Wpisy: 233
Język: Esperanto
Yakunin (Pokaż profil) 9 października 2012, 15:27:21
La protektantaj anĝeloj ne nur inspiras al ni bonajn pensojn kaj intencojn por la eterna savo kaj ankaŭ vere protektas nin dum vivaj cirkonstancoj. La vorto «protektanto» tute ne estas alegoria-ĝi estas sperto de multaj generacioj de kristanoj. Ekzemple en preĝoj pri la vojaĝantoj la eklezio petas Dion ke Li donu precipan helpon de la protektanta anĝelo. Verdire ĉu ne dum vojaĝoj kiuj ofte plenas de iuj danĝeroj ni bezonas Dian helpon?
Verŝajne antaŭ dek tri jaroj ni kune kun nia paroĥano Nikolaj Sergeeviĉ Leonov, kiu estas profesoro-historiisto, generalo-leŭtenanto de la skoltaj fortoj, ĉiamulo de la televida spektaĵo «La Rusa Domo», estis en la Pskova-Peĉera monaĥejo. Tie Nikolaj Sergeeviĉ unuafoje konatiĝis kun la patro Ioann (Krest'jankin) kiu ne nur ege impresis lin, kaj ankaŭ reale helpis al li per siaj preĝoj.
Tiam Nikolaj Sergeeviĉ nur komencis eniri la eklezian vivon kaj li havis multe de demandoj. Interalie li petis ke mi klarigu al li la eklezian doktrinon pri la anĝela mondo, pri la protektanta anĝelo. Mi provis tion fari sed, spite al la delikateco de Nikolaj Sergeeviĉ, mi sentis lian malkontenton pro miaj mallertaj eksplikoj. Mi estis ĉagrenita sed havis nenion alian krom konfidi la aferon al Dia providenco.
En Moskvo el la Pskova-Peĉera monaĥejo ni elveturis je somera frua mateno ricevinte laŭvojĝajn bondezirojn de la patro Ioann. La okazonta vojaĝo estos tre longa tial mi petis ka la monaĥejaj meĥanikistoj inspektu la aŭtomobilon kaj ĝisverŝu oleon en la motoron.
Ni rapide veturis lau malplena ŝoseo. Stirante la aŭtomobilon mi atente aŭskultis rakonton de Nikolaj Sergeeviĉ pri unu el liaj malproksimaj afervojaĝoj. Tiun ĉi rakonton li promesis rakonti al mi antaŭ delonge. Dum la vivo mi ne sciis pli bonan rakontiston ol Nikolaj Sergeeviĉ. Liajn rakontojn oni aŭskultas tre atente kaj reteninte la spiradon. Tiele okazis tiafoje.
Sed subite mi eksentis ke io stranga okazas ĉimomente je ni. La aŭtomobilo veturis kiel kutime. Nenio-nek flua veturado, nek legoj de la aŭtomobilinstrumentoj, nek odoroj en la kajuto-nenio montris elvokis maltrankviliĝon. Sed poiome mi pli kaj pli maltrankviliĝadis.
«Nikolaj Sergeeviĉ, mi supozas ke io okazas al la aŭtomobilo!»-mi diris aŭdacinte rompi paroladon de mia kunvojaĝanto.
Leonov, tre sperta aŭtomobilisto dum multaj jaroj, atente pritaksinte la situacion asertis min ke ĉio bonordas. Sed mia neeksplikebla maltrankviliĝo ne foriris , anstataŭ ĝi ĉiusekunde pliiĝis!
«Verŝajne mi devas halti la aŭtomobilon»-finfine mi diris. Nikolaj Sergeeviĉ denove tre atente ĉirkaŭrigardis la instrumentojn, aŭskultis kial funkcias la aŭtomobilo kaj surprizigite rigardinte min denove asertis min ke laŭ lia opinio ĉio bonordas. Sed kiam mi, en la stato de la tuta konfuziĝo, triafoje komencis dire ke ni devas haltiĝi Nikolaj Sergeevic kunsentis.
Yakunin (Pokaż profil) 9 października 2012, 15:27:46
Kiam ni, relative ordiginta la aŭtomobilon, estis malrapide revenantaj en la monaĥejo, mi demandis Nikolaj Sergeeviĉ-on ĉu li bezonas pliajn eksplikojn pri la protektantaj anĝeloj kaj pri iliaj partoprenadoj en niaj sortoj? Nikolaj Sergeeviĉ respondis ke por hodiaŭ ĉio sufiĉas kaj ĉi tiu dogmata afero estas sufiĉe komprenita de li.
Yakunin (Pokaż profil) 12 października 2012, 17:28:11
Ie en la profundaĵoj de Rusujo antaŭ la revolucio troviĝis monaĥejo kiu havis tre malbonan reputacion pro tio ke en ĝi supozeble loĝis mallaboremaj kaj drinkemaj monaĥoj. Dum la intercivitana milito en la urbo apud kiu troviĝadis la monaĥejo eniris la bolŝevistoj. Ili kolektis la urboloĝantoj en la bazara placo, ankaŭ tien je eskorto de gardistoj ili alpelis la monaĥojn.
La militkomisaro laŭte ekparolis al la popolo montrante la monaĥojn- «Civitanoj! Loĝantoj de la urbo! Pli bone ol mi vi scias ĉi tiujn drinkulojn, tromanĝulojn kaj senlaborulojn. Por ke vi ĉiuj pli bone komprenu kielmaniere ĉi tiuj neniofaruloj dum centjaroj trompis la laboran popolon ni metas antaŭ ili sur la teron ilian Krucon kaj ilian Evangelion. Nun, dum via ĉeesto, ĉiu el ili piedpremos ĉi tiujn ilojn de trompo kaj ensklavigo de la labora popolo. Kaj poste ni liberigos ilin ĉiujn por ke ili iru kien ili volas.»
El la homamaso de la urboloĝantoj aŭdiĝis ridego.
El inter la monaĥoj eliris la abato-dika viro havanta drinkemulan vizaĝon kaj ruĝan nazon-kaj diris al siajn monaĥojn- «Ni, fratoj, vivis kiel porkoj sed ni mortu kiel kristanoj!»
Neniu monaĥo movis de sia loko. En tiu tago ili ĉiuj estis sabrmortigitaj.
Yakunin (Pokaż profil) 13 października 2012, 17:53:15
Yakunin (Pokaż profil) 21 października 2012, 11:09:25
Verŝajne dum la soveta periodo la plej bona ekzemplo de ruinigo de la rusa eklezio estis la Diveeva Monaĥejo. Ĉi tiu monaĥejo fondita de la sankta Serafim Sarovskij esis transforigita en teruraj ruinaĵoj. La ruinaĵoj superstaris super la mizera distriktocentro en kiu estis transformigita la antaŭe fama kaj ĝoja urbo Diveevo. La aŭtoritatoj decidis ne finruinigi la monaĥejon. Ili konservis la ruinaĵojn kiel monumento de sia venko, kiel monumento de la eterna ensklavigo de la Eklezio. Apud la Sankta pordo de la monaĥejo oni konstruis monumenton de la estro de la revolucio. Kun suprenlevita mano li salutis ĉiun alveninton en la ruinigita monaĥejo.
Ĉio ĉi tie signifis ke ne ekzista reveniĝo al la pasinto. Tiom amataj en la ortodoksa rusujo profetaĵoj de la sankta Serafim Sarovskij pri la granda kaj glora sorto de la Diveeva monaĥejo ŝajnis primokitaj kaj forgesitaj. La funkciantaj kirkoj ne troviĝis nek en la proksimaj nek en la malproksimaj ĉirkaŭaĵoj de la urbo Diveevo, ili ĉiuj estis ruinigitaj.
Kaj en la antaŭe fama Sarovskij monaĥejo kaj en la urbo ĉirkaŭ ĝi troviĝis unu el la plej sekretaj kaj gardataj objektoj de la Soveta Unio nomata “Arzamas-16”. En ĝi la nukleaj armiloj estis konstruataj.
Se la pastroj alveturadis ĉi tien por pilgrimantado ili faradis tion kaŝe, vestinte en la sekularaj vestoj. Sed spite al tio ili estis elspurataj. En tiu jaro kiam mi unuafoje sukcesis viziti la ruinigitan monaĥejon, du pastomonaĥoj alvenintaj honorigi la sanktaĵojn estis arestitaj, severe batitaj en la policejo kaj tenitaj dum dek kvin diurnoj en la policia ĉelo sur kovrita de glacio planko.
Tiam dum la vintro tre rimarkinda kaj bonkora monaĥo el la Troice-Sergieva monaĥejo, arkimandrito Vonifatij, petis min ke mi akompanu lin dum la veturo al Diveevo.
Yakunin (Pokaż profil) 21 października 2012, 12:18:20
Ni devis veturi per trajno tra la urbo Niĵnij Novgorod (la urbo Gorkij tiam) kaj poste per aŭtomobilo al la urbo Diveevo. En la trajno la pastro la tutan nokton ne dormis ĉar sur lia kolo sur silka ŝnuro pendis hostiujo kun la Sanktaj Donacoj. Mi dormis sur la apuda vagonbreto kaj de tempo al tempo vekiĝante pro radfrapo mi vidis la patron Vonifatij legi la Evangelion en malforta lumo de la vagona nokta lampo.
Ni ĝisveturis la Niĵnij Novgorod-la patrujo de la patro Vonifatij-kaj gastis en lia gepatra domo. La patro Vonifatij donis al mi por legi libron antaŭrevolucian-la unuan volumon de la verkoj de la sanktulo Ignatij (Brjanĉaninov) kaj mi sendorme legis ĝin la tutan nokton malkovrante por mi ĉi tiun kristanan verkiston.
Matene ni ekveturis la Diveevo-on. Ni devis traveturi ĉirkaŭ ok dek kilometrojn. La patro Vonifatij provis vestiĝi tiele ke oni ne povu kompreni ke li estis la pastro-li zorge suprenfoldis la baskojn de sia froko sub la palto kaj sian longegan barbon li kaŝis en la kolumo kaj la koltuko.
La nokto estis alproksimiĝanta kiam ni alveturadis al la celo de nia vojaĝado. Post la fenestroj de la aŭtomobilo en nuboj de la februara neĝoŝtormo mi kun eksciteco distingis la altan kampanilon sen la kupolo kaj restaĵojn de la ruinigitajn kirkojn. Spite al ĉi tiu malĝoja vidaĵo mi estis surprizigita per la nekutima potenco kaj kaŝita forto de ĉi tiu granda monaĥejo kaj la kompreno ke la monaĥejo ne pereis sed vivas je nokomprenata por la mondo kaŝita vivo.
Tie ja evidentiĝis! En mizera domo en periferio de Diveevo mi ekvidis tion pri kio mi eĉ ne aŭdacis revi. Mi ekvidis la Eklezion ĉiam venkan kaj ne disfrapitan, junan kaj ĝojantan pri Sia Dio-la Zorganto kaj la Savanto! Nome ĉi tie mi komencis kompreni la grandan forton de la aŭdacaj vortoj de la apostolo Paŭlo- “Mi ĉion povas en la fortikiganta min Jesuo Kristo!”
Yakunin (Pokaż profil) 21 października 2012, 16:17:25
Unuafoje trafiĝinte ĉi tie kune kun la patro Vonifatij mi ekvidis ĉambreton kies plafono estis tre malalta kaj dekopon de maljunulinojn, ege kadukajn. La plej junaj el ili estis, verŝajne, pli ol okdekjaraĝaj. Kaj la plej maljunaj estis pli ol centjaraĝaj. Ili ĉiuj estis en kutimaj maljunulinaj vestoj kun kaptukoj, neniuj frokoj kaj monaĥaj vestoj. Ĉu ili vere estas monaĥinoj? “La ordinaraj maljunulinoj”-mi pensus se ne sciis ke ĉi tiuj maljunulinoj estas kelkaj el la plej bravaj niaj samtempulinoj, la veraj fervorulinoj, kiuj daŭris en malliberejoj jaroj kaj dekjaroj de siaj vivoj. Sed spite al ĉiuj elprovoj ili plimultigis en siaj animoj kredon kaj fidon al Dio.
Mi estis konsternita kiam antaŭ miaj okuloj patro Vonifatij, la estiminda arkimandrito, estro de kirkoj de la Patriarka parto de la Troice-Sergiev monaĥejo, meritoplena kaj fama konfesprenanto en Moskvo, antaŭ ol beni ĉi tiujn maljunulinojn, surgenuiĝis antaŭ ili kaj kaj kliniĝis vizaĝaltere. Mi, se diri sincere, ne kredis miajn okulojn. Kaj la pastro, leviĝinte, komencis beni la maljunulinojn, kiuj sengracie kaj pene laŭvice aliradis al li. Estis evidente ke ili estas ĝojaj pro lia alveturo.
Yakunin (Pokaż profil) 29 października 2012, 17:09:22
La monahinoj komencis preparadon por la tutnokta diservo. Mia spirado ĉesiĝis kiam la monaĥinoj eligadis el la kaŝitaj konservejoj la aŭtentikajn apartenaĵojn de la sankta Serafim Sarovskij. Tie estis lia ĉela stolo, liaj katenoj-peza fera kruco je ĉenoj, leda ganto, antikva poto en kiu la sanktulo kuiradis por si manĝaĵojn. Ĉi tiuj sanktaĵoj post ruinigo de la monaĥejo dum dekjaroj iradis de unuj monaĥinoj al la aliaj.
Vestinte patro Vonifatij donis eksklamacion por la komenco de la diservo. La monaĥinoj tuje vigliĝis kaj ekkantis.
Kiom mirinda estis ĉi tiu ĥoro!
“La sesa eksklamacio. Sinjoro, al Li mi parolas, aŭskultu min!”-diris per kruda kadukula raŭka voĉo monaĥino-kanonisto. Li estis cent du jaraĝa. Ĉirkaŭ dudek jaroj ŝi estis tenata en malliberejoj. Kaj ĉiuj maljunulinoj ekkantis kune kun ŝi- “Sinjoro, al Li parolas mi, aŭskultu min! Aŭskultu min, la Sinjoro!”
Ĝi estis la diservo ne esprimebla per vortoj. Brulis kandeloj. La sankta Serafim rigardis el la ikono per sia senfine saĝa kaj bonkora rigardo. La mirindaj monaĥinoj kantis preskaŭ la tutan diservon parkere. Nur malofte iu el ili rigardis en dikaj libroj ekipiĝinte eĉ ne okukvitrojn sed grandajn lupeojn je grandaj lignaj teniloj. Tiele ili servis en malliberujoj kaj reveninte ĉi tien en Diveevo ekloĝiĝinte en mizeraj dometoj je la urbopereferio. Por ili ĉio estis kutime sed mi vere ne komprenadis kie mi troviĝis-ĉu sur la tero ĉu en la ĉielo.
Ĉi tiuj maljunulinoj-monaĥinoj havis en si tian spiritan forton, tian preĝon, tiajn bravecon, humilecon, bonkorecon kaj amon, tian kredon ke nome tiam, dum ĉi tiu diservo, mi komprenis ke ili venkos ĉion-la sendiajn aŭtoritatojn kun iliaj potencoj, nekredemecon de la mondo kaj eĉ la morton kiun ili tute ne timas.
Yakunin (Pokaż profil) 24 listopada 2012, 13:25:51
Mastrino de la dometo je la Arbara strato en la urbo Diveevo, en kiu estis konservataj la apartenaĵoj de la sankta Serafim, estis la asketa monaĥino Margarita. Sed dum multaj jaroj neniu sciis ke ŝi estis monaĥino. Ĉiuj nomis ŝin patrino Frosja aŭ simple Frosja spite al tio ke ŝi estis la samaĝulino de la centjaro-kiam mi unuafoje alveturis en la Diveevo en la jaro mil naŭcent okdek tri ŝi ĵus iĝis okdek tri jaraĝa.
La kaŝa monaĥeco aperis dum la lastaj persekutadoj de la eklezio en la fino de la dudeka centjaro. Monaĥo aŭ monaĥino, kiuj kaŝe iĝis gemonaĥoj, restis en la sekulara mondo, estis vestitaj en la sekularaj vestoj, ofte laboris en sekularaj oficejoj sed ili srikte plenumadis ĉiujn monaĥajn ĵurpromesojn. Pri la monaĥiĝo, same kiel pri la nova nomo, devis scii nur la spirita patro. Ec prenante komunion en la ordinaraj kirkoj la kaŝaj monaĥoj diris sijan sekularajn nomojn.
La kaŝa monaĥo, ekzemple, estis fama rusa filozofo kaj akademiano Aleksej Fedoroviĉ Losev. Lia monaĥa nomo estis Andronik. Kutime en ĉiuj fotoj la akademiano Losev estis fotita portanta iun strangan ĉapeton kaj okulvitrojn kun dikaj lensoj. Tiajn okulvitrojn li portis pro tio ke li preskaŭ blndiĝis post kelkaj jaroj de la punlaboroj je konstruado de la Belamor-Baltijskij kanalo. Kaj la strangan nigran ĉapeton li surmetadis ne pro tio ke li timis malvarmumiĝi sed pro tio ke ĝi estis la Skuf'ja-la unusola monaĥa vesto kiun la monaĥo Andronik permesadis al si surmeti ĉiam.
Post la Dua Tutmonda milito okazis la alia periodo de la eklezia vivo-komencis malfermiĝi la novaj kirkoj, monaĥejoj. La senco de la kaĝaj monaĥiĝoj poiome komencis malaperi. Tiam plenforte malkovriĝis la sciata leĝo ke komence la historio ripetiĝas kiel tragedio kaj poste kiel farso.
Yakunin (Pokaż profil) 24 listopada 2012, 14:03:46
Metropolito Pitirim ankaŭ rakontadis anekdoton kiu dum la 1950-j jaroj cirkulis en la ekleziaj rondoj- «Unu Moskva virino aliras al sia amikino kiu sidas ĉe tablo kaj dismetas la ludkartojn kaj je maltrankvila voĉo flustras al ŝi- «Marja Petrovna! Mi ne rajtas rakonti pri ĉi tio al iu ĉar tio estas tiom granda sekreto!!! Sed al vi mi rakontos... Hieraŭ mi kaŝe iĝis monaĥino kun la nomo Konkordija!» Ŝia amikino senemocie metas ludkartonsur la tablon kaj respondas- «Ĉu tio estas iu mirindaĵo? Mi ja la duan jaron estas en la granda asketeco!»»
Pri la patrino Frosja ĉiuj opiniis ke ŝi estis la eksa monaĥeja novico. Sed se iuj scivolemaj uloj demandis ŝin pri la monaĥeco ŝi simple respondis, kaj tute honeste, ke ŝi iam estis novico de la Diveeva monaĥejo.
Ŝi malkovris sian kaŝan monaĥan nomon nur en la fino de la 1990-j jaroj laŭ beno de la monaĥejestrino Sergija, estrino de la revivigita Diveeva monaĥejo, en kiu la patrino Frosja translokiĝis tri jaroj antaŭ sia morto.
Kaj ĝis tio ŝi restadis nur Frosja. Kaj sin ŝi rigardadis skeptike kaj de tempo al tempo eĉ neglekte.
Iam en la eldona fako ni eldonis ege belan ilustritan revuon dediĉitan al la sankta Serafim Sarovskij kaj al la historio de la Diveeva monaĥejo. Ĝi estis la unua tiaspeca revuo eldonita en la soveta periodo. Laŭeble rapide mi montrigis ĉi tiun revuon al la patrino Frosja. Ĝi estis tiom moderna, brila kaj kolora ke ĝi estis kiel io aliplaneda en la malnova dometa je la Arbara strato.
Sed la patrino Frosja ŝatis la revuon. Kun granda intereso ŝi komencis esplorrigardi la paĝojn de la revuo.
«Aĥ, patro Serafim!»-ŝi flirtis la manojn ekvidinte la belaspektan ikonon de la sanktulo.
«Patrino Aleksandra, la prizorganto!»-ŝi rekonis portreton de la unua estrino de la Diveeva komunumo Agaf'ja Semenovna Melgunova. La patrino Frosja bonege sciis la tutan preskaŭ ducentjaran historion de la Diveevo.
«Kiu estas tiu? Ĉu Nikolaj Aleksandroviĉ? Motovilov?»
Kaj tiel plu. Finfine ŝi paĝumis la lastan paĝon de la revuo kaj ekvidis ŝian propran foton. Dum sekundo ŝi estis muta. Kaj poste flirtinte manojn pro la sincera indigno ŝi elkriis- «Ĥo Fifrosja! Kaj vi ankaŭ estas ĉi tie?»