Mesaĝoj: 233
Lingvo: Esperanto
Yakunin (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 14:03:57
Oni rakontas (la okazo okaziĝis antaŭ mia alveno en la monaĥejon) ke en la monaĥejo alveturis por festo antaŭ nelonge diakonigita diakono el Leningrado. Li estis klera, ŝajnigis sin grava kaj fierete rigardis la malklerajn monaĥojn de la provinca monaĥejo.
La monaĥejestro havis en la altarejo amatan, nekutime belaspektan incensilon, tiom grandan ke ni nomis ĝin «Babilona forno».
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-01 10:43:57
La patron monaĥejestron tio ege ĝojigis. Kiam oni provis kunsenti al la patro Ioann li kun miro diris- «Kial vi tiom indigniĝas? Kiu devas min humiligi se ne la patro monaĥejestro?»
Sed ni revenu al la Leningrada gasto. Ekvidinte la mirindan incensilon li tuje ekdeziris uzi ĝin. La sakristianoj kun timo eksplikis ke per ĉi tiuj incencilo povas agi nur la monaĥejestro mem. La gasto ridis je «tiuj malsaĝaj provincanoj» kaj decideme ordonis ke oni donu al li nepre ĉi tiun incensilon. La novicoj-sakristianoj, por kiuj la finlerninto de spirita akademio estis preskaŭ kiel loĝanto de la Ĉiela Regno, cedis.
Kaj Jen la Leningrada diakono aperis antaŭ la patro monaĥejestro en la altarejo leviĝante la altvaloran incensilon plenan de bonodoraĵoj kaj brulantaj karboj. Kaj solene prononcis la devigan frazon- «Mastro, benu la incensilon!»
La monaĥejestro kutime komencis levi la manon kaj...senmoviĝis! Li ĝuste ne kredis al siaj okuloj! Konsciinte ke lian amatan incensilon aŭdacis preni iu Leningrada diakoaĉo la patro Gavriil per teruriga flustro demandis- «Kio ĝin donis al vi?» La diakono senmoviĝis kun leviĝinta incensilo, sed lia brako komencis tiom skuiĝi ke en la tuta altarejo eksonis la minaca sonoro de la altvaloraj ĉenoj de la incensilo. «Ĵetu lin tuje»-ordonis la monaĥejestro. La diakono tute rigidiĝis pro teruro. «Ĵetu!»-denove ordonis la monaĥejestro. Sur la planko de la altarejo estis sternitaj vilaj tapiŝoj. En la incensilo brulis duonsitelo de karboj. La diakono enfalis la antaŭsvenan staton. Estis evidenta ke ĉi tion oni ne instruas en la spirita akademio. Patro Gavriil, ne flanketirante la rigardon for de la diakono per fingrogesto vokis maljunan diakononmonaĥon Antonij-on kaj kurte komandis al li- «Forprenu de li la incensilon!» Antonij elkaptis la incensilon el la manoj de la Leningrada diakono. «Ĵetu ĝin!»-ordonis la monaĥejestro. Ne hezitante eĉ sekundon Antonij malkunpremis la fingrojn kaj la incensilo kun malĝoja sonoro falegis sur la tapiŝon. La brulantaj karboj tuje disŝitiĝis kaj la tapiŝo ekbruliĝis. La starantaj ĉirkaŭ homoj ĵetiĝis per propraj manoj estingi la fajron surgenue rampante ĉirkaŭ la piedoj de la monaĥejestro. Kaj li, starante en fumo kaj fajro, de alto solene spektadis la okazintaĵon. «Jen kiel oni devas plenumi la obeadon»-konkludis la monaĥejestro. Kaj turninte sin al la Leningrada diakono li kurte diris- «Kaj...
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-01 10:44:38
«Kaj kia estas la senco?»-oni povas demandi min- «Ĉu tio ne estas la ekzemplo de obskurantismo kaj despoteco? Ĉu pri tia obeado skribis la sanktaj patroj?» Kaj mi ne kapablas obĵeti... Krom tio keni, monaĥoj, vere estas «ne normalaj» homoj se akceptas tiajn aferojn kiel normalajn.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-07 13:29:55
Iafoje dum malfrua aŭtuno mi malsaniĝis unu semajnon kaj alveninte por la tutnokta diservo en la altarejon mi ekvidis sur tablo, sur kiu kutime troviĝis libroj kaj personaj aĵoj de la patro monaĥejestro, novan por mi kaj ege belaspektan aĵon-tio estis antikva origita malakita kandelingo kun dika vaksa kandelo. La Peĉeri estas la rusa nordo, tie krepuskiĝas tre malfrue je aŭtuno. Tial la monaĥejestro alportis la kandelingo por legado de preĝoj dum la tutnokta diservo. Sed por miaj junaj okuloj en la altaejo estis sufiĉe lume kaj mi konjektis pri ĉio ĉi tio tro malfrue.
Je la necesa tempo mi kiel kutime prenis preĝlibron kaj malfermis ĝin antaŭ la patro monaĥejestro. Sed li diris al mi- «Prenu la kandelon!» Mi obeeme kuŝigis la libron kaj prenis la kandelingon kun kandelo atendante la pluajn ordonojn. «Kaj kio?»- morne diris la monaĥejestro ĉagrenante pro mia malkonjektemo. «Kaj kion midevas fari je ĝi?»- naive interesiĝis mi. La patro monaĥejestro pli ĉagreniĝis- «Kion, kion... Elĵetu ĝin eksteren!» Ĝis nun mi memoras kiom tio admirigis min. Senprokraste mi rememoris antikvajn fervorulojn kiuj pro ordonoj de la monaĥejestroj dum jaroj akvumis sekajn bastonojn, ĵetiĝis en la maro, paŝis sur akvo, elĵetis en abismo trovitan oron... Mi imagis kiel mi elkuros el la kirko kaj plenforte batos la altvaloran, sed pereeman de la vidpunkto de la eterneco, kandelingon kontraj la ŝtona perono. Kaj la malakito je verdaj eroj spruciĝos en la aeron... Mi tiom impete ĵetiĝis al la pordo ke la monaĥejestro apenaŭ kapablis kapti mian sutanon. «Ĉu vi estas frenezulo?»- timigite demandis li rapide forprenante de mi la antikvan aĵon. «Sed vi ja mem ordonis!»- surpriziĝis mi. La monaĥejestro ĉirkaŭrigardis min kvazaŭ mi vere estis frenezulo kaj eldiris- «Ne timigu min, Georgij. Ekbruligu la kandelon. Ĉu vi ne vidas ke ĉi tie estas mallume?»
Finfine mi komprenis kion mi devis fari. Bedaŭrante ke mi ne povas plenume la veran antikvan obeadon kaj samtempe ekvidi la «malakitan salutpafadon» mi ekbruligis la kandelon kaj, suspirinte, malfermis antaŭ la monaĥejestro la libron.
Mi jam menciis ke la monaĥejestro ne toleris kiam oni ne plenumis liajn ordonojn. Sed jen miraklo-ne ĉiujn liajn ordonojn ni plenumadis kaj iafoje agis tute male. Kaj li tute ne koleriĝis kaj ŝajnigis ke li nenion rimarkas. Kaj ni koncernis tian malobeadon tute trankvile sen iuj konsciencriproĉoj. Ekzemple la patro monaĥejestro ekkoleriĝis kontraŭ iu pilgrimanto kaj kriegis minace fingromontrante- «Kaptu lin! Elĵetu lin el la monaĥejo!» Ni plenforte kuras plenumi la ordonon. Kaj, alkurinte al la malfeliĉulo, flustre trankviligas lin kaj pace akompanas lin al la pordego.
La monaĥejestro bonege ĉion tion vidis kaj silente aprobadis tion-la ordono estas plenumita kaj malsaĝan fervoron oni ne troigis.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-11 16:58:24
Iafoje somere mi deĵoris je la Ekdormiĝa placo. Je tia tempo, kiel kutime, la monaĥejestro eliris el sia domo por ke ĉirkaŭiri la monaĥejon. Al li alproksimiĝis iu nekonata je mi fortstatura junulo. Mi ekaŭdis ke li petas ke oni enmonaĥejigu li. «Ĉu vi pretas plenumi la ordonojn?»-strikte demandis lin la monaĥejestro. «Certe, patro, ĉiujn!»-respondis la junulo. «Ĉu vere ĉiujn?»- interesiĝis la monaĥejestro. «Jes, ĉiujn!»-fervore raportis la junulo.
Tiam trans la Ekdormiĝa placo pene iris maljuna monaĥo patro M. «Nu, se vi vere pretas plenumi ĉiujn ordonojn tiam alproksimiĝu al tiu avo kaj piedbatu lian postaĵon tiel ke li flugu laŭeble malproksime!»-ordonis la monaĥejestro.
Tuje la junulo alkuris al la patro M kaj tiom forte piedbatis lian postaĵon ke li forflugis je la distanco de kelkaj paŝoj. Sed tuje leviĝis kaj ĵetiĝis vizaĝaltere antaŭ la junulo. «Pardonu min pekulon! Filo, pardonu min!»-preskaŭ plorante diradis la maljuna monaĥo verŝajne opinante ke li per io kolerigis la junulon. «Vi atendu!»-la junulo flirtis sian brakon. Kaj denove li stariĝis antaŭ la monaĥejestro atendante la aliajn ordonojn.
La patro monaĥejestro kun sincera miro esplorrigardis la junulon de la piedoj ĝis la kapo. «Nu...»-diris li- «Nu, ulo, vi estas tia malsaĝulo...» Dirante tion li eligis el la poŝo dudek kvin rublojn kaj donis ilin al la junulo. «Prenu kaj aĉetu bileton kaj veturu hejmen.»
Kaj la patro M, kliniĝinte al la monaĥejestro, denove pene kaj lamante iris sian vojon.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-12 16:58:07
Kun intereso ni atendis kion li diros plu.
«Aliflanke»-daŭrigis nia kunparolanto- «koncerne patro M la monaĥejestro faris tute teruran agon. Sed, dezirante tion aŭ ne dezirante, la patro monaĥejestro faris por la patro M la plej altvaloran kaj utilan kio nur povas esti farita por monaĥo-li donacis al li tion kion neniu alia aŭdacos donaci al li-ŝancon por humiliĝo. Ĉu li faris tion maldelikate? Jes! Tre maldelikate? Mi konsentas! Sed ĉu vi memoras historion pri la granda abo Arsenij-tiu kiu ĝis sia monaĥiĝo estis fama altpostenulo en la Cara korto en Konstantinopolo kaj eĉ estis edukanto de la caraj infanoj? Iafoje la monaĥejestro dum ĉeesto de la tuta frataro subite pro nesciata kialo forpelis la abon Arsenij-on for de la fratara manĝotablo ne permesinte ke li sidiĝu kaj lasis lin stari ĉe la pordo. Kaj nur tiam kiam la manĝado estis finiĝanta la monaĥejestro ĵetis al la abo Arsenij biskoton kvazaŭ al hundo. Poste la monaĥeja frataro demandis la abon Arsenij-on kion li sentis tiam? La starco respondis- «Mi pensis ke la monaĥejestro simile al Dia anĝelo eksciis ke mi similas hundon kaj eĉ ion pli malbonan. Kaj tio estas la vero! Tial li donis al mi panon en la sama maniero kiel oni donas panon al hundo.» La monaĥejestro mem, ekvidinte la grandan humiliĝon de Arsenij, diris- «Li iĝas lerta monaĥo»».
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-12 17:27:55
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-14 10:17:37
"La dua"-la monaĥo rudetis- "vi scias ĝin, ĉi tiun veron la eklezio pacience rememoradas por ni dum ĉiu diservo-"Kristo, nia vera Dio, pro preĝoj de Sia la plej Pura Dipatrino kaj ĉiuj sanktuloj savos kaj indulgos nin ĉar Li estas homoamanta Dio"".
Ni elkore dankis nian kunparolanton. Ĝisante nin li diris- "Sed se iu el vi iĝos monaĥejestro eĉ ne provi imiti la patron Gavriil-on kaj per liaj metodoj humiligi la fratojn. La patro Gavriil havas specifan karismon. Kaj danki vi devas ne min sed la patron M-on pro tiu leciono de humiliĝo kiun li instruis al ni. Ĉu vi memoras kion en la antikva libro unu fervorulo respondis demandon "kiamaniere eblas iĝi la vera monaĥo?" Li demetis sian mantelon, ĵetis ĝin surteren, piedtrempis ĝin en la polvo kaj diris-"se homo ne humiliĝos tiamaniere li ne iĝos monaĥo."
Yakunin (Montri la profilon) 2012-majo-14 10:29:52
Baldaŭ post tiam kiam la metropolito Pitirim forprenis min en Moskvo miaj rilatoj kun la monaĥejestro Gavriil komencis iĝi malbonaj. La kialo por tio estis filmo kiun mi filmis antaŭ kelkaj jaroj en la Pskova-Peĉera monaĥejo.
Metropolito Pitirim aĉetis por la eldonejo maloftan dum tiuj 1980-j jaroj amatoran filmilon.
Toeko (Montri la profilon) 2012-majo-14 10:47:48
Cetere, amiko, troviĝas tie kelkaj tajperaroj kaj....momenton, mi reserĉos..."je eksterordinaraj oKazoj"... Kelkaj aliaj troviĝas ankau Relegu, ankorau relegu
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)