Messaggi: 233
Lingua: Esperanto
Yakunin (Mostra il profilo) 10 marzo 2012 14:16:17
Yakunin (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 15:34:18
Mi povas aldoni rilate al la soveta reĝimo. Iafoje dum somera nokto mi plenumadis noviclaboron de deĵoranto je placo ĉe la Ekdormiĝa kirko. Steloj malforte trembrilantis en la norda ĉielo. Silento kaj paco. Trifoje batis la tura horloĝo... Subite mi eksentis ke iu staras post mia dorso. Mi timigite turniĝis. Tiu estis patro Nafanail. Li rigardadis la stelan ĉielon. Kaj poste penseme demandis min- «Georgij, kion vi opinias pri la plej ĉefa principo de komunismo?»
La Peĉera monaĥejo. La Ekdormiĝa placo. La jaro 1983. Tri horoj nokte. Steloj...
Ne ricevinte de mi la respondon patro Nafanail same penseme daŭris- «La plej ĉefa principo de komunismo estas «de ĉiu laŭ la kapabloj, al ĉiu laŭ la bezonoj», sed tiujn «kapablojn» kaj «bezonojn» ja iu komisiono estos difinanta. Sed kiu komisiono? Verŝajne - «la triopo» (ĝi estas la nomo de la plej granda malliberejo troviĝinta je Soloveckij insuloj). Jen oni elvokos min kaj demandos min- «Nu, Nafanail, kiujn kapablojn vi havas? Vi kapablos segi ĉirkaŭ 20 sterojn! Kaj kiujn bezonojn vi havas?-Faba supaĉo! Jen kia estas la plej ĉefa principo...»
Kvankam patro Nafanail ĉiam substrekadis ke li estas nur pedanta administrano kaj oficiisto eĉ ni, novicoj, poiome komencis konjekti ke li pene kaŝas siajn spiritajn talentojn. Interalie, la samon faris ĉiuj veraj monaĥoj en la monaĥejo. Li ne estis oficiala konfesprenanto de la monaĥejo. Por pekokonfeso al li aliradis el la urbo nur kelkaj Peĉeraj malnovloĝantoj kaj iuj alveturis el iuj malproksimaj lokoj. La ceterajn li kiel konfesprenanto ne akceptadis dirante ke li ne havas emon por ĉi tiu okupo.
Yakunin (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 16:08:12
La bildigo de ĉi tiu terura venĝo tiom plivarmigis mian koron ke mi eĉ sub senĉesa neĝfalo ekfartis pli gaje. Kiam min preterpasantis patro Nafanail mi eĉ ridis al li alirante por beno. Responde li ankaŭ tre afable ridis kaj krucosignis min. Mi kliniĝis kisi lian manon kaj subite ekaŭdis super mi la knaran voĉon- «Do vi volas diri «bonege, patro monaĥejestro, mi vivas pro viaj sanktaj preĝoj?» Mi senmoviĝis kliniĝinte kvazaŭ pro radiklito. Kiam mi finfine aŭdacis suprenlevi la okulojn al la starco mi ekvidis ke li rigardadis min kun nekaŝebla sarkasmo. Sed rimarkinte mian teruron li kun la vera afableco diris- «Observu sin, Georgij, aroganteco neniam estis por ies bono!» Kaj pendinte sur la dorson sian sakon kun miliono aŭ, eble, kun biskotoj, li ekiris laŭ la knara frosta neĝo al la fratara konstruaĵo.
Yakunin (Mostra il profilo) 14 marzo 2012 15:30:32
Laŭ eldiro de unu Sankt-Peterburga pastro- «Unu jaro en la Peĉera monaĥejo egalas al kvindek jaroj en teologia akademio». La alia afero estas tio kiel ni tiujn lecionojn lernis kaj la rezultoj iafoje estis maldolĉaj...
Interalie patro Nafanail estis tre fiŝparema. Li ŝparis ĉiun monaĥejan moneron, li freneze ĵetiĝis elŝalti senkiale lumigantajn lampojn, li ŝparis akvon, gason kaj ĝenerale ĉion ŝpareblan kaj malpliigeblan.
Kaj li ankaŭ tre severe observis plenumadon de centjaraĝaj monaĥejaj kutimoj kaj antikvaj monaĥaj leĝoj. Ekzemple li ne ŝatis kiam iu el la fratoj forveturis por ferioripozo. Kvankam kuraca ferioripozo estis leĝa por tiu por kiuj ĝi estis necesa patro Nafanail, spite al ĉio, tute ne akceptis kaj ne ŝatis tion. Li mem, certe, neniam ferioripozis dum 55 jaroj de lia loĝado en la monaĥejo. La monaĥejestro patro Gavriil ankaŭ ne uzis ferioripozon kaj suspekte rigardadis tiujn kiuj aliradis al li kun tiaj petoj.
Mi memoras iafoje la monaĥejestro ja benis veturi ferioripozon someran unu pastromonaĥo. Li ja benis lin sed ordonis ricevi monon de la trezoristo.
Tiam mi deĵoris je la Ekdormiĝa placo kaj estis la atestanto de la okazintaĵo.
Yakunin (Mostra il profilo) 14 marzo 2012 16:16:20
Yakunin (Mostra il profilo) 18 marzo 2012 06:29:04
Ekvidinte la paperon patro Nafanail senmoviĝis, tute mortigita, kaj poste kriegante li falis sur la teron kaj etendinte al la ĉielo brakojn kaj gambojn (dum tio montriĝis liaj disŝiritaj ŝuoj kaj dekoloriĝinta blua kalsono) kaj plenvoĉe kriegis- «Helpu! Oni min rabas! Oni volas ke mi donu la monon! Oni volas ferii! Laciĝis pro la monaĥejo! Laciĝis pro Dipatrino! Helpu! Oni min rabas! Helpu!» La malfeliĉa ferionta patro eĉ kaŭriĝetis pro la teruro. Fremlandaj turistoj sur la placo senmoviĝis pro la konsterno. Brakuminte sian kapon la ferionta patro kure ĵetiĝis sian ĉelon. Kaj la monaĥejestro, starante sur la balkono, kun plezuro observadis la okazintaĵon.
Ekvidinte ke la danĝero foriĝis la patro Nafanail trankvile leviĝis, forskuis polvon for de la vesto kaj iris laŭ siaj aferoj.
Specialan ĝojon ni havis kiam oni donis al ni noviclaboron helpi al patro Nafanail pri konduko de ekskursoj laŭ la monaĥejo. Kutime oni komisiis al li kondukon de iuj gravaj personoj. Niaj novicaj devoj estis nur ŝloso kaj malŝloso de antikvaj ŝlosiloj de la pezaj pordoj. Farinte tion ni aŭskultadis la patron Nafanail-on. Kaj oni povis ekscii multe. La patro Nafanail estis la daŭriganto de la tradicioj de sia instruisto arkimandrito Alipij kiu defendadis la monaĥejon kaj kredon je Dio dum Ĥruschevaj persekutoj (Ĥruschev-estro de la Soveta Unio dum 1960-aj jaroj kiu promesis jam en la 20-a centjaro montri la lastan vivantan pastron de la Rusa Ortodoksa Eklezio). Patro Nafanail heredis la talenton de la saĝa kaj iafoje senkompata vorto de la arkimandrito Alipij.
Dum tia ateisma tempo la sovetaj postenulojvizitante la monaĥejon atendadis ekvidi ĉiujn-obskurantojn, profitemajn ruzulojn, malklerajn subhomojn, sed ili neatende renkontadis tre interesajn siamaniere klerajn saĝulojn, nekutime kuraĝajn kaj ene liberajn homojn kiuj sciis ion pri kio la gastoj eĉ ne konjektis. Jam post kelkaj minutoj la ekskursantoj komprenadis ke tiajn homojn ili neniam renkontis dum tutaj iliaj vivoj.
Iafoje en la jaro 1986 la Pskovaj estraruloj alveturis la monaĥejon iun altrangulojn el la vojminesterio. Li evidentiĝis kiel trankvila kaj bonorda homo, li ne demandis idiotajn demandojn «en kiu konstruaĵo loĝas edzinojn de la monaĥoj, pro kio Gagarin flugis kosmoson sed Dion ne ekvidis ktp». Sed finfine post duhora interkomunikado kun patro Nafanail la postenulo, konsternita de sia novkunparolanto, ja fidemandis- «Aŭskultu, mi ja estas konsternita per interparolado kun vi! Tiom interesan kaj neordinaran homon mi neniam renkontis dum la tuta mia vivo! Sed kiel vi, havante tian saĝon, kapablas kredi je... Nu, vi ja komprenas je kio. La scienco ja malkovras por homo n...
Yakunin (Mostra il profilo) 18 marzo 2012 06:29:35
«Kometo, vi diras... de Galileo?»-ekskuis sian barbon patro Nafanail- «Do se oni elkalkilia ĉion pri kometo tio signifas ke Dio ne estas bezonata? Nu, kompreneble... Sed imagu-se oni min starigos kun krajono kaj papero ĉe fervojo mi ja post semajno kapablos ĝuste antaŭdiri kian flankon kaj kiuj kaj kiam vagonaroj iros! Sed tio ne signifas ke la trajnstiristoj, konduktoroj kaj fervojtrafikistoj malestas! Kaj ĉu la ministroj de la vojtrafiko ankaŭ forestas? La Estraro ja ĉie estas bezonata!»
Yakunin (Mostra il profilo) 18 marzo 2012 09:03:42
La ekskurso komenciĝis de la kavoj. Tie ĉe la enirejo troviĝas malgranda ĉelo havanta malgrandan fenestreton. En ĉi tiu ĉelo en la komenco de la 19-a centjaro loĝis anakoreto pastroasketomonaĥo Lazar. Ĉi tie li estas enterigita. Sur la muro super lia tomboplato estas pendigitaj liaj asketokatenoj kaj la peza fera kruco. «-En ĉi tiu ĉelo dum 25 jaroj kiel anakoreto loĝis pastroasketomonaĥo Lazar»- komencis la ekskurson patro Nafanail- « Nun mi rakontos al vi pri ĉi tiu mirinda fervorulo». «Kaj kie ĉi tie ĉi tiu via Lazar havis necesejon?»-laŭte interesiĝis unu el junaj ekskursantoj. Liaj kunirantoj ekridegis. Patro Nafanail pacience ĝisatendis ilian trankviliĝon-«Kie estis lia necesejo? Nu, bone, mi montru al vi». Li eliris la perpleksiĝintajn ekskursantojn el la kavoj kaj kondukis ilin tra la tuta monaĥejo al la kaŝita de rigardoj de la eksteruloj masrtruma korto. Tie je la periferio troviĝis malnova latrino. Stariginte la ekskursantojn duonronde ĉirkaŭ ĝi kiel oni faras en muzeoj la patro Nafanail solene prononcis- «Jen ĝi estis la necesejo de la pastroasketomonaĥo Lazar. Nun staru kaj rigardu!» Kaj turninte sian dorson al la mirigitaj ekskursantoj li foriris. Kiam ili rekonsciiĝis la estro de la ekskursgrupo eltrovis la monaĥejestron kaj esprimis al li sian indignon. Sed la patro monaĥejestro respondis- «Patro Nanail raportis al mi pri kio vi interesiĝis. Nome tion li montris al vi. Nenion alian ni povas fari por vi.»
Oni devas konsideri ke tio estis la jaro 1984. Tiam pro la okazintaĵo povis okazi diversaj malbonaĵoj. Sed la estroj de la Pskova Peĉera monaĥejo tradicie estis tre fortaj homoj.
Yakunin (Mostra il profilo) 18 marzo 2012 09:20:08
Mi havis feliĉon viziti la patron Nafanail-on antaŭ nelonge ĝis lia morto kaj estis mirigita per la senfina amo kaj bonkoreco kiuj eliradis de ĉi tiu starco. Anstataŭ ŝparado de la lastaj fortoj por la vivo ĉi tiu nekredebla ŝparema pri ĉio alia eklezia ŝparulo fordonadis sin al tiu homo kiun por mallonga tempo sendadis al li Dio. Interalie li agadis tiele dum la tuta sia vivo sed tiam ni tion ne komprenadis.
Yakunin (Mostra il profilo) 21 marzo 2012 15:45:43
Dum du jaroj ĉiutage post miaj noviclaboroj mi estis leganta la Neekdormiĝan Psaltaron. Ĝi estas speciala tradicio kiam oni en monaĥejoj neniam nek nokte nek tage ĉesas preĝon legante la Psaltaron kaj poste laŭ specialaj memorskriboj preĝas pri bonsano kaj pacigo de multaj homoj.
Mia vico estis dum malfrua vespero-de 23-00 ĝis 00-00. Min alternigis asketa monaĥo patro Melĥisedek. Li daŭris la legadon de la Psaltaro ĝis 02-00 nokte.
Patro Melĥisedek estis mirinda kaj mistera fervorulo. Krom la diservoj li estis preskaŭ nevidebla en la monaĥejo. Ĉe la fratara manĝotablo li aperadis nur dum festotagoj. Sed ĉe la tablo li sidadis kliniĝinte san kapon sub la asketamonaĥa kapuĉo kaj preskaŭ nenion manĝis.
La granda asketa monaĥeco en la Rusa Ortodoksa Eklezio estas la plej alta grado de la abdiko for de la mondo. Akceptante la asketmonaĥan tondon (iĝon) monaĥo forlasas ĉiujn laborojn krom la preĝo. Oni denove, same kiel dum monaĥa tondo (iĝo), ŝanĝas lian nomon. Episkopoj asketomonaĥoj ĉesas administri sian eparkion, pastroj asketomonaĥoj estas liberigataj for de ĉiuj devoj krom servo de liturgio kaj spirita patreco.
Patro Melĥisedek aperadis sub volbo de malgranda kaj malforte prilumigita kirko je la nomo de Lazar, en kiu oni estis legantaj la Neekdormiĝan Psaltaron, ĉiam antaŭ minuto ĝis kiam horloĝo en la monaĥeja turo markis noktomezon. Antaŭ la Cara Pordego (La ĉefa enirejo en la altarejon trairi tra kiu rajtas nur pastroj) li malrapide faris tri vizaĝalterajn kliniĝojn kaj atendis min aliri. Beninte min li geste forsendis min por ke unusole komenci preĝon.
Dum tuta jaro li ne diris al mi unu vorton. En anikva monaĥa Pateriko (libro en kiu estas priskribitaj vivoj de sanktuloj) troviĝas rakonto- «Tri monaĥoj havis kutimon ĉiujare aliri al abo Antonij la Granda. Du el ili interparoladis pri savo de animo sed la tria ĉiam silentadis kaj demandis nenion. Post longe la abo Antonij demandis la trian monaĥoj- «Dum tiom longe vi aliradas ĉi tien kaj pro kia kialo vi demandas nenion?» La monaĥo respondis al li- «Por mi estas sufiĉe rigardi vin.» Tiam mi ekkomprenis kiom feliĉa mi estis nur pro tio ke mi ĉiunokte povis almenaŭ vidi ĉi tiun fervorulon-patron Melĥisedek-on.