Contenido

Nesanktaj sanktuloj kaj aliaj rakontoj

de Yakunin, 20 de enero de 2012

Aportes: 233

Idioma: Esperanto

Yakunin (Mostrar perfil) 27 de noviembre de 2012 15:26:58

Ankoraŭ dum tiu la unua veturo en Diveevo kune kun la patro Vonifatij la patrino Frosja, adiaŭante, simple petis min ke mi revenu por ke ripari la tegmenton kaj la ŝedon. Mi promesis nepre plenumi la peton kaj somere revenis kune kun du miaj amikoj. Ni ekloĝiĝis en la ŝedo kaj tage ni okupis sin pri la riparo kaj vespere ni vagis laŭ la duondetruita monaĥejo, preĝis kune kun ĉi tiuj mirindaj monaĥinoj kaj aŭskultis la al neniu kompareblaj por mi rakontojn de la patrino Frosja.
Ŝi rakontis rakontojn pri l malnova Diveevo, pri tio kiel dum la soveta periodo la Diveeva monaĥejo vivis gvidata de la patro Serafim-en ekzilejoj, en malliberejoj ktp. Aŭ kiel nun-ĉirkaŭ la duondetruita monaĥejo. Estis evidente kiel ŝi volis rakonti pri ĉio ĉi tio konservata en ŝia memoro por ke ŝia scio ne mortu kune kun ŝi.

Yakunin (Mostrar perfil) 27 de noviembre de 2012 16:15:21

La vera rakonto de la patrino Frosja dokumentita de mi per magnetofono kaj tekstigita nur kun la plej malgrandaj korektaĵoj.

Kiam mi estis tre juna aperis en mi deziro-mi ne folas havi edzon. La patro ofte drinebriiĝis. Kiam li nerevenis tage nisciis ke li revenos nokte kun skandalo. Kaj ni kune kun la patrino atendis tremante... Jen ni aŭdas la sonon de la fermanta barilpordo-la patro revenantas hejmen! Li eniras kaj krias iel ĉiam-preparu al mi la vespermanĝon! La patrino preparas. Sengrave plaĉis al li la vespermanĝon aŭ ne-li ĵetis teleron en la patrinon. Mi vidis kaj vidis tion ripeti kaj diris- «La Sankta Dipatrino, savu min for de tia edzo!»
Ni havis najbarinon nomatan Ulita. Ŝiaj du fingroj estis ie forŝiritaj. Mi pensis- «Mi deziras ke mi havu ion forŝiritan-tiam oni ne donos min en geedziĝo. Alimaniere sen mia deziro oni trovos por mi edzon!»
Mi daŭris peti la Dipatrinon- «Sankta Dipatrino, helpu al mi!» Sed mi nenion diris al la aliaj. Nur al la patrino.

Yakunin (Mostrar perfil) 30 de noviembre de 2012 16:09:41

Poste aliris la tempo-mia kuzo Griŝa kaj la onklino Mar'ja, fratino de la patro, decidis iĝi gemonaĥoj. En Diveevo. Ili estis pli aĝaj ol mi. Mi tiam estis ankoraŭ juna. Mi petas ilin- «Prenu min kune kun vi!» Sed ili ne volas min preni. Mi preĝas- «Sankta Dipatrino, se ili min nun ne prenos mi ĉiuokaze forkuros!» Tia estis mia humoro. Mi ne volas vivi en la sekulara mondo.
Tiuj jam prepariĝas kaj mi tremas- «Sankta Serafim, helpu!»
Iam patro kaj patrino ripozadis-iu festo estis. La patrino, spite al sia timo, diras al la patro- «Vi scias, Mar'ja kaj Griŝa ja veturos monaĥejon...»
«Ĉu tio gravas?»-respondas la patro.
«Ĉu ni sendu Frosja-on kune kun ili?»-diras la patrino.
«Ĉu vi freneziĝis?»-diras la patro.
Kaj ili silentiĝis...
La patrino timas diri multe. La patro estis tiom severa.
Ili silentas.
La patro silentadis, silentadis kaj subite diras- «Frosje, ĉu vi aŭdis kion diris la patrino?»
«Jes, mi aŭdis...»
«Do kion vi opinias?»
«Mi ne kontraŭas.Mi kunsentas...»-respondas mi.
Kaj jen la fino, denove silentado.
Nur mi tutkorpe tremas- «Sankta Dipatrino, mia sorto estas decidata. Patro Serafim,helpu!»
La patro pripensiĝis. La timo de Dio ja estis en li. Kaj dirinte al neniu li decidis la jenon. Ni havis tri bovinojn. La patro ilin konservadis. En la familio estas tri ulinojn edzigiĝontaj-al ĉiu oni devas doni bovinon. Antaŭe ekzistis tia kutimo-oni edzigas junulinon kaj donas al ŝi bovinon kiel geedziĝan donacon.
La patro prenis la bovinon kiun li intencis doni al mi kaj veturis foirejon. Vendi. Kaj poste li rakontis- «Mi decidis peti je la bovino la duoblan prezon, se oni la bovinon aĉetos-mi permesos ke vi iru en Diveevo. Se oni min mokos-vi restos hejme.»
Li alveturas. Rigardas-en la foirejo estas vicoj plenaj de brutaro. Nu, stariĝis li la lasta.
Li plue rakontis- «Nu, ĉirkaŭrigardis mi kaj pensas-kio pri nia bovino? Jen ĉi tie estas pli bonaj! Sed kiam mi sukcesis ĉirkaŭrigardi mi vidas kurantan maljunulon. Tiu al neniu rigardante kaj neniun demandante direktiĝas rekte al mi kaj diras-via bovino estas bona, kia estas la prezo? Mi nenion pripensis kaj tuje eldiris la duoblan prezon-dudek kvar rubloj! Dudek kvar!!! Sed la reala prezo de tiu bovino estis dek du rubloj. Kaj tiu maljunulo eĉ ekĝojiĝis. Neniun vorton li diris ĉu estas multekoste aŭ iu alie. Li diris nur- «Donu!», kaj aĉetis la bovinon.»
Konsternita estis la patro. Li staris tenante la monon en la manoj.
Revenis patro hejmen. Silentas. Eksidiĝis vespermanĝi. La patrino donas al li manĝaĵon kaj li demandas ŝin- «Ĉu Mar'ja veturas Diveevon?»
La parino respondas al li- « Veturas».
«Ĉu veturas Griŝa?»
«Veturas».
«Ĉu veturas Frosja?»
«Tio ja dependas de via...» -la patrino eĉ ektremiĝis tutkorpe.
La patro ekrigardis la patrinon kaj diris- «Preparigu ŝin!»

Yakunin (Mostrar perfil) 3 de diciembre de 2012 17:03:18

Kaj ni ekveturis triope. Je la kvina de majo. De la jaro mil naŭcent dekkvin.

Nu, ni alveturis Diveevon… Mi tiom ŝatis ĉi tiun lokon! Ĉie estis ordo kaj pureco. Neniu faris ion vanan. El la ĉeloj rekte al la kirko estis faritaj pontetoj. Estis tre bone, jes… Pri kantado-oni kantis kiel anĝeloj. Tie estis multe de kantantoj. Oni havie eblecon elekti-la milo de la monaĥinoj! Oni donis al mi noviclaboron en vilaĝeto apud rivero Satis-zorgi pri bovinoj. Tie ni ankaŭ loĝis.
Verdire mia onklino, Mar’ja, forveturis hejmen post nelonge. Ne restis loĝi ĉi tie. Ĉar kia estis nia monaĥejo? Neniujn vestojn la monaĥejo eldonis. Kion oni alportis el la gepatra hejmo en tio oni estis vestitaj. Kaj la frato Griŝa ankaŭ foriris post ĉirkaŭ unu jaro kaj duono.
Iafoje Griŝa vizitis min je Satis. Verdire ne min li vizitis-li preterveturis ien por ke akiri fojnon. Griŝa ekvidis min ĉe la bovinoj kaj en surmetitaj bastoŝuoj kaj ridis- “En la bastoŝuoj? Mi ne surmetus ilin!”
Tiele li ja diris! La Monaĥojn oni vestis bone, eĉ eldonadis al ili botojn! Li ja fieriĝis. Li opiniis sin riĉulo. Donis al mi unu moneron.
La monaĥinoj poste ridis- “la riĉulo donis al sia fratino moneron!”

Yakunin (Mostrar perfil) 5 de diciembre de 2012 16:35:36

Aĥ, Dio estas lia juĝisto… Li fieriĝis. Ferĝajne tia estis lia sorto. Saŭdado lin prenis- li decidis ne vivi en la monaĥejo, foriris ne dirinte al mi… Kaj min Dio plifortigis, jes…
Sed kiamGriŝa revenis hejmen kaj rakontis ke vidis min surmetiĝintan la bastoŝuojn kaj kiom malfacile estas por mi la vivo tie-la patrino ekploris.
Ili eksidiĝis ĉe la tablo, Griŝa prenis en la manojn panon kaj diras- “Jen ĉi tie estas la Ĉiela Regno! Kaj tie Ĝi forestas.”
Kvazaŭ la pano-estas la Ĉiela Regno! La patrino ekploris eĉpli forte.
Sed li, Griŝa, eĉ ne spertis la realan monaĥan vivon. Lia noviclaboro ne estis malfacila-li bakis panon. Kaj kiam alveturadis la episkopo li staradis tenante apogbastonon. Li havis tiom bonajn harojn-ili ondiĝis ĝis la ŝultroj. Kaj la malamiko ja lin konfuzigis… Griŝa tion ne komprenis. Jes…
Kaj la jenon mi diros al vi, vi ja pardonu min por Jesuo. Ĉu vi volas iĝi monaĥoj? Se jes-jen mia la unua konsilo. Ne kondamnu nek monaĥojn nek estrojn. Se vi kondamnos-vi ne alkutimiĝos al la monaĥejo, vi foriros el tie.

Yakunin (Mostrar perfil) 11 de diciembre de 2012 16:16:27

Antaŭ nelonge el la Zagorskamonaĥejo alveturis al ni Vasilij, diakonmonaĥo. De li mi aŭdis ke lijuĝas monaĥojn dirante ke ili vivas ne laŭregule. Mi diras al li- “Ne rapidiĝu! Vi mem ne estos loĝanta en la monaĥejo!” Tiele okazis. Li foriris el la monaĥejo. Jen kia ordono: se vi vidas iun monaĥon aŭ pastromonaĥon fari ion malveran vi devas malatenti tion. Forturniĝu kaj ne gvatu! Permesu ilin peki. La patro Serafim diradis tiele- “Lasu ilin vivi ĝis la tempo, lasu ilin manĝi nian panon. Kaj kiam la tempo alvenos-la Sinjoro mem ilin elĵetos.” La jenon-la kondamnon kiun vi metas je la aliajn-timu! Tio ne estas nia afero-la Sinjoro mem ilin korektigos.
Ĉiu havas sian pekon. Ne rigardu lin. Ne estas via afero. Neniu estas lia juĝanto. Jen kiel! Kaj Griŝa estis tia-li kondamnis ĉiujn: tio malveras, ĉi tio malpravas, tion oni devas fari alimaniere! Ĉu tiu esas monaĥo? Jen la Sinjoro elĵetis lin el la monaĥejo. Do se vi volas vivi laŭ Diaj ordonoj-vivu mem.
La beata starcino Agaŝa diradis- “Je ĉiu paŝo preĝu dirante: La Ĉiela Reĝino, savu mian virgulecon, ne forprenu la Ĉielan Regnon de mi, ne forprenu de mi Vian Sanktan loĝejon! Tiam vi fortikiĝos kaj restos viva. La malamikoj ja multnombras ĉiuflanke.”
Ie mi vidis bildon-la sankta Serafim estas ĉirkaŭigita de diversaj teruraj bestoj. Sed li staras kaj preĝas. Ĉu vi vidis ĝin? Kaj ĉu vi scia kio estas ĉi tiuj bestoj? Ili estas demonoj kaj homaj fipasioj! Sed la preĝo savas ĉiujn. Sed se vi kondamnos aliajn-vi nenie havos pacon ĉar la kondamnado estas abomenaĵo por Dio. Gvatu sin!
Kaj nun mi preĝas tiele- “La Ĉiela Reĝino, la morto aliras… Ne forlasu min!” Nur Ŝi ne forlasas vin sengrave kie vi estas. Mi estis en malliberejo, en ekzilejo. Kaj mi ĉiam preĝis al la Sankta Dipatrino-“Al la nevenkebla militistarestrino la venkajn kantojn ni kantas…” . Nur tiele mi preĝis kaj la Sinjoro min savis.
Tiam ni loĝis en Satissa vilaĝeto. Ni havis multe da tero-iu oferdonis. Kaj la brutaro abundis. La bovidojn mi tie paŝtis.
Iam oni prenis por ni unu bovidinon el urbo Sarov. Oni volis enkonduki tiajn bovinojn ĉi tie.

Yakunin (Mostrar perfil) 17 de diciembre de 2012 12:06:39

La bovinojn tie estis grizkoloraj kaj tiom grandaj! Kaj la niajn-ruĝaj kaj malgrandaj. Oni ege zorgis pri tiu bovino el Sarov. Dum du jarojn oni ne permesis ke ĝi iru en la herdo. Nur en la tria jaro.
Iam kiam la bovino estis nur dujaraĝa ĝi ekaŭdis la herdon el post la rivero ĉar la bovinoj muĝis. La bovino ekfurioziĝis, maltrankviliĝis kaj ĵetiĝis al la herdo. Kaj tio ja estis malpermesita! Mi ekkuris post ĝi. Mi kuris, kuris kaj la bovino saltis en la riveron Saltis kaj naĝis. Kaj la rivero ja estas tre profunda! La bovino transnaĝis la riveron kaj ekkuris plue al la herdo.
Kaj mi restis sur la riverbordo. Mi falis sur la genuojn kaj krias –“Sankta Serafim, ĉu vi ne vidas ke la bovino forkuris?”
Jen kielvoĉe mi kvereliĝis al la sanktulo-“Ĉu vi ne vidas?” Kio okazis laŭ vi? La bovino tuje stariĝis senmove. Poste ĝi iomete retropaŝis, turniĝis kaj malrapide iris reen kvazaŭ iu tiris ĝin, eniris la riveron kaj malrapide naĝis ĉi tien. Sur la bordo mi alligis al ĝi ŝnuron dirante-“Vi, fiulino, plene min senfortigis!” Se en mi mi imagis ke la sankta Serafim ĝin ĉesigis.
Poste ĝi ne plu fuĝis. Kaj post ĝi estis tiom bona bovidino! Sed baldaŭ oni nin elpelis, el Satis…

Yakunin (Mostrar perfil) 17 de diciembre de 2012 16:34:25

Tio estis la terura tempo. Komence estis granda milito (La Unua Tutmonda Milito) kaj poste la reĝon oni detronigis. La revolucio. Vi ne vivis tiam kaj tion ne scias.
La monaĥejon oni komence ne maltrankviligis sed la vilaĝojn oni prirabadis. Oni alvenis prirabi ankaŭ nin. Ni ankaŭ spertis la suferon. Kaj kiu ja rabis? La apudaj vilaĝoj leviĝis. La apudaj vilaĝoj! La vilaĝo Lomasovo kiu troviĝas ses kilometroj for de la Satis. Virojn kaj virinojn el ĉi tiu vilaĝo mi nomis “la lomasoj”. Kion ja ili ekdeziris? Nin prirabi kaj forpreni ĉion!
Sed oni sciigis nin pri ĉi tio. Avertis. El la monaĥejo oni sendis al ni laboristojn por ke nokte konduki la bovinojn en la monaĵejo ĉar sekvatage la rabistoj intencis ilin forpreni. Kaj ni kondukis la herdon, Mia Dio, la tutan nokton! Kondukante la bovinojn ni ege laciĝis, des pli kondukante la bovidojn! La plej malgrandajn-kaj tie estis eĉ kvintagaĝajn-ni metis sur la ĉaron. La bovinoj multnombris, kaj la bovidoj ankaŭ multnombris.
Poste ni devojiĝis irante tra arbaro. Kaj la arbaro estis netrairebla! Aĥ, ni tiom turmantiĝis. Ni supozis ke la vojo estis mallonga, sed evidentiĝis ke tie estis ĉirkaŭ dudek kilometroj. Ni ankaŭ ĉirkaŭiris la bienon, en ĝi loĝis bienulo Laĵkin. Tie, en la bieno, li havis vinan uzinon. Ĝin oni jam komencis prirabi. Oni iris de ĉiuj flankoj, drinkegadis ĉiuj. Kelkaj dronis grimpine en la vinkuvegojn. Multaj forbruliĝis. Anarkio alvenis-pro tio ĉiuj perforte iris laŭ sia deziro.
Jes… La bovinoj apenaŭ kapablis iri. Kaj la bovidoj laciĝis, multaj el ili faliĝis surteren. Tion kio okazis mi ne kapablas forgesi.

Yakunin (Mostrar perfil) 2 de enero de 2013 07:34:27

Sed finfine ni alvenis la Deveevon iamaniere. Je la sepa horo vespere. Estis la tempo de la vespera diservo kaj ni alvenis kun la bovinoj ĉi tien. La tutan herdon ni enpelis en la ĉevala korto. Ni ja sukcesis ilin ĉiujn bonstatajn alvenigis. Nu, poste la patrino-monaĥejestrino ordonis ke ni revenu. Ni trinkis teon kaj ekiris.
Mi kune kun mia amikino Paŝa, ne dorminte la tutan tagon kaj nokton, iris, iris... Kaj tiom laciĝis, ke ni ne havis plu fortojn. Ni decidis eksidiĝi kaj iomete ripozi. Nu, sidiĝis ni sur la vojo kaj senprokraste ekdormetis. Mi ne scias ĉu longe ni dormetis. Ĉar tre laciĝintaj ni estis. Jen alproksimiĝis al ni iu viru kiu veturis je ĉaro. Li kriis kriis al ni ke ni foriru for de la vojo sed ni ne aŭdis. Ni dormis. Kion li faris? Li vipis nin per vipo! Ni ektimiĝis- “Sinjoro Jesuo Krist, kie ni estas?” La arbaro estas ĉirkaue kaj ni komprenante nenion ektimiĝis.
Ni demandis la viron- “Sinjoro, pro la nomo de Kisto diru al ni kie ni estas? Kie ni troviĝas?”
Li koleriĝas, preterveturis. Nu, Dio estu kun vi.
Ni sidis plu. Finfine ni ekmemoris kiu kaj kie ni estas. Poste ni ekvidis ke ni ja estas malproksime de la bieno en kiu la “lomasoj” prirabas la Laĵkin-on kaj lian vinan uzinon. Evidente tien la viro en la ĉaro veturis. Ni rigardas kaj vidas-oni portas ĉion kio estis en la domo de Laĵkin. Ni ne iris tian vojon pro timo ke oni nin mortigos. Ni ja estis monaĥinoj. Ni audis ilin krii- “Baldaŭ ni iros al la nigrulinoj” ( Nigrulinoj-estas kromnomo de monaĥinoj pro la nigra koloro de iliaj vestoj)
Ni rapidiĝis al la niaj fratinoj. Ili jam atendadis nin- “Kie vi estis tiom longe?”
Ni rakontis pri tio kiel ni devojiĝis, kiel ekdormiĝis, kiel aliris. Kaj pri tio ke oni baldaŭ alvenos nin prirabi.
Kiam ni ĵus finis la rakonton ni ekaŭdis la fratinojn krii- “La lomasoj alvenis! Kun ruĝkolora flago!”
Ili enrompiĝis. Multnombraj ili estis. Ni havis grenkonservejon. Ili iris al la grenkonservejo kaj ordois ke ni donu al ili la ŝlosilojn. Nia estrino aliris al ili kaj demandis ilin- “Bone, mi la ŝlosilojn donos. Kion vi volas?” Ili respondas- “Ni volas preni ĉion. Ĉion! La tutan grenon ni forportos. Donu al ni ĉion kio estas.”
Ŝi opiniis ke ŝi povis ion defendi. Ve...

Yakunin (Mostrar perfil) 4 de enero de 2013 09:56:27

Oni malŝlosis. En la grenkonservejo ni havis farunon, grenon, milean grion... Ni komencis ŝuti por ili po unu mezurilo. Sed ĉu ili kontentiĝos po unu mezurilo? Ili nin elpelis kaj komencis ŝuti mem. Ili forprenis ĉion!
Unu ulo eniĝis en la farunujo. Tio estis samtempe kaj ridinde kaj plorinde-li iĝis tute blanka. Oni ŝutis la farunon.
Poste ni ekaŭdis pafadon. Kio okazis? Evidentiĝis ke viroj de la vilaĝo Vertjanskoje leviĝis por ke protekti la monaĥejon. Ni krias- “Helpu! Oni nin mortigos!” Sed la viroj el la Vertjanskoe diris al ni- “Kial vi krias, malsaĝulinoj? Ne vin oni mortigos sed tiujn!”
Sed neniun oni mortigis, dank' al Dio. Oni nur pafis supren. Sed spite al tio oni "la lomasojn" dispeligis. La lomasoj fortiris tiom multe! Tia rabado estis! Indulgu ilin, Sinjoro...
Estis aŭtuno. Oktobro. La deksepa jaro (de la dudeka centjaro). Estis jam malvarme...
Ni jam havis rezervitajn fungojn, brasikon.... Ĉio por la vintro.
Jen mi vidas en la memoro kvazaŭ tio okazas ĉimomente-unu ulo iniris la kelon kaj eltiris el tie dusitelan lignan barelon. Ĝi ege plaĉis al la ulo. En la barelo troviĝis bonajn fungojn. Kion ja faris la ulo? Li elĵetis la fungojn el la barelo kaj ne ŝprarante sian piedveston li piedpremis la fungojn. La fungoj ne estis bezonataj al la ulo, li bezonis nur la barelon...
Ankoraŭ tie estis iu tataro. Al li ankaŭ plaĉis barelo, la alia. En ĝi estis tomatoj.
Li demandas- "Kio estas ĉi tiuj?" Ni havis unu fratinon, la mordvinon, ŝi estis gaja. Ŝi respondis al la tataro- "Ĉi tio estas kuracilo. Kiam bovino havas pedikojn ni la bovinon per ĉi tio ŝmiras." Jen tie ŝi diris. Kaj li kredis. Li ne komprenis kio estis la tomatoj.
Ankaŭ ni havis multe da vazaro por lakto. Ĝi estis bona, farita el glaco. Ho Sinjoro. Unu junulo grimpis en la subtegmento, ekvidis tie ĉi tiun vazaron, emetis en la sakon. Kiam li estis iranta malsupren laŭ la ŝtuparo li disbatis ĉion. Li la disbataĥon elŝutis el la sako en la korto ka diris- "mi scias kie preni plu." Kaj iris unu pli fojon.
Kaj ĉiuj estis ebriiĝintaj! Ili prenis la vinon en la vinuzino de Laĵkin. Kion oni estis farantaj-pri tio mi ne rajtas rakonti! En nia korto unu tia viro kuŝaĉis senkonscia-ebriiĝis! Dio, savu nin pekulojn!

Volver arriba