Al la enhavo

Nesanktaj sanktuloj kaj aliaj rakontoj

de Yakunin, 2012-januaro-20

Mesaĝoj: 233

Lingvo: Esperanto

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-04 05:48:35

Okaze de la datreveno de la Granda Monaĥejestro dum prediko la rkimandrito nafanail rakontis-“En la komenco de la jaro 1975 la je patro Alipij okazis la tria infarkto. La memoron pri la morto li havis de antaŭe. Laŭ lia beno por li estis farita ĉerko kiu staris en lia koridoro. Kaj kiam oni demandis lin-“Kie estas via ĉelo?” li gestindikis la ĉerkon kaj diris-“Jen mia ĉelo”. Dum la lastaj tagoj de lia vivo ĉe li estis pastromonaĥo patro Feodorit kiu ĉiutage komuniis la patron Alipij-on kaj, se estis necese, kiel helpkuracisto kuracis lin. Je la 12-a de majo de la jaro 1975 je 2 horoj nokte la patro alipij diris-“Dipatrino alvenis. Ŝi estas tiom bela, donu al mi farbojn, mi pentru.” Oni donis al li farbojn sed liaj manoj jam ne kapablis pentri, per tiuj manoj dum la milito li portis tiom multe de malfacilaj obusoj. Je 4-a horo nokte la patro Alipij trankvile kaj pace mortis.”
Dum tiuj jaroj al la patro Alipij, soveta arkimandrito, kiu havis multe da fidelaj helpantoj inter la militistaraj kaj aŭtoritataj altpostenuloj, alveturadis multe da pentristoj, sciencistoj, politikuloj kaj skribistoj. En vivoj de multaj el ili li agis ne nur kiel materiala helpanto sed plejparte kiel pastro kaj spirita patro. Kaj ankaŭ ili, homoj de diversaj sortoj-grandaj kaj ordinaraj, spirite fortikigis lin. En la arkivo de la patro Alipij en la Pskova-Peĉera monaĥejo estas konservata parto de manuskripto de A.I. Solĵenicin. Ĝi estas mallonga preĝo kaj vivprincipo laŭ kiu ĉiam agis la Granda Monaĥejestro-“Sinjoro! La vivo estas tiom facila kiam Vi estas kun mi! Kiam mia racio senfortiĝas kaj mi ne scias kion fari, kiam la plej saĝaj homoj ne kapablas vidi pli malproksime ol hodiaŭa vespero kaj ne scias kion fari morgaŭ, Vi sendas al mi la certecon ke Vi estas kaj ke Vi zorgas pri tio ke ne ĉiuj vojoj de la bono estos fermitaj. Je la altaĵo de la tera gloro mi mirante retrorigardas tiun vojon kiun mi ne kapablus trairi mem, la vojon tra senespereco de kiu mi kapablis sendi al la homaro rebrilon de Via lumo. Kaj vi donas al mi tiom kiom mi devas rebriligi plu. Kaj se mi ne sukcesos fari ion tio signifas ke Vi destinis tion por la aliaj.”

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-06 06:43:50

Avgustin
Ĉi tiu okazintaĵo okazis en la jaro 1986. Antaŭ unu monato oni translokigis min el Pskova-Peĉera monaĥejo en Moskvo. Al la arkimandrito Pitirim, la estro de la eldoneja fako de la Moskva Patriarkejo, oni diris ke en la Pskova Peĉera monaĥejo je bovinejo troviĝas novico havanta la superan kinematorafian kleron. Ĝuste tiujare la ŝtataj aŭtoritatoj finfine permesis ke la Eklezio komencu preparadon por festo okaze de miljaro post baptiĝo de la antikva rusujo. Urĝe iĝis necesaj specialistoj-unuafoje oni devis montrigi laŭ la televido la vivon de la Eklezio, fari filmojn pri la Ortodoksismo. Jen oni min trovis.
Por mi translokiĝo reen en urbo el kiu mi antaŭ kelkaj jaroj mem forveturis estis ega malfeliĉo sed mia spirita patro Ioann (Krestjankin) diris al mi-“La obeado devas esti antaŭ ol ĉio. Estu tie kien la estraro sendas.” Sed reveninte Moskvon mi uzis ĉiun bonŝancon almenaŭ por unu tago viziti la amatan monaĥejon.
Iafoje al mi telefonis patro Zion, monaĥo-ikonpentristo, loĝanta tiam en la Pskova-Peĉera monaĥejo, kaj tre escitinte nenion eksplikante laŭ la telefono petis ke mi urĝe veturu al la monaĥejo. Mi nun ne memoras laŭ kiu preteksto mi petis permeson de la arkimandrito Pitirim sed jam sekvamatene mi estis en la monaĥejo en la ĉelo de la patro Zion.
Kion rakontis al mi la patro Zion? Je la granda sekreto li rakontis al mi ke antaŭ kelkaj semajnoj de la montoj de la Abĥazujo, kie jam dum kelkaj dekjaro kaŝe de la registaro loĝis monaĥoj, devis malsupreniri en la sekulara mondo unu monaĥo. Kaj li troviĝas je ega danĝero.
Monaĥoj kaŝe loĝis en la montoj apud urbo Suĥumi antaŭ delonge, post la unuaj jaroj de la soveta potenco. Ili por ĉiam foriradis en malfacile atingeblaj montaj regionoj kaŝante sin de sekularaj aŭtoritatoj kaj iafoje eĉ de la ekleziaj aŭtoritatoj. Inter ili troviĝis nemalmultaj veraj fervoruloj kiuj serĉis solecon por komunikiĝo kun Dio, senĉesa preĝo kaj kontemplado. Aliaj foriradis protestante kontraŭ la ŝtata kaj eklezia malvero, disŝiris siajn sovetajn pasportojn, luktis kontraŭ ekumenismo kaj kontraŭ ĉio pri kio tiam mallaŭte murmuradis la eklezia popolo.
Antaŭ tri jaroj mi sukcesis viziti tiujn montojn. Laŭ beno de konfesprenanto de la Troice-Sergiev monaĥejo arkimandrito Kirill kaj la monaĥeja arkimandrito Onufrij mi kine kun miaj amikoj kaŝe translokigis tien unu monaĥon el la Troice-Sergiev monaĥejo. Tio estas la alia historio sed dank’ al ĝi mi bone konis domon de diakono Grigorij je la Kazbegi strato en Suĥumi de kiu komenciĝis preskaŭ ĉiu vojo al la Kaŭkazaj altaĵoj el la laŭleĝa viva en la mallaŭleĝa, kaj ankaŭ du-tri rifuĝejojn en kiuj kristanoj kaŝis monaĥojn laŭ la vojo al la montoj. Laŭ krutaj montaj vojetoj, de unu ĉelo al la alia la vojirantoj iris al la malfacile atingeblaj kaj nekutime belaspektaj lokoj en kiuj loĝis la kristanaj fervoruloj.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-06 07:13:05

La ŝtataj aŭtoritatoj senkompate persekutis la monaĥojn. Oni ilin kaptis, enmalliberujigis, sed ili spite al ĉio vivis tie kaj por multaj ili estis ekzemplo de la malcedita Eklezio.
Patro Zion rakontis ke unu monaĥo devis igita malsupreniri de la montoj kaj trafis sin en la Peĉeri. Tiu estis ankoraŭ tre juna 22-jaraĝa junulo. Lia nomo estis Avgustin. Mi aŭdis pri li de monaĥoj en Suĥumi sed mi mem neniam lin vidis. Kiam li estis 4-jaraĝa lia patrino iĝis monaĥino. Ŝi foriris en la montoj kaj prenis la infanon kun si. La knabo estis edukita inter la fervoruloj kaj je la aĝo de 18 jaroj li iĝis monaĥo. Li loĝis en ĉelo kune kun sia patrino, estis gvidata de montaj starcoj kaj ne pensis pri foriro el sia monta soleco.
Sed iafoje kiam li estis laboranta ie en la monta legomĝardeno kaj lia patrino laboris en la hejmo ilian ĉelon hazarde trafis abĥazaj ĉasistoj. Ili estis ebriaj kaj maldelikate ili demandis ke patrino de Avgustin pretigu por ili manĝaĵojn. La virino, komprenante sian senrajtan staton (reveninte sian vilaĝon la ĉasistoj povis denunci pri ŝi al la aŭtoritatoj) metis sur la tablon manĝaĵojn por ili. Sed la nevokitaj gastoj, plenmanĝinte kaj ege drinkinte, decidis seksperforti la virinon. Sed ŝi diris ke oni forbruligu ŝin ol faru seksperforton. Kaj la freneziĝintaj pro ebriiĝo ĉasistoj surverŝis ŝin per keroseno kaj bruligis.
Avgustin el malproksime ekaŭdis la teruran kriegon de sia patrino. Li ĵetiĝis al la ĉelo kaj ekvidis teruran okazintaĵon-lia patrino, ĉirkaŭprenita per fajro, kuras laŭ la ĉelo kaj sobriĝintaj ĉasistoj en paniko postkuras post ŝi penante estingi la fajron. Ekvidinte Avgustinon, kiu enkuris en la ĉelo, la ĉasistoj eĉ pli timiĝis kaj forkuris. Finfine Avgustin estingis la fajron. Sed la patrino jam estis mortiĝanta. Avgustin transportis ŝin en la plej proksiman vilaĝon en la domon de amikoj sed oni neniel povis helpi al ŝi. La monaĥino mortis komuniiĝinte kaj ordoninte ke Avgustin ne venĝu sed preĝu pri ŝiaj mortigintoj.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-09 05:44:38

Sed la ĉasistoj, iomete trankviliĝinte post forbruligo de la virino, ege maltrankviliĝis pro la alia afero. Sengrave de tio kiu estis la virino kaj kielmaniere ŝi loĝis en la montoj la ĉasistoj komprenadis ke se pri la okazintaĵo estos sciate al la ŝtataj aŭtoritatoj ili estos punitaj laŭleĝe pro la mortigo. Kaj ili komencis ĉasi la unusolan atestanton de la okazintaĵo-Avgustinon. Eksciinte pri tio la starcoj kiuj gvidis la vivon de la junuli diris al li-“Ĉiuokaze ili trovos vin. Por vi estus pli bone malsupreniri de la montoj. Vivu tie kie vi povos ĉar ĉi tie ili vin mortigos.”
Avgustin sekvis la konsilon. Komence oni helpis al li atingi la Troice-Sergieva monaĥejo, sed vivi tie sen pasporto estis tro danĝere. Pro tio oni sendis lin al la Pskova Peĉera monaĥejo.
Oni sendis lin tien pro tio ke en la Pskova Peĉera monaĥejo jam loĝis unu monaĥo malsuprenirinta de la montoj. Li estis tre maljuna, vivis en la montoj dum pli ol kvardek jaroj kaj kiam li grave malsaniĝis la starcoj benis ke li kiraciĝu en la sekulara mondo. Tiama monaĥejestro la terura kaj ĉiopova arkimandrito Gavriil kompatis lin kaj elserĉis eblecon je lokaj aŭtoritatoj kaj KGB ke la malsana monaĥo, kiu ne havis iujn dokumentojn, senprobleme loĝu en la monaĥejo.
Esperante ricevi la saman helpon la patro Zion, al kiu oni alveturigis Avgustin-on, alkondukis la junan monaĥon al la patro monaĥejestro Gavriil. Sed verŝajne tiu estis je malbona etoso ĉar li ekvidinte Avgustin-on kolereme ekkriegis-“Li ne estas monaĥo! Vi alkondukis al mi iun vagabondon kaj friponon! Konduki lin al policistoj!” La patro Zion apenaŭ sukcesis fortiri konsternitan kaj timigitan Avgustinon en sia ĉelo.
“Tiu Gavriil estas la KGB-ano!”- lamentis la patro Zion- “Kial mi decidis alkonduki al li ĉi tiun anĝelon?”
Kaj pri tio ke Avgustin estas simila al anĝeloj la patro Zion rakontis tiele-“Vi ne kapablas imagi kia homo li estas! Li manĝas dum tago ne pli ol kvinjaraĝa infano! Liaj okuloj estas anĝele puraj! Kaj li senĉese preĝas!”
La patro Zion ankaŭ aldonis-“Li estas la unusola vera monaĥo kiun mi renkontis dum mia tuta vivo.” Certe li diris tion pro maldelikata konduto de la monaĥejestro. Sed, laŭ li, ĉiuj kiuj vidis Avgustin-on, estis vere mirigitaj.
Veinde dum tiuj tagoj en la monaĥejo forestis la fratara spirita patro Ioann (Krestjankin). Li povis doni la plej ĝustan konsilon kion oni devus fari je Avgustin.
Mi demandis kie nun troviĝas Avgustin. La patro Zion eksplikis ke post la incidento je la monaĥejestro li sendis Avgustin-on el Peĉeri al Moskvo al siaj spiritaj infanoj-Vladimir Vigljanskij kaj lia edzino.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-09 06:19:19

Sekvatage reveninte Moskvon mi konatiĝis kun tiuj edzo kaj edzino. Nun multaj konas la patron Vladimir Vigljnskij ĉar li iĝis la estro de la ĵurnalistkontakta servo de la Patriarko. Sed tiam li estis Volodja, scienca laboristo de la instituto de Artsciado kiu loĝis kune kun sia edzino Olesja kaj tri infanoj en libroskribista domo je avenuo de Paco. Iliaj najbaroj estis tiaj famaj personoj kiel kanzonisto Bulat Okugĵava, kosmonaŭto Leonov kaj sportkomentisto Nikolaj Ozerov.
Nome en la loĝejo de la Viglajnskij familia troviĝanta en la 9-a etaĝo kiel altvaloran trezoron oni kaŝis Avgustin-on. Certe mi malpaciente deziris lin ekvidi.
Kaj finfine en la ĉambro eniris kiel homo el la alia mondo juna monaĥo havanta longajn harojn super siaj ŝultroj kaj grandegajn ege bluajn okulojn. Ni salutis unu la alian je specifa maniero kutima por la monataj monaĥoj. Volodja kaj Olesja miriginde rigardadis nin. Ni sidiĝis ĉirkaŭ tablo kaj mi komencis pridemandi Avgustin-on pri niaj komunaj konatuloj loĝantaj ĉe altmonta rivereto Psou-pri patroj Mardarij, Orest, Paisij, pri malgranda patro Rafail. Avgustin respondadis malmultvorte kaj trankvile, li konis tiujn personojn de la infanaĝo. Fininte interparolon li foriris sian ĉambron.
Kaj ni lasiĝis en la stato de bona impreso post la renkontiĝo kaj sub pezo de la nesolvebla problemo-kion fari por ke helpi al li? Mi volas rememori ke tiam estis la jaro 1986. Se homon vestitan en sutano kaj ne havantan pasporton (en sekulara vesto Avgustin ne volis eliri el la loĝejo) haltigos por pasportkontrolo policistoj li nepre estos arestita. Konataj juristoj eksplikis al Volodja Vigljanskij ke policistoj senprokraste kontrolos Avgustin-on okaze de lia rilato al ĉiuj nesolvitaj krimoj en la tuta lando de Kaliningrado ĝis Vladivostoko kaj al li estos tre facile atribui multajn tiujn krimojn.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-15 10:48:26

Ni estis terurigitaj imaginte ke ĉi tiu monaĥo-fervorulo nenion komprenanta en la sekulara vivo kaj edikita en la montoj laŭ libroj de Sanktaj Patroj povas trafi sin en kamero de la anticipa malliberigo aŭ en la armeo en kiu ĉi tiu sana 22-jaraĝa junulo nepre estis rekrutigita. Kaj se okazos la plej malbonan kaj li trafis sin en malliberejo-li, pura senpeka fervorulo kiu donis sian tutan vivon al Dio?
Dum kelkaj tagoj ni penis eltrovi solvon por ĉi tiu malfacila situacio. Vladimir veturis interkonsiliĝi kun monaĥejaj spiritaj patroj. Ni alvokis niajn amikojn kiuj havis konatajn juristojn. Iu promesis eĉ peti tre faman kantistinon Alla Pugaĉeva se estus necese eligi Avgustin-on el policio…
Avgustin vivis sian vivon. Li preĝis en sia ĉambro kiun li senprokraste nomis “ĉelo” kaj atendadis nian decidon. Rigardante lin mi rimarkis kiom grandaj diferencoj ekzistas inter ordinaraj monaĥejoj kaj montaj ĉeloj. Ekzemple mi hazarde ekvidis ka Avgustin portas sub sutano pastran ornamitan krucifikson.
“Kie vi trovis ŝin? Aŭ ĉu vi estas kaŝa pastro?”-mi demandis lin sciante ke iafoje tio okazas.
“Ne, mi ne estas pastro”- respondis Avgustin-“mia starco mortigante donacis la krucifikson al mi kaj ordonis ke mi portu ĝin malkaŝe kiam mi mem iĝos pastro. Kaj ĝis tiam la krucifikso min protektu.”
Ankaŭ li havis ege belan incensilon. Li ĉiutage incensadis sian ĉelon kaj por tio li petis de ni incenson kaj karbojn. Tian mi en niaj monaĥejoj neniam vidis. Mi iafoja proponis ke ni kune legu psalmojn kaj estis ege surprizigita ke Avgustin faras tiom multe eraroj. Mi eĉ preskaŭ kondamnis lin-monaĥon kiu tiom malbone scias la psalmaron. Sed rapide haltigis sin konjektinte ke en la Abĥazaj montoj li ne havis instruistojn kiuj instruus al li la bonan ekleziaslavan lingvon.
Tiele pasadis tagoj. Kaj poiome ni komencis rimarki ke Avgustin komencis ŝanĝiĝi. Pli ĝuste dirite li komencis malboniĝi inter ni! Ni ja malsimile al li tute ne estis anĝeloj. Laŭ la Psalmaro-“…kun la respektindaj vi estos respektinda, kun homo senkulpa vi estos senkulpa, kun la elektitoj vi estos elektita, kaj kun la malbonaj vi malboniĝos…” La lasta estos dirita ĝuste pri ni-ni ĉiutage observadis la fruktojn de nia malbona influo. Ekzemple iafoje post vica senrezulta pridiskuto kielmaniere savi Avgustin-on ni decidis frandi glaciaĵon. La nuksa glaciaĵo neatendite tiom plaĉis al Avgustin ke li manĝis senĉese unu post la alia kvin porciojn kaj poste li ĉiutage komencis sendi la filon de Vladimir je la plej proksima vendejo aĉeti glaciaĵon. Mi ne aŭdacis rifuzi al Avgustin kaj en la stato de teruro ni spektadis ke ni vere delogis Avgustin-on ĉar nun li kapablis manĝi ĉi tiun damnitan glaciaĵon dum 24 horoj dum diurno!

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-15 11:06:48

Nun tiu filo de Vladimir elkreskis kaj post fino de instituto iĝis diakono kaj li bone memoras kiel li larmante pekokonfesis pro tio ke li nutris la montan fervorulon per grandega porcioj de la glaciaĵo.
La alia ekzemplo-frato de Olesja havis magnetofonon. Kaj subite ni ekvidis ke Avgustin sidiĝas ĉe li kaj ili kune aŭskultas …”The Beatles”! Tio irigis nin en stato de malfacilega ŝoko. Makabraj kaj senhelpaj ni denove denove kunveniĝadis en la loĝejo de Vigljandskij por konsilio. Tiam al nia kompanio aliĝis geedzoj Ĉavĉavadze-Elena kaj Zurab, kaj la monaĥejestro de la Troice-Sergiev monaĥejo Dmitrij (nun li estas ĉefepiskopo Vitebskij).
La plej lasta frapo por mi iĝis okazintaĵo kiam Avgustin ĝoje ekkriis de sur balkono-“Rigardu! Jen Nikolaj Ozerov!”
Mi estis ŝokita. Sur balkone de la najbara loĝejo unu etaĝo pli malalte vere estis staranta la fama sporta komentisto Nikolaj Ozerov.
“Kiu Nikolaj Ozerov? Kial li lin konas?”-ekkriegis mi fortirante lin el la balkono. Tuje la afero klarigiĝis-Avgustin trovis ĵurnalojn “Ogonek” kaj dum horoj unusole li rarigardadis ilin en sia ĉelo.
Mi komprenis ke ni devas senprokraste liberigi la monaĥon de nia kompanio. Alie ni ne havos pardonon.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-15 11:06:49

Nun tiu filo de Vladimir elkreskis kaj post fino de instituto iĝis diakono kaj li bone memoras kiel li larmante pekokonfesis pro tio ke li nutris la montan fervorulon per grandega porcioj de la glaciaĵo.
La alia ekzemplo-frato de Olesja havis magnetofonon. Kaj subite ni ekvidis ke Avgustin sidiĝas ĉe li kaj ili kune aŭskultas …”The Beatles”! Tio irigis nin en stato de malfacilega ŝoko. Makabraj kaj senhelpaj ni denove denove kunveniĝadis en la loĝejo de Vigljandskij por konsilio. Tiam al nia kompanio aliĝis geedzoj Ĉavĉavadze-Elena kaj Zurab, kaj la monaĥejestro de la Troice-Sergiev monaĥejo Dmitrij (nun li estas ĉefepiskopo Vitebskij).
La plej lasta frapo por mi iĝis okazintaĵo kiam Avgustin ĝoje ekkriis de sur balkono-“Rigardu! Jen Nikolaj Ozerov!”
Mi estis ŝokita. Sur balkone de la najbara loĝejo unu etaĝo pli malalte vere estis staranta la fama sporta komentisto Nikolaj Ozerov.
“Kiu Nikolaj Ozerov? Kial li lin konas?”-ekkriegis mi fortirante lin el la balkono. Tuje la afero klarigiĝis-Avgustin trovis ĵurnalojn “Ogonek” kaj dum horoj unusole li rarigardadis ilin en sia ĉelo.
Mi komprenis ke ni devas senprokraste liberigi la monaĥon de nia kompanio. Alie ni ne havos pardonon.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-18 05:39:13

Inter ĉi tiuj malgajaj pripensadoj troviĝis la solvo. Verdire ĝin trovis mia amiko Zurab Ĉavĉavadze. (Nuntempe li kaj lia edzino estas paroĥanoj de nia Sretenskij monaĥejo). Zurab proponis ke ni veturigu Avgustin-on en Tbiliso al la Kartvelia Patriarko Ilija.
Tio vere estis bonega ideo. Tiuj kiuj loĝis en la Soveta Unio memoras ke Kartvelio lasiĝis specifa teritorio ene de nia granda ŝtato. Tie estis ebla tio kio estis tute ne ebla en, diru, Pskova regiono, Siberio aŭ Malproksima Oriento. Ekzemple “rajtigi” homon, fari por li dokumentojn. Des pli ke Avgustin la plejparton de sia konscia vivo loĝis en kanona teritorio de la Kartvelia Patriarkejo. Zurab mem servis ĉe Patriarko Ilija kiel subdiakono dum kelkaj jaroj. La patriarko estimis la antikvan generon de la princoj Ĉavĉavadze kaj Zurab estis certa ke la patriarko ekvolos kaj estos kapabla helpi al ni kaj faros tion kio estas praktike neebla en Moskvo.
Do, rifuzinte dubindan varianton aĉeti falsan pasporton kaj ankaŭ la duan varianton en kiu ni esperis trovi komprenon de la situacio de flanko de la ŝtataj aŭtoritatoj kaj ankaŭ la trian varianton en kiu ni senfine kaŝus Avgustin-on en loĝejoj ni finfine decidis elekti la veturon en Kartvelio. Avgustin, preĝinte, konsentis. Lasiĝis nur unu problemo-por ke oni permesu ke mi veturu Kartvelion mi havis gravan pretekston. Sciigi mian estron mastron Pitirim-on pri la monaĥo Avgustin mi opiniis nepermesebla por ke ne starigi lin en malfacilan situacion ĉar li senĉese troviĝis sub kontrolo de specialaj ŝtataj organoj.
Subite mi elpensis varianton-en kadroj de la programo de festado de datreveno okaze de la miljaro post babtigo de Rusujo fari filmon pri unueco de la Kartvelia kaj Rusa Eklezioj. Mi devas diri ke postenuloj de la Konsilio pri relegiaj aferoj (kontrolistoj de la eklezia vivo) jam kelkfoje insiste petis min ke mi faru ekumenan filmon. Edukita en la Peĉeri en spirito de la decidema kontraŭekumenismo mi ĉiufoje kategorie rifuzis ĉiujn proponojn. Sed ĉifoje mi elpensis planon kiel fari filmon pri unueco de la Kartvelia kaj Rusa Eklezioj kaj ricevi subtenon de la Konsilio je ambaŭ veturado kaj filmfarado.
La scenaron mi skribis dum unu nokto. La bildigoj de la filmo estis tielaj: la simboloj de Rusio estas tritiko kaj pano, la simboloj de Kartvelio estas vinberoj kaj vino. Rusa kamparano plugas la teron, semas grajnojn, rikoltas, kolektas garbojn, muelas farunon… En Kartvelio kamparano metas vinberan kernon en varman teron, elkreskas vito, poste oni kolektas la vinberojn, piedpremas ilin en grandaj kalikoj… Ĉio ĉi tio estas tre bele kaj oni sentas ke tio iras al iu tre grava celo. Kaj finfine la celo klariĝas-la plej alta celo de ĉi tiu antikva kaj granda laboro estas la Liturgio, La Pano kaj La Vino, La Sankta Eŭkaristio.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-junio-19 05:03:06

Jen nia vera unueco!
Al la mastro Pitirim ege plaĉis la scenaro kaj li mirinde rapide persvadis postenulon de la konsilio pri religiaj aferoj ke finfine la longe atendatan ekumenisman filmon estos farata. Sed se la postenulo estus ple edukita li komprenus ke la farota filmo ne estas ekumena ĉar la Kartvelia kaj Rusa eklezioj estas ambaŭ ortodoksaj kaj ekumenismo estas interkomunikado kun neortodoksuloj.
Sed la problemo pri veturo al la Kartvelio estis senprokraste solvita. Sed aperis nova problemo-antaŭ ol veturi Kartvelion ni devis filmigi rikolton de tritiko en Rusio. Alie ni devos atendi unu jaron ĝis la nova rikolto. Jen ĉi tie ja troviĝis la problemo. Estis septembro, en la Centrala Rusujo des pli en la Suda Rusujo la tritiko estis jam rikoltita. Mi tlefonis Minesterion de la agrikulturo por ke ekscii kie oni nun rikoltas tritikon. Sed malfeliĉe oni decidis tie ke mi estas kontrolisto kaj raportis ke en la tuta teritorio de la Soveta Unio la tritiko estas jam rikoltita kaj la greno estas kolektita enla konservejoj. Spite al ĉiuj miaj persvadoj ke oni malkovru al mi iun la plej maldiligentan kolĥozon en kiu oni ankoraŭ estas rikoltantaj la postenuloj de la minesterio staris firme kaj asertadis ke tian maldiligentaĵon oni neniuokaze permesus. Finfine mi sukcesis-en redakcio de gazeto “Agrikultura vivo” oni min kompatis kaj sciigis min ke laŭ ilia informo la unusola loko en kiu oni ankoraŭ rikoltas estas Siberio, pli ĝuste-unu loko de la Omskij regiono.Kaj se oni elflugos tien ĝuste hodiaŭ oni sukcesos la rikolton filmigi.

Reen al la supro