono. Mi rakontis pri ĉio kion mi kapablis rememori pri moskva eklezia vivo kaj finfine rakontis pri iu fiulo kiu provis alproksimiĝi mastron Pitirim-on dirante ke li estas filo de la lasta caro. La diakono vigliĝis-“Kaj ĉe ni ankaŭ troviĝas fiuloj! Antaŭ unu jaro en unu kirko aperis orfo. La maljunulinoj zorgis pri li. Li komencis helpadi-hakis hejtlignaĵojn, purigis kandelingojn, servis kiel sakristiano, legis en ĥorejo. Li akiris tian konfidon de la pastro kaj la kirkestro ke oni enmanigis al li monon pagendan en la fonduso de la Paco. Tio okazis ĝuste en la festtago de la kirko. Tiatage mi kune kun la episkopo servis tie la tutnoktan diservon, sekvamatene ni alveturas servi la liturgion-kaj la kirko estas prirabita! Ĉi tiu knabo-orfo ŝtelis la eklezian monon, kaj la krucifikson li forprenis for de la altaro kaj multajn aliajn aĵojn…”

Yakunin (Arată profil) 19 iunie 2012, 06:05:07

“Ĉu vere li forprenis for de la altaro?”-mi miregis. La diakono tute maltrankviliĝis kaj diris-“Kaj ĉefe-li ŝtelis mian sutanon! Mi, malsaĝulo, ĝin lasis en la altarejo post la tutnokta diservo. Kaj kia sutano ĝi estis! Butonojn por ĝi el eksterlande alveturigis la episkopo. Kiaj butonoj ili estis! Neniam mi navos tiajn butonojn denove. Se rigardi ilin de unu flanko ili verdas, se rigardi ilin de la alia flanko-ili ruĝas…”
Mi komencis pensi jam ne aŭskultante la diakonon-“Jes, iuj reprezentantoj de nia klerikaro tiajn modajn aĵojn-jen vastan ornamitan zonon, jen butonojn. Butonoj… butonoj…” Subite mi rememoris ke antaŭ nelonge mi jam vidis tian sutanon kun tiaj amuzaj butonoj. Sed kie? Sur kiu? Kaj subite tute klare mi rememoris ke tiaj butonoj troviĝis sur sutano de…Avgustin! Mi tiam ja miris-“monta monaĥo sed vestita en tiom moda sutano”. Mian perpleksan demandon pri la sutano Avgustin respondis tiele-“Kiun sutanon la bonfarantoj donacis al mi en tiun sutanon mi estas vestita. En montoj la vendejoj forestas.”
Tiam mi eĉ pentis ene de mi-“Nu mi denove la homon kondamnis pro iuj butonoj…”
Por ke disigi la ŝtultan penson kiu aperis en mia kapo mi petis la diakonon priskribi la aspekton de tiu knabo-orfo kiu prirabis la eklezion. Kiam la diakono volonte estis priskribanta la knabon mi malrapide faliĝis el la seĝo. Li estis priskribanta Avgustin-on!!!

Yakunin (Arată profil) 19 iunie 2012, 10:44:55

Mi ne kredis al miaj oreloj! Preskay kriante mi demandis-“Ĉu li ŝatas glaciaĵon?” La surprizigita diakono rigardis min kaj respondis-“Ĉu ŝatas? Se oni donos al li cent porciojn li ilin ĉiujn formanĝos! La maljunuloj en kirko ŝercis ke li pro glaciaĵo vendos sian propran patrinon…”
Mi ne povis kredi! “Kion alian li ŝtelis el la kirko?”-mi demandis.
“Kion ŝtelis?”-redemandis la diakono-“Mi rememoros, oni pro tio ŝtelo nin dum du monatoj elvokadis en policio. Li prenis incensilon-oran, ĉefepiskopan…”
“Kun sonoriletojn”-demandis mi.
“Kun sonoriletoj”-daŭrigis la diakono-“Ordenon de la sankta princo Vladimir de dua grado, ĝin ricevis la pastro pasintjare. Kion alian? Monon li prenis, du aŭ tri miloj da rubloj kolektitaj por fonduso de Paco, krucifikson li prenis, ornamitan…”
“Ĉu ĝi estis damaĝita?”-demandis mi.
“Pri tio mi nenion scias. Kaj pro kia kialo vi min demandas?’-la diakono interesiĝis.
Mi respondis-“Pro tio ke ĉi tiu via orfo nun sidas vestita en via sutano en Moskvo!”
Nun estis vico de diakono esti surprizigita. Mi laŭeble rapide rakontis la tutan historion kaj petis ke li laŭeble rapide veturigu min al la pastro kies kirko estis prirabita. La pastra krucifikso, kiun laŭ la vortoj de Avgustin donacis al li lia starco, havis apartaĵon-pendaĵo el verda ŝtono estis duonforrompita.
Komence la pastro eĉ ne volis paroli kun ni-tiom li estis timigita en policio ĉar policistoj suspektis ke li estis tiu kiu prirabis sian propran kirkon. Sed finfine li priskribis la ŝtelitan krucifikson-la ŝtono de la pendaĵo estis forrompita…
Nokte mi flugis en aviadilo hejmen. Sed dormi, certe, mi ne kapablis. La unusola loko en la Soveta Unio kie oni ankoraŭ rikoltas tritikon-Omska regiono. La unusola homo kiu volonte rakontis al mi pri ĉi tiu ŝtelisto estis mia stiristo-diakono. Kaj nur pro tio ke li neniel povis forgesi siajn altvalorajn butonojn. Kaj mi havis eblon ekaŭdi tion de li nur pro tio la lasta ĉefepiskopo translokitis alian eparkion kaj la nova ankoraŭ ne alvenis. Alie la diakono nun veturigis ne Moskvan knabon-novicon sed sian mastron. Kaj kiamaniere mi elpensis ĉi tiun scenaron pri pano kaj vino? Ĉu nur por tio ke mi alflugu ĉi tien kaj ĉion eksciu?

Yakunin (Arată profil) 19 iunie 2012, 11:16:38

Sed kion mi vere scias? Kiu estas Avgustin? Ĉu malbonagulo kiu post si povas havi sangon, mortigojn kaj perfortojn? Aŭ ĉio ĉi tio estas la demona trompo? Kaj Avgustin estas la vera fervorulo kaj monaĥo, homo, kiu konas miajn konatajn kaj amatajn montajn monaĥojn patrojn Paisij, Rafail…?
Ju pli longe mi pripensadis ĉion ĉi tion dum la sendorma nokto rigardante tra aviadilfenestro nigran stelplenan ĉielon des pli bone mi komencis kompreni ke en ĉi tiun malproksiman siberian urbon el Moskvo min alkondukis ĉiopova mano de Dio. Kaj nenio estis hazarda!
Nun en helaj briloj por mi iĝis komprenataj specifoj de Avgustin-lia malbona legado en ekleziaslava lingvo, la pastro krucifikso, la ĉefepiskopa incensilo, amo al glaciaĵo, ĝojo post renkontiĝo kun fama sportkomentisto Nikolaj Ozerov kaj multe da aliaj aferoj. Kaj ni ja tiujn liajn specifojn kaj nekutimaĵojn plenforte pravigis! Kaj timis kondamni lin! Kaj verŝajne pro ĉi tiu timo kondamni iun Dio per mirakla maniero malkovrigas la veron? Kaj verŝajne ankaŭ pro tio ke estis tiom terure se ni kune kun Zurab Ĉavĉavadze veturigus Avgustin-on al la Kartvelia patriarko Ilija kaj tiu donus siajn garantiojn pri li kaj helpus fari la dokumentojn. Estas terure eĉ imagi kiom forte ni embarasigus la patriarkon.

Yakunin (Arată profil) 20 iunie 2012, 11:00:03

Kaj denove kaj denove mi revenas al la demando-“Kiu li estas? Kial vi kaŝiĝas? Kial li ĉiam estas ĉe la Eklezio? Kiajn krimojn li faris?” La racio sufloris ke ĉio kion mi eksciis en urbo Omsk, en kiu mi estis nur dum unu diurno la unuan fojon en mia vivo, estas vero la koro rifuzis kredi. Tro terura estus nia seniluziiĝo kaj tro terura estus la kovardeco de Avgustin. Mi devis trankvile ĉion kontroli. Mi rememoris ke avgustin rakontis ke antaŭ alveno al la Peĉeri li loĝis en Troice-Sergiev monaĥejo. Alfluginte al la fluĝaveno mi adiaŭis mian filmigiston, prenis taksion kaj veturis en Zagorsk.
En tiu monaĥejo mi bone konis arkimandriton Onufrij-on, bonegan konfesprenanton kaj monaĥon, nun li estas metropolito de Ĉernovickij kaj Bukovickij. Kiam mi rakontis al li la tutan historion li tuje rememoris ke sufiĉe stranga juna diakonmonaĥo el Omska eparkio kaj laŭ priskribo simila al Avgustin vere loĝis en ĉi tiu monaĥejo antaŭ tri monatoj. Patro Onufrij invitis sian helpanton pastromonaĥon Daniil-on (nun li estas ĉefepiskopo en urbo Arĥangelsk) kaj ni detale pridemandis lin. Li tiam helpadis al la Omska gasto.
Patro Daniil rakontis ke en la komenco de somero en la monaĥejon alvenis tre juna kaj al neniu konata diakonmonaĥo el Omska eparkio. Li nomiĝis patro Vladimir. Laŭ la vojo oni lin prirabis kaj pro tio li ne havis nek dokumentojn nek monon nek vestojn krom sutano. Kompatemaj monaĥoj kompatis sian fraton. Oni donis al li laŭmezurajn monaĥajn vestojn. Do post duonhoro li ekstaris antaŭ la monaĥejestro en tuta monaĥa vestaro. Oni benis ke li loĝu en la monaĥejo ĝis kiam li restarigos la dokumentojn.
Patro Daniil diris ke li estis ordinara juna monaĥo sed havanta kelkajn specifojn, kiujn kutime havas multaj junaj provincanoj kiujn ĉefepiskopoj ordinas en tiom juna aĝo. Li, ekzemple, havis ordenon de princo Vladimir kiun ne ofte ricevas eĉ spertegaj ĉefpastroj. Li diris ke li ricevis ĝin pro restaŭro de kirko en Omska eparkio. “Tiom juna sed jam sukcesis fari tiom grandan aferon!”-miris monaĥoj. Sed pleforte miris patron Daniil-on tio ke li tute ne partoprenis diservojn kaj modeste staris ie en angulo. Kiam oni proponis ke li servi li rifuzis dirinte ke li iomete malsanas aŭ ke li ne estas inda stari antaŭ la altaro. Finfine la monaĥejaj monaĥoj, zorgante pri spirita vivo de sia frato, decideme insistis k li servi la Dimanĉan Liturgion.
“Ĉu li servis?” unuvoĉe demandis mi kune kun patro Onufrij.
“Li servis”-respondis patro Daniil-“sed ne en nia kirko, li servis en najbara paroĥa kirko. Sed kia servo ĝi estis? Jen vere ĉefepiskopoj en eparkioj ordinas tute sentaŭgajn kandidatojn. Li nenion sciis! Nek kiel vestigi nek kiel eliri por preĝlegado. Oni devis ĉion fari kune kun li. En nia seminario oni eĉ por ekzamenoj ne allasas lernantojn kiuj havas tiajn sciojn.”
Ĉi tie ni ege timiĝis. Servi liturgion, komuniiĝi per pastra maniero ne estante ordinita… Ni ne kapablis kompreni tion.

Yakunin (Arată profil) 20 iunie 2012, 12:12:00

“Kien li poste foriris?”-demandis patro Onufrij.
Patro Daniil respondis-“La dokumentojn li ne sukcesadis restarigi, li diris, ke tion prokrastigas Omskaj burokratoj. Li demandis ĉu estas eble restarigi dokumentojn ĉi tie en Zagorsk kaj eĉ trovis iun. Sed finfine li ne sukcesis. Li loĝis en la urbo unu monaton luante loĝejon je iuj maljunulinoj. Mi amikiĝis kun li kaj helpis al li per kion mi povis. Kaj poste li forveturis Abĥazion, en la montoj. Li ege interesiĝis pri vivo de ermitoj kaj senĉese demandis pri ili. Interalie, antaŭ unu monato mi recevis de li poŝtkarton. Li raportas ke li sukcese alveturis Suĥumon sed en la fino estis tre stranga alskribo-“Kaj nun mi havas novan kromnomon-Avgustin.””
Do, la situacio dank’al Dia helpo pli kaj pli klariĝadis. Iu homo kies antaŭhistorion ni ne scias aperiĝas en Omsk. Tie li diras ke li orfas kaj dum 8 monatoj li loĝas ĉe kirko. Poste li prirabas la kirkon kaj translokiĝas n Troice-Sergiev monaĥejo en kiu li nomiĝas kiel diakonmonaĥo Vladimir. Li provas trovi iujn dokumentojn por si sed sensukcese kaj poste veturas en Suĥumo. Vivo de la montaj monaĥoj sen iuj dokumentoj verŝajne ege interesigas lin. Sed loĝinte inter ermitoj li rapide komprenas ke li ne kapablas vivi tiom askete (kaj je tuta malesto de glaciaĵo). Kaj tiam eksciinte pri la vera tragika historio de monaĥo Avgustin li decidas ŝajnigi sin tiun Avgustin. Kaj ankaŭ por li iĝas sciate ke estro de la Pskova-Peĉera monaĥejo spite al sia severa humoro ne nur zorgeme akceptis malsuprenirintan el la montoj malsanan maljunan monaĥon kaj ankaŭ faris por li pasporton.
Li alvenas en la Peĉeri. Tie komence ĉio iras bonege-monaĥoj kredas al lia falsa historio kaj arde penas helpi al li. Sed poste okazas danĝera okazintaĵo-la unusola homo kiu tuje komprenis kiu li estas-“Li ne estas monaĥo! Li estas malbonagulo! Prenu lin en Policio!”- estis tiu “besto”, “despoto” kaj “nespirita” arkimandrito Gavriil.
Poste patro Ioann Krestjankin klarigis al mi ke Dipatrino, la ĉiela protektantino de la Pskova-Peĉera monaĥejo, spirite malkovris por patro Gavriil kia homo tiu “Avgustin” estas. Sed bonkoraj monaĥoj, indignigitaj per krueleco de la “obskuranto-monaĥejestro”, savas “Avgustin-on” el liaj ungegoj kaj haste sendas lin en Moskvo. Kaj tion kio okazis poste ni jam scias.
Sed certe ni scias ne ĉion. Ni ne scias la ĉefon-kiu en la realeco estas “Avgustin”?

Yakunin (Arată profil) 27 iunie 2012, 06:53:05

Kion li faradis antaŭ ol li aperiĝis en Omsk? Kaj kion li aŭdacos fari kiam li komprenos ke ni scias la veron pri li? Ĉu li havas armilon? Se ni diros ke ni scias ĉion pri li kion li faros? Ĉu li kaptos infanon, ekzemple la 4-jaraĝan Nastja-on, almetos al ŝia kapo pistolon aŭ tranĉilon kaj diros-“Nu, uloj, ni ludis kaj nun vi faros tion kion mi diros al vi”?
Sed, spite al la nerefuteblaj pruvoj, mi ne kapablis ĝis la fino ekkredi ke nia Avgustin estas mensogulo kaj krimulo. Avgustin, kiun ni sukcesis ekami, kun kiu ni trinkis teon, disputis, interparoladis, pridiskutis spiritajn aferojn… Ĉu ĉio ĉi tio estas iu terura eraro? Ĉu ĉio ĉi tio estas vico de hazardaj koincidoj kaj mi, pekulo, kondamnas puran senkulpan homon? La duboj neniam forlasadis mian malfeliĉan kapon. Finfine mi decidis ke mi ne povas kulpigi lin ĝis kiam mi mem konvinkiĝos en ĉio. Kiamaniere tio okazos? Se Dio malkovris por mi tion kio sciiĝis dum du la lastaj tagoj Li malkovros por mi ĉion ĝis la fino.
Vespere ni devis trajnveturi al Tbiliso kaj en la eldonejo kuŝis letero de la mastro Pitirim al la patriarko Ilija en kiu li petis helpi al ni pri farado de filmo nomata “La Eŭkaristio”.
Mi telefonis al amikoj kiuj partoprenis je helpado pri Avgustin kaj petis ke ili kunveniĝu ĉivespere en loĝejo de Volodja Viglanskij por ke ni pridiskutu ĉion lastfoje antaŭ ol la forveturo.
Mi jam sciis kion mi faros.

Yakunin (Arată profil) 27 iunie 2012, 07:13:38

Kiam ni kune kun Avgustin kunveniĝos kaj eksidiĝos ĉe la tablo mi diros ke mi ĵus revenis el Omsk. Kaj mi mem atente observos la reagon de Avgustin je la sciigo. Poste mi proponos aŭskulti rakonton pri tio kiel antaŭ 10 monatoj en Omsk aperiĝis junulo kiu alvenis kirkon kaj nomiĝis orfo. Mi rakontos kiel li ricevis helpon pri loĝejo kaj laboro, kiel li akiris konfidon de la pastro kaj laŝ kirkestro, kiel li poste senkompate prirabis la kirkon, forprenis kirkajn apartenaĵojn, monon, kolektitan per la paroĥanoj, kaj eĉ la krucifikson prenitan de la Sankta Altaro!!! Ĉiuj nepre komencos aĥi esprimante malkontenton pri tia blasfemo. Kaj mi daŭrigos-“Jen unu pli rakonto pri tio kiel unu junulo alvenis en Troice-Sergiev monaĥejo kaj diris ke li estas diakonmonaĥo ne estante ordinita. Kaj eĉ pli ol tio-li aŭdacas servi liturgion!”
Ĉi tie ĉiuj nepre konsterniĝos! Kaj mi denove daŭrigos observante Avgustin-on-“Jen la alia rakonto. Unu homo alvenis la montojn en tiu regiono kie loĝis vi, Avgustin. Kaj sciinte ne malmultajn detalojn pri vivo de la montaj emitoj, li komencis diri ke li mem estas monta monaĥo por ke kaŝigi la spurojn de sia pasinta vivo kaj fari dokumentojn je la alia nomo. Kaj imagu-la heroo de ĉiuj ĉi tiuj rakontoj estas unu homo!”
Iu, verŝajne ?Olesja aŭ Lena Ĉavĉavadze, nepre ekkrios-“Kiu ja estas li?”
Kaj mi diros al Avgustin-“Avgustin, laŭ vi kiu li estas?” Ĉi tie ne senmaskigi sin estos nereale!

Yakunin (Arată profil) 28 iunie 2012, 06:06:01

Ĝis la kunveno de la amikoj estis du horoj. Enirinte loĝejon de la vigljansij mi tuje proponis al Avgustin ke nu kune laŭ taksio veturu al la eldonejo preni la leteron al la patriarko Ilija. Avgustin ĝoje kunsentis promenveturi en aŭtomobilo kaj samtempe ekvidi la eldonejon.
Subite mi elpensis ke post la senmaskigo li verŝajne sukcesos forkuri kaj post iom da tempo denove komencos fari krimojn en la eklezio. Tial mi proponis-“Avgustin! Ĉu ni fotiĝu? Kaj donos la foton al Olesja kaj Volodja por memoro.” Li nevolonte konsentis kaj mi, post paŭzo, pro iu kialo diris-“Se nin la policistoj kaptos oni ne devos malŝpari fotofilmon, ni fotiĝu fronte kaj flanke.” Mi diris tion kaj tuje bedaŭris pri tio. Avgustin rigardis min tiamaniere ke mi ekfartis malbone. Laŭeble efike mi provis transformigi miajn vortojn en ŝerco. Avgustin permesis ke ni fotiĝu kune kun li sed de tempo al tempo li rigardis min malkonfide. Li sendube komencis maltrankviliĝi.
Trovinte oportunan momenton kiam Avgustin estis preparata por la vojaĝo mi akompanigis Volodja-on en kuirejo kaj firminte post ni la pordon flustre diris al li-“Verŝajne Avgustin ne estas tiu homo kiun li ŝajnigas. Eble li estas iu terura krimulo. Mi ne ŝercas. Ni baldaŭ forveturos kaj vi senprokraste traserĉu liajn posedaĵojn. Eble tie troviĝas iu armilo aŭ io alia de tia speco.”
Volodja rigardadis min kaj dum unu minuto li ne kapablis eldiri eĉ unu vorton. Poste li diris-“Ĉu vi komprenas kion vi diras? Ĉu vi freneziĝis? Kaj kiamaniere mi traserĉu la apartenaĵojn de la alia homo?” Mi respondis-“Forlasu viajn honestaĵojn. La afero estas tro grava kaj ĝi eble temas pri vivo de viaj infanoj.” Finfine Volodja komprenis ion. Ne malŝparante eĉ minuton mi kune kun Avgustin je taksio forveturis la eldonejon. Laŭ la vojo ni babilis pri io, manĝis glaciaĵon-mi prokrasigis la revenon por ke Volodja havu laŭeble pli da tempo traserĉi la apartenaĵojn de Avgustin. Kiam ni revenis Volodja aperiĝis antaŭ ni blanka kiel kreto. Mi tuje venigis lin kuirejon dirinte al Avgustin ke li renkontu la gastojn.
En la kuirejo Volodja apenaŭ aŭdeble flustris-“Tie troviĝas dokumentoj je la nomo de iu Sergej, suraltara krucifikso, mono-du mil kvincent rubloj, ordeno de la sankta princo Vladimir… Kio okaziĝas?”
“Ĉu estas iu armilo?”-demandis mi.
“Ne”-respondis Volodja.
En la antaŭĉambro sonoris pordsonorilo. Tio alvenis monaĥejestro de Troice-Sergiev monaĥejo Dmitrij. Avgustin renkontis lin kaj akompanis gastĉambron.
Sed spite al la novtrovitajn pruvojn mi ne kapablis entute kredi en la realeco de la okazintaĵo. Tio estis konsterne! Mi diris pri miaj sentoj al Volodja. Li, kiu per siaj propraj okuloj ĵus vidis dokumentojn kaj monon, ankaŭ ne kapablis ekkredi ke Avgustin ne estas tiu homo kiun li ŝajnigas.
Alvenis Zurab kaj Lena Ĉavĉavadze. Kiam mi kaj Volodja eniris la gastoĉambron ĉiuj jam kunveniĝis. La infanojn ni sendis promeni.

Yakunin (Arată profil) 28 iunie 2012, 06:06:45

“Nu, pro kia kialo vi nin kunvenigis?”-malkontente demandis min la monaĥejestro Dmitrij, li devis veturi de la monaĥejo. Mi ekrigardis Avgustinon. Kaj tuje komprenis ke li konjektas pri ĉio kaj ĉio pri li estas la vero. Ankaŭ mi komprenis ke se mi komencos mian rakonton kiel mi prepariĝis ĉio iros ekzakte kiel mi anticipe imagis ĝis la vortoj “Tiu homo estas vi, Avgustin, neniu alia krom vi!” kun la konvena reago de Avgustin kaj la ĉeestantoj. Subite mi ege kompatis Avgustin-on. Sed, verdire, estis unu pli emocio-triumfo. Triumfo de ĉasisto kiu vidas ke post unu minuto li kaptos la ĉasiton. Sed ĉi tiu emocio ne estis kristana. Tial forĵetinte la planitajn vortojn mi diris al Avgustin nur unu vorton-“Sergej!”
Li morte paliĝis. Ĉiuj tumultiĝis, eksaltis el la tablo, ĉiuj kriis-“Kiu Sergej? Kio okazas? Vi du senprokraste ekspliku ĉion!”
Nur mi kaj Avgustin sidis kaj silente rigardadis unu la alian. Kiam finfine ĉiuj iomete trankviliĝis mi diris al li-“Hodiaŭ matene mi revenis el urbo Omsk, tie mi trovis la lastajn faktojn de via vivo kiujn mi mankis. La plej ĝustan agon kiun mi nun devas fari estas telefoni por ke alveturu policistojn. Sed ni donas al vi la lastan ŝancon. Vi vidis kiom sincere ni provis helpi al vi. Se ĉimomente vi rakontos la veron-de la komenco ĝis la fino-ni, eble, denove ekvolos helpi al vi. Sed se vi mensogos eĉ je unu vorto mi tuje prenas telefonon kaj alvenas policistojn. Mi ne devas ekspliki al vi kion vi spertos en policio. Nun ĉio dependas nur de vi.”

Înapoi mai sus