Berichten: 233
Taal: Esperanto
Yakunin (Profiel tonen) 22 maart 2012 15:26:45
La historio estis tia. Ĝis preno de la granda asketa monaĥeco patro Melĥisedek servis en la monaĥejo same kiel aliaj pastroj kaj havis nomon patro Miĥail. Li estis ege lerta kaj fervora lignaĵisto. Ĝis nun en kirkoj kaj ĉeloj la fratoj konservis multnombrajn pupitrojn, ikonkadrojn, seĝojn, ŝrankojn kaj aliajn meblaĵojn faritajn de li. Por feliĉo de la monaĥeja estraro li laboradis de frua mateno ĝis malfrua vespero.
Iafoje la monaĥeja estraro benis lin por ke li plenumu grandan lignaĵistan laboron por la monaĥejo. Dum kelkaj monatoj li laboradis preskaŭ ne elirante el la metiejo. Kaj kiam la laboro estis plenumita, kiel rakontas la atestantoj, li fartis tiom malbone ke li tuje falis kaj...mortis. Je ekscititaj krioj de la atestantoj de la malbonokazo alkuris kelkaj monaĥoj inter kiuj estis patro Ioann Krestjankin. Patro miĥail kuŝis senvive. Ĉiuj en malĝojo kliniĝis super li. Subite patro Ioann diris- «Ne, li ne estas mortinto, li vivos!» Kaj komencis preĝi. Senmove kuŝanta monaĥeja lignaĵisto subite malfermis la okulojn kaj reviviĝis. Ĉiuj rimarkis ke li estas konsternita ĝis la profundaĵoj de sia anima pro io. Iomete trankviliĝinte li ekpetegis ke oni voku al li la monaĥejestron. Kiam la monaĥejestro finfine aliris li larmante ekpetegis lin ke li tondu lin je la granda asketa monaĥeco. Onidire patro monaĥejestro, ekaŭdinte tian memvolan peton de sia monaĥo, je sia sobriga maniero ordonis ke patro Miĥail ĉesu fantazii kaj denove eklaboru se li ne povis morti. Sed, laŭ la monaĥeja onidiro, sekvamatene la monaĥejestro mem sen iu invito kaj estante en la stato de rimarkebla konfuzo iris ĉelon de la patro miĥail kaj anoncigis ke baldaŭ li tondos la patron Miĥail-on je la granda asketa monaĥeco.
Tio estis tiom nekutime por la minaca monaĥejestro patro Gavriil ke lia vizito kaj decido impresis la frataron preskaŭ same kiel reviviĝo de la mortinto. En la monaĥejo disvastiĝis onidiro ke lastnokte al la monaĥejestro aperiĝis la sankta protektanto de la Pskovo-Peĉerskij monaĥejo sankta monaĥejestro Kornilij, kies kapon propramane dehakis en la 17-a centjaro caro Ivan Groznij, kaj ordonis ke li senprokraste plenumu la peton de la reviviĝinta monaĥo.
Ti estas nur la monaĥeja onidiro. Sed baldaŭ la patro Miĥail estis tondita (iĝita) je la granda asketa monaĥeco kaj ricevis nomon Melĥisedek.
Patro monaĥejestro donis al li tre maloftan nomon je la honoro de la antikva kaj la plej mistera Biblia profeto Melĥisedek. Pro kia kialo la monaĥejestro donis al li tiun nomon ĝis nun estas enigmo. Almenaŭ pro tio ke la patro Gavriil nek dum la tondo nek dum aliaj jaroj neniam sukcesis elparoli tiun malnovtestamentan nomon korekte.
Yakunin (Profiel tonen) 24 maart 2012 08:45:05
Oni en la monaĥejo sciis ke kiam patro Melĥisedek estis morta por li malkovriĝis io kio post la reviviĝo transformigis lin en tute alia homo. Al kelkaj liaj kunfervoruloj kaj spiritaj infanoj patro Melĥisedek rakontis pri tio kion li spertis. Sed eĉ onidiroj pri tiu rakonto estis tute nekutimaj. Mi kaj ĉiuj miaj amikoj certe deziris ekscii pri la okazinaĵo de la patro Melĥisedek mem.
Jen tiunokte mi unuafoje kuraĝiĝis kaj demandis al la patro Melĥisedek nome ĉi tiun demandon- «Kion li vidis tie de kie kutime neniu revenas?»
Aŭskultinte mian demandon patro Melĥisedek longe staris ĉe la Cara Pordego kliniĝinte sian kapon. Kaj mi pli kaj pli senmoviĝadis pro timo opinante ke mi faris ion nepermeseblan. Finfine la asketomonaĥo komencis paroli per malforta pro malofta uzo voĉo.
Li rakontis ke li subite ekvidis sin meze de grandega verda kampo. Li iris laŭ la kampo ne sciante kien li devas iri ĝis kiam lian vojon baris vastega elfosaĵo. En ĝi, inter koto kaj terbuloj, li ekvidis amason de ekleziaj ikonujoj, pupitroj, ikonkadroj, rompitaj tabloj, seĝoj, ŝrankoj. Fiksrigardinte li kun teruro eksciis aĵojn faritajn de li. Tremante li staris antaŭ la produktoj de sia monaĥa vivo. Kaj subite li eksentis ke iu estas apud li. Leviĝinte siajn okulojn li ekvidis Dipatrinon kiu ankaŭ kun malĝojo rigardadis la multjarajn farintaĵojn de la patro Melĥisedek.
Poste Ŝi eldiris- «Vi estas monaĥo kaj ni atendadis de vi la ĉefon-penton kaj preĝon. Kaj vi alportis nur ĉi tion...»
La vizio malaperis. La mortinto rekonsciiĝis denove en la monaĥejo.
Yakunin (Profiel tonen) 24 maart 2012 13:17:54
Vidante kiel li en stato de absoluta fremdeco por la mondo batalas en nevideblaj kaj nekompreneblaj por ni militoj ni, novicoj, demandis lin nur en esceptaj incidentoj. Aldone al tio ni iomete timis lin ĉar li estis fama kiel strikta spirita patro. Kaj li havis la rajton por tio. Lia postulemo al la pureco de la animo de ĉiu kristano devenis nur el la granda amo por homoj, bona scio de la leĝoj de la spirita mondo kaj konscio kiom grava por homo estas nepacigebla batalo kontraŭ peko.
Ĉi tiu asketa monaĥo loĝis en sia alta mondo en kiu oni ne toleras kompromisojn. Kiam patro Melĥisedek donis konsilojn ili estis tute nekutime fortaj per iu speciala forto.
Iafoje en la monaĥejo je mi malsuprenfalis lavango de severaj kaj nelaŭmeritaj, kiel tiam ŝajnis al mi, elprovoj. Tiam mi decidis iri por la konsilo al la plej severa monaĥo en la monaĥejo-al la asketa monaĥo Melĥisedek.
Responde de la frapo je la pordo kaj la necesa preĝo je la sojlo de la ĉelo eliris patro Melĥisedek. Li estis vestita je la monaĥa mantelo kun stolo-mi trafis lin dum plenumado de la asketamonaĥa preĝa regulo.
Mi rakontis al li pri miaj plagoj kaj nesolveblaj problemoj. Patro Melĥisedek aŭskultis ĉion kiel kutime kliniĝinte sian kapon kaj poste suprenlevis je mi la okulojn kaj subite maldolĉe ekploregis...
«Frato!»-diris li kun neesprimebla doloro- «kial vi demandas min? Mi mem pereas!»
La starco-asketa monaĥo, ĉi tiu granda asketo de sankta vivo, estis staranta antaŭ mi kaj ploregis pro malfalsa aflikto ke li estas la plej pekema homo en la mondo. Kaj mi post ĉiu pasinta momento pli kaj pli bone komprenis ke ĉiuj miaj problemoj signifas nenion! Krom tio-ĉi tie ĉiuj miaj problemoj tute senseble por mi kaj senrevene forigiĝis el la animo. Demandi pri io aŭ peti helpon de la starco estis ne plu necese. Li faris por mi ĉion kion li kapablis. Mi danke kliniĝis al li kaj foriris.
Yakunin (Profiel tonen) 24 maart 2012 14:11:41
Yakunin (Profiel tonen) 26 maart 2012 16:01:07
En monaĥejoj krom la Neekdormiĝa Psaltaro ankaŭ estas alia speciala servo-legado de preĝoj kun akatestoj. Tio estas kutima diservo kun aldonitaj legadoj de akatestoj por sanktuloj. Verŝajne nek en la antikvaj regularoj nek en la praktiko de aliaj ortodoksaj landoj ne ekzistas io simila, nur en Ruslando. Sed la popolo ege alkutimiĝis al tiaj diservoj kaj la akatestoj estis mendataj en Peĉeri tre ofte, iafoje 10-15 dum unu tago kaj pro tio diservoj daŭriĝis dum pli ol 3 horoj.
Junaj monaĥoj laciĝadis pro ĉi tiuj monotonaj kaj longdaŭraj diservoj. Oni povas ilin kompreni-la akatestoj ja estas destinitaj por hejma legado kaj, verdire, ili estis verkitaj de diversaj homoj-jafoje de grandaj ekleziaj poetoj, iafoje de piecaj provincaj homoj. Pro tio la tekstoj de la akatestoj ne ĉiam perfektas. La junaj pastromonaĥoj penis iamaniere eviti tiajn preĝlegadojn.
Por ilia feliĉo en la Peĉeri estis homo kiu ĉiam estis preta substitui aliajn pastrojn dum tiaspecaj diservoj. Lia nomo estis arkimandrito Antipa. Li enmonaĥejiĝis antaŭ delonge, post la milito kaj kun brusto kovrita per bataldekoracioj, kaj iĝis spirita filo de la starco Savva al kiu li estis fidela ĝis la morto.
Spite al lia granda staturo (la patro Antipa aspektis kiel fortega maljuna leono kun densaj farokoloraj haroj) ĉi tiu patro estis mirinde bonkora kaj afabla je ĉiuj. Neniu vidis ke li koleriĝas aŭ incitiĝas. Kaj tio spite al la fakto ke ĉiutage multe de homoj aliradis al li por pekokonfeso, konsilo kaj por interparolo. Pro lia bonkoreco multaj strebis al li por pekokonfeso. Kaj li ĝoje per sia pastra potenco ilin liberigis de la pekoj. Jen estis la feliĉo!
La patro Antipa ankaŭ estis la estro de la Neekdormiĝa Psaltaro. Se okazis ke iu el la frataro pro malsano, pro lboro aŭ, eble, pro maldiligento mistrafis sian vicon la patro Antipa ĉiam substituis kaj neniam riproĉis spite al tio ke li mem dum noktoj havis ne malpli ol 3 horojn de legado de la Psaltaro.
Yakunin (Profiel tonen) 27 maart 2012 07:55:27
Sed jen aliris tiu tago kiam la patro Antipa pro siaj malsanaj gamboj ne plu povis stari dum tiuj longaj diservoj. Oni proklamis ke patro Antipa esta liberigata de plenumado de tiaspecoj diservoj.
Sian lastan diservon la patro servis kun larmoj sur vangoj. La paroĥanoj ankaŭ ploris. Ili bedaŭris ke ne plu estos tia preĝisto por legado de la akatestoj. Grave malĝojĝis la junaj pastromonaĥoj kompreninte kiom da longaj diservoj ili devos servi sen patro Antipa. Ĝojaj estis nir novicoj-sakristianoj pro tio ke inter la pastroj ne plu estos dezirantoj senfine legi akatestojn kaj memorlibrojn kaj ili de nun sukcesos ĝustatempe matenmanĝi.
Sed patro Antipa funebris pli ol ĉiuj ne nur pro tio ke li servis sian lastan diservon kaj ankaŭ pro tio ke li ne plu povis legi siajn amatajn akatestojn. Tiam la akatestlibroj ne estis eldonataj en nia lando kaj la akatestoj estis manskribitaj de paroĥanoj en dikaj kajeroj. La altvaloraj kajeroj estis konservataj en speciala skatolo, kiu antaŭe estis en manoj de la patro Antipa, de nun estis donata en manojn de aliaj pastroj.
Ĉe la fino de ĉi tiu la plej malĝoja diservo dum la tuta vivo de la patro Antipa en la kirkon eniris grupo de fremlandaj turistoj. Verŝajne ili estis posteuloj de rusaj elmigrintoj ĉar spite al ilia fremlanda aspekto ili krucosignis sin kaj kisis la ikonojn korekte, same kiel faras niaj civitanoj. Preĝinte la fremlandaj pilgrimantoj jam prepariĝis foriri sed subite unu virino el la grupo eligis el sia saketo iun libreton kaj, montriginte ĝin al la patro Antipa de malproksime, metis ĝin sur ŝtupo de ambono antaŭ la altarejo.
Kiam post la diservo patro Antipa estis forlasanta la kirkon akompananta de plorantaj malunulinoj li rememoris pri la lasita libreto. Aĥante li kliniĝis, prenis ĝin kaj malfermis. Ĝi evidentiĝis akatestlibro je slava lingvo eldonita en Brusselo.
Yakunin (Profiel tonen) 27 maart 2012 08:35:38
Oni povis vidi kiel tiu grandega ruĝhara monaĥo sidas sur breteto de la Sankta monteto kun sia libreto kaj, surmetinte grandajn okulvitrojn, diligente preĝas.
Antaŭ sia morto patro Antipa ne povis ellitiĝi kaj ĉiam kuŝis en la lito. En la monaĥeja malsanulejo oni ofte pekokonfesis kaj komuniis lin sed en la tago de sia morto li trovis fortojn ellitiĝi. Preninte krucifikson kaj Evangelion li iris la kavojn al la tombo de sia spirita patro. Tie li pekokonfesis al la antaŭ delonge mortinta starco Savva pro la tuta sia vivo kaj petis liajn preĝojn por la longa vojo. Kaj poste li revenis la malsanulejon-morti...
Kiam mi alveturis el Moskvo por lia enterigo mi kun miro ne ekvidis la ĉerkon tie kien oni kutime metas la novmortinton por tritaga preĝo antaŭ la enterigo-en la akvakonsekra kapelo. Evidentiĝis ke la kapelo estas riparata kaj pro tio oni metis la ĉerkon kun patro Antipa en la kavoj ĝuste apud tombo de la starco Savva. Eĉ la morto spite al ĉiuj penoj ne kapablis ilin apartigi. Ĉi tie oni lin enterigis. Nun patro Antipa kaj lia spirita patro Savva estas kune-per relikvoj en la tero kaj per animoj en la Ĉiela Regno.
Mi diras «per relikvoj» ne pro tio ke antaŭ la eklezia glorigo oni povas nomi iun «sankta» sed pro tio ke oni nomas korpon de ĉiu mortinta ortodoksa kristano «relikvoj». Kvankam ne multaj scias pri tio.
Yakunin (Profiel tonen) 27 maart 2012 16:05:43
Unu el la apartaĵoj de la Pskova-Peĉera monaĥejo estas la sanktaj kavernoj. Antaŭ 600 jaroj de ili komenciĝis la monaĥejo. La subteraj labirintoj iras sub kirkoj, ĉeloj, ĝardenoj kaj kampoj je multaj kilometroj. Ĉi tie iam liĝiĝis la unuaj monaĥoj. Subtere ili konstruis kirkojn, subtere ili laŭ bibilia kutimo en sablaj niĉoj enterigis la mortintajn fratojn. Nur poste, kiam kvanto de la fratoj plimultiĝis, oni la monaĥejon komencis konstrui ankaŭ sur la surfaco de la tero.
De tiu antikva tempo oni nomis la kavernojn «faritaj de Dio». Tiu nomo aperis ne pro tio ke la kavernoj estis de la natura deveno-poste la monaĥoj mem ege plivastigis branĉojn de la subteraj koridoroj. La nomo aperis pro tio ke estis rimarkite-kiam oni enportis en la kavernoj korpojn de la mortintoj la korpoj tuje ĉesis eldoni odoron propran por la morta korpo.
Ĝis la nuna tempo en la kavernoj estas enterigitaj pli ol 14000 de homoj- monaĥoj, peĉeraj loĝantoj, armeanoj kiuj protektis la monaĥejon kontraŭ mezepokaj malamikaj atakoj. Ĉerkojn oni ĉi tie ne enfosas sed ĝuste metas unu sur la alian en niĉoj. Sed vizitantoj, irantaj laŭ longaj labirintoj kun kandeloj, ĉiam konsterniĝis pro freŝeco kaj pureco de la kaverna aero.
«Kiam Dio deziras la leĝoj de la naturo estas ŝanĝataj»-ekzistas tia eklezia kanto. Kaj la nekredantaj turistoj foriras el la kavoj mirante sed rifuzante kredi al sia flarado. Tiuj kiuj estas iom pli edukitaj povas nur diri- «En la mondo ekzistas multe da aferoj kiuj eĉ ne sonĝis al niaj saĝuloj».
Estas multe da historioj koncerne la kavernoj. Unu el la relative antaŭ nelongaj okazis en la jaro 1995 kiam en la Peĉeri alveturis Boris Nikolaeviĉ Elcin. Montrigis la monaĥejon kaj nepre la kavernojn trezoristo arkimandrito Nafanail. Maldika, grizhara, en kadukaj ŝuoj, li, lumigante la vojon per kandelo, kondukis la ŝtatestron kaj liajn akompanantojn laŭ la kavernoj.
Finfine Boris Nikolaeviĉ komprenis ke ĉirkaŭ li okazas io stranga kaj esprimis sian miro- kial ne estas flarata la odoro de putrado spite al tio ke la ĉerkaŭ kuŝas en niĉoj tiom proksime ke oni povas tuŝi ilin per mano?
Patro Nafanail eksplikis al la prezidento- «Tio estas miraklo de Dio.» La ekskurso daŭriĝis. Sed iom poste Boris Nikolaeviĉ perplekse ripetis la demandon. «Tiel ja Dio establis»-humile denove respondis patro Nafanail. Kelkaj minutoj pasis kaj elirante el la kavernoj la prezidento denove flustris al la patro- «Patro, malkovru la sekreton, per kio vi ilin ŝmiras?»
«Boris Nikolaeviĉ»-respondis la patro Nafanail- «ĉu estas iuj el viaj akompanantoj kiuj malbone odoras?» «Certe ne!»-respondis la prezidento. «Do ĉu vi opinias ke iu aŭdacas malbonodori en ĉirkaŭaĵo de la Ĉiela Reĝo?»-demandis la patro. Onidire la prezidento estis kontenta per la ekspliko.
Yakunin (Profiel tonen) 27 maart 2012 16:23:37
Yakunin (Profiel tonen) 28 maart 2012 08:29:22
La kavernoj iras jemultaj kilometroj kaj la veran longecon neniu en la monaĥejo sciis, eĉ la monaĥejestro. Nu suspektis ke tion sciis nur patro Nafanail kaj patro Serafim kiuj loĝis en la monaĥejo pli longe ol la ceteraj monaĥoj.
Iafoje miaj tiam tre junaj amikoj pastromonaĥoj Rafail kaj Nikita akiris ŝlosilojn de la malnova fratara tombejo. En ĉi tiu parto de la subtera labirinto oni ne enterigis de la jaro 1700 kaj la enirejo estis fermita per fera pordo. Lumigante la vojon per kandelaj lanternoj la amikoj iris sub malalta plafono scivoleme rigardante ĉirkaŭ si. Dekstre kaj maldekstre en niĉoj troviĝis lignoblokoj, dissekiĝintaj pro la aĝo, en kiuj oni tiam enterigis en Ruslando. En la lignoblokoj flaviĝadis ostoj de la anataŭuloj de la patro Rafail kaj de la patro Nikita-fratoj de la monaĥejo. Post iom da tempo la vizitantoj trafis tute konserviĝintan fermitan lignoblokon. Pro scivolemo ili malleviĝis je la genuoj kaj zorge suprenlevis la pezan kovrilon.
Antaŭ li kuŝis monaĥejestro. Lia korpo konserviĝis plene, liaj vaksoflavaj fingroj kunpremis grandan krucon sur la brusto. Sed lia vizaĝo pro iu kialo estis verda. Trankviliĝinte post la miro la amikoj komprenis la kialon de ĉi tiu nekutimaĵo-la verdan koloron por la vizaĝo donis la putrinta ŝtofo de verda koloro per kiu laŭ kutimo oni kovras vizaĝon de la mortinta pastro. Post kelkaj centjaroj la ŝtofo iĝis polvo.
Unu el la monaĥoj blovis-la verda nubeto flugis en la aero kaj por la rigardoj de la amikoj malkovriĝis netuŝita per putrado vizaĝo de la starco. Ŝajnis ke ĉiumomente li malfermos la okulojn kaj strikte rigardos la scivolemajn monaĥojn kiuj aŭdacis rompi lian sanktan trankvilecon. La pastromonaĥoj, kompreninte ke antaŭ ili kuŝas nesciata por la mondo sanktulo, tiom timiĝis sian scivoleman aŭdacon ke zorge ferminte la kovrilon ili ĵetiĝis reen en sian dudekan centjaron.