Mesaĝoj: 233
Lingvo: Esperanto
Yakunin (Montri la profilon) 2012-marto-28 13:50:22
Unu pli signifoplena apartaĵo kaj destino de la Pskova-Peĉera monaĥejo malkovriĝis nur en la dudeka centjaro.
Multe da famaj rusaj monaĥejoj estis famaj ne nur en Ruslando kaj ankaŭ en la tuta kristana mondo. Sed la Pskova-Peĉera monaĥejo dum centjaroj restadis nur provinca monaĥejo.
Sed dum la postmilitaj jaroj kiam la eklezio komencis restariĝi de la postrevolucia ruinigo subite evidentiĝis ke ĉi tiu provinca monaĥejo estas elektita de Dio por speciala kaj granda servo.
Subite evidentiĝis ke la unusola monaĥejo je la teritorio de Ruslando kiu neniam, eĉ dum la Soveta epoko, ne estis fermita kaj kiu konservis la altvaloran senrompecon de la monaĥa vivo estis nome la Pskova-Peĉera monaĥejo. Ĝis la jaro 1940 ĝi troviĝis je teritorio de Estonio kaj pro tio komunistoj ne sukcesis riunigi ĝin ĉar komenciĝis la milito. Poste, dum la Ĥruschevaj persekutoj, la granda monaĥejestro arkimandrito Alipij sukcesis kontraŭstari la grandegan ŝtaŝtan aparatularon kaj ne permesis ke oni fermu la monaĥejon.
La fakto ke en la monaĥejo neniam rompiĝis la spirita heredaĵo havis egan signifon. Nome ĉi tie dum 1950-j jaro de la soveta epoko estis revivigita la starceco-unu el la plej altvaloraj trezoroj de la rusa ortodoksa eklezio.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-marto-28 14:21:48
Oni devas agnoski ke la plej unika kaj ,verŝajne, la plej feliĉa periodo de la monaĥa vivo estas la novica vivo. Poste monaĥo havos spiritajn venkojn kaj okazintaĵojn kiuj estas tute neimageblaj por laikaj homoj. Okazos venkoj kaj malvenkoj de nevidebla asketa milito, mirindaj malkovroj de la mondo kaj de si mem. Sed la jaroj de la noviceco estas kompareblaj al nenio.
Kiam oni demandis la maljunan patriarkon Pimen-on- «Via Plejsankteco, vi atingis la plej altan ŝtupon de la eklezia hierarkio. Se nun estus eble por vi elekti kiun postenon vi elektus?» Kutime neparolema kaj profundigita en pensoj patriarko tuje respondis- «La novico pordogardisto de la malsupra pordego de la Pskova-Peĉera monaĥejo.»
Yakunin (Montri la profilon) 2012-marto-31 19:08:31
La sama afero okazas al l novicoj de la nuna tempo. Apostolo Pavel faris la grandan malkovron- « Jesuo Kristo estas la sama ĥieraŭ, ĥodiaŭ kaj por ĉiam.» Ĉi tiuj vortoj konfirmatas per la tuta historio d kristanismo. Ŝanĝias homoj kaj epokoj sed por la generacioj de la unuaj kristanoj kaj por niaj samtempuloj Jesuo Kristo restadas la sama.
La veraj novicaj recevas de Dio la grandvaloran donacon-la sanktan senzorgemecon kiu estas pli bona kaj pli agrabla ol ĉiu libero. Tiajn verajn novicojn mi feliĉe vidis multe-kaj ili povas esti en ĉiu rango de monaĥeja laboristo ĝis episkopo.
Iafoje, rememoras apostolo Matfej, meze de somero ie en Galileo laŭ pado inter tritikaj kampoj la disĉiploj sekvis sian Dian Instruiston. Vojaĝante ĉiuj ege malsatiĝis. Sed tio ne estis iu malagrablaĵo-irante la apostoloj ŝiris spikojn, disfrotis ilin inter manoj kaj manĝis grenojn. Sed, malfeliĉe, ilin trafis leĝistoj fariseoj. Insultante la fariseoj atakis la junulojn. Por la fariseoj la apostoloj estis farantaj krimon-la tago estis sbato kaj la fariseoj kun la skribistoj instruis ke eĉ la plej necesa laboro dum sabato estas malpermesita por ke homaj pensoj ne foriru for de Dio. Sed la naivaj disĉiploj ne atentante la koleriĝantajn fariseojn daŭriĝis sian laŭvojan manĝadon. En iliaj animoj estis paco kaj libero. Ili estis komprenantaj ke ili rompas ne Dian leĝon sed ĝian sensencan homan interpreton. Eĉ pli ol tio-sekvante sian Majstron ili ĝuste plenumadis la precepton komunikiĝi kun Dio kaj sekvi Lin.
Desmut (Montri la profilon) 2012-marto-31 23:59:41
Kial, prefere, vi ne verkas libron, aŭ metas tion ĉi ĉion en dokumenton PDF kaj disdonas ĝin ĉi tie? Nur estas konsilo, ĉar ne multaj homoj legas ĝin, mi pensas, pro la longeco.
Amike, Carlos
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Yakunin (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 04:54:37
Desmut:Kara, tre legindas tiu ĉi fadeno, sed jam tre longas kaj mi ne certas ĉu mi havos tempon iam atingi la finon...Pro kia kialo vi denove konsilas ke mi verku libron? Mu nur povas denove ekspliki al vi ke mi ne estas verkisto, mi estas tradukisto kaj mi ĉimomente tradukas jam verkitan libron kaj mia celo, kiel mi jam eksplikis al vi, estas kontrolo de la kvalito de la traduko kiun mi estas faranta. Kial vi ne kapablas tion kompreni? Se por vi la teksto tro longas-nu, kion fari, ne lacigu vin per legado.
Kial, prefere, vi ne verkas libron, aŭ metas tion ĉi ĉion en dokumenton PDF kaj disdonas ĝin ĉi tie? Nur estas konsilo, ĉar ne multaj homoj legas ĝin, mi pensas, pro la longeco.
Amike, Carlos
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Yakunin (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 06:59:51
Mi havis fortunon dum 4 monatoj esti deĵoranto nome en tiu gardistejo apud la masupra pordego de la Pskova-Peĉea monaĥejo pri kiu tiom revis patriarko Pimen. Mi povas konfirmi-la maljuna patriarko sciis tion pri kio li parolis-ĝi vere estas la plej bona loko en la tuta mondo.
la pordogardisto havas ne multe da devoj-malfermi kaj fermi la pordegon por ke traveturu aŭtoj kaj ĉaroj kun fojno kaj ankaŭ forpreni sterkon post trairo de la grego de bovinoj kiuj matene kaj vespere trenis sin laŭ la centjaraĝa monaĥeja pavimo de la monaĥeja bruta korto al la paŝtejo kaj reen.
Dum deĵorado mi tralegis multe da interesaj libroj kaj plenanime ekamis la solecon. Verdire, kiam komenciĝis la aŭtuno kaj oni ne plu paŝtis la bruton oni donis al mi novan novican laboron-labori en bovejo. Tio estis pli malfacile. En monaĥejo oni tre strikte observas ordon kaj purecon pro tio oni devis esti tre atentaj por ke ĝustatempe forpreni sterkon kaj denove sterni segaĵojn. Tion oni devis fari pro tio ke se bovino kuŝiĝos sur la sterkon ĝia mamo sekiĝos kaj la bovino malsaniĝos. En la monaĥej grego estis tridek kvin bovinojn. Da fojno oni havis ĝissate kaj pro tio fabrikado de sterko estis gaja, akurata kaj tagnokta-oni devis sukcesi purigi ĝustatempe!
Yakunin (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 07:00:04
Malferminte la okulojn mi ekvidis je la malhela lumo de elektralampo bovinon kiu staris en sia stalfako ĝuste kontraŭ mi super amaso de freŝa vaporanta sterko kaj alvoke svingis sian voston. Ĝi havis kialon esti gaja-ĝi manĝis bonodoran fojnon, ĝissate dormis, produktis sterkon kaj nun atendas ke mi la sterkon forprenu. Sed mi ne havis forton fari tion! La bovino iom atendis kaj poste, brue vespirinte, kuŝiĝis. Sed ĝi estis saĝa-ĝi kuŝiĝis sur puraj segaĵoj nur la vosto kuŝas en la amaso de sterko kaj ĝia peniko ĵetiĝas tien kaj reen. La peniko poiome pufiĝas sed la peniko ne estas la mamo, la bovino ne malsaniĝos. Tiam mi, la urba homo, jam sciis ĉi tiun fakton kaj trankvile denove ekdormiĝis.
Sed finfine alvenis la tempo melfermi la okulojn kaj preni la fosilon. Mi puŝetis per boto tiun bovinon por ke ĝi leviĝu kaj mi povu purigi sub ĝi. La bovino gajiĝis, komenis vaste svingi la voston kaj kiam mi kliniĝis ĝi subite frapis mian vizaĝon per malfaciliĝinta pro sterko peniko de sia vosto! Tuje miaj okuloj, nazo, buŝo kaj oreloj iĝis plenigitaj per serko! Komence mi estis tiom konsternita per neatenditeco kaj ofendo ke mi senmoviĝis. Sed poste freneze mi plenforte eksvingis la fosilon al la bovino kaj jen...
Mi rememoris ke Kristo ordonis al ni ke ni montrigu alian vangon se nin ofendas alia homo. Kaj ĉifoje la ofendanto estas malracia estaĵo, la bovino. La fosilo mem malleviĝis. Mi forviŝis la sterkon kaj larmojn per maniko de mia vatita jako, turnis sin al senkoloriĝintaj paperaj ikonetoj, krucosignis sin kaj komencis purigadon...
Yakunin (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 15:43:08
La plej varma tempo en la bakejo estas antaŭ la Pasko. Oni devas baki milojn de hostioj por du estontaj semajnoj-ĝis kaj poste la Pasko kiam ĉiuj laboroj en la monaĥejo estas ĉesigitaj pro la festo kaj preĝoj. Ankaŭ oni devas baki la konsekritajn panojn-specialajn grandajn paskajn panojn kiuj bezonas multe da laboro. Kaj ne nur por la monaĥejo, kaj ankaŭ por la episkopa domo kaj por ĉiuj kirkoj de la eparkio. Kaj ankaŭ estis necesa amaso de la paskaj potkukoj por la tuta postpaska semajno-ne nur por la monaĥejo sed ankaŭ por la episkopa tablo.
Ni komencis la laboron lunde de la antaŭpaska semajno frumatene, kiam ankoraŭ estis mallume. Kaj eliris el la bakejo nur ĝis liturgio dum la Granda Ĵaŭdo. Ni dormis je mallongaj periodoj laŭvice lokiĝinte ĉe tablo. Ega konsolo estis kiam la monaĥeja ekonomo patro Anastasij alportis por la novicoj konservobokalon de apetitaj konservitaj persikoj kiujn ni manĝis kune kun varma aromata pano.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 14:47:30
En la tago kiam mi faris la decidon al la inflamo de la pulmoj aldoniĝis la inflamo de la muskoloj. Pro doloro mi apenaŭ kapablis ellitiĝi. Sed obstine mi iris fari la noviclaboron. La korpotemperaturo ne malleviĝis malpli ol 38 gradoj. Je la fino kiam ni estis relokigantaj pezajn trabojn unu el ili falis sur mian kapon. Tiam mi ĉirkaŭprenis mian malfeliĉan kapon kaj foriris malantaŭ la amaso de brulŝtipoj. Dum tiaj okazoj unu monaĥino el Diveevo, patrino Frosja, diradis- «Nu jen homoj kontraŭstaras nin kaj Dio kontraŭstaras nin».
Nu, mi malĝojis dum iom da tempo kaj iris denove fari la noviclaboron.
Min savis unu maljuna monaĥo-patro Dionisij. Ekvidinte mian staton li decidis resanigi min per malnova praava metodo. La antaŭpaska elbakado tiam estis jam finita. Patro Dionisij sternis per fojno grandegan malvarmiĝantan fornon kaj kuŝigis min ĝuste en ĝi. En la forno estis tiom komforte varmege ke pro senfortiĝo mi tuje ekdormiĝis. Kiam sekvamatene mi vekiĝis malseka de kapo ĝis kalkanoj mi fartis kiel absolute sana persono. Mi elflugis el la forno kiel printempa birdo kaj kvazaŭ neniam malsaniĝanta staris dum Paska frumatena diservo.
Yakunin (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 16:11:10
Traleginte antikvajn priskribojn de vivoj de la sanktaj patroj, ekvidinte inspiran pastran servon de la patro Ioann kaj asketan noblecon kaj antaŭvidimecon de la patro Serafim, fervorecon de la patro Melĥisedek, saĝecon de la patro trezoristo Nafanail, ekzorcadon de la patro Adrian kaj mirindan humilecon de la patro Feofan, admirante pro multaj aliaj Peceraj patroj, ni, la novicoj, je ĉio penis esti similaj al ili. Eĉ preterirante en la monaĥejaj koridoroj la ĉelojn de la starcoj ni respektoplene kaj pro timo silentiĝadis-post ĉi tiuj pordoj estis kondukataj militoj kontraŭ antikvaj fortoj de la lbono, estis konstruataj kaj detruataj universoj.
Nia mallerta fervoreco estis, eble, ridinda sed sincera. Mi ne volas rakonti pri multaj naivaj preĝaj «heroaĵoj» de la Peĉeraj novicoj. Mi ne volas rideti je tio eĉ bonmaniere ĉar mi kredas ke la Sinjoro eĉ tiujn neperfektajn spiritajn laborojn akceptadis kaj benadis. Dio ja rigardas koron de homo kaj liajn intencojn. Kaj la intencoj de la junaj novicoj estis sinceraj kaj puraj.