Mesaĝoj: 233
Lingvo: Esperanto
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-21 05:36:53
Li mem estis pentristo kaj li savis kontraŭ forvendo fremdlanden pentraĵojn de rusaj ikonpentristoj, en lia propra grandega kolekcio troviĝis pentraĵoj de Levitan kaj Polenov. Antaŭ sia morto li senpage fordonis la pentraĵojn en la Rusa muzeo. Kaj li plantis en la monaĥejo tiom belaspektajn ĝardenojn kaj florejojn ke la monaĥejo iĝis unu el la plej belaspektaj lokoj de Ruslando. Por homo kiu unuafoje vizitis la monaĥejon sengrave kiu li estis-pilgrimanto aŭ ekskursanto-la monaĥejo aspektis kiel mirinda mondo ĉirkaŭigita per griza soveta realeco. Sed la ĉefa afero de la patro Alipij estis restarigo en la monaĥejo de la starceco.
Starceco-estas mirinda apero kiu mirindas ankaŭ pro tio ke ĝi ne lokiĝas en iu konkreta monaĥejo. Ĝi vojaĝas laŭ la tero neatendite aperiĝante jen en unu monaĥejo, jen en la alia. Kaj en la mezo de la 20-a centjaro ĝi trovis hejmon por si en la Pskova Peĉera monaĥejo. La patro Alipij komprenis tion kaj kiel la plej altvaloran trezoron li konservadis kaj plimultigadis la starcecon en sia monaĥejo. Li pene akiris permeson por translokiĝo en la monaĥejo el Finlando de la grandaj Valaamaj starcoj. Li akceptis en la monaĥejon la malfavoratan pastromonaĥon patron Ioann-on (Krest’jankin) post ekziloj kaj malliberejoj-la patron Ioann-on kaŝe alveturigis en la monaĥejo episkopo Pitirim. La patro Alipij ekceptis en la monaĥejo la patron Adrian-on el la Troice Sergieva monaĥejo kiu estis igita forlasi ĝin. Dum estrado de la patro Alipij elkrskis la tuta generacio de la starco-spiritaj patroj pri kelkaj el ili estas rakontate en ĉi tiu libro. Tiam krei kaj konservi ĉi tion estis la vera heroaĵo.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-21 11:47:17
Iafoje grupo de ekskursantoj-sinceraj sovetaj homoj-haltigis la patron-Alipij-on sur sojlo de kirko. En stato de “justa” kolero ili demandis ke li rakontu al ili la veron pri tio kiel la altpostena klerikaro ekspluatas simplajn monaĥojn, pri opresoj kaj pri aliaj teruraĵoj de la monaĥeja vivo pri kiuj ili tralegis en gazetoj.
Anstataŭ respondo la patro Alipij mistere demandis ilin-“Ĉu vi aŭdas?”
“Kion aŭdas?”-surpriziĝis la ekskursantoj?
“Ĉu vi ion aŭdas?”-demandis la patro Alipij?
“Ni aŭdas kiel kantas la monaĥoj”-respondis la ekskursantoj.
“Jen!!! Se la monaĥoj vivus malbone tiam ili ne kantus!”-eksplikis la patro Alipij.
Komunisto, gasto el Finlando, je ĉeesto de siaj sovetaj amikoj, demandis al la patro Alipij la kutiman demandon de ateistoj de tiu tempo-“Bonvolu diri kial okazas ke astronaŭtoj flugis en la kosmo sed Dion ili ne vidis?” La patro arkimandrito kompateme rimarkis-“Tia malfeliĉo povas okazi al vi-en Helsinko vi estis sed la prezidenton vi ne vidis.”
Tiuj, kiuj sukcesis viziti la Peĉeri dum tiuj jaroj, rememoras la famajn aperojn de la Granda Monaĥejestro sur balkono de lia monaĥejestra konstruaĵo. Tiuj aperoj povis esti tre diferencaj. De tempo al tempo krioj de kornikoj kaj monedoj tiom tedis la monaĥejestron ke li eliradis sur la balkono kaj pafadis ilin je pistolo ĝis kiam ili panike disflugadis. La pistolo certe ne estis iu armilo-simple altkvalite farita imitilo, sed la bildigo mem-suna mateno en la monaĥejo, patro monaĥejestro sur la balkono kiu per lerta mano celigas la birdojn-ĉiu tio ege impresadis la spektantojn. Sed, certe, ne nur pro tio la eliroj de la monaĥejestro sur lia amata balkono estis memorindaj. Eĉ pli fortajn impresojn recevadis la spektantoj kiam ili atestadis interparolojn de la patro Alipij kun la popolo kiam li, apoginte sin je balustrado, parolis kun kunirintaj malsupre homoj.
La balkono rigardis la monaĥejan placon. De ĝi la patro monaĥejestro dum bonvetera tago povis admiri sian monaĥejon, paroli kun homoj kaj observi la ordon.
Malsupre tuje kunveniĝadis pilgrimantoj, ekskursantoj kaj loĝantoj de la Peĉeri. Disputoj pri la kredo aŭ interkomunikiĝoj kun la patro Alipij povis daŭriĝi dum multaj horoj. Li ĉiam helpis al tiuj kiuj petis lin helpi je vivaj aferoj kaj spite al tio ke tiam estis strikta malpermeso fari tion kion ni nun nomas “filantropa agado” patro Alipij ĉiam agis tiel kiel li opiniis necesa.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-22 05:53:50
Jen kion rememoras diakono Georgij Malkov kiu tiam estis juna filologo ofte alveturanta en la Peĉeri-“La ordonon pri la amo al la proksimulo arkimandrito Alipij penis plenumi dum sia vivo. Multaj malsanuloj, mizeruloj kaj la aliaj kiuj iamaniere suferis je la materiala plano nemalofte ricevis de li laŭeblan, kaj iam la grandan, helpon.”
Sub la balkono de lia monaĥejestro domo oni ofte vidis invalidojn, kriplulojn, mizerulojn, kaj la plej diversajn homojn kiujn ofendis la fatalo. Kaj la monaĥejestro, spite al la malpermesoj de la sekularaj aŭtoritatoj, helpadis al li laŭ siaj povoj-iujn li nutris, iujn li kuracis, al iuj li donis monon. Kiam monon li ne havis li ŝercis-“La mono ankoraŭ ne estas pretaj-ĝi ankoraŭ sekiĝas post printado! Alvenu, sklavo de Dio, morgaŭ!”
Je kelkaj okazoj la helpo estis tre granda-li helpis rekonstrui domon al fajrodamaĝito, kiam mortis la brutaro li donis monon aĉeti bovinon. Iafoje eksciinte ke proksime, en urbo Izborsk, pro malfeliĉa hazardo dum incendio forbruliĝis domo de la fama pentristo Melnikov li sendis al li sufiĉe grandan por tia tempo poŝtmandaton dirinte-“Almenaŭ por la komenco.”
“Patro Alipij posedis mirindan donon de la vorto”-rememoris patro Nafanail-“ofte oni povis aŭdi vortojn de la pilgrimantoj-“Ni loĝu ankoraŭ unu semajnon, eble ni aŭdos la predikon de la patro Alipij.” Per siaj edifoj li subtenis tiujn kiuj malĝojis kaj konsolis tiuj kiuj ĉagreniĝis-“Fratoj kaj fratinoj, vi aŭdis alvokojn plifortigi kontraŭreligian propagandon, sed vi ne malĝojiĝu kaj ne malgajiĝu-tiu signifas ke oni havas problemojn. Terura afero estas aliĝi al la homamaso, hodiaŭ ĝi krias “osanna” sed post kvar tagoj ĝi krias “prenu kaj krucumu Lin!” Do tie kie troviĝas malvero vi ne ĝojkriu kaj ne aplaŭdu. Kaj se oni vin demandos kial vi respondu “ĉar vi havas malveron kaj mia konscienco sufloras al mi pri tio”. Kiel rekoni Judason? “Tiu kiu trempos panon en la salujo perfidos Min”-diris la Savanto dum la Sankta Manĝo. Lernanto impertinenta kiu deziras esti egala al la instruisto kaj la estro, preni la antaŭan seĝon, la unua preni la vinkarafon. La plenaĝuloj ankoraŭ ne matenmanĝis sed la knabo jam satiĝis-kreskas la estonta Judaso. Po la dek du-unu Judaso. Se la plejaĝuloj ne sidiĝis ĉe manĝotablo-kaj vi ne sidiĝu. Se la plejaĝuloj sidiĝis-kaj vi preĝinte sidiĝu. La plejaĝuloj ne prenis kulerojn-kaj vi ne prenu. La plejaĝuloj prenis-prenu kaj vi. La plejaĝuloj komencis manĝi-tiam komencu manĝi vi.”
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-22 06:35:05
La altrangula delegitaro jam estis iranta al la elirejo kiam Furceva ekvidis la patron Alipij-on starantan sur la balkono kaj interparolantan kun kunvenintoj malsupre. La virino decidis puni ĉi tiun monaĥon, kiu aŭdacis ne eliri por ke renkonti ŝin, kaj samtempe montri al la regiona estraro kielmanier oni devas decideme enkorpigi la decidojn de la komunista partio kaj la registaro por kontraŭstaro je “la religia mensogo”. Alproksimiĝinte ŝi, interompante ĉiujn, kriis al la patro Alipij-“Ivan Miĥajloviĉ! Ĉu mi povas demandi vin?” La patro Alipij ĉagrene rigardis ŝin sed respondis-“ Nu, demandu.” Ŝi demandis-“Bonvolu ekspliki kiel vi, la klerigita homo, pentristo, povis trafi sin ĉi tie inter ĉi tiuj obskurantoj?”
Patro Alipij estis tre tolerema. Sed kiam je lia ĉeesto oni komencis ofendi monaĥojn li ne kapablis ne respondi. “Kial mi estas ĉi tie?”-redemandis la patro Alipij kaj rigardis la virinon tiel kiel li iam rigardadis la faŝistajn tnkojn tra la celilo de sia kanono. “Nu, bone, mi eksplikos. Ĉu vi scias ke mi batalis dum la milito?”-demandis li. “Nu, mi aŭdis pri tio”-respondis la virino. “Ĉu vi scias ke mi ĝisiris ĝis la Berlino?”-denove demandis la patro Alipij. “Kaj pri tio oni rakontis al mi. Sed mi ne komprenas kiel ĉi tio rilatas mian demandon. Eĉ pli estas mirinde kial vi, la soveta homo, trabatalante la militon…”-daŭrigis la virino. “Jen kia afero…”-ne haste daŭris la patro monaĥejestro-“apud Berlino… mia… (ĉi tie la patro diris tre maldelikatan vorton aludante sian penison) estis forŝirita. Do krom monaĥejo mi ne havis alian elekton.”
Post iĝinta terura silento subite aŭdiĝis la virina ŝriko, poste eldiroj de malkontento, minacoj, krioj kaj deligitaro kune kun la altpostena gastino ekpaŝis al la elirejo.
Post unu horo oni jam elvokis la monaĥejestron em Moskvo. Ĉifoje la afero minacis per gravaj problemoj. Sed je ĉiuj demandoj la patro Alipij trankvile kaj detale respondadis la jenon-“ Oni demandis al mi konkretan demandon kaj mi sammaniere konkrete respondis ĝin por ke nia gastino ĝuste komprenu.” Pro iu kialo gravaj problemoj ne sekvis. Tio estis la unua okazo kiam la patro Alipij decidis ke li rajtas uzi tian armilon.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-23 06:59:07
La aŭtoritatoj artifikis diversmaniere por ke detrui la monaĥejon. Iafoje laŭ decido de la Peĉeria konsilio de la monaĥejo oni forprenis de la monaĥejo ĉiujn ĝiajn terenojn inkluzive la paŝtejojn. Estis la somerkomenco. Oni ĵus komencis paŝti la bovinojn kaj devis revenigi ilin reen en la bovinejo.
Dum tiuj tagoj la regionaj postenuloj laŭ la ordono el Moskvo alveturigis en la monaĥejon ekskursantojn el multaj frataj komunistaj landoj por montri al ili “la rusan antikvaĵon.” Komence ĉio estis trankvile. Sed kiam “la infanoj de diversaj popoloj”, estantaj ravitaj pro la trankvileco kaj beleco de la monaĥejo, vagis inter florbedoj kun disfloriĝintaj rozoj subite je knaro malfermiĝis pordego de la mastruma korto kaj el tie elkuris muĝantaj kaj gajaj pro libereco ĉiuj tridek monaĥejaj bovinoj kaj la grandega monaĥeja bovo-la patro Alipij ordonis komenci anticipe planitan operacon.
Muĝantaj kaj kun etenditaj al la ĉielo vostoj bovinoj ĵetiĝis al la florbedoj formanĝante grasojn kaj florojn kaj la reprezentantoj de la internacia komunista movado diskuris diversdirekte kriante je diversaj lingvoj. La regionaj postenuloj kuris al la patro Alipij por klarigoj. “Ne punu”- suspirinte respondis al ili la monaĥejestro, mi tre kompatas la brutaron, aliajn paŝtejojn ni ne plu havas, tial ni devas paŝti la brutaron en la monaĥejo.” Dum tiu tago ĉiuj paŝtejoj estis redonitaj al la monaĥejo.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-23 10:58:50
Servado de la funebraj diservoj en la kavernoj daŭriĝadis.
La milito kontraŭ la monaĥejo daŭriĝis ĉiutage. Pskova skribisto Valentin Kurbatov rememoris-“Ĝis alveturo de sekva ŝtata komisiono pri fermo de la monaĥejo arkimandrito Alipij pendigis sur la pordego avizon ke en la monaĥejo estas pesto kaj pro tio li ne povas enlasi la komisionon je la monaĥeja teritorio. La estro de la komisiono estis la prezidanto de la regiona komitato pri kulturo Anna Ivanovna Medvedeva. Nome al ŝi ekparolis la patro Alipij-“Mi ne domaĝas miajn monaĥojn, ili jam estas registritaj en la Ĉiela Regno. Kaj vin, Anna Ivanovna, kaj viajn postenulojn mi ne rajtas enlasi. Dum la Apokalipso mi ne trovos vortojn por ke senkulpigi min pro vi. Do pardonu min sed mi ne malŝlosos la pordon por vi.” Kaj li mem sekvafoje flugis en Moskvo. Kaj denove li iris al la postenuloj zorgante pri la monaĥejo kaj denove venkis.”
Same kiel la vera batalanto ĉiam senerare difinas la malamikojn la patro Alipij estis senkompromisa al la konsciaj detruistoj. Sed al ordinaraj homoj patro Alipij kondutis sin alimanier eĉ tiam kiam ili, pro sia miskompreno, ne komprenadis kion ili faras.
Verŝajne tio ŝajnos stranga post rakontitaj ĉi tie historioj sed laŭ la vortoj de la patro Alipij la ĉefa afero por li ĉiam estis la amo. Ĝi ja estis lia nevenkebla kaj nekomprenebla por la sekulara mondo armilo.
“La amo”-diradis la Granda Monaĥejestro-“estas la plej alta preĝo. Se la preĝo estas reĝino de bonago tiam la kristana amo estas Dio ĉar Dio ja estas la amo. Rigardu la mondon tra la amo kaj ĉiuj viaj problemoj foriros-ene de si vi ekvidos la Dian Regnon, en homo-ikonon, en la tera beleco-ombron de la paradiza vivo. Vi kontraŭdiros ke ne eblas ami la malamikojn. Memoru kion diris Jesuo Kristo-“Ĉion kion vi faris al homoj vi faris al Mi.” Skribu ĉi tiujn vortojn per oraj literoj sur viaj koroj, skribu kaj pendigu ilin proksime al ikono kaj legu ilin ĉiutage.”
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-23 12:00:24
Patro Alipij foriris sian ĉambron kaj revenis en armea uniforma jako kun vicoj de la batalaj ordenoj kaj medaloj sur ĝi kiun li surmetis super sia monaĥa froko. Ĉirkaŭvolvinte sin en la monaĥa mantelo tie ke nek la uniforma jako nek la ordenoj kaj medaloj estis videblaj li kune kun la pordogardisto iris al la monaĥeja pordo.
Jam de malproksime la monaĥejestro ekaŭdis ke oni sturmas la monaĥejon ne ŝercmaniere. Alirinte li ordonis al la pordogardisto malŝlosi la pordon. Post unu minuto homamaso de junaj ekscititaj leŭtenantoj enflugis en la monaĥejon. Ili minace stariĝis ĉirkaŭ envolvita en nigra mantelo maljunulo-monaĥo interrompante unu la alian demandante ke oni montru al ili la monaĥejon, ne starigu en la soveta ŝtato la ekleziajn leĝojn kaj ne kaŝu for de la estontaj sovetaj herooj la tutlandan muzean havaĵon.
Patro Alipij, kliniĝinte la kapon, elaŭskultis ilin. Kaj poste levis siajn okulojn kaj demetis la mantelon… La leŭtnantoj streĉiĝis kaj mutiĝis. Patro Alipij severe esplorrigardis ilin kaj demandis la plej proksiman oficiron ke li donu al li sian uniforman kaskedon. Tiu ulo obeeme donis ĝin al la monaĥo. Patro Alipij konvinkiĝis ke ene de la kaskedo laŭ kutimo estas skribita familinomo de la oficiro kaj, turniĝinte, iris al sia konstruaĵo.
La sobriĝintaj leŭtenantoj sekvis lin. Ili balbutis pardonojn kaj petis redoni la kaskedon. La junuloj komencis konjekti ke ilin atendas tre gravaj problemoj. Sed la patro Alipij ne respondis. Tielmaniere ili ĝisiris ĝis la monaĥejestro domo kaj nedecideme haltiĝis. La monaĥejestro malfermis la pordon kaj per gesto invitis ĉiujn eniri.
Je tiu vespero la monaĥejestro ĝis la malfrua tempo sidis kun ili. Li regalis ilin tiel kiel povas regali nur la Granda Monaĥejestro. Li mem akompanis la leŭtenantojn laŭ la monaĵejo montrante al ili la antikvajn sanktaĵojn kaj rakontante pri glora pasinto kaj mirinda nuntempo de la monaĥejo. En la fino li patromaniere brakumis ĉiun kaj malavare donacis al ili donacojn. La konfuziĝintaj oficiroj rifuzis. Sed la patro Alipij diris al ili ke nome ĉi tiu mono kolektiĝinta de iliaj avoj, avinoj kaj patrinoj estos por ilia bono.
Tio estis, certe, specifa okazo, sed ne malofta. Patro Alipij neniam perdis kredon je Dian forton, kiu transformigas...
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-23 12:01:06
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-25 07:00:25
En siaj leteroj al la Pskova episkopo Ioann la arkimandrito Alipij raportadis-“Gazetaj artikoloj estas superplenigitaj per ofendoj kaj kalumnio je adreso de honestaj kaj bonaj homoj, per ofendoj je la adreso de patrinoj kaj vidvinoj de mortigitaj militistoj. Jn ilia “ideologa batalo”-elpelo da centoj kaj miloj da pastroj kaj klirikoj, enkluzive la plej bonaj. Multaj el ili alvenas al ni plorante pro tio ke ili nenie povas trovi laboron, almenaŭ sekularan. Iliaj infanoj kaj edzinoj ne havas rimedojn por vivo.”
Jen titoloj de tiamaj gazetoj-“La Pskova-Peĉera monaĥejo estas centro de religia obskurantismo”, “Neniofaruloj en frokoj”, “Hipokrituloj en frokoj”.
Jen alia letero da la patro Alipij al la Pskova episkopo en kiu li priskribas la vican okazintaĵon-“Je mardo, majo 14, 1963, la ekonomo Irenej organizis, same kiel dum la pasintaj jaroj de la monaĥeja vivo, akvumadon de la monaĥeja ĝardeno per pluva kaj neĝa akvo kiun ni kolektas dank’ al la akvobaraĵo kiun ni konstruis ĉe la pergolo post la monaĥeja muro. Kiam niaj laboristoj laboris al ili aliris 6 virojn kaj poste ankoraŭ du. Unu el ili havis en la manoj mezurilon per kiu ili dividis la eksan monaĥejan legomĝardenan terenon. Tiu viro komencis insulti la laboristojn kaj malpermesi ke ili pumpu la akvon dirant ke la akvo ne estas la monaĥeja, ordonadis ĉesi la pumpadon. Niaj laboristoj provis kontinui la laboron kaj la viro alkuris kaj komencis elŝiri la hoson el la manoj de la laboristoj, la alia viru havanta fotilon komencis foti niajn laboristojn. La ekonomo diris al tiuj viroj ke aliris la monaĥejestro kaj ke ili iru kaj ekspliku ĉion al li. Aliris unu el ili. La aliaj staris malproksime fotante nin. Ili restis triope.
“Kion vi volas de ni?”-demandis mi. Tiu viro ne diris nek sian nomon nek sian postenon sed diris ke ni ne havas rajton je la akvo kaj la tereno sur kiu ni staras. Mi aldonis-“Ankaŭ ni ne rajtas spiri la aeron kaj vormiĝi je la suno ĉar ili estas viaj, kaj kie estas la nia?” Kaj denove demandis lin-“Kia estas via nomo?” Li ne respondis. Mi diris al li-“Mi estas Voronov Ivan Miĥajloviĉ, civitano de la Soveta Unio, partoprenanto de la Granda Patruja Milito (la Dua Tutmonda Milito), kaj miaj kamaradoj, kiuj loĝas post ĉi tiu muro, ankaŭ estas vetranoj kaj invalidoj de la Granda Patruja Milito, multaj el ili senhavigis siajn gambojn kaj brakojn, estis grave vunditaj kaj kontuzitaj, verŝis sian sangon sur nian teron purigante ĝin de la faŝista malpuraĵo, kaj ankaŭ miaj kamaradoj, loĝantaj ĉi tiu, laboristoj de uzinoj kaj fabrikoj kaj kampoj, maljunaj kripluloj kaj emerituloj, maljunaj patroj kiuj perdis siajn filojn dum bataloj por liberigo de ĉi tiu tero kaj ĉi tiu akvo, kaj ni ĉiuj, verŝintaj nian sangon kaj oferdonintaj ...
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-25 07:01:40
“Kiu estas vi kaj de kies nomo vi agas?”-denove demandis mi la viron.
Li komencis balbuti menciante regionajn kaj lokajn komitatojn ka tiel plu. Forirante de ni flankon antaŭen la viro diris-“Eĥ…patro.”
Mi respondis ke mi estas patro por jen tiuj homoj, sed por vi mi estas rusa Ivan kiu havas rajton treti cimojn, pulojn, faŝistojn kaj ĉiujn diversspecajn malpuraĵulojn.